• Trarigardo de la Esperanto Gazetaro
  • 22.05.2007
Ĉi-semajne mi proponas doni la ĉefan atenton al kelkaj periodaĵoj, kiuj venas de la organizitaj landaj E-komunumoj.
Multajn laŭvicajn facetojn pri la japana kulturo jam por la dua fojo proksimigas “La Revuo  Orienta”, la organo de Japana Esperanto Instituto. En la  maja numero ni povas legi kontribuojn de pluraj aŭtoroj, kiuj proksimigas al ni la nunjaran kongreslandon. Tiel ni pliampleksigas konojn pri la japana lingvo, japana literaturo, komika dialogo “manzai”, japanaj kutimoj manĝi kaj pri tradicia manĝilaro, do manĝobastonetoj. Krome la informoj koncernas la japanan pentroarton, instrumentojn por ludi tradician japanan muzikon kotoo, ŝakuhaĉo kaj japana tamburo. Ni konatiĝas kun tipe japanaj festoj ia. sacebuna, festo de pupoj, tago de infanoj, tanabata, Bon kaj somera festo, Oomisoka. Sekve kimono, ikebana, japanaj dancoj, japana arkitekturo – ĝiaj kasteloj, japanaj luktoartoj: karateo, kendoo, aikidoo kaj ĝenerala alrigardo al la japana trafiko. Ĉiuj ĉi temoj konsistigas kvazaŭ nemalhaveblan kompendion antaŭ la jokohama UK. Ĉi-numere ni trovas ankaŭ la laŭvican felietonon el la ciklo “Lingvetoj, lingvegoj – ĉiuj egalaj”. Ĉi-foje ĝia aŭtoro okupiĝas pri la temo prefere el la limo de sociologio,  levante la demandon ĉu lernomalfacileco povas esti bonvena? Li dividas sian,  laŭ mi,  tre surprizan sperton lige kun la lernado de la tn. nordiaj limgvoj, aparte la sveda, kiun li trovis lernenda facile. Lia aserto estas,    ke deklarante malferme facilecon de la sveda li spertis malfacilojn konstrui stabilan amikecan socirilaton kun svedoj. Estus interese scii opinion pri tio flanke de ekzemple svedaj esperantistoj! Ĉi-foje konatiĝante kun la japanaj gubernioj ni vizitas Niigata, aparte faman pro sia impona kluzo sur la rivero Ŝinano-gaŭa kaj laŭa digo, kiu ĉiuprintempe fariĝas paradoloko por Edo-epokaj belulinoj sub florantaj sakuroarboj.
Pilole la japanan lingvon en sia marta-aprila numero instruas “Litova Stelo”, menciante kelkajn ĝentilecajn parolturnojn. Ja evidente utila lecjono antaŭ la nunjara UK. Iu el la plej ampleksaj artikoloj en ĉi tiu numero estas la rememoroj de ĝia redaktoro Vytautas Šilas pri siaj esperanto-spertoj dum la soldatperiodo en la sovetia epoko. Rememore, omaĝe kaj adiaŭe tiu ĉi revunumero de Litova Esperanto-Asocio prezentas kelkajn  siajn aktivulojn. Krom informoj pri diversaj e-aranĝoj  apartaj artikoloj proksimigas ankaŭ Litovion kiel la landon kun siaj apartaj kutimoj kaj fierinda nuno. Tiel ni konatiĝas kun la  tradicioj ligitaj kun la karesmosojla senbrido kaj litovaj blinoj, por kiuj ni ricevas eĉ du kuirrecetojn. Blinoj apertenas ne sole al la tradicio, sed ankaŭ al la nuno, sed la nunon aparte proksimigas intervjuo kun talenta litova direktisto el Kaŭno,  Modestas Pitrėnas.
La japanajn aludojn ni trovas ankaŭ en la lasta numero de la  franca “Le monde de l’Esperanto”. Kiel evidentiĝas UFE proponas al siaj membroj plilongigi la restadon en Japanio per postkongreso en Hokkaido. Tiun ĉi insulon ĉi-numere per fotoj kaj klarigoj proksimigas la itala mondvojaĝanta esperantisto, Daniele Binaghi. La ĉefa revudosiero koncernas la forpasintan pasintjare William Auld,  kaj la franca periodaĵo represas porokazan artikolon de István Ertl el “La ondo de Esperanto”,  al kiu ni siatempe donis la atenton. Krome ĝi listigas diversĝenrajn originalaj verkojn kaj tradukojn de la forpasinta eminenta figuro de nia esperantlingva socio, prezentante krome la originalan kaj tradukitan en la francan poemon de Auld “La paco eblas”. Tiu ĉi marta numero de “Le monde de l”Esperanto” havas ŝajne iom pli da esperantlingvaj kontribuoj ol kutime. Multaj ankoraŭ retrorigardas al eventoj okazintaj,  kiel  la jarfina IF en Saarbrűcken, pri kiu entuziasme raportas Edmund kaj Arlette Plutniak. Multas informoj pri la asocia vivo – inter kiuj kaptas la atenton informo pri nova staĝejo en la suda Francio, sed ankaŭ pri interesa staĝo en la kvinpetala kulturcentro. La priparolata numero de UFE per la plumo de Claude Nourmont adiaŭas konatajn francajn esperantistojn, Mourice Sujet kaj René Llech-Walter, ankaŭ Yvette Vierne, kiujn  tutcerte multaj memoras almenaŭ el la UK en Montpellier.
