- Esperanto Gazetaro
- 13.03.2007
Kvankam ni ricevis nur pasintsemajne la martan “Esperanto” revuon jam en februaro abonantoj de ĝia retversio povis konsulti ĝian pdf-formaton. Tuj en la komenco ni trovas ampleksan kaj certe iom sensacivokan raporton de Paul Gubbins pri la unuaj spertoj rikoltitaj en britaj lernejoj, en kiuj estis “lanĉita la lingvolanĉilo”. Pri la ideo de ĉi tiu instruprojekto siatempe ni povis legi diverloke, sed nun ĝi efektive komencis funkcii. Pli ol 100 britaj lernantoj sukcese alproprigas la IL-on ne kaŝante sian pozitivan sintenon al la lingvolernado. Kio ne malpli gravas, la pozitivan sintenon manifestas ankaŭ la kunlernantaj instruistoj, kiuj rimarkas la avantaĝajn kromefikojn por la ĝeneralaj konoj kaj klereco de siaj lernantoj. Kiel memorigas Paul Gubbins la iniciaton instigis kaj ebligis ŝanĝoj en la lingvopolitiko de la brita registaro allasante, ke ĝis la 2010 ĉiu pli aĝa lernanto en elementa lernejo rajtu lerni fremdan lingvon. Tiun situacion utiligis britaj e-instruistoj. Paul Gubbins mencias la entreprenitajn agadojn ĉi-kampe fare de kohere kunlaboranta kolektivo, samtempe atentigante, ke “Lingvolanĉilo, celas ne nur instrui Esperanton”, sed ankaŭ prezenti ĝin kiel lernfaciligan lingvon prepare al studado de aliaj lingvoj en duagrada lernejo. “Substrekataj estas ankaŭ la tutmondaj kulturaj kontaktoj akireblaj pere de Esperanto”. Pri ilia valoro kaj signifo ni legas en la opinioj de la cititaj lernejanoj kaj instruistoj kaj la aŭtoro plenmerite substrekas: “imponas la progreso de la projekto, kiu daŭre ŝanĝiĝas, evoluas kaj kreskas”.
Nu, tiu tre interesa artikolo de Paul Gubbins ne estas la sola kontribuo en la lasta “Esperanto” se temas pri la temoj ligitaj instruado kaj lernado de la lingvo - kaj eĉ pli - koncerne la lingvolernadon. Renato Corsetii raportas pri la partopreno de ILEI/UEA en la interregistara Forumo pri la “Komuna Eŭropa Referenckadro por lingvoj kaj la ellaboro de lingva politiko: defioj kaj respondecoj”. Samnumere ni ekscias pri laŭvica sukceso de “Vojaĝo en E-lando” de Boris Kolker, kiu jam la 5-an sinsekvan fojon avanas en la statistiko de la venditaj en UEA libroj. Katlin Kovacs recenzas la instrukompleton de Stano Marček, pri kiu siatempe ni interparoli kun la aŭtoro. Sed en marto krome Bronsilav Ĉupin raportas pri sukcesa eksperimento en iu rusa lernejo, dum Josef Vojaĉek pri univeristata E-instruado en Brno.
Kompreneble ne mankas informaj en la kunteksto de la proksimiĝanta jokohama UK, kiel tiu pri Oratora Konkurso celita al la esperantopartolanta junularo kun kvar konkretaj temoj. Unu el ili identas kun tiu de la kongresa temo. Kulturaj kontaktoj akireblaj pere de Esperanto – kion oni konstatis jam kadre de la realigata en Britujo “Lingvolanĉilo” - estas evidentaĵo por ĉiu aktiva esperantisto. Sed gravas ankaŭ tiuj, kiuj ebligas pli bone kompreni la ĉirkaŭantan nin mondon, cetere ne nur per la lenso de la plej proksima najbarado. La nuna jaro jaro aŭguriĝas aparte interesa en tiu ĉi kunteksto. Ja la Universala Kongreso de Esperanto en Jokohamo debatos la temon “Okcidento en Oriento: akcepto kaj rezisto”. Se oni tuj ricevas kelkajn asociaciojn pri la temo aŭdante nur ĝian vortumon, kiel ege spronajn kaj ideosuflorajn por la dumkongresa traktado mi difinus la rezonadojn de Usui Hiryuki. En sia artikolo li precizigas kelkajn aspektojn aparte traktendajn. Mi citu ekzemplodone nur unu demandon “Kiom oni en la iama centro – Okcidento – pretas akcepti Orienton kiel parton de universalo anstataŭ rigardi ĝin kiel akcesoran ekzotikaĵon?”. Eblas do jam komenci prepapri sin al la dumkongresaj temtraktadoj. Sed ja ankaŭ tiuj, kiuj pro diversaj motivoj ne partoprenos UK-on povas dediĉi al ĝi la tempon kaj atenton kadre de la klubaj rendevuoj kaj diskutoj.
