- Trarigardo de la Esperanto Gazetaro
- 15.05.2007
Ĵus atingis nin la papera versio de “Esperanto” kun la raporto pri la aprila estrarkunsido, al kiu ni donis apartan atenton en nia programo, kun bunta revuo de la movadaj kaj movadolimaj eventoj en Koreio, Pollando, Katalunio kaj Kroatio. La numeron per “Malferme” inaŭguras Claude Prion, kvazaŭ invite al la junia Malferma Tago, dum kiu li estos speciala gasto. Kion ajn ni ne dirus, ne eblas lasi la mesaĝojn de Claude Piron indiferente, sendepende de tio ĉu temas pri iom longa prelego aŭ nur pri kelkaj rimarkoj, kiel en la lasta numero de “Esperanto”. Ĉiam li kapablas atntigi nin pri kelkaj apartaj facetoj de la sama fenomeno ligita kun la ideo “la rajto komuniki”. Ĉi-foje eĉ se ŝajnus, ke kelkajn ideojn ni jam konas – kiel pri avidilkatastrofoj kaŭzitaj de ĝenerala uzo de la angla li aparte reliefigas ankaŭ aliajn aspektojn. “La rajto komuniki - ni citu - ……. neprigas ankaŭ ekzemple la rajton ne esti metita pro la lingvo en ridindajn aŭ malagrablajn situaciojn kaj la rajton esprimi sin egale al la aliaj”. Claude Piron rekte asertas, ke la devo paroli la fremdan lingvon igas homon suferi handikapon. Mi aldonus, ke se ne ĉiam ja tamen tre ofte. Tial li prave akcentas: “La fakto, ke nia socio ne konscias la gravecon de lingvo kiel faktoro de plena homa digno kondukas al kaŝaj formoj de diskrimino, kiuj fakte estas atencoj al la rajto libere komuniki”. Nur mallonge el “Malferme” aŭtorita de Claude Piron en la maja numero de “Esperanto”. Sole restas iom envii al tiuj, kiuj venos komence de junio al Rotterdamo.
La maja numero de “Esperanto” alportas du apartajn artikolojn, lige kun la aktivado de polaj esperantistoj. Amri Wandel detale priskribas sian martan vojaĝon al Pollando, dum kiu li plantis cedron kaj lanĉis la memortabulon “Israelo” en la fama “Parko de la Nacioj” en Malbork, kiu pluevoluas dank’ al la penado de konata loka esperantisto, Edward Kozyra. Tiu vizito estis tamen pli emociplena, ĉar Amri Wandel povis reiri al siaj familiaj radikoj, vizitinte la lokon Skorcz, de kie devenis liaj patro kaj geavoj. La artikolo de Ursula Grattapaglia pri “Nova Zeo en Brazilo” fakte koncernas imponan kadron de la lanĉo de “La Zamenhof-strato” en la portugala lingvo, kiun partoprenis la aŭtoro mem de la libroforma intervjuo kun d-ro Ludoviko Kristoforo Zaleski-Zamenhof. Ĉeokaze ni ekscias, ke Roman Dobrzyński nun estadas en Brazilo por verki libron pri la 50-jariĝo de Bona Espero.
Ne ĉiuj povas, kapablas verki tuj kompletan libron, sed ili – se nur kapablos – baki enhave kaj stile valorajn, aŭdacajn, surprizajn originalaĵojn, en kiu ajn ĝenro nun trovos formumon por siaj verkoj en “Beletra Almanako”. Pri la aperigota jam ĉi-jare periodaĵo Claude Nourmont, estrarano ia. pri kulturo, interparolas kun ĝia ĉefredaktoro Jorge Camacho.
Unu el la redaktoroj de la nova periodaĵo, celanta forigi breĉon post la malapero de “Fonto” estas Probal Daŝgupto. Li donas apartan intervjuon en la maja “La ondo de Esperanto” kiel la sola kandidato por la posteno de UEA-prezidanto. Respondante la demandon pri sia movada programo li konfesis: “Se mi elektiĝos prezidanto de UEA, mi strebos atingi daŭripovajn agordojn bazitajn sur la realaĵoj de la reta epoko. Tio por mi signifas ne nur trovi utilajn aranĝojn por tiuj, kiuj nun lernas Esperanton rete kaj volas funkcii tiuspece sen tradiciaj asociaj kotizoj, kvankam tio ja restas ŝlosila celo. Mi volas konstrui movadon, kie la tradiciaj membroj, kroĉitaj al eventuale ne tre ĝisdataj ideoj pri Esperanto kaj pri la funkciado, ne sentos sin ekskluzivataj. Por efektivigi tian programon mi laboros kun aliaj esperantistoj, kiuj volas pontofari rilate diversajn breĉojn kaj polusiĝojn ekestintaj en la ĵusaj jardekoj, kaj ekestinaj ne nur en la mikromondo Esperanta”. Detaligante tiun ĉi mesaĝon Probal Daŝgupto diras pri la neceso reinventi la celojn de Esperanto, kiu en tiu aspekto signifas evoluigon de la “pontada” enhavo de Esperanto. Krom tiu intervjuo la maja “Ondo”, kiel kutime riĉe spegulas pluraj E-aranĝojn esperantistajn. La eŭropunia temaro estas traktita reference al la marta letero de la slovaka ministro por la eksterlandaj aferoj, Dušan Čaplovič al la uniaj samranguloj, en kiu ia. aludante al la pasintnovembra konferenco en Bratislavo li atentigis, ke venis tempo komenci interregistaran diskuton pri la lingvopolitiko en EU. En “Ondo” ne mankas aliaj konstantaj eroj, inkluzive literaturaĵojn. Koncerne literaturon evidente aparte interesa estas la informo, ke dank’ al la prunto de FAME-fondaĵo Sezonoj eldonos korektitan version de “La Mastro de l’ Ringoj”.
