• Pollando invitas: Szklarska Poręba
  • 03.02.2007

Al la Centra Pollando revenis la aŭtuneca aŭro, do la feriantaj gejunuloj kaj la ŝatantoj de la vintraj sportoj direktiĝis al la sudo. Ni ankaŭ sekvu tiun ĉi direkton, sed ĉi-foje ni celas la sudokcidentan parton de Pollando,  kie etendiĝas Sudety-montaro kun iu el siaj plej famaj montoĉenoj  Karkonosze. Tio estas la plej alta kaj sendube plej bone konata parto de Sudety-montaro. Dank’ al bone evoluinta  turisma infrastrukturo – pluraj itineroj, montaraj rifuĝejoj kaj skiistaj arangaĵoj de jardekoj ĝi logas turistojn kaj skiantojn.
Hodiaŭ nia celloko estas Szklarska Poręba, kiu pretendas al la difino de Mineralogia Ĉefurbo de Pollando. Nome tie aperas pli ol 50 valoraj mineraloj. Multaj el ili apartenas al noblaj aŭ duonnoblaj ŝtonoj. Temas ia.  pri ametistoj, naturaj kristaloj, fumkvarcoj, agatoj, akvamarinoj, aventurinoj, beriloj, topazoj, turmalinoj, zirkonoj kaj multaj aliaj. Ĝis hodiaŭ sen granda peno eblas en la tieaj montaj torentoj  kaj rokoj malkovri verajn trezorojn. Sed ili logis jam en la mezepoko, aparte ekspertojn pri geologio kaj la minado, reprezentantojn de la romia gento valonoj, la samaj kiuj nun vivas en Belgio, norda Francio kaj en Saara Lando. Ili estis alte taksataj de reĝoj kaj grandsinjoroj fakuloj pri la elterigado kaj alifarado de naturriĉaĵoj, inkluzive de arĝento,  oro kaj noblaj ŝtonoj. En la mezepoko ili ne estis multaj kaj formis apartan kaston, kiu gardis sian misterajn konojn same zorgeme kiel alĥemiistoj aŭ astrologoj.  Ili ne ne okupiĝis pri la minlaboro mem, sed sole testis grundprovaĵojn por difini la ercoriĉon de la tavoloj. Laŭ dokumentoj estas sciate, ke valonoj laboris en Sudety-regiono jam en la 11-a jarcento  por la piastdinastiaj regantoj. Ĝis hodiaŭ en la tuta regiono troviĝas spuroj de ilia laboro, cizitaj en rokoj misteraj signoj.
 La plej grava eskapejo por la trezorserĉantoj estis ĝuste Szklarska Poręba. Sed ĝia  historio intime ligiĝas ne nur kun mineralriĉo, sed ankaŭ kun  evoluo de la vitrofandado, baze de la troviĝantaj tie kvarcotavoloj kaj riĉaj akvoprovizoj.  La unua vitrofandejo en Szklarska Poręba kreiĝis en la 14-a jarcento, kio  donis la impulson al la evoluo de la loka setlado. Ne estas bone sciate kiom da fandejoj ekzistis en Szklarska Poręba, sed en la tiama periodo post la ekspluato de krudaĵoj [kvarco kaj ligno] pli valoris konstrui aliloke laŭvican fandejon ol zorgi pri transporto. Tial la vitrofanejoj estis difinataj la moviĝantaj, kaj sur la postfandejaj terenoj kreiĝadis farmistaj aŭ paŝtistaj setlejoj. En la mezepoko oni produktis en la lokaj vitrofandejoj la tiel nomatan arbaran aŭ montaran vitron, iom verdecan,  malmulte diafanan kun pluraj aervezikoj. La veran disfloron la vitrofandado notis nur komence de la 17-a jarcento, sed la plej esenca por Szklarska Poręba estis lanĉo de la vitrofandejo Jozefina en la 19-a jarcento. Tiam en ĝi kaj el la ĉirkaŭaj fandejoj laboris eĉ unu kviono de la loĝantoj de la loko. La renomaj elfaraĵoj el la fandejo Jozefina estis eksportataj ne nur al Eŭropo, sed ankaŭ trans la oceanon. Tiel do la vitrofandado evoluis en Szklarska Poręba dum ĝia tuta historio kaj estas fierindaĵo de la urbo ĝis hodiaŭ. Aldonendas, ke la lokaj metiistoj kaj artistoj estas la majstroj de la kristalaj vitroelfaraĵoj.
Kiel menciite  ekde la mezo de la 19-a jarcento en Szklarska Poręba kaj la regiono komencis intense evolui turismo.  La deziro konatiĝi kaj persone sperti la ĉarmon de la montaraj vagadoj, kaj unuavice la beleco de la regiono kaŭzis, ke Szklarska Poręba fariĝis tre konata klimata kaj turista centro de la Masupra Silezio. La elkonstruo de aŭtovojoj kaj fervojo firmigis ĝian pozicion kiel centro de turismo kaj vintraj sportoj.
Nun en Szklarska Poreba kaj regiono regas perefektaj kondiĉoj por praktiki la vintrajn sportojn.  La skiistaj kuritineroj por amatoroj kaj rekordaspirantoj  entute egalas al 100 kilometroj.  Dank’ al la bonegaj klimataj kondiĉoj la dika neĝtavolo konserviĝas tie ĝis la malfrua printempo. Ankaŭ 100 kilometrojn kalkulas la tieaj skistaj promen-turistaj intineroj.
Sed la regiono estas atrakcia ankaŭ ekster la vintra sezono, ekzemple por la ŝatantoj de la montara biciklista turismo. La bicikla vagado tra montaj itineroj  ebligas enkontigi pli longajn distancojn ol la pieda kaj samtempe  provizas turiston per multaj eksterordinaraj  emocioj. Szklarska Poręba sisteme grandigante la biciklajn vagaditinerojn pretendas al la kroma difino. De  „Biciklista Ĉefurbo de Pollando”.