• Trarigardo de la Esperanto Gazetaro
  • 17.04.2007
Nur antaŭ kelkaj tagoj ni havis la okazon diri en nia podkasta E-programo pri aprilo, kiel  monato de jubileoj. La kvaran – neniam tro memorigi -  pasis la 48-a jubileo de la esperantlingvaj programoj en Pola Radio, la 11-an sian 4-jariĝon notis la reta bulteno “Libera Folio”. Kaj nun antaŭ mi la aprila numero de “La Ondo de Esperanto”, la jubilea, la 150-a. Numero aparte interesa por ĉiuj interesiĝantoj pri la stato de la E-gazetaro, sed pri tio iom pli poste, ĉar….Evidente la jubileon de la 150-a numero de “La Ondo de Esperanto” spegulas la revuenhavo kun diversaj salutbukedoj grupigitaj diversloke ene de la numero. Paweł Janowczyk el Pollando gratulas “pro alta nivelo, sendependeco kaj interesa enhavo”, Povilas Jegorovas el Litovio atentigas, ke “La Ondo” estas bona ĉiuflanka movada revuo”; por la gratulinta Igor Simonov el Rusujo “La Ondo” en Ruslando estas ununura plenvalora E-revuo’”, Detlev Blanke el Germanujo “trovis abundan materialon, uzeblan por fakaj celoj” kaj laŭ lia samlandano Gary Mickle “ĝi rilatas ekvilibre al la diversaj tendencoj en la E-mondeto”. Krom iom lakonaj salutoj, kelkaj legantoj iom pli amplekse argumentas pri la legindeco de “La Ondo”, sed ankaŭ el tiuj eblas sole pluki cite. Ekzemple por Robert Bogenschneider el Germanujo – ĝi estas “unu el la plej elstaraj revuoj, kun interesa kaj foje profunda miksaĵo de temoj por multaj gustoj, tamen ne tro plata”, laŭ David Kelso el Britujo “speciala eco de la “La Ondo” estas, ke ĝi estas neoficiala”. Jorma Ahomaeki en Finnlando estas ĝia “entuziasma leganto de kvin jaroj” kaj por Jackie Huberdeau el Francio “sen “La Ondo” mankus multo”. Kompreneble al la gratuloj aliĝas nia redakcia teamo, sed nia tasko estas iom pli amplekse diri al nia monda aŭskultantaro pri ĝia enhavo. La jubilean,  150-an numeron de “La Ondo” inaŭguras artikolo de Jukka Pietiläinen,  esploristo pri ĵurnalistiko kaj amaskomunikado en la tamperea universitato en Finnlando,  kiu sub sian lupeon prenas ĝenerale la E-gazetaron, konsiderante - evidente nur skize - ĝian historion, nuntempon kaj perspektivojn, klopodante karakterizi E-periodaĵojn, iliajn redakantojn,  kaj ilian estontecon kiel elektronikan estontecon. En sia artikolo la aŭtoro kelkan atenton donas al la periodaĵoj iam ŝtate subvenciitaj kaj nun malaperintaj kiel “Hungara Vivo” kaj “El Popola Ĉinio”. Ĉi-kuntekste li ne mencias la iaman ŝtate subvenciatan periodaĵon “Polska”, kiu ankaŭ havis la esperantlingvan version “Pollando”, alilanke la problemojn ĉirkaŭ la E-elsendoj de Pola Radio. Ĉi-rilate evidente necesas fari etan korekton, ke la problemoj ĉirkaŭ E-elsendoj de Pola Radio ne ligiĝis,  kiel evidentiĝis,  kun la deziro de la ŝtato forpreni sian subvencion. Cetere la novformulaj programoj atestas ion kontraŭan. Sed tiun rimarkon ni faras nur marĝene kaj ĝustige. La enkondukan artikolon de fakulo pri E-gazetaro kompletigas kelkaj konsideroj pri la E-gazetaro fare de kelkaj redaktoroj.  