• Pollando invitas: Łagów
  • 12.05.2007
En Pollando troviĝas eĉ ses vilaĝoj kun la sama nomo Łagów. Ni tamen invitas vin al tiu en la okcidenta Pollando. Ĝia blazono – internacie konata - prezentas la blankan maltan krucon uzatan de la  johanita ordeno, difinata ankaŭ kiel hospitalanoj aŭ la Malta Ordeno. La karakteriza malta kruco aperas krome sur la flago de Łagów kaj videbliĝas ankaŭ sur la turo de la  kastelo.
Łagów prave eblas difini la perlo de la regiono, kiu nun estas la sidejo de la pitoreske situanta - inter fagaj arbaroj kaj puraj lagoj - komunumo. La plej malnova parto de Łagów konstruita sur la terpeco inter du lagoj Trześniowskie kaj Łagowskie,  ĉirkaŭe de impona faga arbaro  nun formas la Panoraman Parkon. En la mezepoko  dank’ al tiu situo Łagów rolis kiel natura defendoburgo. Hodiaŭ turistoj povas lui boatojn aŭ kajakojn, naĝi kaj sin bani en pura akvo, sunbruniĝi surplaĝe, pluki berojn, fungojn, fiŝkapti, vagi laŭ bicili laŭ turismaj itineroj kondukantaj al ceteraj,  iamaj kruckavaliraj aŭ ordenaj vilaĝoj - Boryszyn, Wielowieś, Templewo. Tranokti eblas en la luksa  kastela hotelo, moderna pensiono aŭ privata gastoĉambro. Proksime al la iama sidejo de hospitalanoj de la sankta Johano troviĝas tuta komplekso de malnovaj konstruaĵoj. Tuj apude videbliĝas du gotikaj pordegoj el la 15-jarcento.  Unu portas la nomon pola aŭ poznana, la alia germana aŭ berlina. Dum la tuta jaro multas tie turistoj, feriantoj kaj naturamantoj. Somere estas aparte svarme, sed sendube plej belas tie printempe kaj aŭtune, kiam imponaj fagaj arbaroj estas aparte pitoreskaj, ravaj kaj  kvietaj.
Kiel menciite jam de la pramalnova tempo Łagów havis strategian rolon, troviĝante ĉe la  limkruciĝo de la tn. Grandpolujo, Pomerio, Brandenburgio kaj Silezio. En la 10-a jarcento ĝi kun la tuta regino apartenis al Pollando poste fariĝinte la  konsistero de la silezia provinco. Meze de la 13-a jarcento  Łagów transiris en la manojn de germanaj margrafoj. Cent jarojn pli poste oni komece ludonis ĝin al la hospitalanoj, kiuj tre rapide ricevis la rajton elkonstrui tie masonitan fortreson. La ĉi tiea administra centro de johanitoj estis firme ligita kun la brandenburgaj sinjoroj. En ilia nomo hospitalanoj ne malofte zorgis pri la komercistaj karavanoj, gvidante  ilin laŭ tiel nomata “pola itinero” el Grandpolujo (la okcidenta Pollndo) al la germanaj teritorioj. Verŝajne plej malfrue en la 70-aj jaroj de la 14-a jarcento la hospitalanoj komencis la konstruadon de masonita fortreso. Malgraŭ tio, ke la kastelo troviĝis en enorme malfacila  laŭ la geopolitika vidpunkto   regiono,  ĝi en la daŭro de sia tuta historio  estis sieĝata nur unufoje, cetere sensukcese, kio okazis en la daŭro de la 30-jara milito (1618-1648). Tiam hospitalanoj jam de 100 jaroj estis protestanta ordeno, kio ebligis al la ordenomembroj edziĝi, kvankam tio minacis,  ke la ordenaj havaĵoj eriĝos.  Tamen spite maltrankvilojn -  la troviĝantaj sub la protekto de la laika, margrafa  administracio -  ekonomie kaj militare fortaj Maltaj Kavaliroj poiome plukonstruis la  defendorezidejon. Laŭ  ilia iniciato la urbo estis ĉirkaŭkonstruita per la defendomurego.   Signifa evoluetapo de Łagów ligiĝas kun la  unuaj jaroj de la 18-a jarcento. Tiam estis konstruigita preĝejo kaj Łagów ricevis konsiderindajn urborajtojn,  ebligantajn al ĝi preni akcizoimposton kaj organizi tri bazarojn dumjare. Tiam estis inaŭguritaj transformiĝoj ebligantaj,  ke kun la tempofluo,  modesta urbeto transfomiĝu en konatan kaj atrakcian ripozlokon. En la 1810 jaro en Prusujo la Malta Ordeno estis likvidita kaj ĝiajn havaĵojn transprenis la ŝtato. Sep jarojn pli poste la prusa reĝo donacis la fortreson kun ĉiuj ĝiaj havaĵoj -  en kies konsiston eniris parko, zooĝardeno, 6 bienoj - al sia adjunkto kaj tiel ĝis la fino de la 2-a mondmilito Łagów estis privata propraĵo. Ĝia lasta posedanto estis la familio von Puckler. Intertempe  tamen,  en la 1932 jaro Łagów perdis la urborajtojn.   
Post la milito la kadukan konstruaĵon komence administris la pola Societo de Arthistriistoj, sekve la muzika societo de Henryk Wieniawski.  Post la renovigo en la 70-aj jaroj la iama johanita kastelo servas kiel hotelo. Komence por la klientoj el la pagipovaj landoj. Nun ĝi estas altklasa hotelo  malferma al ĉiuj, kiuj ne multe zorgas pri siaj monprovizoj. Tamen la kastelo-hotelo ne plu estas vizitebla, sole dum turisma sezono eblas de sur ĝia turo – kontraŭ ioma pago -  admiri la ravan panoramon de la tuta regiono.
Forlasante Łagów ne eblas tamen forgesi la mencion, ke ĉe ĉiuj  filmŝatantoj ĝi vekas asociaciojn kun la famaj festivaloj de la beletraj filmoj. Printempe kaj aŭtune en Łagów okazas la subĉielaj pentristaj laborrendevuoj. Krom la menciitaj jam komence  turismaj atrakciaĵoj ni ne forgesu mencii pri la organizataj en Łagów kavaliraj turniroj, kiuj fone de la johanita kastelo ricevas apartan emfazon.