- Trarigardo de la Esperanto Gazetaro
- 19.06.2007
Denove multas surtable E-periodaĵoj el Azio, ĉiuj aktualaj, preskaŭ ĉiuj juniaj. „La Revuo Orienta” la organo de JEI aperas sub la devizo „por sukcesigo de la Universala Kongreso”. Ĉi-temaj kontribuoj celas unuavice la japanan leganton, estas japanlingvaj, sed per la esperantaj resumoj ankaŭ la ceteraj ekscias, kio estas nun la ĉefzorgo de la japanaj organizantoj. Ekzemple, ke la japanaj esperantistoj uzu la kongresokazon por ĝui, amikiĝi, lerni kaj kontribui, kaj ke ili pozitive partoprenu la kongresprograman trapason. Tion sufloras HORI Yasuo en la komenco de la revuo dum aliaj unuopaj aŭtoroj detaligas, al kio doni apartan atenton. Oni ia. substrekas, ke eĉ kelkaj programeroj pri Japanio povas bone servi ne sole al la eksterlandaj kongresanoj. Evidente ne mankas artikoloj pri la aranĝoj antaŭantaj kaj sekvantaj la Universalan Kongreson, kiel la 5-a Nitobe Simpozio kun la temo „Eŭropaj lingvoj kaj aziaj nacioj: pasinteco, politiko, potencialo”. Cetere valoras ĉi-rilate mencii la recenzon pri la libro „Lingvoj, potenco kaj diskriminacio” komplilita de MASIKO Hidenori, libro liveranta al la japanaj interesiĝantoj pri sociologio aŭ socilingvistiko argumentojn pri lingvaj rajtoj de nepotenculoj pri la infomado. La leganto informiĝas krome pri la 40-a ILEI-konferenco kaj la ĉi-jara Infana Kongreseto. Cetere por iuj certe povas esti alloga la informo, ke en la daŭro de UK funkcios ĉi-jare ankaŭ Infana Vartejo. Lige kun la elekto de la nova UEA-estraro en Japanio apartan kontribuon alportas Tacuo Huĝimoto, deklarante la deziron, ke en ĉiuj estraroj estu almenaŭ unu el tri aziaj ĉefesperantujoj: Ĉinujo, Koreujo kaj Japanujo. Krom tiuj japanlingvaj kontribuoj kun E-resumoj, dediĉitaj al la proksimiĝantaj esperantaj rendevuoj en Japanujo la esperantista leganto povas konatiĝi kun laŭvica guberniprezento, ĉi-foje Jamagata. En la junia „La Revuo Orienta” aperas la laŭvica artikolo el la serio „Lingvetoj, lingvegoj – ĉiuj egalaj”. Ĉi-foje HAJAŜI Saĉiko deklaras la opinion, kial ŝiaopinie la ĉeĥa estas la plej malfacila lingvo en la mondo.
El Japanio venas periodaĵo, kiu delonge klopodas spegulas la bunton de la azia E-movado. Temas pri la bulteno de KAEM „Esperanto en Azio”. Ĝia lasta, maja numero spegulas tiom riĉan bildon de la E-okazaĵoj en tiu ĉi mondregiono, ke ne eblas miri pro la konstato de la redaktoro HORI Yasuo, ke „Azio ardas”. Kompreneble li unuspire mencias la plej gravajn te. Internacian Junularan Kongreson en Vjetnamio, Universalan Kongreson kaj ILEI-konferencon en Japanio, samtempe atentigante, ke „inter tiuj grandaj eventoj okazados tiel multaj kongresoj, renkontiĝoj, kursoj ktp. en diversaj landoj, ke ni ne povas kolekti ĉiujn raportojn en tiu ĉi malgranda revuo, tamen vi sentu novajn ventojn blovantaj en la tuta Azio”. La redaktoro ne troigas, ĉar krom la menciitaj de li plej gravaj kongresoj jam aperas informoj pri kelkaj interesaj projektoj, kiel la 5-a Azia Kongreso de Esperanto en Hinda Unio te. en Barato komence de la venonta jaro, te. en februaro, kiel la plano lige kun la oktobra Japana E-Kongreso eldoni la esearon „Esperanto kaj mi” kun almenaŭ 100 kontribuoj de aŭtoroj el la tuta Azio, aŭ kiel la plano pridonaci klubojn per elektitaj eldonaĵoj el Japanio, kion planas KLEG. Multas raportetoj pri eventoj pasintaj en pluraj landoj de la regiono, kiel Vjetnamio, Ĉinio, Japanio, Barato, Koreio, Irano, Pakistano, Taĝikio, Nepalo, Uzbekio, kiuj konkretaekzemple reliefigas la ardantan esperante Azion. Se al tio ni aldonos kelkpaĝan liston de 151 novaj UEA-membroj en la regiono – plej multaj en Vjetnamio kaj Ĉinio - subvenciitaj de „Fondaĵo Azio de UEA” ni ricevas klaran bildon pri kontinua kaj sukcesa realigado de KAEM-projektoj.
El Japanio venis krome en la ĵusaj tagoj „Nova Vojo”, la revuo de EPA kaj „La Movado” de Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj.
