Povas esti, ke iuj el vi iom miros, se hodiaŭ ni ne multe distanciĝos de Varsovio. Certe multaj scias, kaj iuj certe vizitis la palacan-parkan komplekson en la varsovia Wilanów, la rezidejo de la reĝo Johano la 3-a Sobieski. Sed hodiaŭ mi volas inviti vin kaj paroli pri loko tre proksima al ĝi, sed preskaŭ nekonata, nome pri Morysin. Bedaŭrinde tiu ĉi unu el la plej belaj romantikaj parkoj, fragmento de la iamaj posedaĵoj de Potocki-familio dum la postmilita rekonstruo ne estis same bonŝanca kiel la reĝa rezidejo Wilanów. Verdire ekzistis post la 2-a mondmilito ambiciaj rekonstruplanoj de la ruinigitaj arkitekturaj objektoj, sed por realigi ilin ne sufiĉis monrimedoj. Kiam komence de la 90-aj jaroj oni jam estis entreprenantaj renovigajn laborojn sur la scenejo aperis la heredantoj de la leĝaj posedantoj. Tio bremsis la entuziasmon de la ŝtato, kiu baze de la postmilita dekreta forpenis ĝin de la aristokrataj posedantoj kaj transdonis sub la administradon de la Nacia Muzeo en Varsovio.
En la 17-a/18-a jarcento la tereno de Morysin tutece estis surkreskita de apudriveraj arbaroj, kiu pro la naturaj limoj funkciis kiel bestostaĝejo. Komence de la 19-a jarcento – kiam la tiama posedanto de Wilanow estis Stanisław Kostka Potocki ĝian nordan parton oni transformis en romantikan parkon kaj nomis Morysin, omaĝe al la nepo de Potocki Maurycy, kiun karese oni vokis Moryś. En la 1811-a jatro estis levita tie la unua konstruaĵo, konforme al la anglastila premiso de la parko, nome miniatura palaceto konsistanta el unuetaĝa rotondo kaj ortangula teretaĝa anekso. En la daŭro de la jaroj aldoniĝis pluraj aliaj objektoj de malgranda arkitekturo. La parko estis ligita kun la palaca komplekso en Wilanow pere de la akvoj de Sobieski lago kaj kanalo. Ekzistis ankaŭ internparkaj kanaloj, kiuj ebligis per boatoj atingi eĉ la piedojn de la menciita rotonda palaceto. La parko rolis kiel refreŝiĝa-ripoza tereno por la posedantoj de la palaco kaj ĝiaj gastoj. En la intermilita periodo Morysin estante la propraĵo de Branicki-familio estis tereno de pluraj porokazaj aranĝoj kaj dank’ al la konservistaj laboroj en senŝanĝa stato li transdaŭris ĝis la eksplodo de la 2-a mondmilito, kiam komenciĝis ĝia ruiniĝado.
La plej bone konserviĝinta ĝis hodiaŭ estas la mezepokstila pordego de Morysin. Konstruita en la 1846-a jaro ĝi estas la verko de Henryk Marconi. Situana vid-al-vide al Wilanów-palaco ĝi formis iam la orientan panoraman akson de la tuta arkitektura projekto. Novgotika, brika konstruaĵo ĝis la 1939-a jaro plenumis sian originan funkcion. Ĝi havis ferforĝitan aĵuran pordon kaj mezepokstilan pordegon. Alta turo finita per kreneloj dominis super la internoj de la gardista domo. La tuto estis ornamita per pluraj blazonoj de Potocki kaj Lubomirski-familioj.
La parko en Morysin ekde la 1996-a jaroj estas leĝe protektata naturrezervejo etendiĝanta sur la tereno de pli ol 53 hektaroj. Relative longe ĝi troviĝis ekster kiu ajn kontrolo kaj aldone kadukiĝis pro la efikado de la atmosferaj kondiĉoj kaj ĉirkaŭa loĝantaro, kiu ankoraŭ en la 70-aj jaroj traktis la parkon kun la antikvecaj ruinoj kiel perfektan piknikolokon. Sed kiel dirite meze de la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento oni establis tie naturrezervejon por protekti fragmenton de Vistula-valo kun la apudrivera arbaro, en kiu troviĝas pluraj eksempleroj de monumentecaj arboj kaj riĉa flaŭro kaj faŭno. Aparte karakterizaj por la parko estas superbaj fraksenoj, kies alteco atingos 40 metrojn kaj ilia trunkodikeco 25-350 centimetrojn. Popoloj blankaj kaj nigraj kies trunkodikeco egelas al 565 centimetroj kaj alteco al 32 metroj. Admirindaj estas ankaŭ laŭe de la parkaj aleetoj kaŝtanarbojnarboj kun la trunkodikeco ĝis 302 centimetroj kaj 31-metra alteco.
La naturrezervejo en Morysin malhavas turismajn itinerojn kaj nun ĝi estas malfacile penetrebla de la homo.