• Trarigardo de la Esperanto Gazetaro
  • 24.04.2007

Kiel kutime sur mia skribotablo amasiĝas E-revuoj venintaj jam antaŭ kelka tempo kaj tiuj la plej novaj. Kaj de tiu aktuala, aprila ni komencu nian ĉi-semajnan foliumadon. “La Revuo Orienta” el Japanio ĉefteme prezentas esperantistojn invitotajn al la jokohama Universala Kongreso, esperantistojn el aziaj landoj, memore al la fakto, ke  dum la antaŭa japana UK en Tokio partoprenis preskaŭ neniu eksterjapano. JEI grandanime invitis 23 geasamideanojn el diversaj aziaj landoj kaj regionoj, kiuj sur la paĝoj de la revuo prezentas sin, rakontas pri sia renkontiĝo kun esperanto kaj la ideojn, kiel postkongrese ili utiligos siajn dumkongresajn spertojn en la propraj medioj.  La aprila numero prezentas laŭvican felietonon el sia ege interesa ciklo “Lingvetoj, lingvegoj – ĉiuj egalaj”. Kaj tiunumera la felietono de Katsuyoki Watanabe estas por mi aparta, ĉar  temas pri la pola lingvo, kiun la aŭtoro ellernis antaŭ ol konatiĝi kun Esperanto, priskribante la historion de sia renkontiĝo kun la pola lingvo. Ankaŭ eksterordinarajn rememorojn, en kiuj rolas elstara pola atletikistino, Irena Szewińska kaj ŝiaj por li kuraĝigaj vortoj. Mi sole bedaŭras, ke la aŭtoro gastinte en la 2002-a jaro en Varsovio ne faris ĉeokazan viziton en nia redakcio. Sed eble estos okazo aliloke renkontiĝi, kaj eĉ iomete rideti pri la preseraro,  laŭ kiu tiun ĉi “ne minoran” lingvon parolas pli ol 4 milionoj da personoj. Evidente pli ol 40 milionoj.
En la aprilan numeron de JEI-organo enkondukas pentrista impreso de Komamura Kiuja pri lia vizito en la hispana Aranjuez, sed aliflanke la ekstera leganto povas konatiĝi kun laŭvica japana gubernio Kogoŝima tra la primso de la loka heroo Sajgou Takamori. 
La jokohama UK, fermonata la jubileajn jarojn de JEI kaj la aŭtuna 94-a Japana E-Kongreso speguliĝas ne sole en la oficiala periodaĵo de japanaj esperantistoj, sed ankaŭ en la aprila numero de KLEG “La Movado”. En ĝi per “Kajero Libervola” ni ankoraŭ havas la okazon konatiĝi kun la impresoj pri Kristanskotempo en Ĉinio, kiujn spertis la aŭtoro en la urbo Changzhou,  ne sole konatiĝante kun la porokazaj okazintaĵoj, sed ankaŭ ĝuante renkontiĝon en la e-ista etoso.
Tiu jarfina rememoro direktu nin al la  unua nunjara numero de “Esperanto aktuell”. Ĝi atingis nin jam antaŭ kelka tempo, do evidente multaj el la retrorigardaj raportoj pri la germanaj jarfinaj E-aranĝoj iom perdis sian aktualecon. Aliflanke tute ne estas tiel kun la enkondukaj vortoj de la redaktoro, Alfred Schubert. Eĉ se por multaj liaj vortoj sonas kiel evidentaĵo, nome ke E-o en sia evoluo fariĝis normala lingvo – ja ne mankas inter ni tiuj, kiuj daŭre dubas pri tio. Tio aparte – kiel atentigas Alfred Schubert – speguliĝas en la rilarto de la lingvoparolantoj  praktiki sian esperantistecon. Por kiuj la kluba vivo, varbado, instruado – eĉ se ili tion prtaktikas – malpli rangas ol la deziro ĝui komunan internacian etoson, renkonti amikojn, havi agrablan tempon dum aranĝoj, kies celo estas “ne plu disvastigo de la lingvo, sed ĝia apliko”.