La junia „Nova Vojo”, kiel preskaŭ ĉiu el la menciataj hodiaŭ periodaĵoj (evidente krom KAEM-bulteno) estas dulingva. Ni trovas en ĝi ia. tre interesan artikolon de Ildete Barbarosa de Aquino el Brazilo pri Bona Espero, kiu – ja ni memorigu – la 1-an de julio oficiale solenos sian 50-jariĝon. La aŭtorino – mem edukitino de Bona Espero - memorigas, ke tiu ĉi neregistara organizaĵo, establita de esperantistoj, konsiderita kiel organizo de publika federacia utileco taksas „sian edukan laboron kiel „preventan medicinon” en la lando, kie milionoj da homoj malsatas kaj kie milionoj da infanoj vivas kaj mortas surstrate”. Ŝi memorigas 5 bazajn konceptojn, baze de kiuj funkcias Bona Espero – inter kiuj du rekte rilatantaj al Esperanto. Temas pri viva ĉeesto de Esperanta kulturo en la vivo de ĉi tiu organizo pere de laboro de esperantistaj volontuloj el diversaj landoj. Temas sekve pri graveco de kontaktoj kun eŭropaj esperantistoj (ĉefe germanaj), esencaj pro la fakto, ke la brazila ŝtato donas malpli ol 5 procentojn de necesaj financaj rimedoj por vivteni la infanojn. Konklude ŝi konstatas: „Evidente la agado de la Institucio havas apenaŭ lokan dimension, ĝi estas modesta kaj certe „ne savas la mondon”, sed ĝi estas tre vigla, pozitiva ekzemplo de homa solidareco, de internacia solidareco de esperanto-parolantoj tra la kontinentoj kaj antaŭ ĉio – ĝi ne estas „projekto” nek „fantazio” – sed bone funkcianta realisma ekzemplo, ke „alia mondo eblas”, se respondecaj homoj sin dediĉas al edukado en sanaj favoraj kondiĉoj, sen troa konsumismo kaj en intima rilato kun la naturo”. La aŭtorino, kiel dirite, mem estas edukitino de Bona Espero, kaj dank’ al la kontaktoj inter ĝi kaj Oomoto realiĝis ŝia vizito en Japanio. Sed la junia „Nova Vojo” donas la atenton ankaŭ al aliaj projektoj movadaj, kiujn subvencias Oomoto. Jen ni trovas ĉi-numere la plenan liston de la premiitoj per la Premio Onisaburo Deguĉi en la jaroj inter la 1987-a kaj la 2006-a jaroj. Kompreneble ni mem fieras, ke inter la premiitoj, kiuj havis la honoron ĝin ricevi en la 1993-a jaro troviĝis ja ankaŭ E-redakcio de PR. La premio Onisaburo Deguĉi havas jam iom longan historion. Al la plej novaj subvencioj de Oomoto apartenas apogo al la premio de Brazila E-Ligo por „BEJo-Ataŝeo 2006”, pri kio ni menciis en la lasta trarigardo, referencante al „TEJO Tutmonde”. El la junia „Nova Vojo” ni povas mencii la dankvortojn de ĝia nuna laŭreato Luko, gajninta la premion pro sia konkursverko „La religiaj baroj”. Sed ja estas krome interese legi, ke Oomoto subtenis lanĉon de memoroŝtono, en la ĉeha Olomouc lige kun la 5-a Ĉeĥoslovaka E-kongreso en la 1932-a jaro, kion memorigas Jan Duda el ĉi tiu urbo. Ni menciis pri du kontribuoj de brazilanoj, sed ni trovas en ĉi tiu numero de „Nova Vojo” kroman. Nome la organo de EPA pere de la vortoj de respondeculino de la Departemento pri Esperanto memorigas la celojn kaj aktivadojn de la fondita en tiu ĉi lando Ligo de Bona Volo, kies „unu el originalaj iniciatoj” estas la disvastigado de Kompleta kaj Senlima Ekumensimo”. Tradicie en „Nova Vojo” ni trovas felietonon de Tacuo Huĝimoto. Ĉi-foje per laŭvica segmento li proksimigas la figuron kaj signifon de profesoro Tadao Umesao.
Pri la postkongresa aranĝo „Bonvenon al Omooto” la leganto informiĝas la laŭvican fojon ne nur pere de „Nova Vojo”, sed ankaŭ pere de „La Movado” la komuna organo de KLEG. Same informoj pri ĉi tiu aranĝo, kiel ankaŭ pri la jokohama UK kaj aliaj estas japanlingvaj. Sed „La Movado” ĉiam ankaŭ liveras al siaj legantoj tekstojn esperantlingvajn. La laŭvican fojon ni trovas literaturan tradukaĵon en la ciklo „Rakontoj antaŭ longa tempo”. Ĉi-numere temas pri - por eŭropanoj eble ne facile komprenebla koncepto - ke ankaŭ malsano havas spiriton. Tiu ĉi rakonto iel aparte korespondas kun la tiunumera rubriko „Kajero libervola”, en kiu la aŭtoro priskribas siajn spertojn kun gripo kaj kontraŭgripa medikamento kun iom maltrankviligaj kromefikoj. Laŭvica fragmento de „Vortaro por Lernantoj” de Laŭlum, propono por E-deklamo - ĉi-foje de „Japenesko” de William Auld kaj krucenigmo kompletigas la esperantlingvajn kontribuojn al la junia numero de „La Movado”.