Kvankam la februara “Esperanto” revuo jam de kelkaj semajnoj estis konsultebla interrete, verŝajne monatkomence ĝi atingis la plimulton de la abonantoj. La kovrilfoto kaj la enaj raportoj pri la jarfinaj kunestadoj – rekte festivalaro, kiel difinis en sia raporto Amri Wandel - elmontras, ke interesa fenomeno komencis formiĝi en la vivpraktiko de la esperantista socio. Jam ne sole Internacia Semajno junulara, jam ne sole Internacia Festivalo, sed ankaŭ Novjara Renkontiĝo logas jarfine. Ĉiuj ĉi disvolviĝas en Germanio, kvankam la apuda raporto pri la samperioda Ago-Semajno elmontras, ke ankaŭ en la najbara Pollando oni klopodas kunesti tiuperiode. Sed reference al la raporto de Amri Wandel pri la germanaj jarfinaj aranĝoj ni citu lian sufloron: “Se mi povus fari unu sugeston por la programo de ambaŭ renkontiĝoj [IF kaj NR] mi aldonus komunan eron, speciale se la du okazas ne tro malproksime unu de la alia kiel ĉi-jare, ekzemple komuncelan tuttagan ekskurson, kie la partoprenantoj povus renkontiĝi, miksiĝi kaj eĉ interŝanĝi por kelkaj tagoj”. Retrorigardante Amri Wandel sumigas: “oni povas diri, ke la E-komunumo viglas dum jarŝanĝo ne malpli ol dum somero kaj efektive profitas de la daŭre kreskanta oferto sur la novjara merkato”.
Tutcerte la saĝaj organizantoj jam pensas pri la plej proksima jarŝanĝa programo, ĉar la organizantoj de la someraj E-eventoj – ĉefloke kun UK - viglas jam delonge. La februara numero de “Esperanto” aparte riĉe informas nin pri Japanio, la ĉi-jara kongreslando. Jen proksimigante la landon mem – jen la japanan E-movadon. Multajn interesajn enhavojn entenas krom tiu ĉi kontribuo de HORI Jasuo ankaŭ la 2-a kongresa komuniko.
Tiujn informojn apudas la daŭrigo de tre ampleksa artikolo pri “Solidareca Aŭtuno”, aperinta kadre de “Malferme”, en kiu mi kiel la estro de la eksa E-Redakcio de Radio Polonia povis finfine senvualigi al la vasta rondo de la interesiĝantoj la lastan situacion ĉirkaŭ la esperantlingvaj programoj de Pola Radio. Dankon pro la akcepto de tiu artikolo, kiu – kiel jam konfirmas multaj legantoj – proksimigis al ili la situacion, ebligis rekontakti la elsendojn. Sed krome en februaro ni povas ia. legi la finan parton de la mesaĝo de la prezidanto de EEU, Seán Ó Riain dum la florenca Eŭropa Forumo kaj retrorigardi al E-aranĝoj en la mondo, ĉi-foje en Hindio, Katalunio kaj Israelo.
Tute freŝa estas la lasta pasintjara numero de ”Esperanto aktuell”, kiu venis nur antaŭ kelkaj tagoj. La revuo de la germanaj esperantistoj sub la redakto de Alfred Schubert estas nun en pli signifa grado germanlingva ol en la perodo de lia antaŭulo, sed ne traktu tion gesinjoroj kiel riproĉon. Tutcerte tiel la unuopaj revunumeroj en pli signifa grado povas alparoli la germanan eksteran publikon proksimigante al ĝi la veran vizaĝon de ĝia esperantista socio. Sed ankaŭ en ĉi tiu numero ne mankas esperantlingvaj legindaĵoj. Al ili tutcerte apartenas la intervjuo kun GEA-prezidanto, Andreas Emmerich – en kiun enkondukas la kovrilpaĝo prezentanta lin kun la filineto, enmondiĝinta en la esperanto-familio. Pri tiu faceto de sia vivo Andreas Emmerich ne parolas multe krom mencii, ke sian edzinon li ekkonis pere de Esperanto. Aliflanke ne mankas informoj pri lia vojo al Esperanto, esperantista aktivado, profesia vivo, kaj privataj ŝatoj kaj preferoj. En la priparolata “Esperanto aktuell” eĥas evidente la germanaj jarfinaj aranĝoj, informoj pri la Landaj Ligoj, sed ja ankaŭ raportoj pri aktivadoj en aliaj germanlingvaj landoj, kiel Aŭstrio kaj Svislando. Ĉion ĉi kompletigas interesa raporto pri la esperantista partopreno en la 18-a internacia festivalo de ekologio kaj solidareco en la itala provinco Grosseto, kaj ne laste informoj el la mondo. Inter ili mi aparte atentigas pri tiuj, kiuj koncernas “Esperanton en radio”. Sed ne eblas flankenmeti la lastan “Esperanto-aktuell”, sen mencii la konsiderojn de Rudolf Fischer – kial “i” por “land”. La temo por mi denove iĝis aktuala pro la persista aserto de juna pola E-amiko, kiu klopodis persvadi min per iom kurioza argumento ke “i” uziĝas inter gejunuloj kaj “uj” elmontras konservativulojn, kiel tiujn en la Pola Radio. Ni lasu emociojn kaj pseŭdoargumentojn. Rudolf Fischer ne kaŝas, ke “en la praktiko dum la lastaj jaroj pli kaj pli venkis “i” kontraŭ “uj”, sed samtempe li atentigas, ke se eĉ uzo de “i” ne estas kontraŭFundamenta, la sistema ne-uzo de “uj” tamen jes. Li ankaŭ ripetas sian alvokon – pro multaj listigitaj krome argumentoj – kontraŭagi tiun evoluon.
