• Trarigardo de la Esperanto Gazetaro
  • 03.04.2007
Komence de nia ĉi-semajna trarigardo kun intereso ni notu la laŭvican specialan numeron  de “L’esperanto”, la revuo de Itala E-Federacio.  Enkondukante ĝia redaktoro, Pier Luigi Cinquantini atentigas: “Tre ofte por firmigi niajn argumentojn pri la elekto de neŭtrala lingvo por internaciaj rilatoj ni asertas,   ke la angla – nuntempe – per sia ekonomia kaj kultura hegemonio malaperigas minoritatajn lingvojn. Kaj ĝi ne nur malaperigos minoritatajn, sed ankaŭ pli fortajn, kiel la nia, entrudante neologismojn nedeklinacieblajn kaj eĉ sen rilatoj al la originaj signifoj. Dank’ al ĉi tiu eseo de Andrea Chiti–Batelli, konata en la interlingvista kaj eŭropfederalisma medioj pro siaj multnombraj kontribuoj pri la problemo de la internacia komunikado ni ekhavos je nia dispono tre validan helpon [por la citado de la verkoj kiuj ĝuste demonstras la suprecititan tezon]. Aldonendas, ke al la eseo de Chiti-Batelli enkondukas ne malpli interesa  itallingva artikolo de Renato Corsetti. Ĉiukaze temas pri  laŭvica gratulinda speciala numero de la itala feredracia periodaĵo, kiu servas ne sole al la italaj esperantistoj, sed ĝenerale al la itallingva publiko.
Renato Corsetti enkondukas ankaŭ en periodaĵon tutece esperantlingvan kaj samtempe fakan, nome en la unuan ĉi-jaran numeron de “Internacia Pedagogia Revuo”. Per sia interveno li atentigas pri la Eŭropa Referencokadro pri lernado kaj instruado de lingvoj, eĉ pli li referencas al ĉi-koncerna  informa broŝuro eldonita antaŭnelonge de UEA “La Komuna Eŭropa Referenckadro – Pri instruaj kaj taksaj metodoj por la akiro de modernaj lingvoj”.  Ĝi prezentas al la esperantista publiko kaj e-instruantoj la bazajn tabelojn de la menciita referencokadro sugestante apliki tiujn gvidliniojn ankaŭ dum la instruado de la IL. Pli ampleksa artikolo pri la temo venas el sub la plumo de redaktinino de la broŝuro – Katalin Kovats. La temo certe estas  interesa kaj grava por ĉiuj E-instruantoj kaj instruistoj. Fine de sia prezenta artikolo Katalin Kovats fine atentigas: “Rilate al la “referencokadrto” la ĉefa tasko de niaj fakuloj pri lingvoinstruado estas: oficiala kaj konsekvenca apliko de la nova skalo kaj de la koncernaj terminoj; ellaboro kaj akreditigo de nova, laŭnorma ekzamensistemo de UEA/ILEI”.
La unua nunjara numero de “IPR” enhavas krome interesajn kontribuojn de aliaj fakuloj, kiel Leo De Cooman kaj Graziano Ricagno. La unua amplekse eksplikas la principojn de la valoranalizo, kies metodojn li aplikis dum sia profesia kariero – fine tamen sugestante,  kiel ĝi povas utili en pedagogio. La alia aŭtoro baze de eksperimentoj kun la itallingvaj lernantoj proksimigas la problemojn aperantajn pro malfacila rilato inter fonemo kaj grafemo, alivorte skribita litero kaj ĝia sono. Lia fina konkludo kaj demando estas: unu el la avantaĝoj de Esperanto estas la facileco de ĝia fonetiko, kiuj multaj – sed ne ĉiuj povas ekspluati. “Ĉu ni devas eltrovi pli taŭgan manieron por diskonigi E-on?”. La tria artikolanto en la unua ĉi-jara “IPR”, Probal Daŝgupto skribas pri la projekto, inaŭgurata en la ĵusaj tagoj en Lingvistika Esplorejo ĉe la Barata Statistika Instituto,  en kiu Esperanto liveras ilaron por leksikokerna esploro. Krom tiuj  fakaj artikoloj en la priparolata “IPR” ni trovas ampleksan intervjuon kun Detlev Blanke, vicprezidano de la Scienca Komitato de IPR. Pere de ĝi ni pli proksime konatiĝas kun la  silueto de iu el niaj plej konataj interlingvistoj. Cetere ni trovas ankaŭ en la numero la lastajn jam etajn biografiojn de aliaj membroj de la Scienca Komitato:  Boris Kolker, Aleksandro Melnikow kaj Maŭro La Torre. Krom tiuj ĉi figuroj tiom intime ligitaj kun la vaste komprenata pedagogia aktivado pri esperanto en sia vivo rakontas Géza Kurcz, la redaktoro de “Juna Amiko”, pasintjare deklarita Honora Membro de ILEI.  La riĉenhavan numeron de “Internacia Pedagogia Revuo” kompletigas informoj el la landaj ILEI-sekcioj, informoj pri la nunjara ILEI-Konferenco en la japana Ranzan kaj du raportoj. El Pollando pri lernejaj E-koncertoj, projekto de Internacia Centro de la Kulturoj,  kies devizo estas “La kulturo per kaj por Esperanto”. Laŭvica estas mallongigita raporto pri la tria renkontiĝo en Gloucester,  pasintoktobre okazinta kadre de la projekto “Akel2” eŭropa Socrates Comenius: “Alternativa komunikado inter eŭropaj lernejoj per internacia neŭtrala lingvo Esperanto”.
