• Trarigardo de la E-Gazetaro
  • 05.11.2003
Ne eblas kaŝi, gesinjoroj, ke la nuna jaro – kompare kun la antaŭaj - estas aparte riĉa je renkontoj kun niaj geaŭskultantoj. Kio min iom surprizis estas la fakto, ke aŭskultas, klopodi nin aŭskulti multaj komencantoj. Iuj deprimitaj pro la flua kaj iom alta nivelo de la parolata lingvo deprimiĝas kaj forlasas la ĉiutagan spertiĝo-eblon, la aliaj persistas en la aŭskultado. Ĉi-lastaj vere formas la avanularon, kaj mi kuraĝas tion aserti - ja ne motivita de orgojlo - sed de la fascina sperto. Plurfoje mi jam havis la okazon dialogi en la maniero iom similstila: “Gratulon, s-rino aŭ sinjoro pro via bela lingvaĵo!” Responde aŭdiĝas: “Ne gratuline mi ja ĉiutaga aŭskultas la e-lingajn elsendojn”. Jen la plej rava komplimento por la E-redakcio!
Sed ja ni ne povas kaj ne volas neglekti tiujn, kiuj aŭskultante la parolatan lingvon kvazaŭ malkuraĝiĝas. Por ili la nunsemajnan trarigardon ni komencu per la lasta “Komencanto” – la revuo por komencantaj aŭtoroj kaj komencantaj esperantistoj. La kovrilpaĝon ilustras la desegnaĵo de voroneĵa aŭtorino, kiu prezentas “revenon el ferioj”. Feriado ofte signifas vizitadon de esperantistoj, ekzemple pere de “Pasporta Servo”. Ene de la numero interesajn spertojn “kiom facilaj estas esperantistaj gastoj” dividas du japanaj kontribuantoj Osioka Moritaka kaj Tahira Masako. Nu, la titolo ŝajne estas iom moka, konsiderante ilian spertodividon, sed – iom varmetose legiĝas la vortoj de Osioka Moritaka: ...”por niaj komencantoj necesas ŝanco akcepti alilandajn samideanojn, kiuj bele parolas, ne komecantas. Por la movado, por niaj komencantoj, ni “semas kaj semas”... Se komencanto el alia lando jam havas same kiel ni La Idealon, kaj esperon posedi la lingvon, mi bonvenigas eĉ se li/ŝi ankoraŭ balbutas”. Kuraĝigaj, amikaj vortoj...mi tuj ŝatus laŭte ripeti, kion mi jam eksplikis en Svedio, en Francio, en Japanio – renkontiĝante kun ankoraŭaj neperfektuloj: “ankaŭ mi estis komencanta esperantistino, ankaŭ mi estis komencanta aŭtoro”. Do, ne makuraĝiĝu, daŭrigu vian lernadon, daŭrigu la aventuron kun la aŭskultado de radioelsendoj. Fruktoj venos pli rapide ol supozite.
Sed ni enrigardu laŭvicajn paĝojn de la aperanta en Rusio “Komencanto”. Tuj mi konsterniĝis: “Kia koincido!”. Inaŭguras ĝin la sinprezento de Etsuo Miyoshi, konata E-mecenato. En la ĵusaj tagoj ni havis la okazon plurfoje mencii lian nomon en niaj elsendoj, pro la eksterordinara prelegvojaĝo en Japanio, nur antaŭnelonge finiĝinta, kadre de kiu mi, kune kun koleginoj el la ĉina kaj kuba E-redakcioj parolis kaj prezentis E-programojn en la publikaj radiostacioj. Etso Miyoshi jam parolis en nia programo pri sia vojo al Esperanto, en “Komencanto” tiu vojo estas eksplikita skribe. Li prezentas diversajn privatajn kaj profesiajn spertojn, ankaŭ renkontitajn ekster Japanio lingvomalfacilojn, kio finfine kaŭzis, ke li fariĝis entuziasma esperantisto. (Nu, kredu aŭ ne kredu pri la koincideco, tute antaŭnelonge mi vizitis la fabrikon de Etuso Miyoshi, en kiu mi kaj miaj ĉina kaj kuba koleginoj renkontiĝis kun la anaro de la kompanio Swany kaj rakontis kaj pri E-o kaj niaj personaj spertoj per E-o. Cetere pri la evoluo de la kompanio Swany, Etsu Miyoshi rakontos en nia programo la plej proksiman vendredon). Prava estas la komento al la tiu ĉi eksterordinara biografio, kiun aldonas la redaktoro de “Komencanto” – la vojoj, kiuj alvenigas homojn al Esperanto, varias. Ni daŭrigu la foliumon de la 4-a nunjara numero de “Komencanto”, en kiu ni trovas ĉiujn ĝiajn rubrkikojn, do tuj poste ni konatiĝas kun la tria periodo de esperana literaturo. Ĉi-foje ĝi traktas la figuron de Gaston Waringhien, kiel poeto, tradukisto, eseisto – kion akompanas specimenoj de liaj kreaĵoj. Specimenojn de sia kreado prezentas ankaŭ komencantaj aŭtoroj. Neniu ja scias, kioman famon ĝuos la apenaŭa komencanto, sed ja okazas ankaŭ, ke la aŭtoro vivas ankaŭ postmorte per siaj verkoj, kiel Bill Thorne