• Trarigardo de la Esperanto-Gazetaro
  • 05.06.2007
Ĉi-semajne ni komencu la foliumadon de la E-periodaĵoj per la 2-a nunjara numero de “Kontakto”,  dediĉita al la tegmenta temo “Libero”. Ĝi estas traktita diversfacete kaj en la numeron enkondukas la artikolo de Jean-Marc Leclerq (JoMo) priskribanta sian “liberecanan vojaĝon al liberecana centro”, alivorte al Gulaj-Pole en Ukrainujo, la naskiĝurbo de anarkiisto Nestor Maĥno. Tiu eskapveturo dum lia estado lige kun “Velura Sezono-2004” estis ne sole la deziro aventuri, sed ja sperti kaj kolekti donitaĵojn por romano verkata/ita okcitane – tion fakte ni ne ekscias el la artikolo – pri aparta epizodo historia. Konforme al la tegmenta revutemo kelkaj artikoloj traktas la problemon “liberco kaj la landlimoj”. Profesoro Rubén Feldman González reference al siaj personaj spertoj vivi diversloke landlime,  proksimigas la situacion laŭe de la usona-meksikia limo por konstati, ke “oni facile povas konvinkiĝi pri tio, ke eĉ la plej netrapaseblaj limoj ne bone plenumas sian rolon”. Alian faceton de la limproblemoj inter Usono kaj Meksikio, kaj verdire ankaŭ aliaj latinamerikaj landoj reliefigas Mar Kardenas-Loutzenhaiser. Konsciante, ke Usono kiel la ŝtato kaj nacio elformiĝis el milionoj da enmigrintoj, kiuj celis tien panakire ia. el Eŭropo ekde la fino de la 19-a jarcento estas interese sekvi la raporton de Ĵenia Amis pri la vizito en la novjorka Muzeo de la Enmigrado. Usono, libero kaj landlimoj speguliĝas ankaŭ en la opinioj de kvar esperantistoj loĝantaj en tiu ĉi lando, kiuj en siaj opiniesprimoj kvankam rilatigas sin al la nuna enmigra politiko de Usono ja ne prisilentas la problemojn de la nelegala, sendokumenta restado tie. Iom filozofie la temon libero traktas M. Sanijeviĉ kaj temas pri artikolo  el la nova  rusa periodaĵo “La nova homaro”. Temon iom ekster la ĉefa revudevizo traktas Etuso Myoshi dividante siajn opiniojn marĝene de la iraka milito,  spronanta terorismon. 
Kiel kutime ĉiun numeron de “Kontakto” akompanas “TEJO-Tutmonde”. Temas same pri ĝia dua nunjare numero, kiu alportas kelkajn interesajn novaĵon. Ni ekscias ekzemple, ke TEJO ŝanĝis sian emblemon, ke ekde la nuna numero la leganto  povas konatiĝi kun mezaj TEJO-membroj per la aparta rubriko, kiu prezentas iliajn fotojn kaj respondojn je 6 samaj demandoj: Kiel vi nomiĝas?,   de kiu lando vi venas kaj kie vi nun loĝas?,  kiom da jaroj vi havas?,  kiel kaj kiam vi esperantistiĝis?,  kiujn ŝatokupojn vi havas?, kio estas via vivmotivo?. Ĉi-numere temas pri du junuloj el Kubo kaj el Aŭstralio. Limigante nin al iliaj vivmotivoj la unua deklaras “La triumfo estas por tiuj, kiuj klopodas”, dum la alia citas el Mahatma Gandhi:  – “Estu la ŝanĝo, kiun vi volas vidi en la mondo”.  Per sia 2-a numero “TEJO-Tutmonde” komencas represi interesajn kontribuojn el la membro-gazetoj de la landaj TEJO-sekcioj, tamen la priparolatan numeron malfermas artikolo pri la aranĝo,  pri kiu ni legis jam kelkloke, sed ja kiu tutcerte meritas la atenton – nome impona prezento de E-o kadre de la Internacia Libro-foiro en Jerusalemo. Se temas pri interretaj informoj ni konatigas  kun La Ponto, nova retpaĝo por kunlabore traduki filmojn pere de Esperanto el-  al kiu ajn lingvo, kaj kun tiaj  retejoj kiel Eklaboru kaj Amikumu. Tamen tutcerte la plej interesa estas raporto pri la pionira konkurso de Brazila E-ista Junulara Organizo. Por venki en ĝi la partoprenantoj devas verki 30-40-paĝan sciencan eseon kaj membrologi  al BEJO almenaŭ 5 personojn. La premion konsistigas kelkmonata aŭ dekkelkmonata vojaĝo tra Eŭropo por la laŭreato kiel kultura reprezentanto de Brazilo. Tiu aparta kultura ataŝeo krom ĝui sian premiveturon kaj amuziĝi en Esperantujo havas la taskon almenaŭ 6-foje prelegi pri Brazilo en 6 malsamaj urboj helpe de materialo ricevita de Brazila E-Ligo, dum la Brazila Kongreso sekva dividi siajn eŭropajn spertojn kaj verki minimume du artikolojn  pri la tuta afero por e-gazetoj. Aktuale al la fino proksimiĝas la eŭropa ataŝea vojaĝo de Lucas Vignoli Reis, kiu venontsemajne ankoraŭ planas viziti Ĉebaltan E-Printempon en la pola  Mielno. Miaopinie tre interesa iniciato, kiu – ni aldonu - povis efektiviĝi dank’ al grava sponsorado de la japana Oomoto, Itala E-Federacio kaj individuaj italaj esperantistoj. Tutcerte temas pri ideo subteninda, sekvenda  kaj vastigenda, pri kies rezultoj ni volonte baldaŭ eksius detalojn.
