La ĉi-semajnan trarigardon ni komencu per la duobla numero de “Informoj de Esperanto-Asocio de Estonio”. Kovrilpaĝe ĝi referencas ankoraŭ al la evento, al kiu ni donis multan atenton pasintjare, nome ankaŭ la esperantlingva versio de EU-bultenoj dum la finna prezidanteco. Sed sendube la plej grava estas la proksimiĝanta grandpaŝe jubileo de la 100-jariĝo de la estona E-movado. Ĝi pasos la 13-an de julio, kiam antaŭ 100 jaroj fondiĝis la unua E-societo en Estonio. Tiu ĉi rilate Tõnu Hirsik, la prezidanto de EAE skizas novajn perspektivojn, kiujn frontas la movado en tiu ĉi balta lando. En marto oni decidos pri la formo de la solenaĵoj - sed ja kio pli gravas - pri estontaj agadoj, al kiuj oni intencas logi novajn aktivulojn. Iu el la plej gravaj taskoj estas trovi „gvidanton, kiu havas sperton trovi al nia neprofitdona organizaĵo financan subtenon”. Sed rigardante antaŭen oni ne forgesas pri la pasinteco, en la kunteksto de konservendaj historiaj materialoj, ĉar kiel prave atentigas EAE-prezidanto „kiu ne memoras pasintecon, ne havas estontecon”.
Eĉ se Estonio ne apartenas al la plej grandaj landoj, ĝi ja povas fieri pri grava kontribuo sur la interlingvistika kampo – ĉefloke kun la aktivadoj de profesoro Duliĉenko, pri kiu multon ni legas en la kontribuaĵo dediĉita al la faka agado en Tartu. La unua ĉi-jara numero de „Informoj de Esperanto Asocio de Estonio” enhavas tamen kontribuon – iel aparte aktualan ĉi-jare, kvankam ĝi koncernas eventojn pasintjarajn, dirante rekte, tre detalan raporton de Lydia Lindla pri ŝia dudekdutaga vojaĝo al Japanio. Kvankam mi mem estis bonŝanca dufoje viziti Japanion kun granda intereso mi konatiĝis kun ŝia intensa vizitprogramo kaj kun plezuro mi rekonis laŭfote kelkajn el la konataj al mi japanaj amikoj, refreŝiginte la memoron pri la vizititaj lokoj. Tiu raporto estas tiom detala, ke ĝi sendube vekos apetiton ĉe aliaj estonaj esperantistoj nepre viziti la nunjaran japanan UK-on. Al tiuj, kiuj restas ĝi almenaŭ iom ebligos konatiĝi kun la nunjara kongreslando kaj ĝia etoso.
Tiu raporto de Lydia Lindla el Estonio konduku nin al la laŭvica periodaĵo, rekte el Japanio, nome „La Revuo Orienta”. Kvankam la pensoj de ĉiuj esperantistoj gravitas nunjare al la Fora Oriento, la aŭtoro de la belega kaj bunta kovrilpaĝo KOMAMURA Kiuja referencas per sia pentraĵo al la kulturspura vizito en Hispanio, okazinta en la 2004. La ĉeftemo de la februara numero de JEI-organo estas la omaĝo al William Auld. Enkondukas en ĝin la japana kontribuo de USUI Hiroyuki, reliefiganta apartan trajton de Auld-verkado – „li kreis unu mondon propran al Esperanto per de sia poem-verkado”. Tacuo Huĝimoto, kiel ni legas en la e-resumo de la japana artikolo, memorigas la forpasintan poeton kiel amiko kaj kolego kunlaborinta kun li en San Francisko, sekve la gasto kun la edzino en la domo de William kaj Meta Auld. Sed la verkado de Auld – kiel ni ekscias inspiris ankaŭ kelkajn al la originala kreado – muzika – kaze de Hiroyuki SAEKI, pentrista de AIHARA Misako. Eĉ resume estas interese pri tio ekscii. Kaj kortuŝe evidente estas legi omaĝpoemon al William Auld, kiu venis el sub la plumo de Mao Zifu.
