“Urbo kun la estonteco, riĉa je la pasinteco” – tiu slogano troviĝas en la urbopaĝaro de Piotrków Trybunalski en la centra Pollando, situanta sudokcidente de Varsovio, proksime de Łódź (Lodzo). Temas pri urbo kun pli ol 80 mil loĝantoj, centro industria, serva, kulturkleriga, la dua laŭ la grandeco en la lodza vojevodio. Ĝi rolas ankaŭ kiel grava trafika nodo, tra kiu kondukas vojoj el la nordo suden kaj el okcidento orienten. La vizitanton logas ankaŭ ĝia historio kaj vidindaĵoj. La malnovurba kvartalo kun la konservita mezepoka urboplano, defendaj muroj el la 15-a jarcento, barokaj preĝejoj, interesa arkitekturo de la Tribunala Foirplaco kaj kastelo de reĝo Sigismundo la Maljuna. Aldonendas, ke Piotrków estas ankaŭ la naskiĝloko de la pola duĉambra parlamento kaj demokratio.
Laŭ legendo la urbon establis la vivanta en la unua duono de la 12-a jarcento potenca pola magnato, Piotr Dunin Włostowic, kiu pentante pro malnobla ago devis elkonstrui en Pollando 77 preĝejojn. Inter ili troviĝas la plej malnova preĝejo en Piotrków. Ĝia patrono estas sankta Jakobo kaj laŭ la nomo de lia patro la urbo ricevis la nomon Piotrków. La dua nomsegmento Trybunalski [Tribunala] aperis en pli posta periodo por memorindigi la Reĝan Tribunalon, kiu havis tie sian sidejon. Nome la varsovia sejmo debatanta sub la gvido de reĝo Stefan Batory establis la plej superan tribunalon de la Pola Reĝolando, la tn. Reĝan Tribunalon. En Piotrków sian sidejojn havis tiu por la provincoj Mazovio kaj Grandpolujo. Ĝi funkciis dum 214 jaroj, komencante de la 1578 jaro eĉ ĝis la katastrofo de la pola ŝtato fine de la 18-a jarcentoj, do ĝia dispartigo inter Rusujo, Prusujo kaj Aŭstrio.
La historia origino de Piotrków ne estas konata. La unua mencio devenas el la privilegio de la krakova princo Leszek la Blanka el la 1217-a jaro, konfirmanta verdikton de la princa tribunalo favora por la cisterciana klostro en la proksima Sulejów. Bedaŭrinde la unuaj urbodokumentoj de Piotrków detruiĝis senrevene komence de la 15-a jarcento pro granda incendio eksplodinta en la urbo. El la sama periodo devenas la plej malnova ĉefparoĥa preĝejo, kies muroj dum jarcentoj estis atestantoj de eventoj kun grava signifo por la Pola Reĝolando. Ĉi tie per solenaj diservoj estis inaŭgurataj ĝeneralaj asembleoj de la pola nobelaro kaj sejmaj debatoj, kaj pli poste la sesioj de la Reĝa Tribunalo. En la ĉefparoĥa preĝejo regis la ligna bildo de Dipatrino Tribunala, kiu por la periodo de la funkciado de la Tribunalo estis transportata el la preĝejo al la urbodoma kapelo, troviĝanta apud la tribunala salonego. En la ĉefparoĥa preĝejo siajn regadojn estis inaŭgurantaj la elektataj reĝoj de Pollando, tie tributomaĝon al la regantoj de la Respubliko estis prezentantaj la grandaj majstroj de la Teŭtona Ordeno.
