• Trarigardo de la Esperanto-Gazetaro
  • 10.04.2007
Post kelka reta foliumado de “Esperanto”, UEA-revuo nun eblas senĝene teni enmane  ĝian paperan version, kiu kovrilpaĝe denove transportas nin al Herzberg, la E-urbo, kiun antaŭnelonge vizitis UEA-prezidanto. Aprile “Esperanto” liveras kelkajn gravajn kontribuojn koncerne la esperantlingvan komunumon.  Jam en “Malferme” Amri Wandel,  komisiisto de Rondo Familia retrorigardas al ĝia ĉirkaŭ 9-jara  aktivado sub lia gvido, atentigante pri la enkondukitaj tiuperiode novumoj koncerne IIK-ojn kaj koncerne ĝian periodaĵon, atentigante pri la kreiĝinta tradicio de Familia Forumo kadre de la Universalaj Kongresoj, difinante prioritatajn taskojn por la estonteco. Kio plej gravas – kaj tion reliefigas la titolo de la artikolo de Amri Wandel,  la komisiono de Rondo Familia, konsistanta ĝis nun el li mem kaj Jouko Lindsted – respondeculo de la retlisto “denaskuloj” -  vastiĝis je novaj membroj, jam spertiĝintaj en la aktivado, nome Bert Schumann respondeca pro la Infanaj Kongresetoj kaj Claude Rouget sub kies redakto reaperas “Familia Esperanto”. La alia kontribuo rekte rilatanta al la esperantlingva komunumo  estas ampleksa sinprezento de Aleksandro Melnikov kiel esperantisto. Liakaze esperantisteco intime traplektiĝas ankaŭ en la profesia aktivado kaj profesia kariero. Tiu rerigardo samtempe povas atentigi multajn aliajn iom staĝajn movadanojn, pri la demando ĉu ne venis la tempo, kiam oni jam rajtas aparteni al VEK – Veterana Esperantista Klubo. Ne por reliefigi sian esperantistan emeritiĝon, sed atentigi pri amasiĝintaj spertoj, eblecoj, kiuj daŭre povas servi al la esperantlingva socio.
La aprila “Esperanto” aperigas kelkajn interesajn kontribuojn en la kunteksto de esperantista aktivado ekster nia propra medio. Ĉi-rilate apartan atenton meritas la raporto de Amri Wandel pri sukceso de esperantista prezentiĝo dum la fabruara Internacia Libro-Foiro en Jerusalemo.  Cetere se temas pri informoj el Israelo, tre grava estas tiu de  Josef Ŝemer, ke al la nomo de Lidia Zamenhof sur la listo de Yad Vashem, mencianta la nomojn de la viktimoj de holokaŭsto ekde la nunjara januaro aldoniĝis la nomoj de aliaj Zamenhof-familianoj, la viktimoj de la holokaŭsto: Ida Zimmerman-Zamenhof, Adam Zamenhof kaj Sofia Zamenhof.
La demando ligita kun la senĉesa strebo flegi bonajn rilatojn kun la publikaj instancoj speguliĝas en la kontribuo de Ilona Schrøder.  La  teksto de Claude Piron aperigita en la rettaglibro de vicprezidantino de la Eŭropunia Komisiono – kiel ĉiam rave argumentoriĉa, malrekte atentigas pri la aktivadoj de la retgrupo “Lingvo”, plurlingviviganta diversajn tekstojn per de Esperanto en la paĝaro de vicprezidantino Margot Wallström. 
Multas en la aprila numero de “Esperanto” informoj lige kun la nunjara Universala Kongreso, ne sole pere de la 3-a Kongresa Komuniko, sed ankaŭ informoj pri la Esperantologia Konferenco en Jokohamo kaj Kvina Nitobe-Simpozio en Tokio. Por la movada aktivado gravas la informo, pri la ĵus elektitaj  B-komitatantoj: Beloŝević, Chmielik, Derks, Ertl kaj Pietiläinen, kiuj komencos sian oficperiodon la unuan tagon de la 92-a UK. En la kunteksto de la japana UK UEA-periodaĵo memorigas japanaĵojn aperintajn en la serio “Oriento - Okcidento”. Krome ni legas pri la ebleco dediĉi tankaojn al Utafesto en la aranĝo postkongresa “Bonvenon al Oomoto 2007”.
Nur antaŭ kelkaj tagoj atingis nin la du laŭvicaj numeroj de “La Lanterno Azia”, la bonkvaliute aperigata organo de Korea Esperanto-Asocio. Al ambaŭ numeroj invitas du koloraj kovrilpaĝoj fote raportante pri la okazintaj aranĝoj de koreaj esperantistoj. Se temas pri la numero februara temas pri prezento de kulturo  organizita en  Busana Filio de KEA kaj rondo ktp.,   en la marta numero  vintra tutlanda E-kurso de KEA, kiu disvolviĝis fine de februaro. Ambaŭ numeroj – eĉ se signifaparte korealingvaj estas ja interesaj ankaŭ por eksteraj legantoj de la periodaĵo. En la februara temas pri artikolo de Herbert Meyer pri Esperantomuzeo kaj kolekto de planlingvoj en Vieno, kiu nunjare fariĝos 80-jara. Al evento pasintjara  referencas la esperantigita raporto pri la 7-a Internacia Trejnada Konferenco pri Pozitiva Psikoterapio en Germanujo,  kadre de kiu Klarita Velikova kaj Hendrik Rubbeling prezentis majstre la tradician koran batalarton Tekkjon. La marta  numero de  “La Lanterno Azia” esperantlingve liveras la mesaĝon de UEA-prezidanto por la tago de la gepatra lingvo kaj artikolon de Amri Wandel pri la 50-jariĝo de Internacia Kongresa Universitato kaj jarcento de la scienca esperantista agado. En ambaŭ numeroj eblas konatiĝi kun esperantigitaj fragmentoj de koreaj literaturaĵoj kaj legi kelkajn informojn pri la aktivadoj de Korea E-movado en unuopaj monatoj,  januaro respektive februaro.
