• Pollando invitas: Kwidzyń
  • 26.05.2007
Nian hodiaŭan viziton inspiras senscia informo pasintsemajna, ke en la subterejoj de la katedralo en Kwidzyń (la norda Pollando) oni malkovris mezepokajn  kriptojn kun korporestaĵoj de probable teŭtonaj majstroj. Oni supozas, ke povas temi pri Werner von Olsen kaj Ludolf Koenig von Wattzau. Se tio konfirmiĝos temos pri sensacia malkovro, la unika ĉi-speca, ĉar neniam ĝis nun oni retrovis korpojn de teŭtonaj majstroj. Sed krome estis trovitaj postrestaĵoj de tria persono, senkapa kaj arkeologoj dume ne scias,  al kiu ili povus aparteni. Iuj  premisas, ke tio povas esti la restaĵoj de sankta Dorota el Mątowy, mezepoka mistikulino, enmasonita en la ĉelo aranĝita por ŝi en la katedralo. Nun pri la esplorado okupiĝas antropologoj. Ni tradicie diru komence kelkajn vortojn pri la  origino de la urbo.
Jam en  la jaroj 3500-1700 antaŭ nia erao oni notis sur tiu ĉi tereno setlovigliĝon, kaj loĝantaro ĝis tiam moviĝema  komencis fikslokiĝi evoluigante terkultivadon, bredadon, teksadon, potfaradon kaj produktadon de ŝtoninstrumentoj. Por plia evoluo de la regiono grandan signifon havis la disfloro de la komerco kun la sudo de la kontinento kaj establiĝo de  la tiel nomata sukcena itinero, dank’ al kio la regiono ektroviĝis sub la influo de la antikva Romo. Cetere oni komercis ne sole per sukceno, sed ankaŭ peltoj, ledo, vakso kaj mielo, reciproke ricevante vitroelfaraĵojn, argilajn produktojn, arĝentajn kaj orajn ornamaĵojn kaj monerojn.
Laŭe de la orienta bordo de Vistulo-riveroo estis kreita setleja-defenda komplekso protektanta kontraŭ prusaj triboj la orientan limon de la pomeriaj principoj. La nova ĉapitro en la historio de la regiono komenciĝis sojle de la 13-a jarcento,  kiam pri kristanigo de tiuj ĉi terenoj okupiĝis la cisterciana ordeno kaj episkopo Christian, kaj poste  venigita de princo Konrad la Mazovia en la 1226-a jaro Teŭtona Ordeno, al kiu li ludonis Chełm-provincon. Pri tiu epizodo, influporta por la estonteco de Pollando, nome la invito de la teŭtona ordeno ni jam kelkfoje aludis en niaj felietonoj invitantantaj al Pollando. La venintaj tien en la 13-a jarcento  teŭtonoj tuj estis establantaj burgojn kaj konkerantaj la indiĝenan loĝantaron. Tre baldaŭ ili okupis Kwidzyń atribuante al ĝi la urborajtojn. Post la konkero de aliaj pomeriaj teritorioj ĝi eniris la konsiston de la Ordena Ŝtato. Tiel do la historio de Kwidzyń kaj la tuta regiono firme ligiĝis kun la historio de la Teŭtona Ordeno, kiu tre rapide – post la kristanigo de prusoj - ekhavis apetiton je origine polaj teritorioj, konkerante polajn urbojn kaj vilaĝojn kaj subpremante la polan loĝantaron. Cetere teŭtonoj en siaj konkeraj planoj ne lasis de antaŭ la okuloj la paganan Litovion. Post la ligo de la pola-litova unio,  inaŭguirita per la bapto de la litova princo Vladilavo Jagello kaj lia geedziĝo kun la pola reĝino Jadwiga Pollando proklamis miltion kontraŭ la oredeno, kiu milito finiĝis per la venko de la polaj trupoj en la 1410 apud Grunwald. La venko tamen ne signifis redonon de  ĉiuj teritorioj senrajre alproprigitaj fare de teŭtonoj. Al