• Trarigardo de Esperanto Gazetaro
  • 27.02.2007
Ĉi-semajne ni traktu kelkajn periodaĵojn venintajn  jam antaŭ kelka tempo,  sed pro iu motivo kaŝiĝintaj en nia iama sekretariejo. Pasintsemajne mi havis la okazon informi pri la unua nunjara “IpI”, alivorte “Informilo por interlingvistoj”, sed ja ĵus mi ricevis la lastan duoblan numeron de la informilo el la 2006-a. Per ĝi ni komencu la nunan trarigardon, ĉar temas pri numero eksterordinare informriĉa, referencanta al tiaj eventoj diversmaniere traktitaj en niaj E-programoj,  kiel konferenco dediĉita al la 100-jariĝo de Internacia Scienca Asocio Esperantista, ligitaj kun la lasta  UK universitata konferenco pri Bruno Migliorini, la 59-a IKU, dum-la-kongresaj Esperantologia Konferenco  kaj Terminologia Forumo. Sekve  KAEST 2006 kaj la 26-a Konferenco de GIL, Esperanto en kongreso pri la hispana civila milito. La lasta pasintjara “IpI” mencias ankaŭ aranĝojn lingvistikajn planitajn por la nuna jaro – inter kiuj la unua disvolviĝos meze de majo en la litova Kaŭno kaj celos vastgaman aron da sciencistoj, inkluzive filologojn, kio evidente ebligos kontribuon de esperantistaj kompetentuloj. Apartan parton en la  58/59-a numero de “IpI’ dediĉas al Interlingvistiko kaj Esperanto en universitatoj, menciante centrojn en Nederlando, Rusujo, Pollando, Kalifornio, la ĉina Liaoning, Litovio. La redaktanto de la informilo, Detlev Blanke dediĉas multe da atento al la doktoriĝo de Marcus Ziko van Dijk [konata antaŭe kiel Markus Sikosek] pri la historio de UEA. La redaktoro ne ŝparas kritikan rilaton al la trakto fare de la doktoriĝinto de temoj ligitaj kun la aktivado de GDROEA, kliŝaj ideoj pri la E-movado en la orienteŭropaj landoj. Tio igas lin konkludi: “La scienca objektiveco, postulenda por doktoriga diertacio, devas esti pridubata, almenaŭ por partoj de la teksto”. La priparolata duobla numero de “IpI” dediĉas la atenton kaj multan materialon, inkluzive bibiografian al la jubilintaj pasintjare  interlingvistoj: Werner Bormann,  Ronald Lötzch, kiuj festis sian 75-jariĝon  kaj la 65-jariĝinta Aleksander Duliĉenko. Laste Humphrey Tonkin informas pri esperanto en la usona bibliografio de literaturoj kaj lingvoj 2005,  kompilita de Asocio pri Moderna Lingvoj”. Verŝajne kelkaj el la menciitaj informoj el la ĵus menciitaj kaptis la atenton de niaj aŭskultantoj,  do restas sole memorigi, ke “IpI” estas senpage havebla ĉe la CO de UEA.
Fine de la semajno sur mian skribotablon trafis eĉ tri E-periodaĵoj el Francio: La unua nunjara numero de “Le monde de l’ Esperanto” de Esperanto-France, la lasta jarkvarona numero 2006 de “Norda Gazeto” de la Nordfrancia E-Federacio kaj la samperioda numero de “Gazeto Esperanto” eldonata de la esperantista  grupo en Le Mans. Ĉiuj tri donas la atenton al la aŭtunaj perturboj ĉirkaŭ la esperantlingvaj programoj de Pola Radio, informante pri la pluekzisto – kvankam novformula – de tiuj programoj, aludante al la programenhavo ktp. Koran dankon pro tiu atento al la francaj geamikoj, inter kiuj ni havas multajn fidelajn kaj sindonajn aŭskultantojn.
La unua nunjara numero de “Le monde de l’ Esperanto” – eldonata ĉiam bele kaj alloge, kun prema plimulto de la franclingvaj kontribuoj la ĉefan atenton donas al la rolo de Esperanto en ekonomio kaj komerco, sed evidente ni legas ankaŭ detalojn pri iu interesa evento, pri kio pli amplekse legas la E-leganto en “Norda Gazeto”.  Temas pri la premio de Dalaj-lamao “Lumo de vero” transdonita ia.  al la fondaĵo Hergé pro la bildstria verko „Tinĉjo en Tibeto”. Tiuokaze la spirita gvidanto de multaj tibetaj budhanoj disdonis al la ĉeestantoj ekzemplerojn de la esperantlingva verkoversio, aperinta en la 2005-a. Sed ni revenu al “Le monde de l’ Esperanto”,  en kiu ne mankas kontribuoj internacilingvaj,  laŭ kiuj ni informiĝas pri la porinfanaj aranĝoj 2007 – komencante de la aprila rendevuo en la franca Grezijono kaj  finante je la nunjara IJK en la japana Yatugatake. Multan lokon okupas informoj pri la diskutoj kaj decidoj de la septembra komitatkunsido, kaj ia. dulinge la redakcio referencas al la libro de Stefan Maul “El verva vivo ĵurnalista” en la kuntesto de epizodo, kiam “Monato” frontis la minacan realon  formalaperi de sur la esperantista merkato.
