- Pollando invitas: Grudziądz
- 21.04.2007
Grudziądz troviĝas en la centra parto de la Apudvistulrivera Pomerio inter la havena ĉebalta urbokomplekso: Gdynia, Gdańsk, Sopot, la urboj Bydgoszcz kaj Toruń. Tiu ĉi situo kaj bone evoluinta aŭtorvoja reto estas ĝia atuto. Havante 100 mil loĝantojn Grudziądz apartenas al la plej grandaj, rapide evoluantaj urboj de kujavia-pomeria vojevodio.
La regiono de la hodiaŭa Grudziądz estis enloĝata jam de miloj da jaroj, kaj la plej malnovaj spuroj devenas el ĉirkaŭ 8 mil jaroj antaŭ Kristo. Ĝia pli ol 700-jara dokumentita tradicio speguliĝas en la formo de multaj vidindaĵoj, kiel fragmentoj de la mezepokaj urbomuroj kun la akva pordego, gotika preĝejo de sankta Nikolao, komplekso de 16-18-jarcentaj grenstaplejoj, la 17-jarcentaj jezuita kolegio kune kun la preĝejo, benediktina klostro kun la palaco de abatinoj, la 18-19-jarcentaj brikdomoj, la 18-jarcenta citadelo kaj multaj pli postaj objektoj.
Ne sole la malnovaj vidindaĵoj logas turistojn, sed ankaŭ ĝiaj ripozlokoj, inter kiuj ni menciu tri lagojn, troviĝantajn ene de la administracia urbokadro. Aldonendas, ke la urbon trafluas du riveroj: Vistulo kaj Osa, kondukas tra ĝi kvar marŝaj itineroj kaj du internaciaj itineroj biciklistaj.
Grudziądz estis establita en la 1291-a jaro, kaj ĝia nomo en malnovaj tekstoj havas diversajn formojn: Grudomsch, Grudenc, Gruidencz, Grawdencz, Fraudentum, Grudentz, Grudenz, Graudenz. Koncerne ĝian nomon ekspertoj ne havas saman opinion jen asertante, ke la nomo deriviĝas de la vorto “gród” (burgo), jen de la alia “gruda”, kiu signifas terbulon. Ne mankas tiuj, kiuj asertas, ke la nomo estas prusdevena, origina al la iama prusa tribo. La plej fruaj fontmencioj pri Grudziądz devenas el la periodo de la unuaj Piast-dinastiaj regantoj. Komence de la 13-a jarcento la reganto de la regiono, princo Konrad la Mazovia transdonis Chełmno-provincon kune kun la urbo al episkopo Chrystian, kiuj ekde nun ekrolis, kiel bazo por kristanigi la paganan Prusujon. Tamen pro liaj malsukcesaj kristanigaj misioj tiun taskon transprenis la Teŭtona Ordeno, kiun tiu ĉi cele invitis Konrad la Mazovia. Sub ĝia regado prusoj estis kristanigitaj kaj komplete germanigitaj. Tiel Grudziądz eĉ ĝis la 2-a Toruna Pactraktato, alivorte ĝis la 1466 troviĝis sub la regado de teŭtonoj. Post tiu dato la regiono kun Grudziądz revenis al Pollando. Menciindas, ke en la 1522 jaro Nikolao Kopernik prezentis tie sian faman disertaĵon pri moneroj “De aestimatione monetae”. Longdaŭra pacperiodo favoris la urboevolun, floris en ĝi la metiartoj kaj komerco.
Bedaŭrinde la 17-a jarcentaj militoj, kiujn gvidis la Respubliko ne evitis Grudziądz. Tie dum la milito kontraŭ Svedujo por la Reĝolanda Prusujo garnizonis germanaj trupoj, la urbon ne evitis pliposta sveda konkerinvado. Svedoj instaliĝis en Grudziądz jam en la komenco de sia atakmilito, en la urbo estadis eĉ la sveda reĝo Karlo Gustavo inspektante laborojn ligitajn kun la plukonstruo de fortikaĵoj kaj kastelo. Cetere kun tiu ĉi periodo ligiĝas iu el la legendoj. Nome kiam la svedaj trupoj okupaciis Grudziądz, bela urboloĝantino, Jadwiga enamiĝis kaperdinte al iu sveda oficiro, kiu reciprokis ŝiajn koremociojn. Ilia amo estis tiom granda, ke ambaŭ planis komunan fuĝon al Svedujo. Kiam eksciis pri tio la patro de la knabino, granda patrioto, ekardis en li kolero kaj li ordonis mortigi la oficiron, kiu atendis lian filionon ĉe la kastela puto. Veninte al la rendevuloko kaj ekvidinte la mortintan amaton, ŝokite Jadwiga malesperis. Kolerinte kontraŭ la patro ŝi enĵetis en la 50-metran profundon de la puto ĉiujn siajn juvelojn, kunportitajn por la fuĝo kaj poste……. ŝi frapis la pordon de la benediktanina klostro. Kaj juveloj?........ Onidire neniu ĝis nun sukcesis ilin forpreni.
