• Pollando invitas: Pasłęk
  • 14.04.2007
Siatempe parolante pri la probablaj lokoj,  en kiuj povus troviĝi la tn. Sukcena Ĉambro, kreiĝinta laŭ la komisio de la prusa reĝo Frederiko la 1-a,   rabita dum la lasta mondmilito de germanoj ni menciis la urbon Pasłęk en Varamio, la regiono en la nordorienta Pollando. Hodiaŭ ni invitas vin al ĉi tiu urbo aparte, ĉar pro sia situo kaj la tuta natura ĉirkaŭaĵo ĝi estas loko turisme vere alloga.
Pasłęk estis establita fine de la 13-a jarcento en la loko de la manovprusa setlejo Pazluk aŭ Paslok laŭ komisio de la teŭtona ĉefmajstro Meinhard el Kwerfurt. Kiel la unuaj setliĝintoj estis venigitaj ĉi tien nederlandanoj, kies tasko estis sekigi la tieajn marĉoterenojn. Tio estis la unua nederlanda setlejo en la Princa Prusolando kaj samtempe sur la tereno de la nuna Pollando. Ĝi impulsis intensan, daŭrantan eĉ ĝis la komenco de la 19-a jarcento nederlandan setliĝadon.
Sed rerigardante al la historio necesas aldoni, ke jam inter la 6-a kaj 9-a jarcentoj sur tiu ĉi tereno setliĝis la prusa tribo: Pogezanowie. Onidire antaŭ ol venis ĉi tien teŭtonoj temis pri hereda setlejo de pruso Pasłok, de kiu plej verŝajne deriviĝas la nomo de la loko. Ekzistas ankaŭ aliaj hipotezoj, se temas pri la nomo de la urbo. Nome oni asertas ke la urbon zonume ĉirkaŭis herbejoj, je kiuj ankaŭ nun riĉas la urbo-ĉirkaŭlokoj. Do la pollingva “pas łąk” ekvilvalentas al “pas-łęk”. Alia versio ligiĝas kun kavaliro,  kiu rajdante perdis zonon kaj parton de la rajdista sidilo, al kiu onidire refencas la nuna urboblazono.
En la 1231 la dokumentoj notas la unuan fojon la nomon „terra Passalucensis”. Ĝi nur 6-7 jarojn  pli poste estas konkerita de teŭtonoj. Por kelka tempo teŭtonoj perdis tiun posedaĵon, tamen en la 1267-a jaro reaperas la nomo de setlejo Pasiek, en la germana versio Paziuch. 30-jarojn pli poste  Granda Teŭtona Majstro, jam menciita Meinhard von Querfurt eldonas la lokoakton de la urbo, kiu laŭ la nomo de la lando de la setliĝantoj tekstas Holland. Tiam ĝi rolis kiel  centro komerca-metiista. Dum la milito – meze de la 15-a jarcento - ĝi deklaris sin flanke de Pollando,  tamen baze de la tn. Toruna Packontrakto ĝi restis sub la teŭtona regado. Post la 1525-a jaro ĝi troviĝis sur la tereno de Prusujo. En la 1701 por akcenti la ligon de la urbo kun la Prusa Reĝolando oni difinis ĝin “Preussisch Holland”, kiu nomo daŭris ĝis la 1945 -  poste troviĝante jam en Germanujo. Cetere aldonendas, ke la iama pola nomo de la urbo sonis Hołąd Pruski, dum la nuna nomo Pasłęk referencas al la malnova prusa nomo. 
La plej interesaj  antikvecaj objektoj en Pasłęk troviĝas sur la tereno de la Malnovurba Kvartalo. La Malnovurba Kvartalo mem havas la formon de kvarangulo, sed malkonformas al la ĝenerale renkonataj en Pollando. Nome ĝi havas stratan, ortagulan formon, kiun eblus difini la nederlanda. Formas ĝin longa,  la plej vasta kaj pompa strato, nun nomita  de Boleslao la Brava,  limigita per gotiko-barokaj brikdomoj. La malnovurba kvartalo estas ĉirkaŭita per la defendomuregoj,  kiuj longas 1200 metrojn. Konstruigitaj ĉirkaŭ la 1320-a jaro ili estis firmigitaj per defendaj murturoj.  La ĉefa enirpordego al la tereno de la malnova urbo estis nomata kiel la  Ŝtona Pordego. Al la strato de Augustyn Steffen alrigadas la 14-jarcenta Mueleja Pordego, kiu rolis kiel flanka enirejo en la Malnovurban Kvartalon,  ligante la urbon kun muelejo troviĝanta en la antaŭkastelejo.
Pasłęk fieras pri la nuntempe rekonstruita katelo el la 14-a jarcento, tre bone konserviĝintaj defendomuregoj kun du, menciitaj pordoj, du preĝejoj el la 14-a, respektive la 16-a jarcentoj kaj aliaj interesaj antikvaĵoj.