La lasta numero de la germana “Esperanto aktuell”, la 2-a ĉi-jare per multaj kontribuoj referencas al la 84-a Germana Esperanto Kongreso, kiu jam semajnfine disvolviĝos en Hamburgo. La revuo listigas ĝian detalan programon proksimigante ankaŭ enhavon de iuj el la dumkongresaj prelegoj, kiuj estas varitemaj kaj ne sole fokusiĝas pri la movadaj demandoj. Ekzemple unu el la veteranoj de la esperantista socio, sed ja ankaŭ hamburgano d–ro Werner Bormann sian paroladon dediĉos al la kreskanta urbo Hamburgo,  dum EEU-prezidanto, Sean O’ Riain en sia elpaŝo konsideros la eblan rolon de E-o por pliefikigi la Eŭropan Union. Germana E-Asocio frontas estrarelekton, tial en la revuo ni trovas ĉi-koncernajn kontribuojn kaj sinprezentojn. Tutcerte aparte atentinda estas tiu de Rudolf Fischer,  kiel kandidato por la prezidanta posteno.  Parolante pri la organizita movado, li deklaras la aserton,  ke “ankoraŭ ne videblas funkcianta alternativo al la nuna organiza strukturo per lokaj grupoj, regionaj ligoj, landaj asocioj kaj kupola tutmonda organizo”. Kaj… “Esperanto-aranĝoj kaj –institucioj, kiuj tute dependas de la emo kaj povo de unusola homo ne garantias la disvastigon de Esperanto; asocio  estas la nura ebleco por ebligi fidindan kontinuecon”. Kaj… “Asocion oni ankaŭ bezonas por esti alparolebla de ŝtataj instancoj kaj amaskomunikiloj, por origanizita instruado, por klerigado de instruistoj, por scienca laboro (interlingvistiko), ktp.
El inter aliaj esperantlingvaj kontribuoj ni menciu raporton pri la kunfandiĝo de Esperanto-Ligo Berlino kaj Brandenburgia E-Asocio, kiu sukcese evoluigas la agadon kiel Esperanto-Asocio Berlin-Brandenburgio.  Kun intereso mi ankaŭ sekvis la daŭrigon de la opiniinterŝanĝo koncerne esperantlingvan difinon de la landnomoj. Tutcerte eblas rideti legante la titolon de laŭvica reago de Rudolf Fischer pri tio, ke “Germanujo ne signifas ujo de germanoj”, aliflanke mi ne certas ĉu lia aserto (kiam li konsideras la ceterajn signifon de uj-sufikso), ke la sufikson “uj” oni ne plu uzas por difini arbon de la radiko signifanta frukton,  estas prava. Tutcerte ĉiam malpli ofta. La aŭtoro tamen daŭre deklaras rezervon al evitado de la lando-nomokrea signifo de la sufikso “uj-o” kaj ĉiam pli ofta uzo de la sufikso “-i-“. Se temas pri nia lingvo tutapude eblas legi pri multaj novaj materialoj en Scienca Teknika Esperanto-Bilbioteko,  en la paĝoj de “Eventoj”. Ni formetu  la oficialajn periodaĵojn de landaj E-organizoj.
Proksimiĝante ĉi-semajne al la fino de nia trarigardo ni danke menciu du periodaĵojn. “SLEA-Informilo”, aliflanke informilo de Sveda Laborista E-Asocio – krom tradukoj el la sveda branĉa gazetaro, daŭrigo de rakonto pri lando de lignodioj, kaj represo el la franca “Laŭte” pri esperanto kaj politiko,  frontpaĝe amplekse informas pri la julia SAT-kongreso en Parizo.
Tiel ni reiras al Francio, de kie jam antaŭ kelka tempo atingis nin “Gazeto ESPERANTO” de la E-Grupo de Le Mans. Kiel ĉiam ĝi  dulingve plukas diversfonte artikolojn kaj informojn, kiuj koncernas la lingvokomunikadon, reliefigante daŭre ekzistantan ĉi-koncernan maldemokratan ordon. Cetere ankaŭ tiu grupo, eĉ se mem relative nova solenis 100-jariĝon…… de la unua E-grupo en sia departemento Sarthe. Oni omaĝis ĝin rendevuante kun akademiano André Cherpillod, kiu baze de Grin-raporto prelegis nacilingve pri la temo “Por Eŭropo: lingo natura, demokrata, internacia”. Ni evidente dankas al Jackie Huberdeau,  la redaktorino pro la atentigo pri nia podkasta E-programo kaj ĝojas, ke oni represis la informon pri omaĝo,  kiun pola parlamento proklamis honore al Irena Sendelerowa, polino kiu dummilite savis pli ol 2500 judajn infanojn.