• Pollando invitas: Wolin
  • 10.03.2007
Hodiaŭ ni invitas vin al Wolin, en la nordokcidenta Pollando. Situante ĉe la pramalnova trafikvojo liganta la marbordajn urbojn de Baltiko inter Hamburgo kaj Gdansko ĝi apartenas al la plej malnovaj urboj de Pomerio.  Sed Wolin signifas same la urbonomon, kiel ankaŭ la nomon de la insulo,  sur kiu ĝi troviĝas. La plej malnovaj spuroj de la homa setlado devenas tie el la ŝtonepoko, alivorte el la periodo inter 4200 kaj 1700 jaroj antaŭ nia erao. Cetere la tiuloka setlado daŭris en ĉiuj sekvaj epokoj ĝis la tiel nomata popolmigrado. La setliĝinta tiam sur tiu ĉi tereno pomeria tribo Wolinianie evoluigis multnombrajn centrojn de sia vivo, tiel ke inter la 9-a kaj 11–a jarcentoj  ĝi rolis kiel suverena komerca ŝtato. Jam lime de la 8-a kaj 9-a jarcentoj apud la  rivero Dziwna kreiĝis la origina setlejo, kiu dank’ al la avantaĝa situo ĉe la kruciĝantaj komercaj vojoj rapide plukonstruis siajn antaŭurbojn.  Fine de la 9-a jarcento ĝi ekhavis urbotrajtojn kaj rolis kiel  la ĉefurbo de Wolinianie kaj samtempe centro de la religia kulto de la slava trivizaga dio Światowid. En la 10-a jarcento Wolin estis jam  la plej granda urbo de Eŭropo.
Pri ĝia bunta historio atestas  germanaj kronikoj kaj skandinaviaj sagaoj,  uzante tamen por ĝia difino diversajn nomojn: Jumne, Jomsborg, Julin, Wineta. Jam en la 870-a jaro pri Wolin skribis monako Rymart en la “Biografio de Sankta Ausgar”, en la 966-a jaro araba komercisto kaj vojaĝanto Ibrahim Ibn Jakub mencias ĝin kiel  plej potencan urbon apud Baltiko kun  12 urbopordegoj. Adam el Bremeno en la 1074-a jaro  skribas: ” Tio efektive estas la plej granda inter la urboj troviĝantaj en Eŭropo. Loĝas en ĝi slavoj kaj aliaj nacioj, grekoj kaj barbaroj. Tiu ĉi urbo riĉas per varoj de la nordo, ĝi posedas ĉiujn eblajn agrablaĵojn kaj raraĵojn.”
En la 967-a jaro princo Mieszko la 1-a enkorpigis Wolin al Pollando. Loĝis en ĝi tiam ĉirkaŭ 9 mil personoj dum en tiaj polaj  urboj kiel Gniezno aŭ Poznań ne pli  ol 4 mil. Multajn priskribojn de Wolin el la periodo de ĝia aparta disfloro troviĝas en la frua skandinavia literaturo. Evidente Wolin estis loga konkeraĵo, do ĝi iĝis ofta batalobjekto inter Pomerio kaj Danlando. Komence de la 12-a jarcento reĝo Boleslao la Kurbobuŝa post laŭvicaj danaj konkeroj reenkorpigas ĝin en Pollandon. Tri jarojn pli poste venas al Wolin la kristaniga misio de Otto el Bamberg, kaj en la 1140-a estis establita en Wolin Pomeria Episkopejo.