Se temas pri la kastelo ĝi origine kreiĝis komence de la 14-a jarcento sur la pinto de kruta deklivo. Tiam  estis konstruita ĝia norda alo.  Dum la pola-teŭtota milito en la 1520-a jaro la kastelo estis ruinigta kaj ĝisfundamente malkonstruita. En la 40-aj jaroj de la 16-a jarcento komenciĝis ĝia rekonstruo. Fine de la sama jarcento ĝi estis riĉigita per la orienta kaj okcidentaj aloj, kaj la norda alo ambaŭloke ricevis cilindroformajn turojn. En la 1945-a jaro la kastelo estis forbruligita de la ruĝarmeanoj kaj rekonstruita nur lime de la 60-aj kaj la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento. Nun ĝi rolas kiel la sidejo de la urboaŭtoritatoj, kiel Publika Bilioteko kaj la loka kulturcentro.
 Inter la religiaj antikvaĵoj de Pasłęk nepre  menciida estas la gotikstila preĝejo de sankta Bartolomeo, konstruita ĉirkaŭ la 1350-a jaro. Suferinte grandan incendion en la 1543-a jaro meze de la 16-a jarcento ĝi estis rekonstruita,  konservante la gotikan stilon, sed  ricevinte la barokstilkan internon. Ĝia ĉefaltaro devenas el la 17-a jarcento,  kiel verko de majstro Riga el Królewiec [Koenigsberg]. Konsistigas ĝin Krucumo kompletigita per la bibliaj scenoj. La centra parto  de la altaro prezentas la krucumitan Kriston fone de la 17-jarcenta panoramo de Pasłęk. Esenca elemento de la baroka finpretigo de la sanktejo estas la predikejo el la 1690 jaro,  apogita sur la figuro de anĝelo, prezentita kiel ora-nigra polikromiaĵo. Ornamas ĝin krome la figuroj de apostoloj, evangelistoj, kaj profetoj.  La antikveca orgeno – el la dua duono de la 18-a jarcento - estas la verko de la gdanska orgenmajstro  Hidenbrandt, kaj konsistigas kvazaŭ orgenserion en la  lokoj Oliwa, Frombork kaj Kamien Pomorski.
Pasłęk havas nun preskaŭ 13 mil loĝantojn,  kiuj kune kun la loĝantoj de la komunumo formas pli ol 20-milmembran aglomerejon, konsistigante   la plej grandan urbo-vilaĝan komunumon en la varmia-mazovia vojevodio. Signifan naturan valoron de la komunumo konsistigas la tiel nomata Kanalo de Elbląg-Ostróda, kiu estas teknika antikvaĵo,  unika laŭ la monda skalo. Posedante la sistemon de kvin deklivejoj ĝi ebligas,  ke ŝipoj supervenku la nivelodiferencon egalan al preskau 100 metroj pere de vagonareto moviĝanta surrele. Grava naturelemento de la komunumo estas la valo de la rivero Wąska [malvasta], kiu apartenas al la regiono panorame protektita. En la komumo Pasęk estas registritaj 30 naturmonumentoj kaj troviĝas vico da objektoj kun la antikveca karaktero, turieme allogaj.
Kaj se temas pri la Sukcena Ĉambro onidire kaŝita en Pasłęk? Iu spuro indikanta ĉi tiun urbon estas letero de d-ro Rhode -  kiu estis la protektanto de la antikvaĵo - letero al princo Aleksander zu Dohny, posedanto de Słobity troviĝanta dek kelkajn kilometrojn for de Pasłęk. La princo rifuzis la peton kaŝproteki plej valorajn objektojn el la Sukcena Muzeo.
Aliflanke kun Pasłęk estis ligita Erich Koch, kiu havis proksime bienon kaj kie loĝis liaj kuzoj. Erich Koch havis la motivon kaŝloki en la keloj de Pasłęk-kastelo sukcenan ĉambron. Malnovaj urboloĝantoj memoras  la strikte protektajn kamionkolumnojn venigantajn al la kastelo lignajn kestegojn. Polaj radiostetoj komence de la 80-aj jaroj konfirmis, ke povas temi pri kaŝita tie  Sukcena Ĉambro. Sed ĝis kiam la duetaĝaj keloj de la kastelo ne estos esploritaj ĝisfine nenion decidfirman eblas deklari. La situo de la sukcena trezoro en Pasęk estas iu el la hipotezoj, kaj ĝia malkaŝo atendas daŭre sian malkovronton.
Dume Pasłęk plukonstruiĝas kaj ŝanĝas sian vizaĝon, kaj dank’ al sia situo ĝi havas ŝancon por plia evoluo kaj por logi ĉiam pli da turistoj.