La unua nunjara “Esperanto aktuell” alportas laŭvican kontribuon pri “La landaj nomoj kaj Fundamento”, kiun ĉi-foje aŭtoras Dirk Willkommen daŭrigante la temon de –i-, kiel sufikso por difini la landonomojn laŭ la nuna praktiko de la lingvoparolantoj, laŭ la konsiloj de Zamenhof mem kaj ĉi-koncernaj registroj en PIV kaj NPIV,  pledante por ĝia oficialigo.  Tiun artikolon apudas la teksto de la 3-a numero de Oficialaj Informoj pri la 9-a Oficiala Aldono al la Universala Vortaro. Ĝi aperis en diversaj E-periodaĵoj, tamen ni notu ankaŭ la rezervajn opiniojn, kiujn al ĝi deklaris publike en la februara numero de “Literatura Foiro”, Perla Martinella. Sindeteninte dum la voĉdonado, ŝi konklude konstatis: “La vera problemo karakterizanta la 9-an OA estas la lokigo de lingvo vidalvide al siaj parolantoj. Unuflane en AdE ekzistas la tendenco vidi en esperanto planlingvon, nome lingvon planitan kaj plu planeblan. Aliflanke regas la tendeco vidi en esperanto vivantan lingvon de vivanta parolkomunumo, do respektenda kiel tia. Unuflanke oni perceptas la lingvon nur aŭ ĉefe kiel komunikilon, aliflanke oni percepetas ĝin ankaŭ kiel artan perilon kaj [se raŭmisme] identigilon.  Unuflanke la esperantistaro estus opinimovado aŭ premgrupo, aliflanke la esperantistaro estus diaspora lingva minoritato”. Laŭ Perla Martinelli ankaŭ en la 9-a Oficiala Aldono speguliĝas la dikotomio, ts. dibranĉiĝo inter finvenkismo kaj raŭmismo.  Cetere ne temas pri la unusola konribuo prilingva en la februara “Literatura Foiro”. Ni trovas nome en ĝi interesan komenton de Donald Broadribb pri la signifo de la e-vortoj, dum Giorgio Silfer reliefigas la diferencojn en la aliro al la surogataj alfabetoj en E-o flanke de Akademio de Esperanto kaj Lingva Komitato.
La numero evidente riĉas per pluraj kromaj legindaĵoj, el inter kiuj aparte mi ŝatus atentigi pri la 1-a fragmento de artikolo aŭtorita de Claude Gacond “Vivo kaj didaktika kontribuo de Louis de Beaufront”. Se temas pri la lingvaj komentoj, kiujn inspiris siatempa debato en “LF” pri altrudo de etonolingvaj signifoj al E-vortoj ni nepre referencu al la decembra numero de “LF” kaj la artikolo de Sigurdur H. Pétursson pri la rolo de E-lingvistoj priskribi aŭ perskribi la lingvon. Ambaŭ numeroj de “Literatura Foiro”, kiel mi jam diris, venis kun grava prokrasto. Rekomendante ilian  enhavon al niaj aŭskultantoj ne eblas ja ne mencii la polemikon inter du polaj aŭtoroj,  dank’ al kiuj nia literaturo riĉiĝis per gravaj libroj pri Zamenhof. En la decembra numero Roman Dobrzyński refutas la kritikajn argumentojn el la recenzo de Zofia Banet Fornal pri lia “La Zamenhof Strato”, kiuj aperis en la 220-a numero de “LF”. En la februara Zofia Banet Fornal krom ripeta kritiko akuzas aldone Dobrzyński pri demagogio. Ŝajnas, ke ĉiu interesiĝanto devas mem konatiĝi kaj juĝi la enhavon de tiu polemiko, kiu tamen ne kovru la valoron de libro-intervjuo  de R. Dobrzyńki kun Ludoviko Kristoforo Zalewski-Zamenhof “La Zamenhof Strato”, nek sindediĉon de Banet-Fornal dum ŝiaj  zamenhofologiaj laboroj.
