- Trarigardo de la Esperanto Gazetaro
- 27.03.2007
Kiel kutime, komence de la monato atingis nin la marta numero de “La Revuo Orienta”. Temas pri iu el la plej ĝisdate aperantaj periodaĵoj, kiu ĉi-numere estas dediĉita al la bunto de la japanaj kulturfacetoj. Kiel mi verŝajne jam atentigis antaŭe nunjare pri la unuopaj kovrilpaĝoj zorgas Komamura Kiuja, kiu ĉi-numere per la arbarbildo sufloras, ke oni frontas la printempoalvenon en la kongreslando. La interna paĝo de la kovrilo kiel kutime rolas kiel fotogalerio, kiu daŭre ebligas konatiĝi kun diversaj facetoj de Zamenhof-festo 2006 en kelkaj japanaj urboj. Tamen la ĉeftemo de la marta numero estas la japana kulturo, senvualiganta sian vizaĝon laŭ plej diversaj facetoj. Hajko, Tankao, folkloraj rakontoj, te-ceremonio - alivorte ĉanojo, kaligrafio, ukijo, japana tradicia parolsdistraĵo - alivorte rokugo, kabuko, noaj komedioj, ŝamiseno, orienta medicino, japana tradicia lukto - alivorte sumoo, japana arkpafado, go-ludo, japana ŝako, japana abako - dorobano, manga, huroŝiki, alivorte japana kvadrata paktuko, origamo, religioj en Japanio, japanaj konstruĵoj – jen la ideoj, kun kiu povas konatiĝi la leganto de la lasta “La Revuo Orienta”. Temas pri ideoj kompetente enkondukitaj fare de multaj aŭtoroj, diversaj aŭtoroj, sed kiujn tutcerte valorus profundigi antaŭtage de la sopirata celado al la jokohama UK. Ĉiukaze temas pri laŭvica nunjara numero de “La Revuo Oriernta”, kiu proksimigas kaj komprenigas la nunjaran kongreslandon. Kun plezuro mi konatiĝis kun la laŭvica guberni-prezento, ĉi-foje Akita. Marĝene mi iomete miras, ke ĝia aŭtoro skribante pri sia infano uzas la ne ekzistantan pronomon “ri” kun la signifo li aŭ ŝi, dum ĉi tiu cele adekvate sufiĉus uzi “ĝi”.
La marta numero de “La Revuo Orienta” aperigas la laŭvican artikolon kadre de la temo ‘Lingvetoj, lingvegoj – ĉiuj egalaj”. Ĉi-foje la aŭtoro de la felietono TAĈIMOTO Masao skribas pri la…… svahila lingvo. Ĝi estas verŝajne bone konata – almenaŭ laŭ la ĝenela vidpunkto – al plimulto de niaj aŭskultantoj. Sed aliflanke tutcerte kiel surprizajn eblas noti la konstatojn de la aŭtoro, ke ĝia prononco similas al la japana kaj multaj japanaj loĝantoj en la Orienta Afiko povas paroli svahilan pli bone ol eŭropanoj. La marta E-revuo el Japanio samtempe adiaŭas siajn forpasintajn membrojn – d-ron Yamazoe Saburô, kiu en sia 85-a vivojaro komencis kompili angla-esperantan, sekve esperanto-anglan medicinan terminaron. Perdon suferis ankaŭ la esperantista rondo el la kongresurbo Jokohamo adiaŭante sian longdaŭran membron, kasiston ASAKAŬA Isao. Nur pro formalaj konsideroj mi aldonu, ke la martan numeron de “La Revuo Orienta” akompanas japanlingva broŝuro ligita kun la jokohama Universala Kongreso de Esperanto.
Antaŭnelonge mi menciis en nia felietono pri la gazetaraj eĥoj de la aperinta dum la pasintjara decembro poŝtmarko “Zamenhof” en Israelo. Tiu temo – amplekse traktita - enkondukas en la lastan numeron de “Israela Esperantisto”. La leganto ekscias detalojn de la daŭranta jardekojn klopodo de E-Ligo de Israelo pri tia poŝtmarko kaj pri tio, ke la sukceso dankŝuldiĝas aparte al israela aktivulino Malka Zemali. Sed ĉe-okaze ni informiĝas, pri kelkaj facetoj ne vaste konataj, nome ke malgraŭ delonge aperantaj iom pozitivaj reagoj de la koncernaj aŭtoritatuloj en la israela Filatela Servo postenis iu mistera figuro, kiu obstrukciis ĝian aperigon. Bonŝance nun eblis la ideon efektivigi kaj la poŝtmarko estas disvendata inter esperantistoj. Mi mem tamen scivolas ĉu eblas ĝin aĉeti en normalaj poŝtoficejoj? Paranteze tiu informo pri mistera obstrukciulo atentigu nin pri fakto, ke eĉ se kelkfoje aŭdiĝas aprobaj vortoj por la lingvo kaj la e-komunumo, oftas ankaŭ aliloke similaj “vetoemuloj” respondecaj pro tio, ke foj-foje brilaj prognozoj frukte estas magraj. Sed ni daŭrigu pri la lasta E-poŝtmarko. Ĝia apero estas bona preteksto por memorigi, ke en la 1967-a jaro lige kun la planita 52-a UK en Telavivo oni presis E-poŝtmarkon en la eldonkvanto de unu miliono 600 mil ekzempleroj. Kiel informas “Israela Esperantisto” pro la kongresrevoko oni detruis la tutan eldonkvanton, kvankam verŝajne kelkaj saviĝis, fariĝinte filatela raraĵo – pri kio atestis filatela ekspozicio en la 80-aj jaro. La neokazinta israela UK en la 1967-a estas ankaŭ la okazo memorigi la salutojn de renoma poeto Avraham Ŝlonski, kiu akceptis membri en la kongresa Honora Komitato kaj eĉ pretis akcepti esperantistan delegacion. Tio estas nur la historia aludo – tutcerte nesubtaksebla - kompare kun laŭvica historia artikolo, tiu de Doron Modan malĉifranta la veran tradukinton de “Unua libro” en la hebran lingvon, kio okazis en la 1988-a jaro. Evidentiĝas, ke tio estis Hanec, malantaŭ kiu plumnomo kaŝiĝas H. Najmanovicz, multjara felietonisto de la aperanta en Pollando periodaĵo “Hacefira”. La afero estas tre interesa, nome ĝi elmontras la tempokongruecon de la kreiĝo de la Internacia Lingvo kaj reviviĝo de la hebrea. Kiel atentigas Doron Modan, kiam d-ro Zamenhof translokiĝinte al Varsovio renovigis siajn klopodojn krei la Internacian Lingvon, lia preskaŭa samaĝulo, Eliezer Ben Juhuda strebis revivigi la hebrean lingvon”. La laborsukcesoj de ambaŭ ebligis ĝuste relative fruan aperon de la hebrealingva versio de la “Unua Libro”.
