• Pollando invitas: Oliwa
  • 07.04.2007
Oliwa etendiĝante sur la vasta terasforma tereno el la plejstocena periodo estas la plej norda kvartalo de la ebalta urbo Gdansko. Ekzistas du hipotezoj ligitaj kun la nomo de la loko. Unu el ili – lanĉita antanelonge de polaj lingvistoj elmontras la nomon Oława – hipotezan kaj aperantan en neniu slava fonto nomon de la fluanta tie torento. La alia – dum jarcentoj agnoskita kiel la unusola -  derivigas ĝian devenon de olivarbo, la biblia simbolo.  Al ĝi onidire aludis cisterciaj monakoj atribuinte ĝin al sia klostro kaj loĝloko. La nomon en la formo Olyva mencias la dokumento el la 1188-a jaro. Kaj ĝuste tiam – en pramalnova pomeria setlejo, aprobite de la gdanska princo Sambor la 1-a instaliĝis cistercianoj, kiuj baldaŭ levis klostrajn kontruaĵojn sude de Oliwa-torento.
Cetere kun tiu ĉi evento estas ligita legendo - onidire ne multe radikanta en la historio – kiu rakontas, ke Subisław, princio tiam ankoraŭ pagana decidis ĉasi en la arbaroj inter Gdansko kaj Chmielno. Rimarkinte cervon li decidis ĝin ĉassekvi.  Dum tiu postkuro li distanciĝis for de siaj kamaradoj dum subite el inter arbustoj atakis kolere apro. Kurante la principo celis kontraŭ ĝin lancon, sed ĝi frakasiĝis kaj per sia akra pinto vundis lin mem. Subisław glitis de sur la ĉevalo sukcesinte ankoraŭ forte ekblovi la kornon. La sango verŝiĝis torente kaj la princo svenis. La kornosonon ekaŭdis monako vivanta en la arbaro kaj tuj helpevenis. Li prenis la princon al sia arbara ermitejo, per vino lavis la teruran vundon, ĉirkaŭvolvis ĝin per pura linopeco kaj tiel kuracis la princon dum iom longa periodo, ĉar li reestis senkonscia. Iun tagon tamen la princo sonĝis vidi radie helan anĝelon, kiu enmane tenis la olivbranĉeton, dirante: Mi estas Disendito por aŭguri al vi pacon. La angelo post tio malaperis kaj mirigita princo rekonsciiĝis. Tiam la savinta lin monako rakontis al li ĉion, kio okazis en la arbaro. Kiom longe li malsanis. La ermitulo ankaŭ tuj eksplikis la sonĝosignifon. Jen Dio vokas tiel la princon al la kredo de Kristo, kies principojn li tuj eksplikis. La princo akceptis el liaj manoj bapton,  post kio plensana li revenis al sia burgo. En la loko, kie li falis vundita la princo ordonis elkonstrui klostron,  kiun li nomis Oliwa, laŭ tiu ĉi olivbranĉeto montrita de la anĝelo. Grizaĝe Subisław ekloĝis en la klostro, tie li mortis kaj estis entombigita.
Tiom la legando! Ni revenu al la periodo, kiam en la abatejo mastris cistercianoj. Malgraŭ la atakoj de la paganaj prusoj kaj kavaliroj de la Teŭtona Ordeno en la 13-a jarcento la tiea cisterciana abatejo konsistigis unu el la plej grandaj latifundioj sur la tereno de la Gdanska Pomerio. Tiam sude de la klostro kreiĝis vilaĝo, kaj apud torento la unuaj manufakturaj establoj movataj per la akvoenergio: grenmuelejoj, griproduktejoj, oleopremejoj, segejoj. Aparta disfloro de la abatejo okazis dum la regado de polaj reĝoj. Ĝi kadukiĝis post la 1-a dispartigo de Pollando en la 1772-a jaro, kiam ĝian havaĵon transprenis la prusa ŝtato.  Post la perioda regado de francoj komence de la 19-a jarcento sekvis periodo de relativa trankvilo kaj signifa kresko de la nombro de ĝiaj loĝantoj, kiuj konsistis el la ĉirkaŭlokaj kaŝuboj kaj gdanskanoj. En tiuj ĉi kaj sekvaj jaroj sude kaj oriente de la iama cisterciana vilaĝo kreiĝas densa loĝejkonstruaĵaro, urbokarakteriza kun necesa infrastrukturo, kiel stratoj, trotuaroj kaj aliaj. Komence de la 20-jarcento loĝis tie pli ol 6 mil personoj, sed kiam en la 1908-a oni administracie vastigis Oliwa je la najbaraj Jelitkowo kaj Przymorze ĝi transformiĝis en kuraclokon kun pli ol 10 mil loĝantoj. La 1-a mondmilito ne haltigis la plukonstruon de ĝia loĝeja segmento kaj infrastrukturo. En la 1925-a Oliwa fariĝis la rezidejo de la novestablita gdanska diocezo, sed unu jaron pli poste ĝi estas enkorpigita en Gdanskon. La 1-an de septembro 1939 eksplodis la 2-a mondmilito. Libera urbo Gdansko, inkluzive de Oliwa kaj polaj pomeriaj vojevodioj estis enkorpigitaj en la Germanan Regnon. Konkerita de sovetuniaj trupoj en marto de la 1945-a jaro Oliwa ne suferinte apartajn damaĝojn kune kun Gdansko revenis al Pollando. En la 60-aj kaj 70-aj jaroj de la pasinta jarcento  Oliwa kiel kvartalo de Gdansko denove plukonstruiĝis. Aldoniĝis novaj loĝkolonioj, konstruaĵoj de la universitato kaj Akademio de la Korpa Kulturo, granda sporta-ripoziga centro Oliwa. Ekde la 1992-a Oliwa estas la rezidejo de la Arĥidiocezo. Dufoje dum sia pilgrimestado en Gdansko en la jaroj 1987-a kaj 1999-a en aparte preparita apartemeno proksime al Oliva-arkikatedralo loĝis Johano Paŭlo la 2.
