La ĵus veninta el Koreio januara “La Lanterno Azia” kovrilpaĝe prezentas la partoprenintojn de la pasintjara Zamenhof-tago en KEA-oficejo kaj ene de la numero ni trovas plenan paĝon dediĉitan al la decembraj eventoj en la korea E-movado. Ia. ni informiĝas, ke dank’ al 26 kontribuintoj KAE sukcesis kolekti 2 mil eŭrojn por aĉeti unu el necesaj libroŝrankoj por la novekipata Hodler-biblioteko en Rotterdamo. La numero kiel kutime estas dulingva kaj kiel decas komence de la unua novjara numero inaŭguras ĝin la novjaraj mesaĝoj – koree de KEA-prezidanto Lee Young-Koo kaj esperante – eĉ se fragmente - de UEA-prezidanto Renato Corsetti. Krom la movadaj informoj el Koreio por la eksterlanda leganto estas interese konatiĝi kun la specimenoj de la korea literaturo. Ili certe gravas ankaŭ por la koreaj legantoj mem kiuj povas tiel mezuri la traduksukcesojn en la prezentitaj fragmentoj. Pri la zorgo donata al la graveco, sed ja ankaŭ la arto traduki eblas konvinkiĝi komparante diversajn tradukversiojn de la sama teksto en la publikigitaj rezultoj de tradukkonkurso. Sed tutcerte la plej atentokapta estas en la januara numero de “La Lanterno Azia” ampleksa artikolo de ILEI-prezidanto, Radojica Petrović pri la ligo mem, ĝiaj celoj kaj strukturo, iom pri ĝia historio, periodaĵoj, retadresoj, membroj kaj sekcioj, ne laste konferencoj. La plej proksima okazos jam aŭguste en la japana Ranzan. Povas esti, ke ĝi spronos la korean IKEI¬-sekcion al pli signifa aktivado – ĉar aludante al ĝi kaj tiu en Ĉinio, Radojica Petroviĉ limigas la informon al la vortumo, ke ili surpapere, tio signifas formale ekzistas.
Inter la periodaĵoj de ILEI ĝia prezidanto evidente mencias “Internacian Pedagogian Revuon” kaj “Junan Amikon”, sed kiel parencan al ili mi taksus ankaŭ la aperantan en Rusujo “Komencanton”. Ĝia 6-a pasintjara [novembra-decembra] numero atingis antaŭnelonge la redakcion. “Komencanto” – internacia revuo por komencantaj aŭtoroj kaj komencantaj esperantistoj - proponas do en sia lasta numero 2006 tekstojn ligitajn kun la vintro, kun la jarfinaj festoj. Multaj kontribuantoj estas rusaj aŭtoroj, sed ne mankas kontribuoj de alilandaj esperantistoj. Ekzemple Luiza Carol el Israelo proponas vintran fabelon, kies intrigo estis inspirita pro la vizito en svisa horloĝmuzeo, dum Johan-Luko Tortel el Francio jen serioze jen ŝerce analizas proverbojn. Aliflanke Tereza Kapitsa humurplene rakontas sian soifigan rekte aventuron kun bierbotelo. Ĝi estas nur epizoda flanrakonto en la kunteksto de la internacia seminario en Buĵumburo, en kiu ŝi en la 2005-a jaro instruis Esperanton. Ĉi-lasta kontribuo aparte gravas, ĉar Tereza Kapista estas la ĉi-numera heroo de la enkonduka artikolo, en kiu elstaraj esperantistoj rakontas pri sia esperantista inico. Spite la titolon “Ne perdu la tempon!” evidentiĝas, ke eblas iĝi eksterordinare aktiva esperantisto, eĉ konatiĝinte kun la IL en la postprofesia periodo. Tiel okazis kaze de Tereza Kapista kaj ĉio komenciĝis dank’ al alia famulo Tibor Sekej’. Sed ja ŝi ne limiĝis al la ellerno de la lingvo kaj kluba vivo. Tiel ŝi povis fari multajn vojaĝojn tra 54 landoj, gvidi pli ol 120 kursojn, verki kaj traduki, kaj eĉ al la propraj filinoj montri vojon pere de esperanto praktiki Taiĉi Ĉuan, respektive japanan masaĝon. Certe emociige sonas la konfeso: “nun mi vidas, ke