• Trarigardo de la Esperanto-Gazetaro
  • 10.11.2003
Pluraj fotoj kaj ampleksa, detala raporto pri la 62-a Hispana E-Kongreso signifaparte okupas la paĝojn de la lasta HEF-Bulteno, “Boletin”. Jam ĉi-numere ni ekscias pri la realiĝo de la revo de la hispanaj esperantistoj, do la lanĉo de Granda Vortaro Hispana-Esperanta de Fernando de Diego. La redakcio promesas pli amplekse informi pri ĝi venont-numere. Kiel ĉiam “Boletin” aperigas riĉajn raportojn pri la aktivado de unuopaj hispanaj E-grupoj, atenton kaptas la detala agadplano lige kun la 100-jara datreveno de la E-movado en Hispanio, kiu pasas en la 2003. Kiel skribas la aŭtoro de la artikolo, Antonio del Borrio – la centjara datreveno de la organizita E-movado en Hispanio fariĝu la okazo por la agado de HEF kaj aliaj esperantistaj asocioj en Hispanio kun la celo diskonigi la movadon en eksteraj medioj, ĉefe ĵurnalistaj kaj historiaj. La lasta numero de la hispana “Boletin” elstaras ne sole per la informriĉa enhavo, sed ankaŭ per kontribuaĵoj, kiuj atestas pri la ekzisto de matura kaj rafinita esperantistaro en tiu iom fora eŭropa lando. La kampanjo “Nin omaĝu ni” flanke de Organizo por Surprizaj Omaĝoj al Laŭdinaj Esperantistoj (meminteresa organizo) ne sole amuzas, dum la ekspliko pri la elektronika libro “Tiel naskiĝis La Deka Logo” fare de la Ana Manero estas aparta riverenco antaŭ la talentoj de elstarulo kaj plurrolulo de la hispana E-movado, ja ankaŭ la redaktoro de “Boletin”, Miguel Gutierrez Aduris (Liven Dek).
Nun ni referencu al alia landa periodaĵo. La rumana “Bazaro” ne ambicias esti la tutlanda revuo, kvankam speguliĝas en ĝi eventoj, kiuj koncernas la tutan rumanan E-movadon. Ĝia eldonurbo Cluĵ-Napoka ebligas al Ionel Onet, nun respondeculo pri la Librosrevro de la UEA en Rotterdamo ŝpini iom nostalgiajn rememorojn pri la loko, en kiu li ekradikiĝis en la E-movado. Ĉi-foje la “Bazaro” liveras multajn raportojn pri la dumsomeraj aktivadoj. Interalie plurvoĉe ni legas pri la lasta, 14-a internacia medicinista E-konferenco en Oradea, kaj pri ILEI en Rumanio. Ne mankas raportoj pri Internacia Infana Kongreseto, kiun ĉi-foje partoprenis la nevino de la redaktorino Sigmond Rita, dum pri la Internacia Junulara Kongreso dividas impresojn Bianca Muressan, kiu cetere en Gotembrugo fariĝis la tria laŭreatino de la nunjara “Oratora Konkurso”. “Bazaro” klopodas ne limiĝi al la esperantomovadaj problemoj, ĉiam disponigante lokon al la vasta opiniinterŝanĝo de esperantistoj pri tio, ”Kiam mi estis la plej feliĉa en mia vivo”. Ĉi-numere tiujn spertojn dividas Aleksander Kocian el Kroatio, Jean-Michel el Francio kaj Szabadi Tibor el Hungario. Kelkaj aliaj kontribuoj, inter kiuj - rumana fabelo - kompletigas laŭvican numeron de leginda E-periodaĵo el Rumanio.
Enpensigajn kontribuaĵojn enhavas la lasta numero de “Heroldo de Esperanto”. Leen Deij pere de paraboloj komprenigas al ni la signifon kaj esencon de la sonado de la tuta orkestro, sendepende ĉu temas pri muzikista trupo aŭ trupo organiza, celanta atingon de komuna celo. Estas facile konjekti, ke la rezonadoj koncernas ankaŭ esperantistaron. Andree Cherpillod klopodas bildigi al ni malfacilojn, kiujn frontas esperantistoj ne radikantaj en la eŭropa kulturtradicio. Multas evidente informoj pri pluraj E-aranĝoj, kongresoj, eventoj – ne laste distingoj. Ĝuste la informo pri prestiĝa literatura premio por slovenlingvaj verkistoj, kiun ricevis Vinko Oŝlak kun la foto de la premiito troviĝas unuapaĝe de la gazeto. Krome, unuapaĝe “Herolodo” referencas al la eventoj vekantaj apartan atenton de la esperantistaro. Bertrand Hugen en intervjuo kun Giorgio Silfer eksplikas la nunan etapon en la “jura divorco” inter TEJO kaj UEA, reliefigante la gravecon por TEJO akiri juran personecon - aparte pro la kontaktoj kun la eŭropaj instancoj. Ne mapli granda atento en la “Heroldo” estas donita al la venontjara elekto de la novaj aŭtoritatoj de UEA. La nuna prezidanto de UEA – Renato Corsetti rilatigas sin al la fakto, ke lia nomo ne aperas inter virtualaj kandidatoj por la prezidenta posteno, “Heroldo” rilatigas sin al la fakto, ke Osmo Buller estos membro de unu el la internaj instancoj de UEA, la varba komisiono. Ne mankas citaĵo el “Libera Folio” koncerne elektitojn de UEA-elektokomisiono por la prezidanta posteno ekde la 2005-a jaro. Apude eta raporto referencas al la oktobraj kongresoj esperantistaj en la fora oriento, inter kiuj ja menciita estas la 90-a Japana E-Kongreso. Ĝi okazis en Kameoka, kie sian sidejon havas la aperanta de jardekoj “Oomoto-revuo”. Mi uzis mian viziton en Kameoka por mallonge interparoli kun ĝia redaktoro, Acushi Nishinaga al kiu ni kore dankas pro interesaj informoj koncerne la enhavon de la redaktata de li periodaĵo.
Barbara PIETRZAK