Sur mia skribotablo intertempe stokiĝis kelkaj periodaĵoj el Azio. Jam antaŭ kelka tempo atingis nin la 55-a numero de KAEM-Bulteno “Esperanto en Azio”.  Kiel atentigas enkonduke al la unua nunjare numero – informriĉe spegulanta la aktivadojn en pluraj aziaj landoj - ĝia redaktoro HORI Yasuo: “Venis la jaro 2007a. Tiu ĉi jaro devas esti jaro de granda salto de Azia E-Movado”. Ĉi-koncerne evidente estas listigitaj tiaj eventoj kiel la 63-a IJK en Vjetnamio, la 92-a UK en Jokohamo, la 40-a ILEI-Konferenco en Ranzan, sed krome ankaŭ planita por la komenco de la venonta jaro la 5-a Azia Kongreso en Barato. Ĉio ĉi kun la celo lanĉi la epokon de Azia E-Movado. Sed evidente al tiu ĉi celo servos ne sole la ĵus menciitaj aranĝoj,  sed ĉefe senlaca realigado de KAEM-projektoj,  kiuj koncernas kaj la okazigadon de aziaj kongresoj, kaj reciprokan kunlaboron inter la aziaj esperantistoj, rilatojn kun UEA kaj ILEI, E-edukadon kaj eldonadon.
Sed la nuna jaro alportis jam perdojn en la vicoj de tiuj,  kiuj ne hezitis deklari la neceson de Esperanto por la universala interkompreniĝo. La  marta numero de “Nova Vojo” entenas bukedon da kondolencoj esprimitaj de eksterjapanaj esperantistoj pro la forpaso de Oomoto-prezidanto, HIROSE Jasumi, kiu estis samtempe Honora Prezidanro de Universala Homama Asocio, Ĉefkomitatano de Japana Religia Komitato por Monda Federacio kaj Direktoro de Japana Komitato por Konferenco de Mondaj Religiuloj. Kaj evidente la patro de la Kvina Spirita Gvidantino de Oomoto.
Mi trovas ankaŭ afablan aperigon ankaŭ de miaj kondolencaj vortoj, per kiuj mi povis emfazi ke “por esperantistaj amikoj de Oomoto en la tuta mondo – la figuro de la Altestimata HIROSE Jasumi por ĉiam restas en la kora memoro ankaŭ kiel tiu,  kiu reprezentinte Oomoto-delegacion dum “Interreligia Kunveno de Preĝo por Paco”, organizita en la itala Milamo en la 2004-a jaro ne hezitis mencii la neceson de Esperanto por internacia kaj interreligia interkompreniĝo”. Ni ripetas niajn kondolencajn vortojn!
Samnumere la redakcio de “Nova Vojo” liveras laŭvicajn, ĉi-foje  pli ampleksajn informojn pri la programriĉa Internacia Amikea Evento, organizata de Centra Oficejo de Oomoto, Universala Homama Asocio kaj Esperanto-Populariga Asocio,  en Ajabe rekte post la Universala Kongreso de Esperanto en Johohamo. Al ĝi jam aliĝis pli ol 50 esperantistoj el 13 landoj, sed daŭre restas kelkaj librej lokoj. La priparolata numero de “Nova Vojo”, kiel kutime alportas la laŭvican felietonon de Tacuo Huĝimoto, kiu ĉi-foje proksimigas la figuron de japana sciencisto Tadaeo Umesao. Ne mankas  kontribuo de la eksterlanda korespondanto.  Ĉi-foje Jeremi Gishron el Israelo skribas pri la aramea lingvo, ĝia historio, ligoj kun la  hebrea, ĝiaj dialektoj  kaj la ĝishodiaŭa rolo kiel lingvo liturgia.
Finante la nunsemajnan renkontiĝon kun  la  E-gaztaro mi danke konfirmu la ricevon de la elektronika periodaĵo el Pekino. La unua numero de “Varma Espero”,  persona Esperanta Gazeteto de Freŝa Maro liveras du tradukojn el la ĉinaj klasikaĵoj “Saĝeco el legomaj radikoj” kaj poemon de Ĉu Juan. La redaktanto ne evitas  nuntempajn demandojn reference al kelkaj ekscesoj de usonaj soldatoj rilate al civila loĝantaro.