Sed fine en la 1659-a la urbo liberigita fare de la polaj trupoj forigis la svedan subpremon, kvankam bedaŭrinde dum la sieĝo ĝi preskaŭ komplete forbrulis. La sekvaj jaroj estis ne multe pli facilaj por Grudziądz pro la eventoj de la Norda Milito kaj internaj konfliktoj en la lando. Malgraŭ tio ekspertoj difinas tiun periodon, kiel floran por Grudziądz pro la kreiĝo de multaj elstaraj arkitekturaj objektoj, kiel la ĉefaltaro en la preĝejo de sankta Nikolao, alo de la benediktanina klostro, Palaco de Abatinoj kaj pompa finaranĝo de la jezuita preĝejo. Sed pro la la 1-a dispartigo de Pollando en la 1772-a jaro Grudziądz ektroviĝis lime de la prusa ŝtato. El tiu periodo devenas iu el la plej gravaj vidindaĵoj de la urbo, nome ĝia citadelo. Elkonstruita laŭ ordono de la prusa reĝo Frederiko la 2-a ĝi estis servonta por militista garnizono, konforme al la revoj de la reĝo igi Prusujon militara potenco. Poste ĝi rolis kiel politika malliberejo, en kiu suferis ankaŭ multaj polaj insurgentoj post la falo de la Novembra Insurekcio 1830, kiuj tra Prusujo klopodis traiĝi al Eŭropo. Sed por Grudziądz la 2-a duono de la 19-a jarcento denove estis periodo prospera pro investaĵoj de la industria kapitalo. Ni ne forgesu samtempe, ke malgraŭ aparteno al la prusa ŝtato oni seĉese flegis en ĝi ankaŭ polecon kaj servis al ĉi tiu celo aparte la aperanta lime de la 19-a/20-a jarcentoj “Gazeta Grudziądzka”. En januaro de la 1920-a jaro Grudziądz revenis en la limojn de la renaskiĝinta Pola Respubliko. Tiu dato signas iun el la plej evoluprosperaj periodoj por la urbo. Dum multaj jaroj de la intermilita jardudeko Grudziądz efektite rolis kiel la ĉefurbo de pomeria vojevodio, grava kultura kaj kleriga centro kaj iu el la plej grandaj militistaj garnizonejoj. La 3-an de septembro 1939 la urbon eniris la germanaj trupoj, inaŭgurinte la 6-jaran okupacion. Rezulte de pezaj liberigaj bataloj en la 1945-a jaro Grudziądz estis 60-procente detruita. La 5-an de marto, antaŭtage de la kapitulaco germanaj soldatoj kaŝante sin en la loka kastelo eksplodigis ĝian libere starantan turon “Klimek”. Ĝuste tiu ĉi libere staranta turno, origine 30-metra - poste la 20-metra - estis karakteriza elemento de la panoramo de Grudziądz. De ĝi etendiĝis la spirraba panoramo al la valo de Vistulo-rivero. Ekspertoj ne dubas, ke tiu ĉi cilindroforma turo estis la plej malnova elemento de la kastelo, kiu ne plu ripetiĝis en kiu ajn teŭtona kastelo. Iliaopinie do eblas konjekti, ke ĝi ne estis verko de teŭtonoj.
Komence de la 21-a jarcento en Grudziądz reviviĝis la ideo rekonstrui tiun ĉi eksterordinaran elementon de la urba panoramo. De kelkaj jaroj la aktivanta por ĉi tiu celo societo logis al sia agado pli ol 100 membrojn kaj establis interesan ĉi-koncernan interretan paĝaron.