Ia. al la eldonado en sia redakta artikolo aludas ankaŭ Pier Luigi Cinguantini en la marta/aprila numero de la itala “L’esperanto”. Li rekte turnas sin al la italaj membroj kun la alvoko “Homoj, proponu vin por kultura senmorteco”. Tion ŝajne ne malfacilas fari, ĉar kiel argumentas Pier Luigi Cinquantini: “..se vi havas kaj emas elspezi monon por la Afero, anstataŭ, ekzemple adresi tian monon en la produktado de ŝlosilringoj, gluafiŝoj, ks. adoptu gravan italan verkon” – evidente en E-vesto – “pagu la presadon de ĝi kaj interŝanĝe la verko povas esti dediĉita al vi. Tiamaniere vi atingos la senmortecon, almenaŭ en la Movada historio [….] Tiamaniere IEF povos adresi siajn financojn al pura varbado kaj danke al vi la Esperanta kulturo riĉiĝos je novaj verkoj”.
Pri siaj verkoj – tamen ne esperantlingvaj, rakontas en la itala periodaĵo intervjue, prof. Luigi Garaschelli, esperantisto, sed profesie, organika kemiisto laboranta ĉe la pavia Universitato. Li okupiĝas aparte pri panormalaj fenomenoj, estante membro en la itala komitato de paranormalaj asertoj. La intervjuon akompanas impona listo de liaj ĉi-temaj eldonaĵoj, kaj kiel li eksplikas: ...>”ni ne volas dementi misterojn. Ni volas nur kompreni; tamen “kompreni” ne estas blinde “kredi”<. Evidentiĝas, ke pasintjare aperis lia unua romano. Kvankam itale, sed kun la heroo esperantisto uzanta la lingvon kun…. sia kato. Tio estas preteksto, ke apendiconote tiu libro enhavu referencojn pri Esperanto interrete. Sendube pri sia oficiala retejo Itala Esperanto Federacio povas prave fieri, kaj ĉi-numere ni samtempe ekscias multajn detalojn el ĝia historio kaj nuna funkciado.
Ĉiuj ĵus foliumitaj E-periodaĵoj estas zorgeme kaj iuj eĉ iom lukse eldonitaj. Mi tamen ŝatus fini per la enrigardo en la trimonatan periodaĵon kun pli modesta aspekto kaj kun pli loka karaktero ol la ĵus traktitaj. Temas pri la bulteno de la Nordfraca E-federacio “Norda Gazeto”. Mi neniam ĉesas senti pozitivan surpriziĝon informiĝante el ĉiu ĝia numero pri la bunto de la aktivadoj en la unuopaj lokoj de la Nordfranca Federacio, el kiuj eblas ĉerpi inspiron pri tio, ke loka esperantista vivo tute ne elĉerpis sian formulon. Jen la prezidanto de la federacio vizitas kvin siajn asociajn organizojn, jen la asocio Arras-Esperanto kaj la tuta Federacio estas bone subtenata de la magistrato de Arras kaj povas esti la tuta federacia kongreso iĝos konsistero en la oficiala programo de la “Departementa Jaro pri Pollando” en Pas-de-Calais. Jen vicprezidanto de Valenciennes-Esperanto meritiĝis por la loka socio, pro kio li estis distingita, evidente ĉekaze li menciis E-on. Sed oni krome kunfestas kaj kunpraktikas kun la gastoj – jen el Belgio kiel en Valenciennes, jen el Britujo kiel en Morbecque. Oni dece omaĝas la forpasintajn membroj kaj simpatiantojn en la urboaŭtoritatuloj. Ĉi-numere aparte tamen oni adiaŭas René Llech-Walter. Oni tamen ne fermiĝas en la kadro de la loka temaro. Multas aludoj al eventoj kaj fenomenoj interesaj laŭ ĝenerala konsidero – ekzemple ĉinaj proverboj, aŭ malnovaj praktikoj de la nunaj kampuloj en bolivia Altiplano, al kortuŝa rememoro pri vartfidela ansero Concord. Nu, la Norda Francio estas regiono aparte spertigita dum la lasta mondmilito, kies venkodatrevenon ni festas en majo, do kiel apartan ĉi-koncernan omaĝon eblas trakti en ĉi tiu numero de “Norda Gazeto” muziknotojn kaj E-vortojn de la fama dummilita kanto “Lily Marlen”.
Jen nur kelkaj reliefigoj el la lasta “Norda Gazeto” pruvanta, ke eĉ en la nuna mondo, saturita de moderna tekniko eblas ĝui sian grupan, federacian E-vivon.