• Trarigardo de la Esperanto Gazetaro
  • 06.03.2007
Jam antaŭ kelkaj semajnoj  venis la lasta pasintsemajna numero de la dumonata revuo de Litova Esperanto-Asocio “Litova Stelo”.  Kiel ĉiam – de kelka tempo - kun firmaj koloraj kovrilpaĝoj, kies fotoj referencas al la traktataj ene de la numero temoj. Ĉi-foje ni konatiĝas kovrilpaĝe kun la vizaĝo de litova reĝisoro Eimuntas Nekrošius kun kies figuro – sed ne nur -  la leganto konatiĝas en la artikolo ene de la numero.  Dorsflanke de la kovrilpaĝo ridetas al la leganto Inita Tomašiūniené. Al ŝi en la numero estas dediĉita biografia noto kaj eblas konatiĝi kun kelkaj ŝiaj poezispecimenoj. Cetere ne nur tiuj paĝoj estas dediĉitaj al literaturo en ĉi-numero de “Litova Stelo”. Foliumante ĝin ni konatiĝas krome kun alia litova poeziverkanto Antanas Mekys kaj same kiel kaze de Inita Tomašiūniené ni trovas kelkajn specimenojn de lia E-verkado. Krome samnumere Povilas Jegorovas felietonas pri la E-verkistoj el Litovio, aperintaj el la libro de kroato, Josip Pleadin “Ordeno de Verda Plumo”. Lian kontribuon apudas la anonco pri la nunjara eldono de la plursegmenta belarta konkurso Muzo 2007. Oni kvazaŭ ricevas la impreson, ke litovaj esperantistoj ĉefe koncentriĝas pri la literatura aktivado, kio certe atestas pri ilia lingvomajstreco. La redaktoro, Vytautas Šilas en la enkondukaj vortoj  verŝajne ne senkaŭze atentigas pri afero, kiun ne kredas kelkfoje esperantistoj mem, ke ”esperanto estas vivanta lingvo” - sed – “en la buŝoj de spertuloj”. Li ankaŭ elmontras la vojon por spertiĝi en Esperanto – la lokan klubon, kiun li difinas “universitato,  en kiu pli sperta esperantisto helpu la pli malspertan”. Certe estus ideale, se ĉiuj kluboj observus tiun praktikon, kvankam estas sciate, ke ne ĉiam tio 100-procente efektiviĝas.  Sed en la periodaĵo, kiu donas la atenton al la sperta lingvouzo, kaj kiu ĝenerale aperas en la korekta lingvaĵo ĝenas kelkaj uzoj de akuzativo, kiuj elvokas  miron kaj iel montras la malfacilojn regi la prepoziciojn aŭ ne plenan regon de akuzativo en la funkcio de lok-elmontro. Ekzemple temas pri vortumoj en la raporto pri la estrara kunveno “la domon, kiel sidejojn…venis la nepo”, “la estraran kunvenon venis preskaŭ dudeko da litovaj esperantistoj”, “kelkaj litovoj jam aliĝis la 92-an UK”…Espereble temas sole la korektostumbloj,  super kiuj mi ne ŝatus koncentriĝi. Aliflanke mi dankas al Povilas Jegorovas pro lia recenzo pri la  litova libro dediĉita al la Kovna E-Societo kaj kun intereso mi sekvis la  rimarkojn de Vytautas Šilas pri Aleksandro Zilbernik. Cetere mi esperas, ke kelkaj liaj ĝustigaj rimarkoj adresitaj al Zofia Banet-Fornal atingis la aŭtorinon de la artikolo en iu el pli fruaj revunumeroj “Sender Silbernik – la unua apoganto de Esperanto”. Kvankam realitve amplekse mi klopodis informi pri la lasta atinginta nin numero de “Litova Stelo” mi ne formetos ĝin, sen atentigi pri ege interesa felietono de Aida Čižikaté pri la longa nokto de muzeoj, kiun ŝi lastoktobre spertis en Vieno, kaj pri la ebleco konatiĝi kun litovaj kristnaskaj kutimoj. Aliflake la raportoj pri la partopreno de litovaj esperantistoj en la Ceĥa IKUE-kongreso kaj vizito okaze de Eŭropa Tago de Lingvoj kaj Monda Tago de Turismo en la pola Bydgoszcz elmontras, ke litovaj esperantistoj ne izoliĝas kaj partoprenas internaciajn aranĝojn. Cetere  kion ajn ni ne dirus ili estas la plej bona okazo por ni ĉiuj libere, same kiel gepatre komuniki esperantlingve.
