• Trarigardo de la Esperanto Gazetaro
  • 12.06.2007
Jam post la lasta trarigardo atingis nin la papera versio de “Esperanto” revuo, kiu al multaj el ni, tutcerte al ĉiuj komitatanoj dum dek kelkaj semajnoj servos por detala analizo pro la enestanta en ĝi “Estrara Raporto pri UEA en la 2006-a jaro”. Tiu ĉi 14-paĝa teksto, konsistanta el la raportoj de diversaj aŭtoroj fokusiĝas pri diversfacetaj aktivadoj en la esperantista komunumo, ne ĉiam rekte ligitaj kun la iniciatoj de la organizo, sed alikaze ĉiam de ĝi aŭspiciataj. Kiel ni povas legi en la ekspliko “Kio estas la Estrara Raporto”: “Principe la raporto kovras la antaŭan kalendaran jaron kaj ĝi traktas tiujn agadojn, kiuj estas rekte ligeblaj al la Asocio. Tamen en la praktiko estas foje malfacile distingi la agadon de la fakaj asocioj, aŭ eĉ de sendependaj institucioj, kiuj tamen proksime rilatas al la Asocio. Tiu ĉi raporto do prezentas bildon de la agado de UEA en la kunteksto de la ĝenerala laboro de la E-movado, ĉefe dum la jaro 2006”. Ĝuste pro tiu ĉi premiso ni legas en la raporto jen pri iuj aktivadoj strikte ligitaj kun la programo de la lasta UK, jen pri aliaj aranĝoj dumjaraj, aŭspiciitaj aŭ kunorganizitaj kun UEA. Ekzemple pri la bratislava konferenco organizita de la slovaka registaro “Perspektivoj de lingva politiko kaj de lingvaj rajtoj en Eŭropa Unio” ni trovas en la raporto referencojn kelkloke. Nun ĉiu el la legantoj havas la ŝancon memstare analizi la bildon elformiĝantan pri UEA en la 2006-a, kion aparte diskutos la Komitato dum la jokohama UK. Cetere nun laŭ la alvoko de UEA-prezidanto “ĉiu komitatano kaj membro de UEA faru al si la fundamentan demandon: kial mi apartenas al ĉi tiu komunumo? Kaj krome oni faru al si ankaŭ la same fundamentan demandon: ĉu ĉi tiu komunumo fartas bone aŭ malbone?” – fino de la citaĵo.
Kvankam la junia “Esperanto” evidente estas dominita de la kutima retririgado al la aktivadoj de la E-komunumo dum la raporta jaro inaŭguras ĝin “Malferme” kun la informo ankaŭ retrorigarda, nome pri la pasintjara atribuo de la prestiĝa usona Premio Cassandra Pyle  al la eksa prezidanto de UEA Humphrey Tonkin. Atribuas ĝin la organizaĵo NAFSA, profesia organizaĵo de tiuj,  kiuj gvidas internaciajn fakojn en universitatoj, prizorgas eksterlandajn studentojn kaj sciencistojn, aranĝas eksterlandan studadon por usonaj studentoj ks. Profesoro Tonkin ricevis ĝin kiel persono, kiu ludis gvidan rolon en internaciaj interŝanĝoj laŭ tutmonda skalo.
Samnumere ni trovas ampleksan raporton pri la moskva konferenco okazinta meze de aprilo “Propedeŭtika rolo de Esperanto en lernado de fremdaj lingvoj”. Ni ekscias pri ĝia historia fono kaj pri la fakto, ke ĝi - post pluraj klopodoj - ricevis aprobon de Rusa Akademio pri Klerigo, kiu eĉ rekomendis por ĝi 9 siajn reprezentantojn. Malgraŭ  tio efektive partoprenis ĝin nur du, cetere nur komence,  kio la raportanta aŭtoro difinas kiel obstrukcon flanke de la rusa ministerio.  Malgraŭ klara deklaro de Nelli Rozina, vicdirektorino de la Departemento pri la ŝtata politiko kaj normig-jura reguligo en klerigo, ke oni atendu de la ministerio neniun subtenon  la rezolucikonkludo aprobita unuanime deklaras ke, ni citas: “la konferenco opinias necesa turni sin al la Ministerio pri klerigo kaj scienco de la Rusia Federacio kun la propono subteni la efektivigatajn en Rusio eksperimentojn celantajn riveli kaj konfirmi la propedeŭtikan valoron de Esperanto, kaj enkonduki la internacian lingvon Esperano en studplanojn de rusiaj klerigejoj, samrajte kun ĉiuj aliaj fremdaj lingvoj, kiel propedeŭtikan rimedon antaŭ lernado de fremda lingvo” – fino de la citaĵo.
Se en la organo de UEA “Esperanto” dominas la estrara raporto, “La Ondo de Esperanto”, kiu subtitole informas esti Internacia Sendependa Magazino junie enkondukas en la numeron per “Vortoj de Komitatano Z”. Li formulas dubojn kaj esperojn pri nova Estraro menciante la nomojn de Probal Daŝgupto, Barbara Pietrzak, Yves Bellefeuill, Marija Beloŝević kaj Ranieri Clerici, kiujn ia. enhavis la propono de elektokomitato. La plej esenca ŝajnas esti en tiuj spekulativadoj lia dubo: “Indas demandi ĉu komisiono por tia tasko entute taŭgas. Kial ne provi per komisiito?...La kapablon de kandidatoj konsistigi teamon komisiito povus taksi pli bone ol komisiono, ĉe kies propra elekto oni ne atentas, ĉu ĝi povas funkcii kiel teamo” – fino de la citaĵo. 
