• Trarigardo de la Esperanto Gazetaro
  • 26.06.2007

Nur antaŭ kelkaj tagoj atingis nin la lasta  numero de “Internacia Pedagogia Revuo” kun kompletigaj informoj pri la 40-a ILEI-Konferenco en Ranzan, kiu disvolviĝonte tuj post la Universala Kongreso donas la ŝancon ne nur pli longe esperantumi en la kongreslando, sed ankaŭ trakti amplekse la konferencotemon “Virinoj en Esperanto kulturo”. Cetere oni ricevos pli ampleksan alrigadon al tiu temo dank’ al la direktorino de la Ŝtata Eduk-Centro por Virinoj, kiu gastigos la konferencon kaj simpozion. La sama numero de “IPR” liveras ankaŭ komencajn informojn pri la venontjara ILEI-konferenco en Benino. Ĝia temo jam estas konata, “Instruistoj de Esperanto por la Planedo Tero”. Sed pri la loko de la konferenco en la 2009-a oni scias ankoraŭ nenion, tiel do aktualas la alvoko al la unuopaj ILEI-sekcioj inviti ĝin en la jubilea jaro. 
Kompreneble ILEI-konferencoj estas aranĝoj apogeaj en la vivo de la Ligo. Dume la laboro ja daŭras tutjare kaj tiu ĉi numero de “IPR” enhavas ĝuste tian pli ampleksan alrigardon pere de la Estrara Raporto 2006, kiu koncentriĝas ĉirkaŭ kelkaj devizoj. Temas pri instrukapabligo, plia modernigo de lernado, instruado kaj ekzamenado de E-o, organiza plifortiĝo, tutmondiĝo kaj melfermiĝo, informado, konferenco, scienca kaj universitata agado, lerneja agado, internaciaj ekzamenoj de ILEI/UEA. Ĉiuj temoj traktitaj koncize, sed samtempe elĉerpe.
Ni trovas krome la sinprezenton de ILEI-vicprezidanino Zofia Korody akcentanta, ke ŝiaj ĉefaj taskoj kiel estrarano estas: “ekkoni kaj helpi la agadon de jam funkciantaj E-centroj, prizorgi instrukapabligon, havi superrigardon pri ekzistantaj klerigformoj, ellabori novajn kadrojn kaj konsideri eblecojn, kiel kaj kie ni povas trejni novajn kolegojn?” Nu evidente iu el ili troviĝas en Interkultura Centro Herzberg, kun kiu ŝi estas intime ligita, evidente do  ŝia sinprezento enhavas informojn pri ĝiaj du aktualaj ofertoj. La enestantaj en “IPR” raportoj kompreneble rilatas al pli vasta gamo de eventoj, ekzemple ligitaj kun la programo “Gvidu la flugilojn de malfacila vento”, aŭ kursoserio de Katalin Kovacs bazita sur la vivo kaj verkoj de Van Gogh. Ne mankas informa trarigardo pri la aktivadoj de la unuopaj ILEI-sekcioj. La priparolata “IPR”-numero enhavas ankaŭ la relative ampleksan artikolon de Geza Kurcz origine direktitan al la hungarlingva publiko “Ĉu eterna Babelo aŭ ekzistas eliro”, kiu evidente enhavas argumentojn celitajn ĉefe al eksterkomunuma leganto,  rilate avantaĝojn de Esperanto.
Ĉi-semajne sur mia tablo troviĝas ankaŭ la tria numero de sendependa revuo de polaj esperantistoj, kiu portas la titolon “Pola Esperantisto” kaj referencas al ĝia establojaro 1906. El la redakcia felietono de Kazimierz Leja – reliefiganta malfacilon  komuniki kun la oficialaj PEA-instancoj – ni citu du ja gravajn decidojn. Pri lia rezigno plu aparteni al PEA, kaj pri ĉesigo aperigi la periodaĵon ekde la venonta jaro. Ni ekscias krome, ke la redakcia komitato, en kies konsisto troviĝas krome Tomasz Chmielik kaj Lidia Ligęza “decidis pripensi eventualan eldonadon de alie nomata nova revuo por esperantistoj, depende de la interesiĝo kaj postuloj de la nuntempaj legantoj de “PE”. Ili ricevas do kun la 3-a nunjara numero de la revuo resendendan poŝtkarton-enketon koncerne pluaperigadon de la periodaĵo kun nova titolo, kiun ili ankaŭ mem povas proponi. Ne eblas kaŝi, ke la tradicia revutitolo de polaj esperantistoj frontas krizon, kion ja atestas ankaŭ la letero de leganto, emfazanta miron ke en “Pola Esperantisto” ne aperas informoj ligitaj kun la pola E-movado. Krizon ne povas vuali la  respondo de la redaktoro, ke la citita letero estas la 10-a, kiun li ricevas de la legantoj dum preskaŭ 5-jara redaktado de tiu sendependa revuo. Certe tio estas enpensiga, eĉ se li faras la rezervon, ke – mi citas -  “Pola Esperantisto” malgraŭ sia iom alia karaktero ol la movada “organo” neniam rifuzis aperigi iujn ajn informon aŭ raporton, se nur sendita ĝustatempe”. Evidente eĉ en tiu ĉi numero ne mankas tiaj informoj, kiel ekzemple ke en la krakova E-societo