Nu, ni jam ŝcias la plej proksiman temon de “Kontakto”. Mi jam scivole ĝin atendas, nome temos pri “Mitoj”. Ĝis la 10-a de februaro la redakcio atendas kontribuojn al la sekva revutemo “Libero”. Dume tamen antaŭ ni la lasta – cetere duobla numero de “Kontakto”, pasintjara “Tutmondiĝo: longa vojo kien…?”. Kiel eksplikas enkonduke Ĵenia, la redaktorino: “Verŝajne pri tutmondiĝo ekzistas same multe da opinioj, kiom da homoj ekzistas. En tiu ĉi numero ni strebis prezenti kiel eble plej diversajn vidpunktojn kaj sintenojn rilate al tiu ĉi fenomeno, kiu vole-nevole tuŝas vin ĉiujn. Al la temo de la tutmondiĝo kontribuis aŭtoroj el pli ol deko da landoj kun tre diversaj [foje tre malsamaj, foje kompletigaj] opinioj pri tutmondiĝo kaj diversaj fenomenoj ligitaj kun ĝi.” En nia limigita tempospaco malfacilas trakti la plenan bunton de la temaro – sed jen unuflanke dank’ al Ronald J. Glossop el Usono ni povas profundiĝi en la politikajn aspektojn de la tutmondiĝo, Jose Salguero el Hispanio igas nin konsideri la demandon ĉu temas pri tutmondiĝo aŭ tutmondigo, aliflanke Jefim Zajdman el Ukrainujo priskribas la rendevuon kun esperantista mondvagabondo Marino Curnis, kiu entreprenis la 5-jaran mondvojaĝon. Sed ja mi menciis, ke ĉi-foje “Kontakto” duoblas, kio signifas ke ne temas sole pri tutmondiĝo. Tiu dua temo ne elstaras kovrilpaĝe. Tamen foliumante la paĝojn ekzakte meze de la periodaĵo ni frontas plurajn interesajn kontribuojn pri…. amo. Ankaŭ diversfacetajn, cetere de tiaj kompetentuloj kiel Johan Valano kaj Claude Piron – kiuj per siaj “Arto ami: arto feliĉi” kaj “La sinsekvaj ŝtupoj de amo” prezentas la bazajn ideojn pri amoemocioj, kiuj motivas tiom da homaj paŝoj kaj agadoj. Spegulas ilin jen “El la taglibro” de Dmitrij Cibulevskij, jen la kontribuo de Daniele Binaghi pri “La patrino, kiu oferas simplajn brakumojn”, jen Etsuo Miyoshi el Japanio “Malgraŭ suferoj – ami!”, ne laste “Poligamio? Kial ne?!” de Manfred Westermayer el Germanio. Malsamaj kontribuoj, ĉiam la sama amo, sed kun diversa vizaĝo. Dankon pro tiu riĉenhava numero de “Kontakto”.
La lasta numero de “Verda Saksofono”, informa folio por E-amikoj en Saksio kaj organo de Saksa Esperanto-Asocio kvankam sen apartaj atentigoj ankaŭ estas numero – eblas diri - tema. Krom omaĝa paĝo dediĉita al la forpasinta William Auld kaj raporto pri la lasta Ĉebalta Esperantista Printempo en la pola Mielno la numeron plenigas artikolo dediĉita al la figuro de Wilhelm Ostwald, kiun ĝia aŭtoro Gűnther Anton prezentis dum Ido-konferenco en la 2003-a jaro. La prelego proksimigas profesoron Ostwald laŭ la vidpunkto de lia agado por Ido, en kiu ja ne forestas la donitaĵoj pri lia komenca sindeklaro por Esperanto kaj pri tio, kio igis lin fine konsideri esperanton ne-taŭga. Kiel atentigas la aŭtoro Ostwald >kritikis antaŭ ĉio la supersignojn, [….] kaj ankaŭ li tre forte kritikis la netuŝeblecon de la “Fundamento”. Krome la sciencisto Ostwald forte rifuzis la kvazaŭ religian adoron al la “majstro”<. Tio estas tutcerte interesa informo por la esperanto-parolantoj, sed nemapli estas interesaj menciitaj de la aŭtoro meritoj de Wilhelm Ostwald-idisto por interlingvistiko. Ni citu denove: “Tute prave Ostwald priskribis la danĝerojn, kiuj rezultas el la dominado de unu lingvo nacia kiel mondvasta pontlingvo por la lingvoj kaj la kulturo de aliaj nacioj. Lia kritiko de la lingvo kiel organismo, kiu esprimas la spiriton de iu popolo tute pravas. Laŭ Ostwald lingvo estis kaj estas komunika rimedo. Li prave konstatis, ke sciado de lingvo internacia subtenas kaj faciligas lernadon de etnaj lingvoj. Sed..”evidente Wilhelm Ostwald tro forte konsideris la internacian lingvon kiel teknikan rimedon kaj apenaŭ kiel rimedon por kreado de literaturaj verkoj”. Nu, necesas gratuli al Benoît Philippe pro la traduko de tiu ĉi prelego vastiganta konojn de ĉiu interlingvistike interesita E-leganto.
