• Prof. Leszek KOŁAKOWSKI
  • 10.11.2003
Internacia filozofia medio kalkulas Leszek Kołakowski al klasikuloj de la nuntempa filozofio. Lia nomo troviĝas en ĉiuj iom gravaj enciklopedioj kaj leksikonoj. Multaj verkoj, kies aŭtoro li estas konfirmas lian firman pozicion inter la plej elstaraj nuntempaj pensuloj.
Substrekindas, ke lian esploreman originalecon kaj penetremon akompanas kristala morala sinteno, civila kuraĝo kaj persistemo en la defendado de libereco kaj demokratio.
Profesor Leszek Kołakowski, la plej elstara pola filozofo naskiĝis en la 1927-a jaro en Radom (sude de Varsovio). En la jaroj 1945-51 li studis filozofion en la lodza kaj varsovia universitatoj. Ekde la 1959-a jaro li gvidis la katedron pri filozofio en la Varsovia Universitato kaj samtempe li laboris en la la Instituto pri Filozofio kaj Sociologio de la Pola Sciencakademio. En la 1966-a jaro li estis forigita el la Pola Unuiĝinta Laborista Partio kaj post la memorindaj martaj eventoj de la 1968-a jaro pro politikaj kialoj oni forigis lin el la univeristato. Tiam li elmigris el Pollando.
Sekve li lekciis en multaj mondaj altlernjeoj, ĉie akirante grandan rekonon. Unue li laboris en la McGill Univeristato en Kanado, sekve en la Kalifornia Universitato en Berkeley kaj ekde la jaro 1970a jaro ĝis la emeritiĝo li postenis kiel profesoro en la Univeristato de Oxford. Samtempe li estis invitata al multaj univeristatoj kaj sciencaj institucioj, ekzemple en Yale kaj Chicago.
Malgraŭ intensa, multflanka kaj temporaba didakta kaj politika agado Leszek Kołakowski la tutan tempon kree science laboris. Li publikigis pli ol 400 verkojn, inter ili 30 librojn eldonitajn en la pola, angla, germana, hispana, franca, itala, nederlanda, hebrea, slavaj, skandinavaj kaj aliaj lingvoj.
La objekto de liaj interesiĝoj estas ie. historio de filozofio, kulturologio, historio de ideoj; religiaj, epistemologiaj, politikologiaj problemoj. En siaj verkoj li analizas ie. la rilatojn inter civilizacio kaj religio, etikajn kaj filozofiajn-politikajn demandojn.
Al la kreado de Leszek Kołakowski oni dediĉis multajn prilaboraĵojn kaj doktorigajn disteraciojn. Pro siaj sciencaj atingaĵoj li ricevis multaj distingojn kaj premiojn. Li estas ie. efektiva membro de la Pola Scienakademio, de la Bavara Akademio de la Sciencoj, de la Usona Akademio de Arto kaj Scienco kaj de la Brita Akademio. En la 1977-a li fariĝis laŭreato de la prestiĝa Pacpremio de Germanaj Librovendistoj, oni atribuis al li Erazmus-premion, italajn, usonajn kaj polajn premiojn, inter ili la premion de PEN Clubo. La fieras pri la honorofica doktortitolo de la lodza, gdanska, ŝĉecina kaj vroclava univeristatoj. Inter multaj distingoj de Leszek Kołakowski menciindas la Ordeno de Blanka Aglo, kiun atribuis al li la prezidento de Pola Respubliko
Liaj libroj dum multaj jaroj aperadis en Pollando nelegale, plenumante gravan rolon en la formado de pola opozicia inteligentularo. Li mem estis eksterlanda reprezentanto de la Komitato por la Defendo de Laboristoj, kiu ludis tre gravan rolon en la efektivigitaj ŝanĝoj en Pollando en la 80-90-aj jaroj.
La ĉefobjekto de la filozofiaj interesiĝoj de Leszek Kołakowski estas historio de filozofio, tutaprte la periodo ekde la 18-a jarcento. Sed krom filozofiaj verkoj li estas ankaŭ aŭtoro de verkoj kun literatura karaktero, ankaŭ traktantaj pri la proksima al Kołakowski-filozofo temaro. Oni povas nomi ilin - filozofiaj fabeloj. En ili - en facila, atrakcia literature formo - li analizas filozofiajn temojn kaj paradoksojn aŭ prezentas disputojn inter diversaj skoloj kaj doktrinoj. La ĉefa trajto de tiuj verkoj estas inteligenta humoro kaj majstra apliko de literatura konvencio kaj stilizo.
Kołakowski estas ankaŭ aŭtoro de brilaj kaj profundaj lekcioj pri ŝajne malmulte filozofiaj temoj, kiel famo, mensogo, regopovo, vojaĝoj. Karakterizas ilin eruducio, penetremo kaj observemo, koncerne same la ĉiutagan vivon kiel ankaŭ la ĉiamajn regulojn, kiuj regas la homajn strebojn kaj tentojn.
La admirantoj de Leszek Kołakowski substerkas, ke li havas sian propran, tre presonan aŭtoirionian kaj ŝercan manieron de la filozofado, kvazaŭ li estus tutece imuna je danĝera malsano de profesoroj kaj filozofoj, kiuj traktas sin mem ege serioze kaj tedas aliajn per sia persono kaj rezonadoj.
Anna LIMONT