la periodo ĝis kiam mi ne konis Esperanton estas perdita, sentutila, ĉar mi vere vivis kaj ĝuis la vivon nur post mia esperantistiĝo”. Sed ne mapli emociigas la konkluda konfeso de Tereza Kapista: “Kaj mi ellernis tion, ke ĉie en la mondo la ĝojo ridigas la homojn kaj la doloro elvokas larmojn. Ĉiuj ni estas homoj kun koro kaj ruĝa sango, sedepende de la haŭtkoloro”. Tamen ne eblas flankenmeti la lastan “Komencanton” ne rimarkinte interesajn impresojn de Ksenja Prilepskaja, kies revo realiĝis kaj dank’ al pluraj sponsoroj ŝi povis staĝi en “Bona Espero”. En sia interesa artikolo ŝi sukcesas kaj memorigi tion kio estas “Bona Espero”, kaj laŭ kiuj bazaj principoj ĝi funkcias. Ni ankaŭ povas konatiĝi kun ŝiaj apartaj taskoj plenumataj tie. Ne laste, reference al la vortoj de Ursula kaj Giuspeppe Grattapaglia ni ankoraŭfoje povis legi, ke daŭre oni atendas tie volontulojn, inkluzive de sendependaj finance kaj alirilate homoj, kiuj post ioma tempo povus veni por loĝi kaj labori daŭrigante la agrikulturan kaj sociasistan mision de “Bona Espero”, por kiu misio Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia volontulas jam dum 33 jaroj.
Kun intereso mi legis tiun raporton de Ksenia Prilepskaja, kun plezuro mi konatiĝis kun la esperantista biografio de Tereza Kapista. Ankaŭ la lasta “Monato” alportas kontribuojn de du aliaj esperantistinoj tre aktivaj ne nur en siaj medioj. Al ili tutcerte apartenas Saliko, alivorte Raita Pyhälä el Finnlando, kiu al diversaj periodaĵoj liveras siajn interesajn raportojn, rakontojn kaj novelojn. En la januara “Monato” ŝi skribas pri iu el la finnaj glacirompaj ŝipoj, kiu nun servas kiel krozŝipo por turistoj. Alia aŭtorino estas Júlia Sigmond el Rumanio. Tiu konata redaktorino de “Bazaro” el Kluĵo ĉi-foje kontribuas per sia originala novelo “Sep citronsemoj”. Nu, “Monato” eĉ se ĉiam trovas spacon por literaturaĵoj kaj kulturo, ja okupiĝas ankaŭ pri politiko, ekonomiaj kaj sociaj fenomenoj. Ne estas aliel en januaro. La ĉefredaktoro en la rubriko “El mia vidpunkto” rilatigas sin al la problemo de ĉiam pli sentiĝanta problemo de terorismo, ne senkaŭze elmontrante kiel la kontraŭterorismaj procedoj ŝanceligas la demokratan liberecon en la okcidentaj socioj. Sed krome la atenton kaptas la artikolo de Roland Ratsaert pri la historio kaj estonteco de internaciaj respondkuponoj. Eĉ se ili ne al ĉiuj estas konataj, tutcerte al plimulto de esperantistoj jes. Kiel atentigas la aŭtoro “kvankam oficiale ne estas planoj por nuligi la sistemon de IRK antaŭvideblas, ke ĝia uzo post kelkaj jaroj iĝos tiel malofta, ke ĝia pluekzisto ne havos sencon. Estas do konsilinde interŝanĝi sian stokon kaj ne plu meti ilin en tirkeston por pli posta uzo.” Ne malpli interesa ĉi-numere estas kontribuo de D.E. Rogers pri la lastaj evoluoj en Tut-Tera Teksaĵo, kiuj favoras ordinarajn uzantojn. Tion ne eblas diri pri televido, tute aparte multiĝintaj privataj kanaloj, kiuj kiel atentigas Stefan Maul reference al la israelaj esploroj elvokas ekstreman malkontenton de televidrigardantoj pro sia malalta nivelo. Mi mem jam aŭdis pri multaj esperantistoj, kiuj rezignis pri la televida distro, do verŝajne Stefan Maul pravas ŝpinante la supozon, ke ĵurnalistoj de presitaj komunukiloj – ja inkluzive esperantajn – havas la ŝancon en pli signifa grado feliĉigi siajn legantojn.