• Pollando invitas: Licheń
  • 03.04.2007

Ĉi-semajne ni deziras inviti vin al la distrikto de Konin, la urbo troviĝanta en la centra parto de Pollando. Same kiel iam  ankaŭ nun ĝi kaj ĝiaj ĉirkaŭlokoj konsistigas gravan trafiknodon ligantan la nordon de la lando kun la sudo kaj la orientan landoparton kun la okcidento. Sed ne al Konin ni invitas vin hodiaŭ, sed al Licheń -  vilaĝo en Konin-distrikto,  kiu ekde la mezo de la 19-a jarcento fariĝis pilgrimcentro kun la landa signifo.
La unuajn spurojn de la homa setlado en ĉi tiu loko arkeologoj identigas kun la ŝtonepoko. En la romia epoko kondukis tra ĝi la tn. sukcena trako. Laŭ legendo sur la apudlaga altaĵo troviĝis tiam pagana sanktejo, en kiu estis adorata la slava dio Licho, de kiu deriviĝas la nomo de la loĝloko, kiu almenaŭ ekde la 1458 havis la urborajtojn. Ilin ĝi perdis 200 jarojn pli poste pro evolumanko kaj detruoj kaŭzitaj de la sveda invado.
Hodiaŭ Licheń, enloĝata de 1100 personoj estas vizitata jare de unu kaj duona milionoj da turistoj kaj pilgrimantoj, kiuj celas la tiean kultolokon de la Doloranta Dipatrino. Sur la foirplaco de Licheń troviĝas kapeleto kun granita kruco, kun kiu ligiĝas la unua historia mencio de la loko. La krucon metis tie  en la 1151-a jaro konata laŭnome Piotr Dunin.
La historio mem de la sanktejo estas pli nova kaj radikas en la 1813-a jaro, kiam apud Lajpcigo okazis la tn. batalo de la nacioj. Dum ĝi estis grave vundita Tomasz Kłossowski, deriviĝanta el Licheń-regiono forĝisto batalanta flanke de la trupoj de Napoleono. La mortanta soldato favorpreĝis pri graco morti en la hejmregiono. Tiam aperis al li Dipatrino kun Blanka Aglo surbruste [kiu identas kun la blazono de Pollando] kaj li aŭdis certigon pri resaniĝo kaj la hejmreveno. Li ricevis ankaŭ la komision retrovi ŝian bildon kaj prezenti ĝin en publika loko.  Nur 23 jarojn pli poste Tomasz Kłossowski trovis ĉe la voja arbo malnovan bildon, kiu similis al tiu el lia vizio. Li prenis ĝin kaj lokis ĉe la surarba kapeleto en arbaro apud Licheń. La  bildo pentrita sur la larika lignitabulo fare de nekonata pentristo prezentas la Plej Sanktan Virgulinon, kiu alrigardas surbrusto la blankan aglon en krono. Post lia morto la bildon protektis loka paŝtisto, kiu kelkfoje havis la viziojn de la Dipatrino, kiu ia.  rekomendis, ke ŝia bildo estu transportita al la preĝejo en Licheń, kio okazis fine de la septembro de la 1852-a jaro. Ekde tiam datiĝas la historio de Licheń-sanktejo, kiu malgraŭ persekutoj evoluis kaj nun famas ankaŭ ekster la limoj de Pollando.    115 jarojn pli poste la Primaso de Pollando, kardinalo Stefan Wyszyński solene kronis la bildon laŭ komisio de papo Paŭlo la 6-a, kiu agnoskis ĝin sankta kaj atribuis al la bildo la  titolon: La Doloranta Reĝino de Pollando.  Nun ĝi troviĝas en la ĉefaltaro de la nova Baziliko. Dum tiu solenaĵo kardinalo Wyszyński memorigis, ke li mem  kiel studento de sacerdotiga seminario ricevis en Licheń la sanogracon. Suferinte tuberkulozon li venis al Licheń  preĝopeti la gracon ricevi la sacerdotan konsekron kaj la gracon almenaŭ unufoje celebri la sanktan meson. Li ricevis pli ol li petis. Entute ĝis la 1939 jaro oni notis en Licheń ĉirkaŭ 3 mil gracofavorojn, inkluzive de resaniĝoj. 
