• Trarigardo de la Esperanto Gazetaro
  • 01.05.2007
Nian ĉi-semajnan renkontiĝon kun la E-gazetaro ni komencu per la printempa numero de “Bazaro” el la rumana Kluĵo. Estas majo kaj tio memorigas min pri iu varsovia kanto, en kies E-traduko oni uzis la vortumon: “ĉar majo venis fine, vigligas ĉiujn vitamine”. Nu tiu vitamina vigligo evidente ne celis sole la junlegomojn. “Bazaro” printempe kvazaŭ konfirmas  la celatan korvigliĝon per la kovrilpaĝa citaĵo el Gabriel Garcia Márquez “Mi montrus al la homoj, kiel ili eraras pensante, ke pro la maljuniĝo ili jam ne enamiĝas. Ili ne scias, ĝuste pro tio ni maljuniĝas, ĉar ni ne plu sentas la amon”.  Do per tiu ĉi citaĵo ni deziru al niaj aŭskultantoj la  daŭran printempeskan korviglon,  sed ni evidente koncentriĝas pri  la enhavo de la printempa “Bazaro”. Malfermas ĝin ampleksa artikolo de Lajos Molnár kaj Julianna Farkas el Hungario, kiuj referencas al la jam iom famiĝinta programo de britaj esperantistoj “Saltotabulo/Lingvolanĉilo”. Sekve de ĝi kiel ni ekscias – antaŭ unu jaro kreiĝis la internacia laborgrupo kun la nomo “Lingvolanĉilo”  premisanta,  ke ĉiu infano ĝis la 9-a vivojaro lernu la gepatran lingvon, sed la unua fremda  kaj kapabloevoluiga estu E-o, por ke fine de la lernejana kariero ĉiu infano kapablu almenaŭ mezgrade kompreni tri fremdajn lingvojn. La rezultoj de la laborgrupo fruktis per pli ol 60 membroj en la tuta mondo, interreta listo kaj plurlingvigo de la hejmpaĝo de la angla  “Lingvotabulo”. Aŭtune de la pasinta jaro ekburĝonis nova projekto, subtenata de la laborgrupo “Lingvolanĉilo”, nome  “Interkultura kaj multingva dialogo”. Ĉi-foje la premiso estas, ke E-o pontu al interkonatiĝo de pli aĝaj infanoj kaj gejunuloj.
Ĉiujn ĉi aktivadojn fundamentas la konvinko pri la propedeŭtika valoro de Esperanto. Tiu ĉi tezo speguliĝas ankaŭ en la traduktita artikolo el irlanda gazeto, en kiu la aŭtoro citas la  opiniojn de d-ro Sean O’ Riain – cetere la prezidanto de EEU - rekte asertanta, ke E-o estas la plej taŭga enkonduko al la lernado de fremdaj lingvoj. Kiel facilas konjekti la artikolo estas dediĉita al la demando – ĉu kaj kial EU devas konsideri la uzon de E-o. La eŭropa korespondisto de la irlanda gazeto citas la  argumenton de EEU-prezidanto: “Finfine, kiam EU konsentis havi komunan valuton, ĝi ne simple adoptis la germanan markon, ili elpensis novan valuton, la eŭron. Esperanto ofertas similan oportunecon – kiu estos tre justa por ĉiuj”.