Al la historiaj veftoj sur la paĝoj de la lasta “Israela Esperantisto” referencas ankaŭ Zofia Banet-Fornal, skribante pri la origino de la vortoj de israela himno, kiu same kiel la esperantista portas la titolon “La espero”. La leganto ekcias, ke ĝia teksto kreiĝis en la 1878-a kaj kelkajn jarojn pli poste estis komponita por ĝi muziko. Por mi estas vere interese ekscii, ke “kelkaj trovas en ĝi parencecon kun la pola nacia himno”. Sed certe por esperantistoj pli atentokapte rolas ŝia konstato: …”la historio de tiu kanto estas aparte interesa por esperantistoj. Enprofundiĝante, oni trovas iun paralelon, ne nur en la identa nomo de la cionisma kaj Esperanta himnoj, sed eĉ inter la ekesto de la poemo Ha-Tikva kaj de la Internacia Lingvo. Tion oni ne povas konsideri simpla koincido. La paraleleco havas komunajn histori-sociajn radikojn”. Kaj laŭvice: “En la 1886-a la poemo “Nia Espero” [Tikvatenu] estis publikigita en Jerusalemo. Jaron poste, en la 1887 D-ro Zamenhof, post longaj penoj, publikigis sian kreaĵon – Lingvon Internacian, kiun li subskribis per la nomo D-ro Esperanto. La poemo de N.H. Imber “Espero” emociis kaj moblizis de sia komenco la judan popolon, aldonante esperon. La lingvo de D-ro Zamenhof, la idearo kiun ĝi vehiklas, la himno bazita je lia poemo “La espero” elkreskas el la sama trunko, celante la samon: helpi al suferantaj kunfratoj, surbaze de altigo de kvalito de kunvivado de la tuta homaro.” – fino de la citaĵo. Mi aldonu, ke tiun artikolon de la aŭtorino loĝanta en Pollando akompanas la esperantigitaj vortoj de la israela himno kaj ankaŭ la muziknotoj.
Ĉiam kun granda intereso mi legas la unuopajn numerojn de “Israela Esperantisto”, kiu evidente okupiĝas ne sole pri la historiaĵoj, kiuj ja ŝajnas aparta trajto, karakterizanta unuopajn numerojn sub la redakto de Doron Modan. Ĉi-numere krom kelkaj aliaj kontribuaĵoj evidente elstaras la raporto pri la la lasta KIES, te. esperantista semajnfino en Ejn-Gedi. Pri ĝiaj planoj siatempe ni parolis en nia programo kun Amri Wandel. Kaj ĝuste Amri Wandel estas la aŭtoro de la sumiga retrorigardo pri la israelaj semajnfinoj, el inter kiuj la lasta pasintjare okazis ĉe la Morta Maro. Bedaŭrine ankaŭ la vicojn de israelaj esperantistoj pasintjare forlasis du elstaruloj: Beki Turĝeman kaj Mark Steinber. La omaĝaj biografiaj notoj firmigas la memoron pri ili kaj iliaj aktivadoj inter tiuj, kiuj daŭre senlace portas la torĉon.
Fine de nia nunsemajna renkonto kun la E-gazetaro ni konfirmu la 225-an numeron de revueto el Hispanio. Temas pri la grupa gazeto “Fido kaj Espero” el Valladolid, kiu krom evidenta hispanlingva parto ja aperigas kelkajn interesajn informojn en la Il. Inter ili temas pri informoj koncerne E-on kadre de la Internacia Libro-foiro en Jerusalemo, pri rilataj informoj al la universala jokohama kongreso, sed ankaŭ pri la aŭtuna Internacia E-o Semajno de la Kulturo kaj Turismo en Katalunio. Plej amplekse tamen tiu ĉi numero de “Fido kaj Espero” sumigas la historion de la jubileonta venontjare Universala E-Asovio. Dulingva paĝo invitas nin rideti – ĉar tia estas la rolo de humoraĵoj. Do ankaŭ ni fermu la hodiaŭ traktitajn E-revuojn per humora konsilo el “Fido kaj Espero”: “Doktoro, mia 17-jara filo havas troan pasion al komputilo. Li eĉ dormas apud ĝi. Kiel oni povas malkutimigi lin de tio? Solvo estas tre simpla! Brando, cigaredoj kaj virinoj”.