• Esperanto Gazetaro
  • 20.03.2007
Eble estas malfacile supozi, ke dank’ al la E-periodaĵo eblas ricevi la printempo-senton. Sed tiel estas ĉi-foje,  cetere ne sole dank’ al la revua  kovrilindiko “printempo 2007”. Dank’ al nia fidela aŭskultanto Ian MacDowall atingis nin la printempa numero de “La Brita Esperantisto”, la periodaĵo kiu jam delonge ne gastis en nia trarigardo. La kovrilpaĝo prezentanta UEA-reprezentantojn dum la sepultasolenaĵo de William Auld neniel sentiĝas funebra, sed jes ja omaĝa, kiel grava parto de ĉi tiu numero, al kiu kiel motto rolas omaĝversoj de teherana aŭtoro Keyhan Sayadpour apud la ridetana vizaĝo de la forpasinta poeto:
“Ho ve!
Se mi estus lernanto
en la liceo, kiun vi vicestris,
mi lernus de vi
per Esperanto vivdediĉon,
la veran feliĉon
kaj l’ eternan riĉon”.
Sian redaktoran enkondukon Paŭl Gubbins evidente  komencas per  la personaj impresoj,  kiuj ĉiam aparte reliefiĝas, kiam ni frontas la malfacilan taskon retrorigardi niajn homajn interrilatojn kun persono, kiu ĵus preterrapidis nin al la alia vivobordo. Estas kortuŝe do legi, aparte pri tiuj unuaj kontaktoj de iom freŝbakita esperantisto Paul Gubbins, dum kiuj Wiliam Auld impresigis lin pri la riĉo de la lingvo, senrezerve interparolis kun esperantista novulo suflorante la utilon de Plena Gramatiko.  Similajn emociojn la leganto spertas konatiĝante kun la “tributoj” de aliaj “britaj esperantistoj, kiuj lin konis, aŭ eĉ ne konis, sed iel amis”. Kaj tio sentiĝas en rememorrikolto,  kiu venas el sub la plumoj de John Francis, Norah Brown, David Kelso, Angela Tellier, Hju Rid.  Sed kiel mi diris la kovrilpaĝo de la printempa “La Brita Esperantisto”, prezentas la reprezentantojn de la esperantista socio dum la sepulta solenaĵo en Dollar. De  apud la tombo kun freŝaranĝitaj floroj aligardas nin John Wells, Renato Corsetti kaj Brian Moon. Ene de  la numero ni legas  decan,  sed varmemfazan raporton pri la adiaŭa ceremonio,  dum kiu - en la unusole esperantlingva adiaŭo  - UEA-prezidanto difinis la forpasintan E-elstarulon “la ideolgia paŝtisto de la movado”.
Parolante pri “La Brita Esperantisto”, kiun dum pluraj jaroj redaktis William Auld kaj  nun Paul Gubbine tutcerte eblas diri pri iu el la plej interesaj E-periodaĵoj, kiujn mi legis lastatempe. Speguliĝas en ĝi la bunto de la brita esperantista vivo, en kiu la centran lokon sendube ludas Barlastono – pri kies pasintjara somera festivalo, la programo por la nuna ni legas en la porokaza raporto, krome konatiĝante kun  la impresoj de unuafoja partopreninto. Ne malpli interesaj estas  la raportetoj pri la 100-jariĝo de la E-societo en Brodfordo, kongreso de la Nordokcidenta Esperanto-Federacio. Mian atenton aparte kaptis tiu pri la  Londona Lingva Festivalo. En la priparolata “La Brita Esperantisto” estas krome tekste prezentitaj  kelkaj interesaj  prelegoj el diversaj aranĝoj,  kiel tiu de  Atillio Orelana Rojas pri “Cesh kaj Internacia Esperanti-Instituto”, kiun la aŭtoro prezentis dum la pasintjara Brita Kongreso de Esperanto, aŭ ridsprona prelego de Jack Warren prezentita dum la pasintaja barlastona festivalo pri “Ridigaj aparatoj”, kiuj kun la celo plifaciligi la vivon efektive efikas male, aŭ en realo sole ridigas la publikon. Nu, se temas pri la ridigado sukcesis ridigi min Mamed Madok’ba per sia felietono - politiknuanca pri diroj kaj maldiroj de la brita registaro. Sed sen ridi kaj scivole mi konatiĝis kun la esperantista debuto en la aranĝo “Nacia Monato por Verki Romanon”. Povas esti, ke esperantista kontribuo al ĝi ĉi-jare estos daŭrigita. Nu, se oni finfine verkas oni atendas recenzon. Kaj ne sole recenzon,  sed recenzaron en  la printempa numero de “La Brita Esperantisto” aŭtotas la redaktoro mem, cetere donante  la atenton al la verkoj pli, sed ja ankaŭ malpli novaj. Por  mencii nur ekzemplodone mi diru pri “Lingvo kaj popolo” de Humprey Tonkin el la pasinta jaro, sed ja ankaŭ “Vivo de Andreo Cseh” de Ed Borsboom el la 2003-a.