Nun ni reiru la dumonata revuo de alia asocio, ĉi-foje Norvega E-ista Ligo. La unua nunjara numero de “Norvega Esperantisto” ia. informas pri la 100-jariĝo de Grupo Esperantista de Trondheim, la urbo ĉi-jare solenanta  sian 1010-jariĝon. Por norvegaj esperantistoj estas aparta okazo kunveni tie en junio dum sia la Landa Kongreso. En la numero aperas tamen ankaŭ informoj tuŝantaj la ĝeneralajn demandojn de la esperantlingva komunumo. Ekzemple la estonteco de E-kolektoj en publikaj bibliotekoj. Evidentiĝas, ke la norvegaj esperantistoj relative longdaŭre povis favorpreze deponi sian kolekton de libroj kaj periodaĵoj bele surbretigitan en la kela ĉambro de la biblioteka domo en Hamar. Nun tamen ili frontas la taskon tiun kolekton,  ĉ. 120-bretometran post unu-du jaroj forpreni kaj trovi por ĝi novan aŭ post la erigo novajn  lokojn. Ne ĉiam do la publikaj bibliotekoj, servas al ni por ĉiam kaj necesas konsideri foj-foje la situacion, kiam oni devas aliloke deponi tiajn kolektojn. 
La alia kontribuo tuŝas la demandon,  mi dirus,  identigan. Nome Douglas Draper, la redaktoro de la periodaĵo, sed samtempe iama NEL-respondeculo pri la informado argumentas pri la senco uzi tiajn signojn kiel verdaj steloj, glumarkoj kaj T-Cemizoj. Jen por facile sin rekoni reciproke en la ekstera medio,  jen por veki scivolemon de la eksteruloj pri ili kaj tiel malreekte pri esperanto.
Kompreneble mi aparte dankas al “Norvega Esperantisto” pro la atentigo pri la novformula E-programo de PR. Kaj kvankam ni ĉiuj bedaŭras la forigon de la emisiado per mallongaj ondoj kaj satelito, tamen tutcerte ĝojigas la konstato, ke la nuna sonkvalito estas pli bona ol la antaŭa radia. Nu,  ni ankaŭ dankas pri la atentigo,  ke daŭre eblas legi kelkajn tekstojn samtempe kun la aŭskulto de koncernaj programeroj.
Sekve ni danke konfirmu la ricevon de la unua nunjara numero de “Starto”, la organo de Ĉeĥa Esperanto Asocio. Ĝi estas  riĉenhava per raportetoj pri aranĝoj okazintaj pasintjare, sed ja ankaŭ riĉe informas pri la planitaj por la nuna jaro. Krom la japana UK, ja temas ankaŭ la 7-a Kongreso de EEU en Maribor, Konferenco de ČES kaj kelkaj kromaj kun ripoza karaktero. Ankaŭ la ĉeĥa “Starto” informas pri konkreta maniero liveri la priesperantajn informojn en la nacia lingvo. Temas pri la ĉeĥa versio de la libro de Rene Centassi kaj Henri Masson “Homo, kiu defiis Babelon”. La unua nunjara numero de “Starto” mencias ankaŭ la vivjubileojn de kelkaj elstaraj ĉehaj esperantistoj, inter kiuj ja troviĝas ankaŭ la solenanta sian jubileon en februaro  honora membro de UEA kaj ĈEA, Eli Urbanová.
Fine ni konfirmu la du unaujn nunjarajn numerojn de “Katolika Sento”, kiu estas la periodaĵo de itala IKUE-sekcio.  La unua numero estas plene dediĉita al Afriko kaj aktivadoj de UECI kaj italaj katolikoj, ĉefloke kun pastro Duilio Magniani en diversaj afrikaj landoj.  En la numero marta-aprila ne mankas rubriko kun la sciigoj el Afriko, sed la unuan lokon okupas la biblia temo por la nunja karesmoperioda meditado. Ene de la numero troviĝas ankaŭ aliaj religitemaj kontribuoj,  kiel iu el la  homilioj de episkopo Giovanni Balconi kaj recenzo de la itallingva libro “Enketo pri Jesuo”.  Tiuj, kiuj dum la lasta UK en Firenzo aĉetis la esperantlingvan version de “La Gefianĉoj” de Manzoni tutcerte kun intereso konatiĝos kun la unua parto de prelego de Giovanni Daminelli pri karakterologio de ĝiaj herooj. Tiun prelegon la aŭtoro prezentis dum la pasintjara kongreso de UECI.