La februara numero de „La Revuo Orienta” estas evidente ankaŭ grava pro alia motivo. Nome ĝi lanĉas la novan estraron de JEI, elektitan fine de la 2006-a jaro. Ĝia prezidanto denove fariĝis SIBAYAMA Zun’iti, dum la vicprezidantoj SYÔZI Keiko kaj HORI Yasuo. Kvankam sendube iu el la plej gravaj akordoj de la nuna jaro estas la jokohama Universala Kongreso de Esperanto – kiu troviĝas en la agadatento de ĉiuj membroj de la estraro, la prezidanto de JEI ne limiĝas al ĝi. Ja la jaro estos riĉa ankaŭ je kelkaj aliaj gravaj E-eventoj por la landa agado, ĉefloke kun la 94-a JEI kongreso traktonta la demandon „Kion azianoj atendas de Japanio? Kian rolon Japanio ludu en Azio?” Tio tutcerte estas grava demando en la postjubilea periodo, aparte laŭ la vortumo de JEI-prezidanto: „Kion ni faru en la postjarcenta epoko, en kiu konateco de Esperanto al la publiko ne estas alta?”. Sed simile kiel SIBAYAMA Zun’iti siajn ideojn pri la aktivado de JEI en la jaroj 2007-2008 ŝpinas la du vicprezidantoj kaj 11 ceteraj estraranoj. Por tiuj, kiuj volas scii pri la nuntempa Japanio pli tutcerte estos interese konatiĝi kun iuj novaj reformoj kaj proponoj sur la interna eduka kampo. Ĉar ankaŭ en Pollando ni frontas nun multajn novajn – ne ĉiam ĝisfine diskutitajn kun la koncernatoj - ideojn sur la kleriga/eduka kampo kun intereso mi legis „Monatan Podieton”, ĝuste dediĉitan al la reformoklopodoj de la japana edukministerio.
Sed dume ni lasu la landajn E-periodaĵojn. Nome atingis nun antaŭnelonge la unua nunjara „Informilo por Interlingvistoj”. Enkonduke al tiu ĉi numero ĝia redaktoro, Detlev Blanke memorigas, ke „IpI” informas pri interlingvistikaj aktivecoj kaj publikaĵoj, inkluzive de lingvo-politikaj. Kaj kvankam la bulteno estas bibliografie orientita tamen ĝi ankaŭ publikigas recenzojn, raportojn kaj aliajn materialojn.
Kaj tiu sendube estas interesaj ne sole por sciencistoj kaj studentoj. La unuan nununjaran numeron inaŭguras represo el la 3-a numero 2005 de „Esperantologio – Esperanto Studies” redaktata de profesoro Christer Kiselman. En ĝi la aŭtoro, Renato Corsetti donas ampleksan atenton al la esperantologia agado en Germanio, tiu realigata de GIL. Kiel en siaj resumaj vortoj reliefigas la aŭtoro: „Estas bedaŭrinde, ke simila laboro de rilatado je la ĝusta nivelo kun lingvistoj neesperantistoj ne okazas en aliaj landoj. Kompreneble ekzistas esceptoj, kaj en Italujo mem…: de tempo al tempo oni kontaktas italajn lingvistojn, invitas ilin prelegi ktp. En Hungarujo kaj en Pollando ankaŭ estas rilatoj kun la nacia lingvista rondo, kaj laste tre bonaj novaĵoj venas el Japanio. Sed ĝenerale oni devas konstati, ke la organiziĝemo de esperantistaj interlingvistoj ne estas tre alta kaj la deziro alparoli neesperantistajn kolegojn estas ankaŭ ne tre granda. Pro tio – konkludas Corsetti – la agado de GIL ne nur estas valora en si mem rilate al Germanujo, sed valoras ankaŭ kiel ekzemplo de tio, kion oni povas atingi, se oni sukesas kunmeti sciencan interesiĝon pri esperanto kaj aliaj planlingvoj, lingvistajn fakasociojn de ne esperantistoj kaj esperantistaj linvistoj kaj sciencorganizajn kapablojn”.
Nu evidente tiuj vortoj celas la ĉefmotoron de tiu aktivado en Germanio, Detlev Blanke mem. La unua nunjara numero de „IpI” evidente enhavas multajn bibliografiajn informojn pri revuoj kaj publikaĵoj, sed mi ŝatus aparte atentigi pri „Projekto de enciklopedio pri la originala Esperanta Literaturo” de Geoffrey Sutton. Kiel informas la aŭtoro tiu ĉi enciklopedio anglalingva – koncernonta la periodon 1887-2005 jam ekzistas en kompletigota formo, kaj ĝia ĉefa celo estas efiki al la ekstera publiko. „Ĝi celas doni al neesperantistoj informojn sur profesia nivelo, kiu eventuale konduku al plia esplorado – kaj ĝi donos la necesajn informojn por tiu plia esplorado”. Geoffrey Sutton esprimas la esperon, ke lia verko aperonta post du aŭ tri jaroj atingos ne sole la anglalingvajn landojn, sed pro la nuna rego de la angla enpenetros bibliotekojn universitatajn kaj altlernejajn”. Multo evidente dependos de la kunlaboro esperantista tra la mondo.
Ĉi-semajne ni konfirmu laste la ricevon de la februara SLEA-Informilo. El ĝi ni ekscias pri la nunjara SAT-kongreso apud Parizo en julio, kiu debatos la temon “Internacia Solidareco’, sed ni ankaŭ trovas referencojn al la porpaca agado – la temo traktita diversfacete dum la pasintjara SAT-kongreso. Ni trovas ankaŭ tradukon el la sveda gazetaro pri la situacio en Israelo en la kunteksto de konfliktoplena kunvivado inter israelanoj kaj palestinanoj. Sed laste oni proponas al la leganto ankaŭ specimenon el la sveda literaturo, reference al la antaŭkristana epoko en Skandinavio.