Dum la Ĝenerala Asembleo de la pola nobelaro en Piotrkow kunvokita de reĝo Olbracht en januaro de la 1493-a jaro definitive estis formita la pola parlamento kun la divido je la Senatana kaj Deputita Ĉambroj. Tiuj eventoj kaŭzis, ke Piotrków tiuperiode rolis kiel dua, politika ĉefurbo de la Reĝolando. Nenio do miriga, ke la 15-a kaj 16-a jarcentoj estas la periodo de aparta disfloro de la urbo, kiu malgraŭ elementaj plagoj fine de la 16-a jarcento havis pli ol 3 mil loĝantojn kadre de la urbomuroj kaj en siaj vastaj antaŭurboj. La falon de la urbo kaŭzis la sekvoj de la militoj kontraŭ Svedujo en la 17-a jarcento kaj komence de la 18-a. Aldone granda incendio en la 1786 detruis la barokan konstruaĵaron de la Malnovurba Kvartalo. En tiu malfacila periodo por la urborenomo gravis du monakaj kolegioj, en kiu kleriĝis nobela junularo el vastaj landregionoj. Dum la 123-jara dispartiga periodo Piotrków akiris la evolueblon kaj reakiris iusence sian signifon pro la lanĉo de la varsovia-viena fervojo meze de la 19-a jarcento kaj kreo, kadre de la Pola Reĝolando, de la administra centro de Piotrków-gubernio, kiu funkciis ĝis la 1-a mondmilito. En la periodo de la 1-a mondmilito Piotrkow troviĝante sub la aŭstra-hungara okupacio denove ekrolis kiel politika centro, en kiu aparte viglis la patriota movado kaj la urbo fariĝis loko de la rektrutado al la Polaj Legioj. Post la reakiro de la sendependeco en la 1918-a jaro Piotrków kiel distrikta urbo en la lodza vojevodio perdis sian ĝistiaman signifon de la administra kaj politika centro. Dum la 2-a mondmilito en Piotrków Trybunalski sian sidejon havis la regiona strukturo de la konspira pola ŝtato. Piotrków Trybunalski rolis ankaŭ kiel centro de bone organizita rezista movado. Sekve de la militdaŭro Piotrków perdis 30 procentojn de siaj loĝantoj, inter kiuj preskaŭ komplete estis ekstermita ĝia juda loĝantaro.
Longdaŭra, preskaŭ 800-jara historio de Piotrków abundas ne nur je la historiaj faktoj, sed ankaŭ eventoj gravaj por ĝia soci-kultura vizaĝo. Jam en la 1569-a jaro reĝo Sigismundo la 2-a Aŭgusto permesis en Piotrków setliĝi al la unuaj judoj. Ilia prospera vivo finiĝis en la daŭro de la 2-a mondmilito. Jam en septembro de la 1939-a jaro la germana okupaciinto fermis judojn en la getto, kiu estis likvidita en oktobro de la 1943-a jaro kaj preskaŭ ĉiuj ĝiaj loĝantoj transportitaj al la koncentrejo Treblinka. Temis cetere pri la unua getoo establita de germanoj sur la polaj teritorioj.
La dua nacia kaj religia grupo, kiu venis al Piotrków konsistis el ortodoksaj grekoj el Makedonio, la rifuĝintoj el la otomana imperio, kiun la Pola Respubliko akceptis meze de la 18-a jarcento. Baze de la reĝa privilegio en Piotrków setliĝis 30 familioj, kiuj ricevis tie por sia dispono kapelon de Ĉiuj Sanktuloj. Kiam Piotrkow fariĝis la ĉefurbo de la gubernio, la kapelo estis plukonstruita kaj rolis kiel kirko. Ĝis hodiaŭ en Piotrków ekzistas malmulnombra grupo de ortodoksuloj kaj la kirko kune kun la ortodoksa tombejo restis firma elemento en la arkitekturo de la urbo. La trian nacian grupon en Piotrków konsistigis germandevenaj protestantoj, kiuj venis post la 1793-a jaro, kiam Piotrkow ektroviĝis sub la regado de la prusa reĝo. Tiam ekloĝis tie multaj oficistoj, komercistoj kaj metiistoj de la evangelia-aŭgsburga konfesio, al kiuj oni komence disponigis katolikan sanktejon. Kun la tempofluo ankaŭ ili ricevis sian paroĥon kaj ankaŭ ĝis hodiaŭ protestantoj konsistigas malmultnombran konfesian grupon en la urbo.
Kiel dirite en la komenco nun unu el la plej gravaj atutoj de Piotrków Trybunalski estas ĝia situo en la centro de la lando, ĉe la vojkruciĝo de gravaj landaj kaj internaciaj aŭtovojoj. Dank’ al ili kaj trapasanta tra la urbo unu el la plej gravaj en la lando fervojlinioj Piotrków fariĝis ideala loko por investantoj. De kelka periodo Piotrków fieras esti ankaŭ grava akademia centro en la lodza vojevodio.
La pasinta komence de junio festo de la urbo estis la okazo ne nur por distro kaj amuzo, sed ankaŭ por renkontiĝo kun reprezentantoj de kelkaj el la partneraj urboj. Finante nian viziton ni aldonu, ke Piotrków Trybunalski rolis kvazaŭ “aktorino”, fariĝinte la filma fono en kelkaj konataj polaj filmoj, interalie en “Sinjoro Tadeo”, kameraita de Andrzej Wajda en la 1999.