• Pollando invitas : Valo de Rospuda-rivero
  • 06.03.2007
Niaj aŭskultantoj en la lastaj tagoj aŭdis ankaŭ en niaj elsendoj la nomon de ege valora ekologie regiono en la nord-orienta Pollando: Dolina Rospudy, la valo de Rospuda-rivero. Ĉio ĉi pro la reardiĝinta disputo ligita kun la konstruota proksime de la urbo Augustów rapida ĉirkaŭvojo pasonta tra unikaj tie torfejoj. Kiel ni jam menciis ekologoj kaj plimulto de la pola socio deklaras sin kontraŭ la damaĝo de tiuj unikaj terenoj. Intervenis ankaŭ ĉe-okaze la unia komisaro por la naturmedio kvankam ni memorigu, ke  la uniaj transportoministroj en la 1997-a jaro dum la konferenco en Helsinki rekomendis al Pollando la vojon tra Aŭgustów. Tiam  ekspertoj inter kvar eblaj elektis varianton malplej tedan por la unikaj torfejoj kaj arbarterenoj. Komence de marto la disputo iom paliĝis, ĉar la forhakado de arboj devis esti ĉesigita pro la ĵus komenciĝinta protekto-periodo por la ekkovantaj birdoj.
Do ĉi-foje ni proponas iom pli proksime konatiĝi kun tiu ege valora laŭ la ekologia kaj turisma vidpunkto regiono, en kiu  Rospuda-rivero trafluas la terenon de lagoregiono ĉirkaŭ la urbo Suwałki kaj la nordokcidentan fragmenton de Augustów-Praarbaro. Cetere laŭ Rospuda kondukas   malofte frekventata 67-kilometra kajaka itinero, pitoreska kvankam kelkloke sufiĉe monotona. Akraj riverkurbiĝoj, ŝtonriĉa riverfundo, falintaj en la riverakvojn arbotrunkoj postulas atenton, rapidan reagemon kaj sperton fronti similajn malfacilaĵojn. En la malsupra riverfluo la navigado fariĝas iom teda pro monotona panoramo, ĉar la rivero serpentumas tie laŭ kanomuro malebligante vastan alrigardon. Aliflanke laŭ la tuta itinero ambaŭborde de Rospuda troviĝas taŭgaj bivaklokoj.
La tuta valo de Rospuda-rivero estas iu el la plej valoraj torfejaj regionoj kun la naturaj akvorilatoj, kio signifas, ke la torfejo karakteriĝas per konstata akvospegulo, kaj do ne estas surkreskata de arboj kaj arbustoj. Per tio ĝi diferencas de aliaj marĉaj regionoj, en kiuj sentiĝis la homa interveno.
Rospuda-valo estas tereno naturprotektita pro la maloftaj planto- kaj bestospecioj. Aperas tie interalie 19 specioj de orkideaj plantspecioj, strikte protektataj. Krom tiuj ĉi plantraraĵoj en Rospuda-valo kreskas aliaj malofte aperantaj plantoj kaj la tuta medio kun la najbaraj arbaroj estas kovejo kaj nestejo por pluraj protektataj birdospecioj.  Por grandaj mamuloj kiel lupoj kaj alkoj Rospuda-valo rolas kiel paskoridoro laŭ kiu la bestoj moviĝas el Augustów Praarbaro kaj Biebrza-rivera Nacia Parko okcidenten. La valo de Rospuda-rivero  ekde la 1989-a jaro apartenas al la panorame protektita regiono, ĝi estas konsistero de la Eŭropa Ekologia Reto Naturo 2000, kun aparta konsidero de la birdoprotekto. Ĝi apartenas al la tn. Verdaj Pulmoj de Pollando.  Ekzistas krome  planoj establi tie naturrezervejon de unikaj plant- kaj birdospecioj.
La terenoj tra kiuj fluas Rospuda, iam estis parto de la regiono Jaćwieża. La paganan tempon memorigas la Sankta Loko de la malnova kulto. La terenoj ĉirkaŭ la nuna urbo Suwałki, surkreskitaj per densa arbarego jam en la 4-a jarcento antaŭ nia erao komencis esti ekloĝataj. Estis venantaj tien de apud Niemen-rivero kaj el Mazurio malgrandaj familiaj grupoj de okcidentaj baltoj, la prapatroj de du triboj:  prusoj kaj jaĝvingoj. Ĉi lastaj apartenis al la sama lingva kaj etna grupo kiel la nuntempaj  litovoj kaj latvoj. Komence de la 2-a jarcento antaŭ nia erao, en la periodo de romiaj influoj ambaŭ triboj, tio estas prusoj kaj jaĝvingoj travivis kulturan disfloron. En la 1-a kaj 2-a jarcentoj komencis funkcii la Sukcena Itinero ligante la Romian Imperion kun la apudbaltaj terenoj. Jaĝvingoj estis tribo batalema, gvidanta multajn militojn, sed ili mem estis finfine dekumitaj,  sekve de la teŭtona ekspansio,  perdinte sian kulturan kaj lingvan apartecon. Pri la postjaĝvingaj terenoj daŭris bataloj inter teŭtonaj kavaliroj kaj litovoj, finitaj en la 1422-a per pactraktato, sekve de kiu estis tiam difinita limo, kiu kiel la pola-germana limo transdaŭris ĝis la 2-a mondmilito.
La plej granda urbo en Rospuda-valo estas Augustów, pri kiu ni jam siatempe rakontis. Ni nur kelkvorte memorigu, ke laŭ legendo la urbonomo ligiĝas kun la unua rendevuo inter la pola reĝo Stanislao Auĝusto kaj litova magnatedzino Barbara Radziwiłłówna. La esploroj ne konfirmas tion, aliflanke jam fine de la 13-a jarcento ekzistis tie teŭtona kastelo pli poste komplete detruita. En la 1555 la terenojn transprenis la pola reĝino Bona Sforza establante tie la urbon.  Dek kelkajn jarojn pli poste ŝia filo reĝo Sigismundo Aŭgusto atribuis al ĝi la urborajtojn. Nun ĝi estas  la plej grava turisma kaj ripoziga centro en la regiono, konata kiel klimata kuracloko. La tiea kuracfaktoro estas eteroleoj kaj fitocidoj emisiataj de la pingloarboj, kiuj efikas kontraŭbakterie, normaligas la sangopulsadon,  korritmon kaj salubre efikas je la spirvojoj.