Alia informilo, kiu ankaŭ atingis nin el Germanio antaŭ kelka tempo estas “Harca Esperanto Kuriero”, la informilo de Interkultura Centro Herzberg. Ĝi jen retrorigarde referencas al diversaj eventoj gravaj por ĝia funkciado en la 2006, jen ĝi invitis por la decembra – laŭvica studsesio en la GEA-filio por klerigado kaj kulturo. Ĉefe germanlingve “Harca Esperanto Kuriero” retrorigardas al la okazintaj pedagogiaj tagoj, raportetas pri la lernejana interŝanĝo kun la ĝemela pola urbo Góra, notas FAME-premion por la unua E-urbo kaj ĝia E-centro, kaj fine konfirmas nian ĵurnalistan viziton en Herzberg pasintnovembre.
El inter fakaj periodaĵoj ni konfirmu ĉi-semajne la lastan atingintan nin numeron de “La Merkato”, kiu estas periodaĵo de Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo. Krom raporto pri la florencaj aktivadoj, listo de novaj membroj kaj iuj informoj pri ilia aktivado ni trovas ankaŭ la informon pri la aperinta en la paĝo de retbutiko asekura terminaro seslingva prilaborita de Marc Vanden Bempt, pri la Radio Aktiva – interreta radiostacio el Urugvajo. Aparte atentinda estas la terminologikampa kontribuo. Temas pri enhavo de diskuto koncerne la fervojan terminaron.
“Monate ĉe vi” estas la titolo de la periodaĵo de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo. La lasta pasintjara numero venis ankoraŭ decembre kaj kiel kutime ĝi prezentas tre varian enhavon. En la menciata numero krom kelkaj primovadaj informoj kun loka karaktero multas kontribuoj kun kultura karaktero, kiel biografia noto pri lingvisto Ferdinand de Saussure kaj proksimigo de “La fonologia analizo”. Kromas esperantigitaj rakontoj “Kristo de la invito”, “Aua la orfino”, dupaĝa ĉerpaĵo el la proverbaro, listo de mallongigoj kaj akronimoj, felietono popularscienca pri neandertaloj kaj eĉ kuirrecepto pri “polaj pjerogoj”.
Fine de nia nunsemajna rendevuo kun E-periodaĵoj ni konfirmu la organon de landa asocio, ĉar ĵus atingis nin la lasta „Norvega Esperantisto”. Per la enkondukaj vortoj de Jardar Eggesbø Abrahamsen ni ekscias pri du interesaj eventoj dum la norvega E-aŭtuno. Temas nome pri seminario de NEL celita al la movadaj gejunuloj pri Esperanto en Norvegio. La apuda raporto de la kunorganizinta ĝin redaktoro Daouglas Draper proksimigas kelkajn facetojn de tiu seminario, en kiu gravan rolon plenumis Elna Matland. Nome temis pri modernteknika, pertelefona aranĝo. Tio signifas, ke ĉiuj estis kunkuplitaj pertelefone dum ilustraĵoj prezentiĝis komputilekrane. Jen la estonteco de E-aranĝoj, sed eble ne de UK-oj. La alia evento, pri kiu mencias enkonuke Jaddar Abrahamsen estis ekspozicio „Ni estas la movado”, kiun realigis neesperantista artisto invitinte por la fotosesio NEJ-membrojn el Oslo. La specimeno de la ekspozicio videbliĝas ennumere. Interese estas legi, ke al la ekspozicio atenton donis ankaŭ la norvega televido. En sia lasta numero „Norvega Esperantisto” informas pri kelkaj jam nunjaraj E-aranĝoj kiel UK en Jokohamo, Baltiaj E-tagoj en Litovio kaj Balta E-Forumo en la rusa Kaliningrado. Sed liverante al siaj membroj la organon „Norvega Esperantisto” rekomendas al ili aboni ankaŭ aliajn E-revuojn. La oferto ne estas magra kaj listigas eĉ 30 revu-titolojn. Sed samnumere „Norvega Esperantisto” informas pri la iniciato de sia junularo, kiu direktas alvokon al ĉiu - sendepende de aĝo kaj lando - partopreni [ĝis la 1-a de aprilo] sakraĵ-konkurson. La ideo jenas: „ni ŝatus kreskigi la fivortprovizon de esperanto.[..] Uzu vian fantazion aŭ traduku de alia lingvo. Nur unu kondiĉo: La vortoj ne ataku unuopulojn”.