Iu el la jarfinaj germanaj E-aranĝoj, konkrete Internacia Festivalo eĥas ankaŭ en la februara numero de “Magdeburga Folio”, pri kio detale raportas Liba Gabalda. Alia raporto, de Gerhard Hirschmann traktas la studvojaĝon de grupo de germanoj el Halle kaj Magdeburg al Senegalio kadre de la socia projekto intimiganta la kontaktojn inter Senegalio kaj Saksio Anhalto. Evidente estas interese legi pri ĉe-okazaj esperantistaj kontaktoj. La lastan numeron de “Magdeburga Folio” malfermas tamen la novjara mesaĝo de UEA-prezidanto, al kies enhavo ni havis la okazon referenci traktante la januaran numeron de “Esperanto”. Sed nur dank’ al la “Magdeburga Folio” ni povas konatiĝi kun la detaloj de la decembra jarkunveno de GIL, alivorte Societo pri Interlingvistiko, kiu sub la temo “Esperanto hodiaŭ – kiel projekto fariĝis lingvo” venigis ĉ. 30 personojn. Cetere ni jam ekscias, ke la jarkunveno-2007 koncentriĝos pri la temo “Planlingvaj bibliotekoj kaj arkivoj”.
Jam antaŭ multaj semajnoj venis al la redakcio la lasta numero de “Turanĝia Luko”, tre interesa kaj enhavoriĉa periodaĵo de esperantistoj el la franca Tours. Ĝi enhavas multajn historiajn kontribuojn – jen pri la komenco de la E-movado en la urbo, jen pri la aktivadoj de pastro Emil Peltier, la fondinto de iu el la plej malnovaj E-revuoj. Estas interese rememorigi ĉeokaze ke li deziris “meti sian revuon en la servo de la ideo de ekumena agado” publikiginte en la januara numero de la 2006 jaro sian publikan leteron al ĉiuj pastroj kristanaj. En “Turanĝia Luko” ne mankas kontriubuoj pli nuntempaj – kiel la rememoroj de André Aude pri unuaj eksterlandaj travivaĵoj, eĉ se ili referencas al la 50-aj jaroj de la pasinta jarcento. La alia interesa legaĵo kreiĝis baze de eltiraĵoj el leteroj de fervoraj “tandemuloj”, freŝbakitaj esperantistoj ge-roj Moreau. Do denove mi ĝuis la enhavon de tiu relative nova gazeteto – kvankam ĝenas – ankoraŭ ne tre lerta enpaĝigado, kio kaŭzas kelkan konfuzon dum la legado.
Sekvante laŭvican periodaĵon el Francio ni celu Nederlandon, de kie venis “La Kontakto”, la organo de la Nederlanda Societo de Blindaj kaj Maloforte Vidantaj Esperantistoj”. Tiu modestaspekta A-5-formata periodaĵo enhavas kiel kutime interesajn legaĵojn. Lastnumere, te. de septembro 2006 certe iuj postulus ioman stilan poluron, sed aliflanke la leganto akiras ĝenerale multajn konojn. Jen konatiĝante kun la evoluo de la motoriza industrio, jen kun la strikte protektata specio de lupoj de Etiopio, ne laste kun historio de la tabakfumado – ekde ĝia origino ĝis nuntempo. Ĉi-lastan artikolon fermas la alvoko “Ĉiam memoru pri tio, ke unu guto da nikotino povas mortigi ĉevalon kaj ke ĉiu cigaredo portas malbonon al via sano!! Do…… forĵetu tuj la cigaredon!”
Sed pri tiu tasko en nia medio okupiĝas tute aparte Tutmonda Asocio de Esperantistaj Nefumantoj, prezentante la fenomenon en sia organo “Puraj Pulmoj” laŭ tre varia vidpunkto. Pro la lasta numero kiu venis antaŭnelonge ni kore dankas – mi tute aparte pro propramane skribita saluto de Rob Moerbeek. Ĉiujn tamen celas salutoj de sano kaj forto por aktiva Nova Jaro 2007. Ni reciproke deziras, ke forto ĉi-jare en pli signifa grado provizu TADEN mem, ĉar kiel oni atentigas nin “80 adresoj estas malmulte por niaj ambicioj helpi al la monda sano”.