• Pollando invitas: Puck
  • 18.02.2007

Verŝajne iam ni jam rakontis al vi, ke onidire kiam Dio estis finanta la mondokrean verkon evidentiĝis, ke Li forgesis pri terenoj apud Baltiko. Por forigi la eraron Li pridonacis la forgesitan regionon per iom el ĉio,  kio restis: pinaj arboj, arbofoliaj kompleksoj, lagoj, riveroj, maro, sablozaj dunoj, krutaj marbordoj, varmaj plaĝoj, altebenaĵoj kaj valoj. Kaj rigardinte sian verkon,  Dio ekridetis.
Tiel gesinjoroj ĉi-semajne ni celas al la nordo de Pollando, al Pomerio, al la loko kiun valoras viziti  eĉ alisezone ol somere. Cetere iuj sufloras,  ke antaŭprintempe estas rekte salubre iom anhelpi per maraera mikroklimato.  Sed kredu gesinjoroj, la loĝantoj de Puck vivas laŭ sia ritmo kaj ŝajnas esti plene indiferentaj je la fakto ĉu ilian urbon vizitas la gastoj same multnombre – kiel la najbarajn Władysławowo,  Jastarnia kaj Hel. En Puck neniam sentiĝas svarmo kaj hompremo de la apudmaraj kuraclokoj kaj modesta nombro da tranoktolokoj kaj nur unu hotelo rekte sugestas, ke somerumantoj serĉu prefere tranoktejojn aliloke. Kaj tamen hodiaŭ ni vizitas ĝin.
La historio de Puck-regiono radikas en la fora periodo, ĉar eĉ en la 8-a jarmilo antaŭ nia erao, kiam la ŝanĝiĝanta klimato post la glaciperiodoj kreis kondiĉojn por la evoluo de la vivo sur tiu ĉi tereno. La unuajn setlejojn kreis tie ĉasistoj, aparte fokĉastistoj. Iliajn  spurojn oni retrovis en la loko Rzucew. Sekve la ŝtonepoko formis la kulturon de tiu ĉi tero dum jarcentoj. Frua mezepoko – jam slava, kaŝuba lasis la spurojn de la setlado karakteriza ĝis hodiaŭ. Dokumentoj  konfirmas tion precizigante  la posedokarakteron de la unuopaj loĝlokoj.  En la 2-a duono de la 13-a jarcento ekzistis en Puck burgo de la orientpomeriaj princoj. Komence de la 14-a Puck ektroviĝis en la teŭtonaj manoj.  Sed la 13-jara milito en la mezo de la 15-a jarcento revenigis Puck-regionon al la pola politika orbito. Tiam la burĝoj de Puck deklaris sin por aparteno al Pollando. En la daŭro de la miltio en Puck la rifuĝejon trovis la ekzilita reĝo de Svedujo,  Karlo la 8-a Knutsson Bonde. De la pola reĝo Kazimierz Jagiellonczyk li luprenis Puck-teritorion. Tiu ĉi ŝtateto  ekzistis formale nur dum kelkaj jaroj ĝis la 1460-a jaro, kiam Puck estis konkerita de teŭtonoj.  Pli poste la sveda reĝo trovis rifuĝejon en Gdansko. 6 jarojn post tiu ĉi dato Puck estis enkorpigita en  la polan teritorion la tn.  Reĝan Prusujon laŭ aŭtonomaj principoj. 100 jarojn pli poste ĝi fariĝis intergra parto de la Pola Reĝolando. Dum la regado de Vaza-dinastio Puck rolis kiel fortreso kaj la bazo de la pola floto.
Meze de la 18-a jarcento la urbo kadukiĝis  kaj sekve de la 1-a dispartigo de Pollando en la 1772-a jaro ĝi ektroviĝas en la ŝtato de Frederiko la Granda. Post la reakiro de la sendependeco de Pollando en la 1918-a jaro Puck revenis al la patrolando. La 10-an de februaro de la 1920-a jaro okazis ĉi tie la simbola geedziĝo de Pollando kun la maro. Eĉ ĝis la 1926 Puck estis la unusola pola mara haveno – krom Gdansko.
