• Pollando invitas: Sochaczew
  • 28.04.2007
Sochaczew apartenas al la plej malnovaj urboj de Mazovio en la centra Pollando,  en kiu regiono troviĝas ankaŭ Varsovio. De la plej malnova tempo ĝi okupis avanan lokon en ĉi tiu regiono. Ĝia origino ne estas bone konata, sed jam en la 1221-a jaro Sochaczew aperas en la dokumentoj kiel kastelestra burgo. En la 1368 ĝi jam estas dokumentita kiel urbo, sed plej verŝajne la urborajtojn ĝi ricevis jam pli frue. Ĝia nomo deriviĝas onidire de la vorto “socha”, signifanta lignan grundprilaborilon, la originon de plugilo. En la mezepoko oni uzis du ĝiajn nomvariantojn “Sochacew” aŭ “Sochaczów”.
En la periodo de la provinca eriĝo de  Mazovio en la 12/13-a jarcentoj Sochaczew estis la ĉefa urbo de aparta princa landoparto. Ĝi rolis kiel  signifa administracia centro kaj ankaŭ defendfortreso.  Atestas pri tio tiaj faktoj el ĝia historio,  kiel la estado  kaj morto ĉi-loka de reĝo  Boleslao la Kurbobuŝa en la 1138-a jaro, defendo kontraŭ la litova-rusa invado en la 1286,  proklamo de la unua tutmazovia statuto aŭ tramarŝo tra ĝi de la polaj kavaliraj trupoj cele al Grunwald [Tannenberg] por batali kontraŭ la teŭtonoj en la 1410-a jaro.
La plej granda disfloro de Sochaczew okazis meze de la 15-a kaj 16-a jarcentoj,  post la enkorpigo de la urbo en la Polan Reĝolandon fine de la 15-a jarcento. La fortreso ĉesis estis la princa rezidejo, ekde nun funkciante kiel la ĉefa administracia centro de Sochaczew-regiono kaj samtempe kiel la reĝa rezidejo dum pluraj vetruoj de la reganto tra la lando. Tiam la reĝo Kazimiro Jagelonido vastigis la privilegiojn de la lokaj burĝoj,  interalie certigante al komercistoj kaj drapistoj el Sochaczews liberan vendon de siaj varoj en foiroj de Lublin kaj Rusio.  Aldonendas, ke la urbo famis ankaŭ kiel centro produktanta drapon. Aldonendas, ke tiuperiode en Sochaczew havanta ĉirkaŭ 2500 loĝantojn oni notis 211 metiistojn de diversaj branĉoj.  
Tamen meze de la 17-a jarcento la urbon, same kiel la tutan Respublikon plagis gravaj malvenkoj. La sveda invado kaj sekve  la invado de Rakoczy-trupoj kaŭzis,  ke fine de tiu ĉi jarcento en Sochaczew estis enloĝataj sole 13 domoj. Plagis ĝin krome  incendioj, epidemioj, sekvoj de la norda milito. En la periodo inter la sveda invado kaj la 18-jarcentaj dispartigoj de Pollando Sochaczew rolis sole kiel centro de etvara komerco kaj loko de la nobelaj sejmetoj [debatkunvenoj]. Samtempe unu el la plej karakterizaj eventoj de tiu periodo estis kresko de la juda loĝantaro, kiu en la 1765 jaro konsistigis jam la duonon de ĝia loĝantaro.  La 1-a mondmilito alportis aldonajn detruojn kaj perdojn.  En la intermilita periodo Sochaczew poiome leviĝadis el la ruinoj kvankam malrapide, se en la 1927-a jaro  la kontruĵoj runigitaj dum la 1-a mondmilito 60-procente ne estis rekonstruitaj. Malgraŭ ĉio,  tio estis periodo de  industria vigliĝo en Sochaczew. En ĝia proksimeco kreiĝis du fabrikoj de senfulma polvo kaj artefarita silko. En la jaro de la eksplodo de la 2-a mondmilito en Sochaczew loĝis  13 kaj  duona mil personoj. Fine de la unua militmonato Sochaczew fariĝis la tereno de rankoraj bataloj kaj denove suferis gravajn damaĝojn. Sekve ĝi ektroviĝis en la limoj de la Ĝenerala Gubernio. Jam ekde la unuaj okupacitagoj germanoj aplikis teroron rilate al ĝiaj loĝantoj, kaj sukcesinte elmurdi ĉiujn judojn.