Sed la junia “Ondo” enhavas unuavice multajn legindaĵojn esperantologiajn kaj interlingvistikajn, kiujn malfermas interparolo kun Andreas Kűnzli,  la aŭtoro de la enciklopedieca verko “Universalaj Lingvoj en Svislando”. Respondante ia. la demandon de la revuo li inter la plej legindaj artikoloj mencias kelkajn: “…interesa estas la tuta ĉapitro pri Volapűk, kiu ja ankaŭ prezentas kelkajn kuriozaĵojn. Aliaj legindaj artikoloj temas pri gazetaro nacilingva, familioj esperantistaj, virinoj, Svislando, SES, UEA, Gonzague de Reynold, Hodler, Reverdin, Esperanta Civito, sed ankaŭ ĉapitroj pri Ido, Occidental, Interlingua kaj interlingvistiko”. La revuo demandis sian interparolanton ankaŭ pri liaj opinioj koncerne Esperanto-Civiton kaj UEA-an. Kompreneble ne eblas citi amplekse,  mi do limigu min al jenaj konstatoj “Prefere oni deklaru EC-on pli kiel nedevigan eksperimenton anstataŭ kiel necesan potencon kun movadinterna opozicia karaktero”…. kaj “UEA ludas komplete alian rolon ol EC: ĝi ĉefreprezentas, kiel monopolisto, iom rigida, ege konservativa en sia kulturo, tamen sufiĉe heterogena kaj ankoraŭ sufiĉe potenca, ĉar portata de la mezaĝuloj kaj maljunuloj….. Oni evitu iel perforti la organizon. La pereo de UEA estus katastrofo por la tuta E-movado. Pro tio necesas nepre eviti la malfortiĝon de UEA”. Ni ne evitu tamen relefigi la bedaŭroesprimon de Andreas Kűnzli, ke iuj reprezentantoj de EC kiel Silfer, Martinelli, Żelazny ne partoprenas la UK-ojn,  dum kiuj ili povus kontribui en la kleriga programo kaj preni pli grandan rolon, ol ili havas en sia EC. Estas interese legi ankaŭ pri novaj projektoj de la interparolanto, inter kiuj li mencias la germanlingvan biografion pri Zamenhof. Cetere la “Ondo” informas laŭ HeKo, ke ankaŭ Walter Żelazny verkos historiografie kaj sociologie valoran libron pri la kreinto de la IL. Oni premisas – la iniciaton lanĉis la Ĝenerala Asemblo de LF-koop,  ke ĝi kunigos biografiajn elementojn kun la analizo de Zamenhof-pensaro.
El inter aliaj materialoj legeblaj en la junia “Ondo” ni  menciu adaptitan ĉapitron el la libro de Aleksandr Duliĉenko “El la serĉado de la mondlingvo, aŭ interlingvistiko por ĉiuj”,  kiun eldonis Sezonoj. Sekve Detlev Blanke en ampleksa artikolo “Ni konservu la sciojn” prilumas kelkajn kriteriojn ĉirkaŭ la problemo de bibliotekoj kaj arkivoj. La baza celo estas diskutenda strategio  de la E-komunumo por certigi la konservon de ĝiaj spiritaj trezoroj kaj ilian transdonon al la postaj generacioj.  Sprita titolo de la artikolo de Michel Duc Goninaz “Kiel la anĝela “po” povas helpi vin por ricevi dolarojn, manĝi pomojn kaj eble ĉesigi la fumandon” verŝajne logos eĉ gramatikobstinulojn konatiĝi kun la prepozicio reganta numeralojn. “Naŭan Oficialan Aldonon de Akademio de Esperanto al la Universala Vortaro” apudas informriĉa kaj detala ekspliko de Bertilo Wennergren  pri tio “Kial fari Oficialajn Aldonojn”. Estas do bone ekkonscii, ke kiel li eksplikas “Tio, kion la Akademio vere plenumas per siaj Oficialaj Aldonoj estas verkado de vortaro, nome de la Universala Vortato”, al kio devantigas ĝin la statuto metinte la taskon verki vortaron kun difinoj en Esperanto. Kiel atentigas la aŭtoro: “en tiu ampleksigita versio de la Universala Vortaro oni tamen devas zorge distingi inter la origina Fundamenta parto kaj la postaj aldonoj.… Laŭ la statuto de la Akademio ĝiaj >decidoj povas esti nuraj rekomendoj aŭ malrekomendoj, aŭ definitivaj aproboj aŭ malaproboj<, el inter kiuj ĉi lastaj estas pli fortaj kaj firmaj rekomendoj ol la unuaj. La Direktoro de la akademia sekcio pri la Ĝenerala Vortaro unuflanke ne kaŝas, ke praktike la Akademio havas neniajn rimedojn (nek deziron) trudi siajn decidojn, aliflanke li esprimas la esperon, ke la Esperanta lingvokomunumo rigardas kaj plu rigardos la rekomendojn de la Akademio kiel utilajn kaj sekvindajn”.
 Tiuj ĉi aparte ampleksaj artikoloj ne elĉerpas la tutan enhavon de la junia “Ondo”, kiu tutcerte pro la ĵus menciitaj kontribuoj meritas apartan atenton.