el Londona E-klubo. Lian nunjaran forpason la redakcio omaĝas ĝuste per publikigo de liaplumaj specimenaĵoj. Krome la numero plenplenas per rimaĵoj, sentencoj, iom kuriozaj rakontoj, eĉ gramatikaj eksplikoj de d-ro Zamenhof mem, ĉerpitaj el la historia numero de “La Esperantisto”. Do laŭvica numero de “Komencanto”, kiun volonte enrigardos ne sole la komencantoj....Sed ja oni ne eterne “komencantas”. Altiĝas la lingvokono, kreskas la talento de komencantaj aŭtoroj. Kaj tiam dezirinda legaĵo tutcerte estos nia literatura revuo el Brazilo “Fonto”. Ĵus venis du laŭvicaj numeroj riĉaj je tradukitaj poeziaj kaj prozfragmentoj, je recenzoj. La 271-a numero enhavas apartan kontribuaĵon de Paul Gubbins. Temas pri la teksto de lia parolado lige kun la aprila malferma tago en la CO de UEA. Ĝi estas tutece dediĉita al la defioj de verda teatro, kaj tiu ĉi plej fundamenta defio estas kiel florigi la E-teatron? Diversfacete Paul Gubbins, la aŭtoro de pluraj teatraĵoj, ankaŭ anglalingve analizas la nunan staton de la E-dramverkado. Jen laŭ la vidpunkto de prezentataj en Esperantujo originalaĵoj kaj tradukaĵoj, jen ilia lingvomatureco kaj do fideleco al la lingvorealo, jen la verkonivelo de la unuopaj aŭtoroj, jen fidindeco de la intrigo, sed ankaŭ vivigado de e-istaj trupoj. Lia konkludo aliras la kernon, do la kvaliton de tio, kion ni difinas E-teatro. >Jen do eble la ĉefa defio al la verda teatro: kiel fortigi nian verdan dramarton ne per la tn. fizikaj rimedoj: subvencioj, petoj al kongresorganizantoj, ke ili enprogramigu pli da originalaĵoj ktp. (proponoj tiaj helpas, sed ne kernas) – sed per gamo de aktuale signifaj teatraĵoj, enhavantaj realismajn homojn en realismaj cirkonstancoj, frontantajn al realismaj dilemoj. Solvu ĉi tiun dilemon kaj ĉio alia solviĝos: ne plu oni diros, ke la verda dramarto lamas, amatoras, seninteresas, ĉar tiam kaj tiel oni estos kreinta teatran tradicion lingve kaj teme same riĉan, kiel la plej sukcesaj teatraj tradicioj de la plej gravaj naciaj lingvoj de la mondo”.
Ĉu tiam ni legos vortojn de raviĝo, kiel tiujn de Bert de Wit, kiu skribas en la lasta numero de “La Migranto” pri la anglaj operoj en la festivalo de viktoriepoka urbo Buxton, kiujn verkis Gilbet kaj Sullivan? Kiel atentigas Bert de Wit >unu verkis la tekstojn de operoj, la alia komponis la muzikon. La operoj estas ĝenerale komikaj. Tipe anglaj, sed ankaŭ universalaj karakteroj rolas en tiuj operoj. Ofte vortludoj kaj ŝercoj en la tekstoj, terure rapide kantitaj<... Nu la aŭtoro ne limiĝas sole al la festivalo mem, sed ankaŭ skribas pri la turismaj ĉarmoj de Peak Nacia Parko, en kiu situas Buxton. Alia aparte interesa kontribuo al tiu ĉi numero de “La Migranto” estas la tradukaĵo de artikolo de la nederlanda ambasadorino de Arbaro-Fondaĵo - “Arboj decidas pri etoso”. Ne subtaksante poeziecan priskribon de arboj en Nederlando ni ekscias ankaŭ, ke la nederlanda “arbofondaĵo” kun helpo de centoj da volontuloj registris milojn da monumentaj arboj en Nederlando.
Ĉu en Elzaco oni registris cikoniojn? Ja cikionio scivole alrigardas nin de sur la verda kovrilo de eldonaĵo, aperigita pro la semajnfino la 27/28-a de septembro. Komence mi kredis ricevi en la koverto de “La Domo” iun novan E-revuon. Sed tio ne estis nova gazeto, sed interesa dokumento por la ekskurso “Alzaco-Vogezoj”. Aparta, ĉar krom la specimenoj de la itinero, laŭe de kiu ni ricevas interesajn informojn pri unuopaj lokoj, la alzaca lingvo - multas informoj pri alzacaj frandaĵoj, la muenstera fromaĝo, alzacaj vinoj, inkluzive de tiuj de fama franca esperantista vinproduktanto, Philippe Gocker, nu kaj recepto pri fama alzaca kuko. Iom mikse enŝoviĝis la lasta franca eldonaĵo inter la E-gazetojn, sed kun bona alzaca kuko kaj bona alzaca vino, certe multaj niaj geauskultantoj, ne sole mi – volonte daŭrigos la foliumadon de la E-periodaĵoj. Ĉu en tiu alzaca etoso aŭ ne - mi proponas rerenkontiĝon kun E-gazetaro jam post unu semajno.
Barbara Pietrzak