Tamen en la 2-a duono de la 12-a jarcento falis la rolo de longdistanca komerco, kiu fundamentis la prosperon de Wolin-loĝantoj. Fine de la sama  jarcento la urbo laŭvican fojon estis konkerita kaj komplete ruinigita de danoj. Kaj tiel la 1173-a jaro signas la finon de Wolin-historio kiel urbo, kiu dum kelkcent jaroj rolis kiel grava kaj fama apud Baltiko komerca imperio. Finbataj por ĝia falo estis la perdo de navigkapablo de la rivero Dziwna kaj la transloko de la episkopejo al Kamień. En la loko de fiera urbo dum kelkdek jaroj ekzistis sole vilaĝo, kiun princo Barnim denove levis al la rango de la urbo, kiun en la 1365 oni mencias kiel la hansan urbon. Dum la 30-jara milito Wolin denove estis detruita kaj forbruligita. Post la morto de la lasta reganto el dinastio de Grifidoj reganta ekde la 11-a ĝis la duono de la 17-a jarcento la regadon en Wolin transprenis svedoj, en la 18-a jarcento Prusoj, sekve la Germana Regno. Dum la lastmilita konkerado de la urbo  fare de la ruĝarmeanoj fine de la 2-a mondmilito Wolin estis detruita 70-procente, komplete ruiniĝis ĝia  malnovurba kvartalo. Nun Wolin estas ĉirkaŭ kvinmilmembra urbeto, sed ankaŭ centro  de la loka administracio. Malgraŭ tio Wolin daŭre logas per siaj interesaj objektoj kaj ravaj panoramoj. Al la vizitindaj lokoj certe apartenas la Katedralo de sankta Nikolao el la fino de la 13-a jarcento. Interesa estas  ankaŭ la 50-metra fragmento de la trimetraj urbomuroj el la 14-a/15-a jarcentoj.
De jardekoj en Wolin daŭras intensaj arkeologiaj laboroj aparte sur la tereno de la iama haveno kaj ŝipfarejo. En du ekzpozicisalonegoj de la loka Arkeologia Muzeo funkcias konstanta ekspozicio “Laŭ la spuroj de la frumezepoka Wolin-Wineta-Jombsborg”, kreiĝinta  baze de kronikoj kaj riĉaj arkeologiaj materialoj.
Kun Wolin estis identigata la aperanta en  la skandinaviaj kaj islandaj sagaoj vikinga fortreso Jombsborg. Konfirmis tion sciencaj laboroj. Tiel komence de la 90-aj jaroj estis organizita fare de polaj kaj skandinaviaj sciencaj centroj ekspozicio,  prezentita en Pollando, sekve  ankaŭ en Svedio, Danlando kaj Islando. Ĝia sukceso lasis firman spuron en la formo de Festivalo de Vikingoj, kies 13-a eldono okazos en julio nunjare sub la devizo “…urbo la plej granda inter ĉiuj en Eŭropo. Enloĝas en ĝi slavoj mikistaj kun aliaj popoloj.
Sed ne eblas forlasi la urbon kaj la insulon ne menciante pri la Nacia Parko de Wolin, establita en la 1960-a jaro en ĝia plej bela kaj plej malnova parto de antaŭ ĉirkaŭ 12 mil jaroj. Ĝi konsistigas la plej tipan kaj belan laŭ la panorama vidpunkto fragmenton de la balta marbordo. Ĉio ĉi lige kun la pitoreskaj lagoj, karakterizaj  klifaj bordoj, marbordaj dunoj kaŭzas, ke la nacia parko de Wolin ravas ne sole kiel turisma-ripoziga tereno, sed daŭre estas objekto de diversspecaj sciencaj esploroj.  
Sed fine ni referencu al la periodo, kiam pri la legendeca riĉo de Wolin-Wineta cirkulis tra jarcentoj legendoj, baze de kronikistaj informoj, kiel tiu  troviĝanta en la slava kroniko de Helmold el la  12-a jarcento.
“Estis tempo, kiam Wineta floris per riĉo kaj belo nekomparebla al kiu ajn urbo ĉe la tuta orienta kaj norda marbordo. Ĝiaj domoj konstruitaj el marmoro kaj kristalo estis kovritaj per orumita tegmentoledo.  En la haveno ankris centoj da ŝipoj el la tuta mondo. La ĉevaloj anstataŭ ferajn havis orajn hufumojn. Sed konforme al tio,  kiel kreskis la riĉo de la urbo  -  kreskis ankaŭ la orgojlo de ĝiaj loĝantoj. Tiel do laŭ Dia ordono la urbo estis punita.  Hororiga stormondo  priinundis ĉion dronigante ĝiajn loĝantojn. Ĝis hodiaŭ la ruinoj de Wineta troviĝas funde de la maro. Ankoraŭ nun, navigante super la tiama urbo, kiam akvo estas trankvila kaj diafana videbliĝas la konturoj de ĝiaj stratoj kaj domoj. Unufoje en la jaro tamen la dronigita urbo aperas el la maro logante al siaj bordoj navigantojn. La loĝantoj de la ĉirkaŭaj vilaĝoj susure informas tiam “Wineta aperas”.