Ne manku tamen en nia nunsemajna trarigardo konfirmoj pri periodaĵoj lokaj, iom pli modestaj laŭ la eldona vidpunkto, kiuj tamen estas grava komunikligilo en siaj medioj. Tiel ni menciu la aprilan numeron de la dumonata “Magdeburga Folio” redaktata de Dieter Dungert. Ĝin malfermas la oficiala informo de la E-Adakemio pri apartaj teknikaj bezonoj rilate al niaj alfabeto kaj ortografo, kiu kompletigas similan ĉi-koncernan dokumenton de la Akademio el la 1982-a. Por la meza parolanto gravas evidente aparta reliefigo de la aŭtoro: “Bone, ke la Akademio tiom klare distingas inter la Fundamenta alfabeto de Esperanto kaj diverscelaj kodoj, kiuj uzataj por la respektivaj celoj ne estas konsiderataj ne-Fundamentaj”.  Samnumere ni legas pri la 9-a Oficila Aldono, represe el “Libera Folio”, kiam ĝi ankoraŭ ne estis aprobita. La sekva konsidero sur la paĝoj de “Magdebura Folio” pri UK 2009 en Moskvo ricevis definitivan respondon per la decido de la lasta estrarkunsio pri kio ni informis en nia podkasta E-programo. Kaj en ĉi tiu kunteksto, tio signifas nia redakcia informado elkoran dankon  pri la informoj pri la E-retejo de Pola Radio. 
Venis kelkaj lastaj numeroj de “Inter Ni” el la kanada Novskotio, redaktataj de Bob Williamson. Dankante pro ĉiuj interesaj numeroj mi referencu al la numero marta, en kiu Joel Brozovsky respondas  la demandon de Francisko Lorrain “Ĉu Esperanto, same kiel nacia lingvo minacus aliajn lingvojn?”. El lia ampleksa rezonado elmontranta la streĉon, tempon kaj neniam preskaŭ perfektan ekregon de la angla – sed ni devas ja kompreni – ĉiu nacia lingvo ne ellernita denaske unuflanke,  kaj facilon ekposedi la internacian aliflanke,   mi volus citi nur mallongan konstaton. Verŝajne ĉiu el ni povus ĝin simile formuli. Nome : “laŭ miaj propraj sperto kaj observo de multaj amikoj kaj konatoj, lerno kaj uzo de esperanto igas homojn lerni pliajn lingvojn. Pro esperanto mi lernis paroli du pliajn lingvojn, kaj lernis iom kompreni dekon da.… Mi konas multajn homojn kun similaj spertoj. En la praktiko do, esperanto ja efektive subtenas multlingvismon, dum angla faras la malon”. Kaj fine ni konfirmu la unuan ĉi-jaran numeron de “Bulteno”, kiu estas la organo de la aŭstra IFEF-sekcio, redaktata de Leopold Patek. Dank’ al li sendube ĉiu numero ĝisdate informas pri la E-elsendoj, kvankam ĉi-foje ankaŭ multas referencoj rilate al la viena E-Muzeo kaj la direktoro Herbert Mayer.  La kovrilpaĝo de la “Bulteno” kolore logas por la 59-a Internacia Fervojista E-Kongreso, kiu jam baldaŭ inter la 12-a kaj 19-a de majo disvolviĝos en Parizo. Sed ne nur ĝi logas sur la paĝoj de “Bulteno”, kvankam laŭ la vortoj de AFEF-vicprezidanto, Martin Stuppnig prioritate en la nuna jaro devus esti traktita la 7-a EEU-kongreso en Maribor kiel alternativo por la japana UK. Ne nur por ĝui esperantistan etoson. Kiel li atentigas, ni citas: “pli kaj pli ni devas priatenti eventojn, kiuj efikas publike. Ni ne pretervidu la “malaperon” de unuopaj asocioj kaj ke kelkaj aranĝantoj jam devas kvazaŭ “batali” por akiri nombron necesan por organizi ion indian. Ne estas sekreto, ke niaj fortoj pli kaj pli “perdiĝas”. Mankas pli celtrafaj diplomatiaj agadoj. Niaj superaj instancoj estas “postulataj”! Amatoreco ne helpas! Ne eblas “esperantigi” la tutan mondon samtempe. Fine oni devas pli akumuli la restantajn fortojn al aktualaj agopunktoj.  Lavangoj estiĝas plej ofte de etaj neĝbuloj.  Ĝuste ni eŭropanoj apliku tiun sistemon, havante tiom da evidentaj argumentoj. Prioritate proponas sin nun Eŭropa E-Unio. Se ni en Eŭropo ne sukcesos en la nuna – lingve plej kulimina periodo - Esperanto iĝos banala “historio”!