Ne ĉiuj rezonas simile, eĉ ne esperantistoj. Kun pliaj pensoj de Francisko Lorrein pri danĝeroj de efektiva tutmonda kaj ĝenerala uzo de E-o por la sorto de la naciaj lingvoj ni konatiĝas en laŭvica numero de la kanada bultero “Inter Ni” el Novskotio. La latenan vorecon de la IL la aŭtoro rimarkas rezonante pri la nuna pozicio  de la angla, evidente tamen pli akcentante ĝian – kvazaŭ simplan, do ne truditan de la sociaj faktoroj - disvastiĝon ol rimarkante efektivan trudadon de tiu lingvo fare de anglalingvanoj landoj, en kio rolas multe pli delikataj psikologie argumentoj ol la iama iom krude prema politika  kaj ekonomia pozicio de Usono en la monda fortodivido. Laŭ  Francisko Lorrain, ni citas: “se Esperantoparolantoj daŭre restos malplimulto en la mondo, la esperantistoj daŭre restos la bonintenculoj, kiuj ili estas nun. Tute bone! Kaj tiel Esperanto, daŭre, tre pozitive rolos sur nia Tero. Sed ekde la momento, kiam nia ŝatata lingvo estus elektita de la monda potencularo kiel la internacia lingvo, ĝi vole-nevole ĉesus esti la lingvo de idealistoj kaj fariĝus la pontlingvo de regantoj kaj riĉuloj, kaj de la amasoj manipulataj de ili”. Nu certe tiuj rezonadoj tuj provokis kelkajn miajn, liberajn  ideojn, do sen la deziro repliki mi tamen konfesu, ke  laŭ mia  modesta opinio la aŭtoro subtaksas iujn ŝanĝojn en la esperantlingva socio en la mondo, kiu ĉiam pli de idealismaj preferas praktikajn argumentojn. Daŭre E-o, eĉ se ĉiam pli rolas ankaŭ kiel familia lingvo, por plimulto estas/os lernenda aŭ lerninda. Ĝian lernadon nur fojfoje spronas interesiĝo pri lingvoj ĝenerale. Ne parolante pri virtualaj esceptoj,  ĉiam temas pri la deziro kontakti homojn ekster onia socia [lingva] kadro, la homa scivolemo kaj intelekta persona viglo. Oni ne lernas E-on,  por ke regu paco en la mondo, oni lernas por komuniki kun la ĝisnuna  fremdulo ne por superruzi tiun, sed por kontentigi propran scivolemon pri la mondo, por kontentigi la personan inklinon subjekti en la vivo. Do misicela lernado de E-o ne ŝajnas esti verkonforma. Monda pontencularo eĉ se akcepus iun tagon la Il-on por sia uzo, traktus ĝin ne kiel ekskluzivan, sed kiel kroman kaj helpan kanalon, same kiel faris/as diversaj ŝtatoj aplikante E-on kiel kroman rimedon lobiantan por iliaj efektivigitaĵoj. Tutmondiĝo – progresanta ankaŭ pro la teknologia  evoluo – favoros interhomajn kontaktojn, ankaŭ per diversaj naciaj lingvoj, ne sole pere de E-o, kiu tamen ne perdas nek perdos roli kiel komunikalternativo. Samtempe tutmondiĝo kaj la monda potencularo virtuale gravitante al totalismo jam nun veridktus por la Il la saman sorton, kiun ĝi jam spertis dum reagintaj totalismoj. Evidente ĉiu intelekta projecia rezonado estas bonvena, sed ni estu konsciaj pri la projekciado, tamen ĝiajn konsekvencojn ni prefere ne traktu kiel realon, almenaŭ ne proksiman. Tiom per rapida plumreago kvankam  la demando verŝajne denove estos jen kaj jen traktita.
Jam de kelka tempo multaj el ni povis konatiĝi kun la la unua nunjara numero de “Konakto”, kies la ĉeftemo estas “Mitoj”, sed kiel prave atentigas la redaktorino Ĵenja Amis, ĝi ne fortas ĉi-numere. Tamen la numero riĉas per  aŭtoraj kontribuj el diversaj landoj, kiuj estas aŭ originalaĵoj aŭ proksimigas kulturojn de aliaj landoj. Kun “Kontakto” kunveturas “TEJO Tutmonde”.  Tiu ĉi unua numero de la nuna jaro estas la laborfrukto de la nova redaktoro Marcos Cramer el Germanujo. Kiel decas por la unua numro ĝi entenas la bonvenigajn salutojn de TEJO respondeculoj, raportojn pri multaj sukcesaj aranĝoj pasintjaraj. Apartan kaj aktualan emfazon havas evidente invito por IJK en Vjetnamio. Kiam ni estis en Herzbebrg komence de novembro pasintjara ni sciis, ke la tiea E-centro atendas volontulinon Vera Acsádi. En "TEJO-Tumonde" ŝi jam dividas siajn unuajn impresojn pri la aktivado en la E-urbo. Por mi krome tre agrable estas legi intervjuon kun Kasia Marciniak, TEJO-volontulino de kelka tempo laboranta en la rotterdama CO. Kasia Marciniak estas unu el la brilaj ekzemploj de diplomitoj, kiuj edukiĝas en la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz. Bakalaŭriĝinte pri turismiko ŝi kun ĉarma junula malfermiteco konfesas: “Mi multe gajnis en mia vivo dank’ al la lingvo, do eble nun mi povas iomete repagi mian ŝuldon”.
