Hodiaŭ ni ne multe distanciĝos disde la loko vizitita lastsemajne, denove direktiĝante al la sudokcidenta randregiono de Pollando, al la piedoj de Karkonosze-montaro. Ĉi-foje nia celloko estas Kowary, industria aŭ prefere postindustria urbeto, kiu pro sia situo havas elstarajn kondiĉojn por roli kiel turisma centro. Precize post unu monato, la 10-an de marto okazos tie Granda Sled-veturado, la 6-a Internacia Veturado per la tn. Kornosledoj. La unua pridokumentita sledtraveturo en Kowary okazis en la 1737 jaro, kiam oni venigis tiamaniere el la montoj kvin loĝantojn de Jelenia Góra, kiuj dezirante esplori lavangokaŭzojn en tiu ĉi parto de Karkonosze-montaro devis tranokti en la paŝtista kabano pro subite malpliboniĝinta aŭro. La unua plezura sledvturo okazis en la 1815. La sukceso estis tiom granda, ke oni komencis organizi plezurajn sledveturojn sisteme kaj tiu vintra distro fariĝis granda, kvankam tiam nur elita, modo. Oni ne nur ĝuis la sledan plezurveturon, sed ĉeokaze la partoprenantojn atendis - en la aranĝita ĉe montopasejo vintrinkejo - elstara hungara vino, bonaj manĝoj, bona kafo. Eblis tie agrable pasigi la tempon postveturan aŭskultante la muzikon aŭ dancante laŭ ĝia ritmo.
La origino de Kowary radikas en la 12-a jarcento kaj ligiĝas kun la minado de la ferercoj. Malovris ilin en la 1148-a jaro valono Wawrzyniec Angelus, kiu same kiel aliaj valonoj en Karkonosze-monatro serĉis ĉefe oron kaj noblajn ŝtonojn. Dank’ al la minado, fandado kaj forĝado Kowary fariĝis setlejo riĉa kaj sukcese rivalis kun la proksima Jelenia Góra. Tiel estis ĝis la 30-jara milito, kiu dekumis la loĝantaron, detruis la urbon, kaj la minejoj estis dronigitaj.
Poste la loĝantaro de Kowary komencis okupiĝi pri la manufaktura teksado kaj linkultivado. La sileziaj militoj, kaj sekve teksistaj ribeloj, fone de la malbona materiala situacio de manufakturlaboranoj, haltigis la evoluon de tiu ĉi sektoro. Aliflanke ĉiam pli grandan signifon komencis ludi komerco kaj ekde la fino de la 18-a jarcento turismo, aparte pro la elkonstruo de la voja, sekve la fervoja ligo kun la urbo Kamienna Góra. Cetere 100 jarojn pli poste, te. la 5-an de junio 2005 ĉirkaŭ 70 entuziasmuloj de la montara fervojlinio rendevuis jubile ĉe la fervoja tunelo sub Kowary-montopasejo. Ĉe la tunela enveturejo ekbrilis 100 kandeloj kaj samtempe oni mezuris la tunellongon, kiu evidentiĝis 1026-metra. Tion oni anoncis tostante per ŝaŭmvino, akompanite de la la malofta naturfenomeno, subite aperinta duobla ĉielarko.
Meze de la 19-a jarcento Kowary famiĝis pro la poligrafia industrio, konata interalie laŭ stilaj litografiaĵoj de Kowary, Karkonosze-montaro kaj la ĉirkaŭaĵoj. Samperiode, alivorte en la 1854-a jaro en Kowary estis establita la unua fabriko de tapiŝoj. La nuna fabriko, kies nomo evidente identas kun la nomo de la urbo „Kowary” radikas en la tempo, kiam la unuaj laborantoj, instrukciitaj en la turka urbo Izmir komencis teksi lanajn tapiŝojn kaj plankokovrilojn. Hodiaŭ la fabriko havas en sia oferto tapiŝojn kreiĝantajn el altklasa licencita brita lano. La tapiŝoj el Kowary estas varo alte taksata pri sia bonefika mikroklimata influo je la dominternoj, ĉar ili perfekte reguligas ilian humidecon kaj plibonigas akustikon. Oni alte taksas ilin ankaŭ pro la fakto, ke dank’ al ili la ĉambroj ricevas luksan kaj vivamikan karakteron.
Sed ni denove referencu al la historio. Nome fine de la 19-a jarcento oni klopodis restaŭri en Kowary la minindustrion. Ĉi-foje oni serĉis arĝenton kaj plumbon. Post la 2-a mondmilito dum kelka tempo oni minis ankaŭ uraniercojn, sed en la 1956-a jaro oni rezignis pri tio, kaj en la forlasitaj ŝaktoj kreiĝis kuraca radon-spirejo. La iamaj kaj pli postaj minejaj koridoroj konsistigas komplekson preskaŭ 1500-metran. Nun eblas ilin viziti kun ĉiĉerono samtempe rigardante ekspozicion de mineraloj aŭ ekspozicion pri la historio de la loka minado. Eblas ankaŭ viziti ilin virtuale, konsultante – bedaŭrinde nur pollingve – interreton: http://www.sztolniekowary/.pti.pl
En la periodo inter la 1-a kaj la 2-a mondmilito Kowary poiome perdis sian industrian karakteron fariĝante konata kuracloko, kiun rolon Kowary plenumas ĝis hodiaŭ pro la eksterordinara mikroklimato kaj la jam menciita subterba kurac-spirejo. Krome Kowary estas tre oportuna startoloko por ekskursoj tra la ĉirkaŭaĵoj kaj turimaj vagadoj al diversaj montoĉenoj de Sudety. Laste ni atentigu, ke Kowary ne ĉiam troviĝis kadre de la pola teritorio, kion sufloras ĝia situo limrande de Pollando, Germanio kaj Ĉeĥio.