• Trarigardo de la Esperanto Gazetaro
  • 08.05.2007
Nur antaŭnelonge ni rememoris la 90-an mortodatrevenon de la kreinto de la IL-o, d-ro Zamenhof. Ĝi ne estas la unusola rondcifera jubileo, pri kiu memoras la esperantlingva komunumo en la 2007-a. La unua ĉi-jara numero de “Bulteno” de E-klubo en Prago unuapaĝe memorigas tiun, kiu pasos en julio, alivorte la 120-an datrevenon de la apero de la “Unua Libro” en Varsovio. Tuj ene de la numero reference al la datreveno pasinta la 14-an de aprilo oni prezentas la fotoportreton de D-ro Zamenhof kun la Honora Legio, atribuita al li en la 1905-a lige kun la bulonja kongreso. Tiun foton apudas la tuta paĝo listiganta la nunjarajn datrevenojn, ĉefe ligitajn kun la figuroj de la ĉeha E-movado, kiel Lorenz, Lukáš, Bartošik, Procházka, Urbanova, Kavka, sed ne mankas memorigo pri la marte pasinta 40-a mortodatreveno de Baghy kaj pri la omaĝota en junio 150-a naskiĝdatreveno de la patro de la E-poezio,  Antonio Grabowski. Kiel ĉiam ĉi-specaj datrevenoj povas fariĝi bona okazo por vigligi kaj riĉigi la programon de lokaj aŭ eĉ landskalaj aranĝoj. Ili ĉiam firmigas la  identecosenton de la esperantoparolantoj. Kutime  tamen parolante pri aparte meritiĝintaj por la E-komunumo figuroj ni prezentas ilin kiel respektindajn grandaĝulojn, sed la praga “Bulteno” helpas al ni ankaŭ iom ŝanĝi nian ĉi-rilatan alrigardon, denove ĉefe reference al siaj ĉeĥaj elstaruloj, kiuj meritiĝis aparte por la samlingva komunumo kiel junuloj. Ĉeokaze tamen la redakcio memorigas, ke d-ro Zamenhof lanĉinte sian lingvoprojekton antaŭ 120 jaroj estis 28-jaraĝa,  dum UEA-fondintoj Hodler kaj Privat 21- respektive 19-jaraĝaj. Iom mi haltis ĉe tiuj datrevenaj rezonadoj, ĉar ili iel ŝpiniĝas tra diversaj E-periodaĵoj. Kompreneble ili ne elĉerpas la enhavon de la unua nunjara numero de  la praga “Bulteno”, kiu riĉas ĉefe per multaj literaturaj kontribuoj, originalaj kaj tradukitaj. 
Informoj pri la eldonsukcesoj de kroataj esperantistoj – pri kiuj ni jam plurfoje informis - abunde speguliĝas en la aprila numero de “Tempo”, la gazeto de Kroata Esperanto-Ligo. Ĉefe temas pri la siatempe premiita kiel infanlibro de la jaro libro pri metilernanto Hlapić,  kies bengala versio estis antaŭnelonge solene lanĉita en Barato kaj jam pretas la vjetnamlingva traduko. La aprila “Tempo” sian plej ampleksan  artikolon dediĉas al la historio de sia movado, reference al la unuaj esperantistoj en Kroatio. Kiel atentigas Davor Klobučar,  eĉ se la osijekan kvinopon menciis jam en la 1913-a jaro en sia “Historio de Esperanto 1887-1912” pola esperantisto Adam Zakrzewski nur fine de la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento ĝi estis prezentita publike de serba esperantisto Boriša Milićević. “La fakto estis tiom pli grava, ke tio estis unuaj esperantistoj eĉ en tiama Jugoslavio”. Necesas diri, ke la aŭtoro faris formikan laboron laŭeble detale prezentante tiun ĉi kvinopon el la 1889-a jaro. Ne temas tamen pri la unusola historia referenco en la aprila “Tempo”, ĉar ĝi ankaŭ dediĉas la atenton al aliaj ĉi-jaraj  jubileoj – la 100-jariĝo de la 1-a E-societo en Kroatio, kiun en Rijeka oni festos en novembro kaj preparoj al la 50-a jubileo de Studenta E-klubo en Zagrebo. Neniel eblas flankenmeti  la aprilan numeron de kroataj esperantistoj sen mencii pri ampleksa artikolo de Spomenka Štimec pri tre riĉa informa rikolto pri Esperanto en kroataj amaskomunikiloj en la 2006/07, en la radio, gazetaro kaj televido. Ĉi-lastkampe evidente elstaras mencio pri eta televida filmserio pretigita de nur dekkelkjara kroata lernantino,  Tena Kuzmanović. 