Almenaŭ parte polan spuron mi trovis en la aprila numero de “Nova Vojo” el Japanio. Nome ne eblas ne rekoni, ke iu el la unuaj fotoj ĉi-numere prezentanta junan gepatran paron kun bebo enbrake bildigas Halina kaj Teruo Matsumoto. La japan-lingva artikolo evidente neniel klarigas al mi kial aperas tiu ĉi foto el la frua vivperiodo de la pola-japana E-familio. Bonŝance E-o ja pontas, kaj dank’ al tio mi povis ekscii pro la afableco de nia aŭskultanto Hideki HARADA, ke temas pri la 50-jariĝo de la restaŭro de la amikaj rilatoj inter Pollando kaj Japanio. Tutcerte ni klopodos sekvi la spuron de ĉi tiu intersa artikolo. Sed daŭrigante la foliumadon de “Nova Vojo” ni ja rimarkas pliajn aktualaĵojn lige kun la aranĝo “Bonvenon en Oomoto en la 2007”,  okazonta tuj post la jokohama UK. Iu el la programeroj estos “Esperanta Oomoto-Utafesto”,  por kiu oni alvokas verki dediĉtankaojn. Kiel ni legas,  tiu ĉi festo celas pripreĝi pacon kun tankaoj dediĉitaj al Mastra Dio, kaj samtempe estas evento etnografa, en kiu dia afero kaj arto estas kunigita”. Tiukuntekste konstanta felietonisto-feritonisto de “Nova Vojo”, Tacuo Huĝimoto eksplikas la principojn de la tankaokreado. Krome li daŭrigas sian felietonoserion pri Tadao Umesao, kun kiu renkotniĝinte dum filmrealigo,  en kiu rolis ankaŭ esperanto kiel lingvo de imagita lando,  li daŭrigis kontakton en la tn. vendreda rondo,  en kiu renkontiĝadis opiniinterŝange libere kaj senrigore kremaj konatoj de la japana intelektulo. Ĉi-numere en “Nova Vojo”  la ĉina korespondanto de la periodaĵo, Wu Guojing felietonas pri papertranĉaĵo,  kiel ĉina  tradicia popolarto. Verŝajne ne ekzistas persono, kiun  ne ravus delikataj ĉinaj paperartaĵoj,  eĉ se kun ioma nekredemo mi akceptas la informon, ke en la ĉina originalo radikas la similteknikaj artoj disvolviĝintaj en aliaj eŭropaj kaj ekstereŭropaj landoj. Ĉiukaze la papertranĉajon de la ĉina vorto “Fu”, prezentatajn  en “Nova Vojo” ĉiu el ni volonte algluus ekzemple ĉeporde - laŭ la ĉina kutimo - por bonvenigi “feliĉon”.
Feliĉon, aŭ almenaŭ agrablan veteron ĝuis esperantistoj partoprenintaj la 17-an Internacian Kurskunvenon kaj Printempan Kurson de Namkang E-lernejo en Koreio, pri kio ni legas raporton en la aprila numero de “La Lanterno Azia”. Krom koreaj partoprenantoj la plej multnombran grupon konsistigis japanoj, kiuj venis tien sub la gvido de Takaŝi Agaŭ el Kameoka, kuninciantino de Internaciaj  Kurskunvejoj kune kun Lee Jun-Kee, la raportinta ĉi-numere prezidanto de Seŭla Esperanto-Kultrcentro. Aktualajn eventojn en la korea E-movado spegulas ĉi-koncerna marta rubriko, sed krome ni informiĝas pri la nunjara 8-a jam Internacia Meditado de Ŭonbulismo, kiu meze de aŭgusto okazos en la urbo Iksan. Kiel kutime “La Lanterno Azia” alportas pliajn  fragmentojn de koreaj literaturaĵoj. La artikolon  pri Kulturo de Esperantujo aŭtoras en aprilo Jakvo Schram, la prezidanto de Plenum-Komitato de SAT. El lia “SAT politike sendependa, sed neniam neutrala” ni citu la konkludan konstaton, kiu la 1-an de Majo, kiam aŭdiĝas nia trarigardo – ricevas apartan emfazon:  “Aliĝi al SAT signifas, ke vi pretas batali por pli ĝusta mondo, pli sociala.  Ke vi ne restas indiferena al la zorgoj kaj bezonoj de homoj en la mondo. Ke alia mondo eblas kaj ke ni devas fari pacan revolucion efektivigi tion”.