Kaj nun ni enrigardu la unuan nunjaran numeron de “Pola Esperantisto”, kiu ne estas la asocia revuo, sed kiel ĝi informas kovrilpaĝe “sendependa revuo de polaj esperantistoj”. Tio estas avantaĝa kaj malavantaĝa situacio. Avantaĝa, ĉar ĝi spegulas la ambicion de la plej aktivaj polaj esperantistoj, kiuj en la malfacila periodo en la organizita E-movado deziras prezenti,  ke io pozitiva okazas en la naskiĝlando de Esperanto. Malavantaĝa, ĉar  post la konatiĝo de kelkaj numeroj iel malfacilas perdi dubojn, ke ĝi servas al la grupeto – sen la deziro logi al tiu grupeto aliajn, malpli aktivajn polajn aŭtorojn. La enkondukaj informoj de   Tomasz Chmielik pri la survojaĝanta Pola Antologio certe ĝojigus, sed ne samlokaj aludoj al la  “pola “verda” infereo de kalumnioj, malpovo, malorganizo”,  kun samtempe kvazaŭobjektiva elmontro,  ke eĉ en tia situacio oni, ts. “ni” laboras en “vere kolegeca, amikeca kaj samideana etoso”. Ne eblas kaŝi, ke la situacio en la pola E-movado ne estas facila, kaj ke ĝia oficiala strukturo ne logas la tutan polan esperantistaron – sed ankaŭ veras,  ke apenaŭ ĝi speguliĝas sur la revupaĝoj. Kaj iamaniere la situacio vole-ne-vole ŝarĝas kritikantojn pro ilia evidenta subpovo ŝanĝi la situacion. Kia estos la estonteco de “Pola Esperantisto”, kiu en la nuna formulo eniras sian malgrandan jubileon de la 5-jariĝo? Kiel atentigas la redaktoro Kazimierz Leja “La kuranta jaro estos decida pri la plua sorto. Laŭ interkonsento inter la eldonejo Hejme kaj PEA pri redaktado kaj eldonado de “Pola Esperantisto” tiu ĉi estos lasta, se ambaŭ flankoj ne decidos alie”.
Dume la demando estas malferma, kaj ni enrigardu la enhavon de ĝia unua nunjara numero, gratulante al Kazimierz Leja pro lia plurjara klopodo liveri al la leganto interesan periodaĵon. Krom la meniitaj jam informoj pri la progesoj super Pola Antologio Zofia Banet-Fornal sian artikolon dediĉas iel omaĝe al Wiliam Auld, skribante pri “Aniaro” de Harry Martinson, en la traduko de Auld kaj  Bertil Nilson, kiu ekde la 1982-a jaro troviĝas en la repertuaro de E-aktoro Jerzy Fornal. Tio evidente por la  aŭtorino estas la okazo reliefigi la rolon de E-teatro en nia kulturo. “Pola Esperantisto” en sia unua numero aperigas interesan kontribuon de Maciej Jaskot, nome lian eseon pri literaturo. La aŭtoro asertas,  ke en E-literaturo mankas iuj fazoj, kiuj signifagrade  influis la eŭropajn nacilingvajn literaturojn, kaj tio kaŭzas, ke la Internacia Lingvo ne atingis sian kuliminan punkton. Mi ĝojas tamen legi, ke la aŭtoro mem konkludas, ke malfacilas subigi la  120-jaran literaturon kia estas esperantlingva al la analizoj, kiujn ni aplikas rilate  al la naciaj literaturoj pli- aŭ malpli longdaŭraj kaj riĉaj. Aliflanke mi ankaŭ atentigus -  “ni ne kateniĝu al la ideo atingi kuliminan punkton”. Same la naciaj kiel ankaŭ la internacilingva literaturo subiĝas al evoluo. Jen apogeoj, jen mal-; En la e-literaturo tutcerte ĝian evuluon markas ĝiaj diversaj skoloj – do sendube kun la aŭtoro  mi kundirus pri ĝi uzante la vortojn de la pola poeto “Mi ĉiam kormiros pro via beleco”!
Sed ne sole literaturo gastas en la 1-a nunjara “Pola Esperantisto”. Konsideron tutcerte meritas la rezonadoj de Jan Stanisław Skorupski pri “Zamenhof – pola kuracisto”, sed ankaŭ koncernaj represoj el la “Isreala Esperantisto” pri vortumoj de Zamenhof al la juda delegacio, aŭ rezonadoj de Golden pri la demando “al kiu gento apartenis d-ro Zamenhof”. Mi ĝojas krome ke la polaj esperantistoj havas la ŝancon konatiĝi pere de represoj kun aliloke aperintaj artikoloj,  kiel  tiu de Claude Piron pri “Psikologiaj aspektoj de la monda lingvoproblemo kaj de Esperanto”  au de Osmo Buller pri “UEA – nia monda organizo”. Evidente mi dankas pro la atento donita al la situacio de la E-programoj de PR. Kaj sendube ni ĝoju, ke  per la cikla artikolo de  Czesław Baranowski pri esperanto prepozicioj “Pola Esperantisto” alparolas vastan grupon de polaj E-perfektiĝantoj.