Ankoraŭ en majo atingis nin la laŭvica numero de “La Lanterno Azia”. Malsame ol la du priparolitaj periodaĵoj dulingva kaj kompreneble mi povas rilatigi min sole al la esperantlingvaj kontribuoj. Kadre de la rubriko “Kulturo de Esperantujo” Atilio Orellana Rojas kiel la direktoro de Internacia E-Instituto prezentas ĝin kaj la faman Cseh-metodon. Tion akompanas konciza biografio de Andreo Cseh. Krom kutimaj aktualaĵoj pri la korea E-movado en aprilo la eksterkorea leganto povas ekscii pri la aktivado de la rondo “ktp”. Temas pri relative nova organizo intime kunlaboranta kun japanaj samideanoj kaj krome zorganta pri la literatura kreado de siaj membroj. Kiel ĉi-kampa agadfrukto aperis jam du poemvolumetoj “Vi en mi” kaj “Rigardu la alian trans la ondo”.  Reference al la aprilaj informoj el la vivo de la E-movado tutcerte kaptas tiuj pri la decido inviti al Koreio en la 2013-a jaro Universalan Kongreson,  kaj kontrakto pri ponta rolo de E-o inter Ŭonbulismo kaj Oomoto. Krom la movadaj temoj ja kiel ĉiam eblas konatiĝi kun koreaj literaturaĵoj – ĉi-foje per la 10-a kaj fina segmento kun la rakonto “Menopaŭzo de la Fratino” kaj kun  ĉarma popola rakonto pri “Vojaĝo por serĉi feliĉon”. Kaj fone de ĉio ĉi kun scivolo mi iom povis sekvi la tradukkonkurson, laŭ kies teksto esperanta kaj korea ja estas facile konjekti kiel sukcese aŭ ne oni klopodas fajnigi la lingvouzon.
Periodaĵo literatura, dediĉita tamen prefere ne al originalaĵoj   estas la islanda “La tradukisto”. Kun kelka prokrasto mi konfirmas la ricevon de ĝia tria pasintjara numero, kiu konatigas pere de e-vesto ĉi-foje la kreadon de kvar islandaj poetoj kaj verkistoj. Aparte ravis min la rakonto de Rúnar Kristjánsson tradukita de Sigurđur H. Pétursson „Fidela al la propra kredo”, kiu verkita de nuntempulo redonas la etoson de  la mondo ŝajne ne plu ekzistanta unuflanke kruda, aliflanke honesta, en kiu la honesto venkas.  Kompreneble kiel ĉiam “La Tradukisto” enhavas ankaŭ tradukojn el la esperantlinga literaturo.  Ĉi-foje temas pri verkoj de tiaj aŭtoroj kiel Mao Zifu, William Auld kaj Lee Tae-Joon. Ne mankas etaj biografiaj notoj pri la islandaj kaj esperantlingvaj aŭtoroj.
Fine ni danke konfirmas la plej novan numeron de “Magdeburga Folio”, kiu pere de sia junia numero referencas al la antaŭnelongaj decidoj en Pola Radio transprese el “Libera Folio”, kio evidente estas interesa por la E-leganto, en la kuntesto de la esperantlingvaj programoj de PR. Sed unuavice la leganto de la junia “Magdeburga Folio” ricevas de ge-roj Plümeke fortan spronon viziti Parizon, tiom iliaj impresoj pri diversaj estadoj tie estas logaj.  Nu, ne eblas preterlasi la viziton en la katedralo de Magdeburgo,  kies valorajn trazorojn priskibas  la redaktoro mem. Se neniu el tiuj vizitoj eblas ja estas ŝanco plani la ĉi-someran estadon en SOMERE, laŭvica esperantuja renkontiĝo lanĉata  de Lu Wunsch-Rolshove en Germanujo.