La novaj informoj pri Licheń – ne ĉiam favoraj - komencis veni ekde la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento. En la 2004-a jaro – post la dekjara laboro estis  elkonstruita tie monumenteca Baziliko laŭ projekto de Barbara Bielecka el Gdynia. Temas aktuale pri la plej granda sanktejo en Pollando, la oka en Eŭropo kaj la 12-a en la mondo. Ĝi estas duoble pli alta ol la roma Panteno kaj preskaŭ trioble pli alta ol la pariza Notre Dame. Ĝi longas 139 metrojn kaj vastas 77 metrojn, sed ĝia fasado estas pli vasta. La taga lumo enfalas la sanktejon tra  tiom da fenestroj kiom da tagoj havas la jaro, alivorte 365, kaj kondukas en ĝin 52 pordoj, samtiom kiom da semajnoj havas la jaro. Al la Baziliko kondukas 33 ŝtupoj aludantaj al la surteraj vivojaroj de Jesuo Kristo. Ene de la Baziliko troviĝas 7 mil sidantaj lokoj kaj dek mil starantaj. Sur la placo antaŭ la Baziliko povas kolektiĝi 250 mil fideluloj.
La sanktejo estas konstruita sur la plano de kruco. Ĝi konsistas el la ĉefa parto, sonorilturo, turo kaj tri pompaj portikoj. Super la ĉefa videbliĝas la Reĝino de Arĥianĝeloj kun la Infaneto, al kiu akompanas ses anĝelaj figuroj.  La orienta portiko estas dediĉita al 4 Evangelistoj, en la okcidenta troviĝas Pietà. En la sonorilturo alta 58 metrojn troviĝas pezanta preskaŭ 15 tunojn sonorilo „Maryja – la Dipatrino”. Temas pri la plej granda sonorilo en Pollando kaj la tria en Eŭropo. Ĝi estis muldita en la metiejo de Enrico Campanni apud Milano.  Ĝia 400-kilograma koro ĉiutage anoncas la Anĝeluson. Proksime de la nova sanktejo troviĝas aliaj sonoriloj,  ia. la  superanta 11,5 tunojn sonorilo Jozefo, kiu estas la plej granda sonorilo muldita en Pollando,  en la metiejo de Janusz Felczyński en Przemyśl [la sudorienta Pollando].
La videbla demalproksime kupolo de la Baziliko havas 25-metran diametron kaj altas 45 metrojn. Deinterne ravas pompa arĝento-ora kupolo el ŝtalo kaj korodimuna aluminio.  Ekstere la kupolo el la korodimuna aluminio havas la oran koloron.
La Baziliko en Licheń disponas pri la plej granda en la lando oregno. Ĝi havas 157 voĉojn kaj ĉirkaŭ 20 mil fajfilojn faritajn en Pollando, Portugalio kaj Nederlando. La instrumento laŭ sia grandeco estas la tria en Eŭropo kaj la 13-a en la mondo. Laŭ komisiono de ekspertoj el Pollando,  Germanujo kaj Italio malgraŭ grandeco de la sanktejo kaj dekkelksekunda eĥo la instrumento liveras perfektan sonon.
Konforme al la arkitekta koncepto la Bazilio momorigas la onfandan grenkampon, kio emfaziĝas en la aranĝo de la antaŭsankteja placo kaj arkitekturo de la Baziliko mem. La konsekro de ĝi okazis en junio de la 2004-a jaro  kiel voto de la Katolika Eklezio por la Granda Jubileo de la Naskiĝo de Kristo. Sur la pinto de la 141 metra turo troviĝas du panoramaj terasoj de sur kiuj etendiĝas vasta panoramo, en  favoraj veterkondiĉoj ebliganta rigardi eĉ 30-kilometran distancon.
La venantajn al Licheń pilgrimantojn impresas aparte la loka Golgoto altiĝanta je 25 metroj, konstruita el ŝtonoj venigitaj el la tuta lando.  En ĝia interno troviĝas koridoroj, kapeletoj kaj grotoj memorigantaj la Pasionon. En la jaroj 1987-a la ŝtonŝutita Golgoto estis konsekrita kaj nun evitas ĝin neniu pilgrimanto venanta al la Baziliko en Licheń