Mi ĝojas, ke ĉi-semajne ni povas sen aparta prokrasto proponi la enrigardon de la lasta “Literatura Foiro”. La aprila numero de tiu ĉi esperantlingva revuo, atinginta min nur antaŭ kelkaj tagoj, havas apartan kulturan, prefere literaturan kontribuon nome la tradukon de la teatraĵo de Carlo Goldoni “La ruza vidvino”. La tradukintino, Perla Martinelli en siaj eksplikaj vortoj pravigas la elekton de tiu ĉi verko por proksimigi ĝin al la E-publiko, ne evitante klarigi kiel ŝi klopodis tradukredoni la nuancojn de la venecia lingvaĵo. Cetere ne temas pri la unusola rendevuo kun la itala literaturo en la aprila numero de “Literatura Foiro”, ĉar krome ni trovas en ĝi la trian fragmenton de la artikolo de Carlo Minnaja “Italoj literaturas”. En ĝi la aŭtoro ĉefe okupiĝas pri la kreado de Giovanni Verga, sed reference al sia tuta artikolciklo li ankaŭ donas la atenton al malsamaj tradukeltrovoj por speguli la verkostilon de la traktitaj de si aŭtoroj Machiavelli, Manzoni kaj Verga. Ambaŭkaze mi ĝojas legi aparte la rimarkojn pri la tradukarto, lastatempe ŝajne subtaksata avantaĝe por E-originalaĵoj, arto vere malfacila, postulanta perfektan regon de la Internacia Lingvo kaj enorman lingvan sentemon. Sed en la menciita artikolo Carlo Minnaja ne evitas mencii la plej novan originalan verkon de italo, nome “Bildoj pri la Norda Lando kaj aliaj rakontoj”, kiujn aŭtoritajn de esperantista aŭtoro, Sen Rodin publikigis pasintjare FEL. Krom tiuj du aprilaj priliteraturaj kontribuoj la atenton kaptas la dua segmento de la artikolo de Claude Gacon pri la “Vivo kaj didaktika kontribuo de Louis de Beaufront”, zamenhofologiaj konsideroj de Vinko Ošlak, kvankam mi ne samopinias, ke polariziĝo de la E-socio ĉirkaŭ la tn. finvenkisma kaj raŭmista sintenoj estas profunde senteblaj, aliflanke tutcerte ĝi, te. E-socio valorus ankaŭ ĉi-koncernan priesploron. Ne laste kun granda interesiĝo mi legis kritikan recenzon pri la verko de Aleksandr Duliĉenko “Ĉu simpla interlingvistiko por ĉiuj”. Sed krome valoras konatiĝi kun komentario de Geraldo Mattos al la artikolo de Sigurdur Pétursson “Pri- sed ne pre-“ kaj legi reagojn en la revua “Leterkesto” al la sindeteno de akademianino Perla Martinelli voĉdoni por la 9-a aldono al la Universala Vortaro. Sed krome ankaŭ tiu ĉi numero de “Litertura Foiro” entenas informojn pri la aktivado de Esperanta Civito, kiel marta sesio de la civita parlamento aŭ starigita Komuna Integrita Biblioteka Sistemo de Esperantio.
Kompreneble mi ne sukcesis rilatigi min al la tuta enhavo de tiu ĉi aprila dumonata organo de esperanta PEN-Centro kaj mi certas, ke multaj legantoj povus alimaniere reliefigi ĝian riĉan enhavon.
Nun mi ŝatus doni la atenton al aliaj periodaĵoj venintaj al nia E-redakcio, kiuj celas esperanto-parolantojn grupigitajn laŭ landaj, klubaj kaj eĉ rondaj strukturoj. Ekzemple en la dua numero de “Norvega Esperantisto” ĝia redaktoro rekte informas siajn legantojn, ke kelkaj kontribuoj venas mallongigite, aliaj estis ŝovitaj al la sekva eldono, ĉio por – pro diversaj motivoj, inkluzive financajn - limigi la paĝonombron ĝis 16. Ĉi-numere la revuo de Norvega Esperanto-Ligo multkontribue estas norvega, kvankam riĉan plenmanon da esperantlingvaj detaloj lige kun la proksimiĝanta en junio Landa Kongreso enhavas la enkonduka artikolo de NEL-prezidanto. Krome la eksternorvega leganto de la periodaĵo, kiel interesajn trovos la informon pri la osla vizito de esperantisto el Bangladeŝo, profesie postenanta kiel direktoro de organizo, administranta kvardek lernejojn por malriĉaj infanoj, kio estas financata dank’ al la registrara subvencio el ses eŭropaj landoj. Interesaj estas alikarakteraj spertodividoj de Leif Arne Storset pri kelkaj surprizaj diferencoj kulturaj spertitaj en la kalifornia ŝtata politekniko, diferencoj inkluzive de la lingvaj koncerne la uzon de la angla.