Nun venu vico por alia organo. Ĉi-foje oficiala organo de SAT, te. “Sennaciulo”, kiu en januaro aperis sub la redakto de nova, kolektiva teamo. La leganto ekscias pri la nova redakcia labororganizo, kvankam ni ekscias, ke tiu nova taskodivido ne malebligos kunlabori al la antaŭaj skipanoj. La troviĝanta sur mia tablo numero kvankam januara, facile povus esti epitetita la marta, pro la pasanta en ĝi Internacia Virina Tago. Virino aŭ pli trafe ĉirkaŭvirinaj problemoj estas la ĉeftemo de la numero, sed traktata tute ne ŝablone. Amelano el Koreio raportas pri seksolaborista movado enkonduke al sia artikologo atentigante ke, “ĝis nun seksaj laboristoj en Koreio kuŝas en nenormala eksterleĝa kondiĉo. Oni nomas ilin “prostituitinoj”. Vinko Markov reference al la situacio en Francio konsideras la demandon “Ĉu leĝigi prostituadon? Samtempe oni prezentas kelkajn opiniojn pri tutmondiĝo de la seksmerkato. La leganto havas ankaŭ la okazon konatiĝi kun la konsideroj de Cirilo pri ideologio de la vira tiraneco, nu kaj tiun temgrupon fermas la la ampleksaj konsideroj sur SAT-kulturaj paĝoj dediĉitaj al la sorĉistinoj. Nome kiel atentigas la aŭtoro: “La sorĉistino estas grava personaĵo de la okcidenta kaj orienta historioj. Ankoraŭ nun ŝi okupas fundamentan lokon en nia imago kaj niaj pli-malpli vivantaj folkloroj”. Interese konceptita numero kaj nun lasola demando estas ĉu oni daŭrigos temajn numerojn “Sennaciulo”.
La laŭvica periodaĵo, kiun ni volas konfimi ĉi-semajne estas la lasta numero de “Turanĝia Luko” de esperantitoj el la franca Tours. En ĝi multas daŭrigaj fragmentoj de artikoloj, kiujn oni komencis aperigi pli frue. Tiel estas ia. kaze de la historio de la esperantista grupo de la urbo kaj la historia retrorigardo al la figuro de pastro Émile Peltier. Ĉi-laste ni konatiĝas kun la reagdetaloj de papo Pio la 10-a je la enmanigita al li “Espero Katolika” kaj ĝenerale esperanto. Ne mankas aliaj kontribuoj – kiel frukto de la verkosemajno bildiganta scenon el kongreso, raporto pri la amika renkontiĝo post jaroj kaj plenmano de kelkaj ne-kutimaj proverboj kun kaŝmetitaj francaj originaloj.
Jam antaŭ kelka tempo dank’ al Josi Shemer el Israelo ni ricevis afablan atentigon, ke la neatinganta nin revuo “Esperanto en Danio” enhavas kadre de “bonaj novaĵoj” atentigon pri la daŭrigo de la E-programoj de Pola Radio en la podkasta formo kaj tuj apude ĝi prezentas la frŝaperintanm israelan poŝtmarkon kun la portreto de d-ro Zamenhof. Ĝi apudas ankaŭ ampleksan artikolon de Jeremi Gishon en la februara numero de “Nova Vojo” el Japanio. La aŭtoro atentigante pri tiu grava evento por la israelaj esperantistoj konsideras ĝin krome laŭ diversaj vidpunktoj, ia. la signifo de ĝia apero en la 120 datreveno de la lingvo, la protopoŝtmarko de antaŭ 40 jaroj, kiu ne aperis post la revoko de la UK en Telavivo en la 1967-a jaro. Tiu ĉi preskaŭ plene japanlingva numero enhavas ja ankaŭ ĉarman rakonteton de korea samideano Gloro, kiu celis transjaran kurskunvenon en Kameoka, rakonteton kun la simptoma titolo “Miaj du piedoj plene en Esperantujo”. Nun verŝajne grupo de japanaj esperantistoj samon povos deklari pri sia partopreno en la planita por la lasta semajnfino de marto 17-a Internacia Kurskunveno de Esperanto en la korea Namkang, kiun antaŭanoncas la organo de EPA.