Lidia Ligęza estis reelektita prezidantino, PEA-prezidanto rekomendas sian polan version de la E-lernolibro de Stano Marček “Esperanto per Rekta Metodo”. Eta raporto pri la unumaja rendevuo de esperantistoj sur la ponto super Odra-rivero lime de Pollando kaj Germanujo en Frankfurt/Słubice ja evidente atestas, ke la esperantista vivo viglas. Kompreneble ni trovas en la 3-a numero de “Pola Esperantisto” sufiĉe multan legeblan materialon, eĉ se plurkaze temas pri represaĵoj aŭ artikoloj legitaj jam alifonte. Ekzemple temas pri la historio la artikolo de Boroĥov en la traduko de Sergiej Tyrin “La esperantistoj kunvene – la juda demando en la kongreso de Esperanto”. Ekzemple koncerne la nuntempon el “Libera Folio” estas citita interparolo kun Probal Dashupta “La sekva prezidanto -?-  volas reinventi UEA-n..” Pere de la listo “disvastigu” – ni konatiĝas kun intervjuo de Claude Piron donita la 1-an de septemnro al la “Abruzzo Oggi”. Lia argumentado kiel ĉiam   rilatas al la komunikado, problemo de la lingva kaj kultura defendo kaj latena ĉi-koncerna rolo de Esperanto. Ne mankas kontribuoj de polaj aŭtoroj, ekzemple Czesław Baranowski en la laŭvica lingva rubriko okupiĝas pri la prepozicio “laŭ”. La leganto ekscias resume pri la magistriga disertacio de Katarzyna Szałapska pri “Esperanto en la interkultura komunikado”.
Kvankam la enkonduka artikolo de Kazimierz Lega  “politikumi” analizante la signifon de ĉi tiu vorto en konsideron prenis la “manieron, kiel estas regataj la aferoj de […] asocio, kiel estas plenumata iu difinita agado”, tamen ne mankas kontribuo al la signifo de la vorto “politikumi” -   “la arto regi socion”. Tiun ĉi faceton traktas la artikolo de Ignacio Ramonet el “Le Monde Diplomatique” kun unusignifa titolo “Paranoja Pollando”, kvankam ni ne scias, kiam ĝi efektive aperis. Temas pri demando, ligita kun leĝo postulinta de kelkcent mil poloj – de altlernejaj profesoroj tra advokatoj, altranguloj de la publika vivo  kaj ĵurnalistoj naskiĝintaj antaŭ aŭgusto 1972 deklari ĉu ili sekrete kaj konscie kunlaboris kun komunistaj sekurecservoj. La temo estas bone konata al niaj aŭskultantoj, ĉar plurfoje raportata en niaj elsendoj. Iom bedaŭrinde,  ke en la sendependa ”Pola Esperantisto” ne apudtroviĝas artikolo de iu pola aŭtoro, eble eĉ pli bone esperantlingva aŭtoro. Finfine la ekspliko komenta de la redaktoro,  ke kiel juna esperantiso lin kunlaboris kun “komunistaj instancoj,  nome membroj de la Ĉefa Estraro de PEA, el inter kiuj - “ĉiuj scias, ke almenaŭ 4 personoj havis la “oficialajn rilatojn” aŭ eĉ estis dungitoj de koncernaj sekurec-servoj” – iom paligas la problemon. Nome la bruo ĉirkaŭ diversaj ĉi-koncernaj leĝoj, inkluzive de la lasta ĝis ĝia maja malagnosko fare de la Konstitucia Tribunalo rilate validecon servis ofte, tro ofte por manipuli la publikan opinion kaj eĉ por forbalaii el la publika vivo personojn nedezirindajn, sen pruvi al ili kulpon. La redaktoro pravas ne eblas miri pro la kritiko, la demando estas ĝis kia grado eblas uzi – kaj kiel evidentiĝas -  trouzi la parolliberon.
Aliaj problemoj el la ŝtatoj,  en kiuj dum la lastaj dek kelkaj jaroj estis envivigitaj demokrataj sanĝoj – envivigo de la merkata mastrumado kaj plurpartia sistemo speguliĝas en la junia “Monato”. En ĝi la leganto konatiĝas kun la ekonomia vivo en Kroatio kaj problemo de salajroj en Litovio. Pensigas satiraĵo koncerne demokration. La aprila kaptiteco de britaj mamrinsoldatoj kaj ties marĝensekvoj speguliĝas en la vidpunkto de Paŭl Gubbins. Dum la redaktoro levas la demandon ine somere aparte gravan, nome la dikecon – eĉ se rilate Germanion - ĝi ja aktualas jam tutmonde. Same kiel la analizo de statistikaĵoj pri tio, ke germanaj infanoj ofte ne komprenas,  kion ili lernas aŭ ne komprenas simplan tekston. Komparante tiujn donitaĵojn, kun similaj el aliaj landoj, inkluzive de Pollando bedaŭrinde oni konkludas, ke la infmadika mondo kaj la ĉirkaŭa informa bruo efike falĉas en plimulto la deziron memstare pripensi, serci solvojn kaj elprovi kaj kompari la rezultojn kun tiuj de aliaj. Paligas la neceson de libereco erari kaj per la eraroj lerni.