La maja numero de la japana “La Movado” kiel kutime en signifa parto estas japanlingva. Sed ne mankas en ĝi konstantaj E-kontribuoj, kiel esperantigitaj rakontoj de antaŭ longa tempo, do malnovaj legendoj, literaturaĵoj. Ĉi-numere ni povas rendevui la 12-an fojon kun rondo hajkista, konatiĝi kun la laŭvica fragmento de “Vortaro por Lernantoj” de Laŭlum, ekscii kion oni proponas parkeri por deklamo, kaj solvi enigmon. Kiel ĉefa E-kontribuo rolas kiel kutime “Kajero Libervola”. Majanumere Aikawa Setuko rakontas pri la japana kariero de la anglalingva poemo “Mil ventoj”, onidire deklamata dum funebraj ceremonioj post la 11-a de septembro. La aŭtorino prezentas sian esperantlingvan tradukon de la poemo, proksimigas detalojn pri ĝia aŭtorino trovitajn interrete. La leganto ekscias, ke la muzikita versio de alia poemtraduko spegulanta la animon eterne vivantan en la naturo estos kante plenumita dum la 45-a Kongreso de Esperanto en Kansajo, kaj aperos en la 6-a volumo de “Japanaj Kantoj en Esperanto”.
Multajn historiajn materialojn kiel laŭvicajn segmentojn entenas la plej freŝa numero de “Turanĝia Luko” el Francio. Dominik Baron jen prezentas laŭvican segmenton pri la historio de la loka klubo, jen daŭrigas la informojn pri la aktivado de unu el la plej famaj lokaj esperantistoj, kun kies nomo estas firme ligita la katolika E-movado, pastro Emil Peltier. Daŭrige siajn aventurojn per tandemo ĉirkaŭ Francio priskibas Jean-Jacquez Moreau, aliflanke Valentina Spoistina kompletigas informojn pri la historio de la rusa Volgogrado. Ankoraŭ alia franca aŭtoro priskibas impresojn pri sia vojaĝo al Vjetnamio, la nunjara kongreslando de IJK.
Priskribon de vizito strikte esperantista ni trovas en la maja numero de “La Nova Vojo”. Nome la administra direktoro de EPA, Masamiĉi Tanaka raportas pri la marta internacia Kurskunveno en Koreio, kiun partoprenis 20 japanoj. Samnumere eblas konatiĝi kun la salutparolo de juna brazilanino veninta al Kameoka por trimonata staĝo en la CO de Oomoto. Tacuo Huĝimoto per sia tria felietonosegmento proksimigas la figuron de Tadao Umesao kaj liajn ligojn kun Oomoto Centro. Ankaŭ en maja numero venas informoj pri la nunjara postkongresa aranĝo “Bonvenon al Oomoto 2007”, ĉefe japanlingvaj. Sed samnumere Maeda Ŝigekaŝi eksplikas en la IL kiel versi tankaon en Esperanto dediĉe al la Esperanta Utafesto de Oomoto.
“La Kontakto” estas organo de Nederlanda Societo de Blindaj kaj Malforte Vidantaj Esperantistoj”, kiu en sia marta numero, atingita min antaŭnelonge, multan atenton dediĉas al la organizaj aferoj de la societo en la 2006-a jaro. Ni ekscias krome, ke la aktivadoj de konata nederlanda blindulamiko Jacques Tuinder unue per la kampanjo E-3 [Esperantistoj Esperigas Esperanton], sekve “Evidente” atingis la 40-jaran jubileon, kaj evidente al la gratuloj de la nederlanda organizo ni sincere kaj kore aliĝas. Cetere Jacques Tuinder aperas samnumere kiel aŭtoro de alia kontribuo pri la fenomeno de infansoldatoj, kun kiu li renkontiĝis deproksime dum la estado kun la porblindula helpoteamo en Srilanko. “La Kontakto” de NOSOBE estas ankaŭ kutime forumo prezentanta tradukprovojn de siaj alilandaj amikoj. Ĉi-numeran legendon pri formika oro el la rusa pretigis membroj de la E-grupo el la Novĉerkask, alia ruso, ĉifoje el Rosow kondukas la leganton tra la labirinto de informoj, eventoj, kuriozaĵoj ligitaj kun la hormezurilo, alivorte horloĝo.
Fine ni danke kvitancu la ricevon de “inter-LIGILO”, la membrogazeto de E-societo de Gotenburgo, kiu listigas laŭdate la temajn renkontiĝojn de siaj membroj kaj kafejajan dumsomerajn rendevuojn, informas pri la gastoj de la societo, inter kiuj komence de majo troviĝis UEA-estraranino, Maritza Guttierrez el Kubo.