Sed aludante al la kontribuoj de la redaktoro mem, alivorte Paul Gubbins ni reiru al liaj vortoj “redaktore”. Evidentiĝas, ke la redaktoro de la revuo amplekse kaj vaste vidas la problemojn de la e-movado en la propra lando kaj ĝenerale, ke koncerne ĉion li havas  propran starpunkton, kvankam ne obstinas pri ĝi logante la revulegantojn al la opiniesprimo kaj konmtribuemo. Mi jam menciis liajn emociajn eldirojn pri la personaj kontaktoj kun la forpasinta William Auld, sed lia “redaktore” estas pli ampleksa.  Ekzemple aludante al la agotago jen li konstatas, ke la tradicio - se ĝi entute ekzistis -  en Britujo forlfalis. Li ne limiĝas al tiu konstato reliefigante,   ke por esparanta aktivulo ĉiu tago estas agotago. Samtempe li starigas la demandon: ĉu konsilindus kunligi ĝin kun pli vasta kaj ofciale subtenata tago de lingvoj solenata en septembro. Paul Gubbins ne kaŝas sian kritikan rilaton al SAT kaj SATEB-aktivadoj, sed aliflanke li atentigas, “ke la paĝoj de “La brita Espersantisto” estas malfermaj al tiuj, kiuj volas ne polemike, ne propagande sed sincere, serioze artikoli pri sociaj, politikaj kaj aliaj aktualaj temoj. En la konsideroj de la redaktoro ne mankas eventoj de la pasinta jaro kaj eventoj nunjaraj. Koncerne eventojn pasintjarajn mi dankas pro la afabla atento donita al la situacio ĉirkaŭ E-programoj de PR. Sed  ne sole “redaktore” – sed fine “babile” el sub la redaktora plumo  donas la eblecon kunesti apartan, spritoplenan etoson,  kiun kreas la redaktoro de “La Brita Esperantisto” ne sole kiel redaktoro kaj aŭtoro de iuj kontribuaĵoj, sed ankaŭ kiel esperantisto ĝuanta sian esperantistan vivon.
Eĉ iom pli ol kutime dediĉante la atenton al konkreta E-periodaĵo mi verŝajne ne endormigis vin,  gesinjoroj.  Se eĉ tuj mi referencu al la 1-a nunjara numero de “Vekilo” el la finna Tampereo. La kovrila neĝpanoramo evidente adiaŭas la vintron dum “kuukeli” laponia birdo, kiu ne timas homojn tutcerte aŭguras printempon eĉ en tiu norda regiono. “Vekilo” estas la  kluba gazeto de la E-grupo,  kiu fariĝis printempe 10-jara dum la tuta Esperanto-Asocio de Finlando festas ĉi-jare sian 100-jajriĝon. Tiun apartan jubileon oni solenos – kiel informas Veli Hämäläinen - per du dumjaraj ekspozicioj, en kiuj oni prezentos kion tampereanoj  faris por E-o dum jarcento. Sed jam ĉi-numere Veli Hämäläinen dediĉas kelkajn liniojn al ĝi.  Kelkfoje kaj kelkloke  – cetere ankaŭ ĉi-numere ni legas ke “Antaŭen” havas malmultajn membrojn. Alfilanke tre trafe la prezidanto  memorigas,  ke Esperanto bone servas anstataŭ piololojn. Nome aludante al iuj kanadaj esploroj li atentigas, ke maljunaj personoj, kiuj uzis du lingvojn ĉiutage iĝis demenculoj 4-5 jarojn malpli poste kompare al la unulingvuloj. Tio evidente spronis lin atentigi, ke la plej facilan dulingvecon eblas akiri lernante esperanton.
Por ke oni lernu devas funkcii instruservoj. Kaj nun la demando jenas: ĉu oni pagu por esperanto kurso ekvivalente al aliaj lingvokursoj aŭ rezignante pri kursopago oni prefere havu lernanton, kaj kvazaŭ sinofere instruu la lingvon? Ĝuste tiun ĉi demandon en la konstata felietono “Kajero Libervola”,   en la japana “La Movado” konsideras Aikawa Setuko per sia felietono “Kia estu la kotizo de elementa kurso”. Konkludante ŝi konstatas: “Multaj kursgvidantoj, inkluzive min instruas laŭ sia propra maniero kiel laiko. Mankas komuna studo pri instruado kaj metodoj. Almenaŭ en la nuna tempo oni ne postulu multan pagon por leciono de Esperano, escepte se la gvidanto havas profesinivelan kapablon”. Samtempe ŝi prave atentigas – kaj verŝajne ĉiu el ni en la propra medio aŭ mem  povus argumenti -  ke mem lerninte favorpreze, – foj-foje senkoste la lingvon – daŭre aktivas en la esperantista socio. Sed flankenmetante la martan numern de “La Movado” mi tamen ne foregsu mencii pri interesa recenzo de Jorge  Camacho pri instrulibro de Tacuo Huĝimoto “Esperanto tiel parolata”, kiu aperinte antaŭ kelka tempo ja renkonte al la Universala Kongreso de Esperanto  en Jokohamo estas grava helpilo por ĉiuj japanaj adeptoj de la Internancia Lingvo.