La apudmara loko evidente logas vizitantojn ĉefe somersezone. Por turistoj – kiuj vizitas Puck -  multe pli gravaj ol historio estas la nuntempaj atrakciaĵoj de la urbo. Apud la fiŝkaptista haveno – kie ankras fiŝkaptaj kutroj en la akompano de plenmaraj jaktoj el Germanio, Danlando aŭ Britujo - troviĝas Skolta Mara Centro. Ĉe ĝi funkcias la luprenejo de navigistaj akcesoraĵoj – de malgrandaj velboatoj, tra golfaj kaj plenmaraj jaktoj. Turistoj sen la navigista licenco povas ĝui kelkhorajn raliojn per veljaktoj. Malprofundaj kaj relative varmaj akvoj de la tn. Malgranda Maro estas pli trankvilaj ol tiuj sur Baltiko. La vento,  plej ofte blovanta de kontinento kreas idealajn kondiĉojn por lerni la bretveladon.
Puck logas aparte la vizitantojn okaze de prestiĝaj regattoj aŭ la festo de sanktaj Petro kaj Paŭlo – por admiri spirraban spektaklon – la perakvan pilgrimadon. Tiam tra Puck-golfo paradas fiŝkaptistoj per pompe ornamitaj boatoj kaj fiŝkaptaj ŝipoj. Eĉ de malproksime videbliĝas la monumenteca bulo de la gotika ĉefparoĥa preĝejo,  kies patronoj estas ĝuste sanktaj Petro kaj Paŭlo. Ĝi estas la plej malnova kaj plej valora antikvaĵo de Puck. Iuj ĝiaj malsupraj fragmentoj devenas el la 13-a jarceno. Eblas do konjekti,  ke ĝiaj fondintoj estis la pomeriaj princoj. La nuna formo de la preĝejo devenas tamen el la limo de la 14-a kaj 15-a jarcentoj, sed ĝian riĉan internon oni kompletigis ankoraŭ en la 19-a. La plej admirinda en ĝi estas Wejhert-familia kapelo el la fino de la 16-a jarcento kun belega stelplena volbo kaj nepritakeseble valora ligna altaro. De sur la preĝeja turo ĉiuhore aŭdiĝas la antikveca sonorilo –eĥanta vaste tre la akvoj de la golfo, atingante eĉ 12 Apostolojn. Tiun nomon ricevis la naturmonumento, kiun konsistigas komplekso da ŝutrokoj troviĝantaj  apud  la Golfo de Puck.
Puck estas ankaŭ loga loko por la ŝatantoj de la orkolora trinkaĵo kun blanka ŝaŭmo. Onidire tie kreiĝis la unua vera biertrinejo en Pollando, nun ĝi ankaŭ famas pro la bierfestenoj. Cetere la biertradicioj estas en Puck tre malnovaj kaj la urbo famis pro ili jam en la 16-a jarcento. Bierkvaliton oni ekzamenis laŭ  specifa metodo. Nome el ĉiu bierpokalo de la bierkompanoj necesis verŝi sur la benkon kelkajn gutojn de la ora likvaĵo. Tiujn lokojn estis sursidantaj  bierjuĝantoj. Se la biero estis bonkvalita eblis leviĝi nur kun granda peno, cetere ofte kun truita  vestaĵo.  Nu, hodiaŭ oni subtaksas tiun ĉi manieron ekzameni la bierkvaliton, sed valoras scii, ke en la fiŝkaptista haveno de Puck la centran lokon okupas renovigita fiŝkaptista ŝipeto, nun funkcianta kiel naviganta bufedo. Dumtage ĝi atendas gastojn ofertante bieron kaj frititan fiŝon.