Stano Marček, Dieter Rooke kaj Giorogio Silfer, Stefan Maul kaj Paul Peeraerts, Ljubomir Trifonĉovski kaj Eugenia Amis respondas la demandojn pri la rolo kaj lastaj atingoj de sia gazeto en Esperantujo, pri la abonantoj kaj eldonkvanto, pri la nuna stato de la E-gazetaro kaj ĝiaj perspektivoj  kaj pri opinioj rilate al “La Ondo”.  Iliaj kontribuoj  estas evidente ampleksaj, sed iel daŭrigante la temon lanĉitan de la enkonduka artikolo mi dezirus koncentriĝi pri la demando koncerne la nunan staton de la E-gazetaro kaj ĝiaj perspektivoj kaj iom amplekse citi el iliaj respondoj.   Kaj tiele laŭ Stano Marček, la redaktoro de “Esperanto” - “La  stato de nia gazetaro certagrade respegulas la staton de nia movado ĝenerale. Tamen parte la rolon de la paperaj gazetoj transprenis la retaj gazetoj. Precipe ĉe la plej juna generacio (kial pagi paperan gazeton, se ĉio troviĝas rete). Kio pri la estonteco? Ĝi estas en niaj manoj”.  La saman demandon en la nomo de “Heroldo de Esperanto” respondis Giorgio Silfer deklarinte:  “Se temas pri la asociaj organoj, ilia vivo estas strikte ligita al tiuj asocioj mem. Tio kaŭzas, ke ili malmulte kontribuas al la kvalita kresko de nia gazetaro, kvankam ekzistas gratulindaj esceptoj. Ekster la asociaj organoj, la krizo kiu trafis redakciojn (ne nur de paperaj periodaĵoj, sed ankaŭ de retgazetoj kaj radioj)  en la 2006-a pruvas, ke la problemoj ne dependas de la teknologia evoluo. En la nunaj ĉefaj eldonaj polusoj (UEA, SAT (SAT-Amikaro), FEL, Sezonoj, LF-koop) la gazeto estas certagrade reklamilo de la entrepreno. Plej malmulte ĉe LF-koop, kiu fakte produktas precipe periodaĵojn dum la ceteraj precipe librojn aŭ/kaj renkontiĝojn. Tio kreas formon de interdependo, kiu bremas aŭtomate kvalitan kreskon de nia gazetaro”.
Pli optimistaj estas reprezentantoj de “Monato”,  Stefan Maul kaj Paul Peeraerts:  “Ŝajnas, ke la E-gazetaro solidiĝis. La aktuale aperantaj periodaĵoj probable daŭre eltenos, ĉar plejparte ili estas profesinivelaj. Timoj, ke ili perdos subtenon pro furoranta interreto supozeble estas superfluaj, la reto ja estas tre grava por Esperantujo, sed ĝi ne povas antstaŭi presitajn komunikilojn.” Tamen laŭ Ĵak Le Puil el “La Kancerklinio”: “Terure mankas “liberaj” gazetoj.  Feliĉe kelkaj “asociaj” estas legindaj (Brita Esperantisto, La Sago, Brazila Esperantisto…). Pri la estonteco mi ne estas profeto”. En la nomo de “Literatura Foiro” la opiniojn dividis ĝia ĉefredaktoro, Ljubomir Trifonĉovski, al kiu ni nepre devas gratuli pro la aperigo de la elstara eseo de Giorgio Silfer, dediĉita al iuj el la plej malnovaj E-gazetoj “La Revuo”, aperinta en la 1906-a jaro,  la eseo aperinta en la decembra numero de “Literatura Forio”, kiu nin atingis nin nur fine de marto. Se temas pri la nuno Ljubomir Trifonĉovski konstatis: “Bedaŭrinde, la pasinta jaro alportis malbonajn novaĵojn por la esperanta gazetaro: ne plu aperos “Rok’ Gazet”, definitive ĉesis “Fonto”. Laŭ mia superrigardo la movadaj gazetoj spertas problemojn pro la rapidaj interŝanĝoj de informoj per la novaj teknologioj, pro la altiĝantaj poŝtaj tarifoj kaj produktokostoj, pro la