Pollando ne revenis la  Gdanska Pomerio kaj luprenita Chełmprovinco. Samjarcente  eksplodis ankoraŭ du aliaj  polaj-teŭtonaj militoj kaj verdire la regiono kaj la urbo mem jen kaj jen en la daŭro de la historio estis plagitaj de militoj. En la 17-a jarcento ruliĝis tra tiuj ĉi teritorioj la pola-sveda milito,  dum kiu Kwidzyń kelkfoje estis konkerata de la malmiko. Kvankam la norda milito el la komenco de la 18-a jarcento ne damaĝis la urbon, sed en la daŭro de la 7-jara milito, en la sesdekaj jaroj de la sama jarcento Kwidzyń estis konkerita de rusaj trupoj. Ankaŭ komenco de la 19-a jarcento lasis spurojn pro la tramarŝo de la francaj trupoj komanditaj de Napoleono Bonaparte.    Nur ekde  la mezo de la 19-a jarcento estas rimarkebla poioma ekonomia vigliĝo de Kwidzyń. Kreiĝis tiam fervojlinioj kaj trafikvojoj. Kwidzyń el administracia-serva centro komencis transformiĝi en industrian. Kvankam ĝi apartenis al Prusujo ĝis la 1-a mondmilito - malgraŭ  forta germaniga kampanjo - en la urbo kaj ĝiaj ĉirkaŭlokoj multnombre loĝis la pola loĝantaro. Post la 1-a mondmilito, en julio de la 1920-a jaro en la regiono de Malsupra Vistulregiono okazis plebiscito decidonta pri ĝia aparteno al Pollando aŭ Germanio. Ĝi ne evidentiĝis favora por Pollando kaj nur kelkaj lokoj de la regiono laŭ decido de la Interaliancana Komisiono ektroviĝis en Pollando. Malgraŭ tio en Kwidzyń aktivis polaj kultur-klerigaj organizoj, estis aperanta “Gazeta Polska”, funkciis Pola Konsulejo kaj Pola Gimnazio. La militagadoj de la 2-a mondmilito ne damaĝis la urbon, sed en januaro de la 1945 –a jaro la konkerinta Kwidzyń ruĝa armeo  instalis tie soldathospitalon por 20 mil vunditoj. Estis  forbruligita la urbodomo kaj malnovurba konstrusubstanco. Konserviĝis fragmento de la defendomuro el la 14-a jarcento kaj la plej karakteriza konstruaĵo de Kwidzyń,  la mezepoka kastelo preskaŭ kvadrata, kvarala kun arkada interna korto. Ĝia karakteriza elemento estas segmento troviĝanta  rande de eskarpo kondukanta  al la pravalo de Vistulo-rivero. Distingiĝas en ĝi troviĝanta jam ekster la muroj de la urbo sanitara turo, la plej granda ĉi-speca konstruaĵo en Pollando plenumanta siatempe la kanalizan rolon .
Alia interesa konstruaĵo estas la menciita komence, lige kun la lastaj sensaciaj malkovroj,  katedralo de sankta Johano Evangelisto el la limo de la 13-a kaj 14-a jarcentoj. Temas pri trinava pseŭdobaziliko kun defenda karaktero. Ĝia okcidenta muro konsistigas la kastelan alon. Krome kaj la kastelo kaj la katedralo havas komunan sonorilturon.
Kun riĉa, ne ĉiam trankvila pasinteco de Kwidzyń eblas hodiaŭ konatiĝi dank’ al la ampleksa kaj riĉe ekipita muzeo, kiu sian sidejon havas ĝuste en la kastelo. Tie kelketaĝe estas prezentataj bildoj, malnovaj mebloj, skulptaĵoj, ceramikaĵoj, fornoj, sekuristaj kaj forĝistaj elfaraĵoj, armiloj, fotoj kaj ankaŭ… la mezepokaj torturinstrumentoj.
Finante nian viziton en Kwidzyń ni ankoraŭ aldonu, ke ĝia pola nomo originas en la prusa. Ĝi deriviĝas de la nomo de survistula insulo Kwedin aŭ Kwidyn. Tiujn nomojn registras dokumentoj el la 1233 kaj 1243-a jaroj.