Parolante pasintsemajne pri la printempa numero de la rumana “Bazaro” iom konscie mi preterlasis mencii la paĝojn dediĉitajn al la faka aktivado. Temis pri artikolo de d-ro Lázár Gábor “Pri la riskoj de la sangotransfuzo”. Lian artikolon apudas la alvoko subteni  la jubilean feston de Universala Medicina Esperanto-Asocio, kiu venontjare okazos en la pola Krakovo, kadre de la 16-a Internacia Medicinista Konferenco. Pri la medicinista jubileo en la 2008-a ni legas ankaŭ en la lasta numero de la aperanta dufoje jare “Medicina Esperanto Revuo”. Ĝi enhavas plurajn fakajn artikolojn, krom tiu jam menciita el “Bazaro” temas pri aliaj de la sama aŭtoro, ia.   pri “La birda Influenco’, kvankam ne nur li okupiĝas pri tiu temo.  Pri malsanoj de la fama pentristo van Gogh artikolas Eduard Kusters, kaj multon eblas legi ĉi-numere ankaŭ pri problemoj de aŭtismo. Jen kelkaj ekzemploj plukitaj el multe  pli ampleksa temaro. El la lasta “Medicina Esperanto Revuo” ni menciu krome kontribuojn ligitajn kun la organiza vivo de E-medicinistoj, kiel raportoj pri la florenca jarkunveno kaj la lasta eŭropa medicinista kongreso en Hungario kun listo de la prezentitaj prelegoj. Sed en la kunteksto de la venontjara jubileo evidente apartan emfazon havas artikolo de Imre Frenczy pri la 3-a IMEK en la 1981 kaj alia entute dediĉita al la historio de IMEK-oj.
Sen referenco al rondciferaj datrevenoj, sed reference al konkreta ĉeftemo aperis la marta numero de “Sennaciulo”, kiu kovrilpaĝe surhavas la alvokon de Lanti “Sat-anoj kutimiĝu al eksternacia sent-, pens- kaj agadkapablo”. Cetere ĉi-kuntekste indas sekvi la reagon de Petro Levi, kiu ene de la numero eksplikas kio estas “sennacieco de SAT”.     Sed lige kun la temdosiero en la marta numero ni informu, ke temas pri “Laikeco”. Interalie informtone Riŝo el Svislando eksplikas, kiel tie aspektas laikeco kaj neŭtraleco rilate religiojn”. Multe pli emocie pri la situacio en Kroatio skribas Etel Zavadlov  asertante rekte pri klerikokratio en ĉi tiu lando. Aktualajn komplikaĵojn de ŝtate salajrataj [el la impostoj de religideklarintaj sin civitanoj] en Germanujo proksimigas Gary Mickle. En la marta “Sennaciulo”  ne mankas interesaj kontribuoj en la rubriko “SAT-Kulturo”. En ĝi Cirilo Orsingher, la nuna ĉefredaktoro de SAT-organo recenzas ia. la nekonformisman arton de Nicole Tran Ba Vang, kiu ia. pere de fotoarto bildigas la inan korpon en modernaj socioj. Li ankaŭ proksimigas la kreadon de turka artistino,  kiu ankaŭ pere de la fotoarto “denuncas   la mizeron de la virinoj, iliajn subpremojn per religiaj kredoj kaj feŭdaj kutimoj, ĉiuj arkaikaj”.
Pri la virina fotoarto en sia aprila numero fasciniĝas ankaŭ “Monato”. Sed la arta mesaĝo de Kerstin Wichmann estas alia ol     tiu  de artistinoj recenzataj en “Sennaciulo” – “Mi fotas – ŝi deklaras -  ĉar mi tre ŝatas kapti malgrandajn momentojn. Mi amas rigardi bildojn denove kaj denove kaj rememori”. Sekvante la fotospuron ni ja ne preterlasu la samnumeran kontribuon de Klag-familio en la rubriko “Naturo”, kiu estas dediĉita al turfalko. Evidentiĝas, ke kun tiu birdo  la familio spertis apartan aventuron. Evidentiĝas krome, ke  la organizaĵo Birdovivo Aŭstrio kaj Germana Asocio pri Naturprotekto deklaris turfalkon la  Birdo de la Jaro 2007. Aŭstra poŝto jam encirkuligis poŝtmarke foton de turfalko kun ĝia E-nomo, kio por ni estas aparte interesa.  Krome, ŝajne ne eblas havi dubojn,  ke temas pri foto farita de Klag-familio.
Kiel ĉiam “Monato” ne distanciĝas de politikaj temoj. Al la internacia interveno en Irako  sub la gvido de Usono per la  enkonduka artikolo  rilatigas sin la ĉefredaktoro Stefan Maul, kiu en sia alia kontribuo “Ĉu nova verarmado” levas la demandon de instalota en Eŭropo kontraŭraketa sistemo. Tutcerte multaj el la legantoj trovos surprizajn konkludojn en la eseo de Ian Fantom pri tio “Kial vere kolapsis la tri turoj de la Monda Komerca Centro”,  dume kelkajn optimismajn konkludojn eblas tiri el la artikolo de Roland Ratsaert pri “Semajno pri neelĉerpiĝonta energio”, grava belga inciato fone de la aktualaj eŭropuniaj disputoj pri la energiprovizoj. Al la aŭtoro de ĉi tiu artikolo, kaj samtempe redaktoro de “La Merkato” ni danku pro la 4-a numero de IKEF-revuo, en kiu la leganto trovas daŭrigon de artikolo pri la diskuto ĉirkaŭ fervojfakaj terminoj, komerca negocado kaj transporta teknlogio.
Sed se temas pri rondciferaj jubileoj,  ni ne preterlasu informi, ke jam fine de majo Antverpeno festos la 100-jaran ekziston de sia klubo “La Verda Stelo” per Internacia Renkontiĝo,  pri kio evidente kolorkovrilpaĝe memorigas la aprila “Monato”.