En la postmilita periodo Sochaczew inaŭguris novan evoluetapon. Rapide progresis la industriigo de la urbo. Disvolviĝis la kooperativa loĝejkonstruado, komerco kaj servoj. Komence de la 90-aj jaroj la nombro de la urboloĝantoj kreskis ĝis 40 mil. Dank’  al ĉiuj ĉi ŝanĝoj firmiĝis la rolo de Sochaczew kiel regiona ekonomia centro, kiel centro administracia kaj kultura.
Iu el la plej interesaj vidindaĵoj de Sochaczew estas la ruinoj de la loka kastelo. Ĝia origino radikas en la 12-a jarcento,  kiam sur alta postglacia eskarpo en la suda parto de la urbo estis konstruita burgo. La kastelo ekzistis ne pli ol 100-130 jarojn, ĉar fine en la 13-a jarcento ĝi estis plene ruinigita dum la litova-rusa invado. Ĝia rekonstruo okazis dum la regado de princo Siemowit la 2-a. En la regoperiodo de la mazoviaj princoj la kastelo ludis sigifan militaran kaj ankaŭ politikan rolon. En la 14-a jarcento okazis tie la rendevuo de grandinjoroj kaj mazoviaj princoj, kiuj proklamis Sochaczw-statutojn, alivorte skriban leĝoregistron por la tuta Mazoviregiono. Alia grava evento estis okazinta en la proksimeco de la kastelo proklamo de la milito kontraŭ teŭtonoj, en la 1414. Cetere valoras mencii,  ke inter multaj mazoviaj piastdinastiaj princoj rezidantaj en Sochaczew troviĝis ĝuanta ne bonan famon en la pola historio Konrad la Mazovia. Partopreninte multajn militojn kontraŭ prusaj triboj estas li, kiu venigis al Pollando la Teŭtonajn Kavalirojn, kiu ordeno ruze instaliĝinte en Pollando  negative influis la sortojn de la lando. El inter aliaj mazoviaj princoj ni menciu – sed jam pro alia motivo -  Siemowit la 3-a. Tiu vivanta en la 14-a jarcento princo estis iu el la plej elstaraj regantoj, granda aliancano de reĝo Kazimiro la Granda. Post la morto de la reĝo li unuigis la tutan mazovian provincon, li eldonis leĝokodon, reformis jurisdikcion, administracion kaj princan fiskon,  enkondukinte ĝroŝan monsistemon. Li dufoje estis edziĝinta. Sian duan edzinon Ludmila akuzinte pri kokro li ordonis sufokmortigi kaj la onidiran bastardon li konfidis al vilaĝanoj. Tiun historion la fama Ŝekspiro utiligis en sia “La vintra fabelo”, konata ankaŭ en la E-traduko de Humphrey Tonkin.
Ni revenu tamen kelkvorte al la historio de la kastelo, kiu kun la tempofluo komencis roli kiel fortreso. Ĝia ĉefa problemo estis la  nesufiĉa stabileco kaj kohereco de la grundo sur la kastela altaĵo. Tio  lime de la 15-a kaj 16-a jarcentoj alkondukis al la konstrukatastrofo.  Komence de la 18-a jarcento la kastelo estis malkonstruita ĝis fundamentoj. Ili sekve estis firmigitaj kaj sur ili oni levis kastelon kovritan per  provizora tegmento. Tamen ĝis nia tempo restis malmulto, apenaŭ kelkaj murfragmentoj. Rekonebla estas la kastela ĉirkaŭfosaĵo, kvankam senigita je akvo tamen klare signanta la limon inter la kruta deklivo kaj la ĉirkaŭa tereno. Somere de la pasinta jaro en la regiono de la kastelo estis gviditaj foslaboroj, dum kiuj estis malkovritaj nekonataj funadamentoj, ceramikaĵoj, kaheloj kaj aliaj iom malgravaj objektoj. Oni entreprenis kelkajn konservistajn konstrulaborojn. Nun la tuto bele prezentiĝas laŭdistance, aparte krepuskotempe, kiam lumigitaj muroj alprenas romantikajn trajtojn de morna, mistera kastelo.