maljunuiĝo de generacio, kies informkanalo estis ĉefe la gazetoj. Rimarkendas, ke la problemo pri la informkanaloj trafis ankaŭ radiostaciojn kaj televidon, kiuj elsendis en esperanto. Samtempe tiun niĉon transprenis la podkastoj per la novaj teknologioj. Necesas momenta “foto” de la esperantaj amaskomunikiloj por analizi la situacion kaj marki la vojon de ĝia plua evoluo”. Laste siajn opiniojn pri la stato  de la E-gazetaro deklaris Eugenia Amis, la redaktorino de “Kontakto”. El ŝia iom ampleksa eldiro ni citu la plej aferkernan segmenton: “..Multaj revuoj de la landaj asocioj estas tre altkvalitaj lingvaĵe, stile kaj aspekte, kaj ankaŭ interesaj por la ekstera publiko, kaj mi sincere ŝatas legi aŭ simple trarigardi ilin por ekscii, kio okazas en la E-movado de diversaj landoj. Bonŝance, esperantistoj estas pli verkemaj kaj legemaj ol neesperntistoj, kaj tio kontribuas al la kvanto kaj diverseco de la E-gazetaro. La ĉefa problemo de la E-gazetaro, laŭ mi, estas la sama, kiun spertas landaj asocioj: malgraŭ tio, ke la kvanto de esperantistoj en la mondo daŭre kreskas pro la disvolviĝo de la interreto, la kvanto de membroj en multaj asocioj falas: multaj homoj (…) ne strebas aliĝi al la organizoj kaj/ aŭ aboni paperajn revuojn. Krome multaj (aparte junaj) homoj preferas interreton al la paperaj revuoj.  Tamen mi pensas, ke la stato de la E-Gazetaro en la proksima estonteco ne multe ŝanĝiĝos: mi ne kredas, ke pro la disvolviĝo de la retaj teknologioj la paperaj revuoj tute aŭ preskaŭ tute malaperos. Mi kredas, ke multaj homoj daŭre preferos legi paperajn revuojn, kiujn oni povas legi en la trajno, porti al la laborejo, montri al la kolegoj kaj uzi dum la ĉeestaj kursoj”. Tiom da citaĵoj el la redaktoraj opinioj pri la nuna stato kaj plej proksimaj perspektivoj de la E-gazetaro. Tutcerte trafa iniciato publikigi ilin en  la jubila numero de “La Ondo de Esperanto”.  Nu, la jubilea numero elstaras ankaŭ pro  sia alia intervjuo, reference al  periodaĵo aperonta, pri kiu ni jam legis lakonan informon. Ĉi-foje Jorge Camacho per speciala intervjuo proksimigas la premisojn de literatura eldonaĵo “Beletra Almanako” aperonta en la novjorka eldonejo Mondial. La plej interesaj informoj estas, ke ĝi aperos libroforme unufoje en la jaro – konforme al la venanta materialo, inkluzivante ankaŭ la premiitajn fruktojn de la Belartaj Konkursoj, sed verŝajne ĝi ne havos – tiom populariĝantan nun – retan version. Estas interese legi la deklaron de Jorge Camacho ke “ĉiuj kontribuoj bonvenas, inkluzive de fotoj, desegnoj laj komiksoj”… “Ni akceptos – certigas Jorge Camacho – tekstojn legindajn, interesajn, valorajn laŭ kriterioj neeviteble subjektivaj. BA defendas nenian pseŭdoideologion, nek elitisman koncepton de literaturo. Ni celas sproni verkemulojn kaj tradukemulojn, proponante oazeton por iliaj verkoj”. Sendube tiu ĉi certigo ne restos seneĥa, sed antaŭ ol ni sukcesos gratuli al aperonta aŭtune “Beletra Almanako” ni ripetu niajn gratulojn por “La ondo de Esperanto”,  en kiu literaturo originala aŭ traduka nur escepte forestas.