Oliwa havas multajn motivojn por fieri kaj logi turistojn, sed tutcerte unu el la plej gravaj allogaĵoj estas ĝia pompa orgeno en la loka katedralo. En Pollando la unua orgeno aperis en la 12-a jarcento en la kortego de princo Kazimiro la Justa. En cistercianaj preĝejoj konforme al la reguloj de tiu severa ordeno muziko estis malpermesita ĝis la 1496-a jaro. Malgraŭ tio la unua mencio pri orgeno en la cisterciana abatejo de Oliwa devenas el la 1433-a jaro. Tia estas la origino de la instrumento, kiu dum jarcentoj spertis tempestecan historion. Tiu, kiun ni povas admiri hodiaŭ sian orignon havas en la 18-a jarcento kaj ligiĝas kun la figuro de abato Jacek Rybiński. Dum lia tempo en la monakejo de Oliwa estis establita koruso kaj muzika ensemblo kaj en la 1748-a jaro oni decidis konstrui novan orgenon. La taskon transprenis Jan Wilhelm Wulff el la proksima Orneta, kiu elkonstruis malgrandan kaj poste - jam kiel cisterciana monako Michał - grandan orgenon. En la 1831-a la prusa ŝtato likvidis la abatejon,  sed la klostra preĝejo, funkcianta kiel paroĥa daŭre enhavis orgenon. Oni klopodis konforme al la bezonoj ripari kaj restaŭri la grandiozan instrumenton. Verdire ne eblas sekvi la trapason de ĉiuj ĉi klopodoj do ni limiĝu al la lastaj jardekoj. En la 1945-a jaro la orgeno estis parte difektita de sovetuniaj soldatoj,  kiuj ĝin parte frakasis, ŝtelis parton de fajfiloj kaj detruis la elektrajn aranĝaĵojn. La unuaj riparoj jam en la sama jaro ebligis eksoni al la instrumento dum Kristansko 1945. Tamen veran renovigon oni faris nur meze de la kvindekaj jaroj. Dank’ al tio aperis la ebleco organizi en Oliwa festivalon de la orgena muziko,  kiu ekde la  1958-a jaro en Oliwa okazas somere de ĉiu jaro.
Alia atrakciaĵo de Oliwa estas ĝia parko, kies originon ankaŭ necesas serĉi en la cisterciana abatejo en la 12-a kaj 13-a jarcento, kiam sendube estis establita apudklostra ĝardeno. Tamen ripozan ornaman karakteron ĝi ekhavis pli poste lige kun la kreiĝo de la  abata rezidejo. La nunan formon la parko sendube dankŝuldas al la lastaj abatoj de Oliwa en la 17-a jarcento. Kvankam kiel ni jam diris la 1945-a jaro ne ligiĝis kun grandaj detruoj tamen la parko en Oliwa estis grave damaĝita. La abata palaco estis rekonstruita nur lime de la kvindekaj kaj sesdekaj jaroj de la pasinta jarcento. Pli frue estis establita tie botanika ĝardeno. En la najbara alpejo oni kolektis multajn interesajn plantojn, oni plukonstruis la palmejon – vastigitan poste en la 80-aj jaroj. La procezo de la plibeligado de la parko daŭras senĉese. En la lastaj jaroj en la konsiston de la parko oni enkorpigis ĝian sudokcidentan parton kiu origine rolis kiel  la klostra ĝardeno. La suda parto de la parko simile kiel la rekonstruita palaco reprezentas stilon de la franca rokoko, dum la norda segmento konservas stilon de anglaj ĝardenoj.