Nu, tiu aspekto en la historio de “Monato” por ni bedaŭrinde sonas familiare, eĉ se alikuntekste kaj do apratan riverencon ni direktas al la prezidanto de Nordfrancia Esperanto-Federacio, Xavier Dewidehem kiu en la lasta pasintjara “Norda Gazeto” per la “Vorto de la Prezidanto”,  unue dediĉis la atenton al la pluekzisto de la E-programoj en Pola Radio kaj la redakcio decidis publikigi malfermitan leteron de UEA-prezidanto, Renato Corsetti. La lasta “Norda Gazeto” kiel ĉiam estas tre enhavoriĉa kaj cetere ne nur retrorigardas al la eventoj jam pasintaj. Kiel atentigas la federacia prezidanto – ja kuntekste de la 2007-a – ĝi estas jaro grava por la tuta federacio, aparte en la kuntesto de la federacia kongreso fine de septembro en Arras, dum kiu estos elektita nova federacia komitato. Sed lastnumere en “Norda Gazeto” gravas ne sole strikte movadaj agadoj,  sed ankaŭ kunagado en la kultura kaj instrua sektoroj. Tiukuntekste kun intereso ni ekscias, ke la Nordrancia Federacio partoprenos ekde la nuna jaro en nova kultura prograno de la Regiona Konsilio de Nord-Pas-de Cais “Regionaj ĉefurboj pri Kulturo”. Oni jam antaŭprepris la programon prezentotan de esperantistoj. Tio estos evento junia en la kunteksto de la francmedia aranĝo. Sed la paĝoj de la “Norda Gazeto” riĉas ankaŭ per kontribuoj kultur- kaj instrukarakteraj koncerne la Esperantistan socion. Al la kulturaj tutcerte apartenas “Kelkaj paŝoj kun Jacques Yvart”, tradukita felietono pri la iamaj metioj, eĉ kvar E-versioj de Eŭropa  Himno, berberaj proverboj ka. Riĉenhava lingva angulo sub la redakto de Lucien Bourgois, recenzo de Katja Boen pri “Vojaĝo en Esperantolando” kaj multaj aliaj kontribuoj en la kunteksto de la esperantista aktivado, sed ankaŭ la  monda kaj eŭropa lingvoproblemaro buntigas tiun ĉi modestaspektan, sed ĉiam enhave varian kaj riĉan bultenon de la Nordfrancia E-Federacio.
Kontribuojn ĉefe laŭ la vidpunkto de la  lingvo-komunikaj problemoj en la mondo kaj la Eŭropa Unio liveras la alia trimonata periodaĵo el Francio, nome “Gazeto Esperanto” de la esperantista grupo de Le Mans. Alia karakterizaĵo de la gazeto estas, ke preskaŭ ĉiuj tekstoj, represoj, tradukoj aperas dulingve, te. france kaj esperante. Por ni estas agrable konstati, ke multaj el la traktitaj temoj havas referencojn al la infomoj el niaj esperantlingvaj programoj – tiel kaze de eventoj kun la politika karaktero,  kiel  la datreveno de la hungara revolucio, la murdo de Anna Politkovskaja, kiel ankaŭ lige kun la esperantlingva komunumo. Ekzemple kiel la rememora adiaŭo de la forpasinta Mourice Sujet, pluekzisto de Esperantoprogramoj en la nova formulo en Pola Radio kaj eĉ levo de la demando ĉu efektive E-movado estas hobiula movado en la kunligo de asertoj de iu respondeculo de Pola Radio. Ĉi-koncerne “Gazeto Esperanto”  referncas al la arkivaj numeroj de “Heroldo de Esperanto” el la 50-a jaro citante la opiniojn de A. Lienhardt, kiu plendis por pli da praktikaj aplikoj kaj komuna disciplina laboro en la esperantista komunumo. Mi dirus, jes tio estu unu aspekto de nia agado, per la alia - ni ne limigu la ŝancojn de homoj ĝui kaj praktiki la lingvon hobiule, te. dediĉante al ĝi la atenton kaj dediĉante sin al ĝi en la eksterokupa, eksterprofesia aktivado. Do simple ni laboru diverskampe – laŭ niaj kapabloj kaj talentoj, ne lasante tamen al la ekstera mondo manipuli per mensogaj asertoj. Kaj se temas pri talentoj mi ja ne forgesu aliĝi al la gratulantoj pro la pasintjara Osiek-premio, kiu iris al André Charpillod pro lia „Konciza etimologia vortaro”.