• Pollando invitas: Sieradz
  • 22.06.2007

Sieradz - la urbo al kiu ni hodiaŭ vin invitas -  troviĝas en la centra Pollando,  sudokcidente de Lodzo. Temas pri unu el la plej malnovaj urboj en Pollando, kiu en la daŭro de sia historio havis diversajn nomojn: Sira, Syraz, Syradz, Sirazia, Siracz, Siradia, Syradzs. La plej malnovaj setlospuroj devenas el la 6-a/7-a jarcentoj. En la 11-a kreiĝis tie la kastelestra burgo. La unuan fojon Sieradz aperas en la dokumentoj en la 1136-a jaro. Temas pri Gniezno-buleo de papo Inocento la 2-a. La urborajtojn Sieradz akiris en la 1247-a jaro de princo Kazimierz Konradowic. Samperiode al Sieradz estis invititaj dominikanoj, kiuj establis tie sian klostron, kio konfirmas la tiaman rangon de la urbo. En la 14-a jarcento – en la loko de la forbruligita de teŭtonoj ligna burgo reĝo Kazimiro la Granda elkonstruis kastelon kaj la urbo estis ĉirkaŭita per la defendomuroj, remparoj kaj fosaĵo. Al la urbo kondukis tri pordegoj, el kiuj neniu transdaŭris ĝis nia tempo.. Ekde la 15-a jarcento la spaca evoluo de la urbo koncentriĝis pri la establado kaj evoluigado de la antaŭurboj.
Bedaŭrinde harmonian evoluon de Sieradz  damaĝis kelkfojaj invadoj de tataroj, ĉeĥoj kaj teŭtonoj. Malgraŭ tio inter la 13-a kaj 15-a jarcentoj okazis tie 15 ĉefkunvenoj de la pola nobelaro, dum 6 el ili prezidis polaj reĝoj. Ĉi tie la 26-an de februaro de la 1383 jaro dum la sejmkunveno oni certigis la hungaran  senditaron, ke la reĝino de Pollando fariĝos la filino de reĝo Ludoviko, Jadwiga. Tie en la 1445-a jaro kiel la reĝon de Pollando oni elektis Kazimiron Jagellonidon.
Inter la 15-jarcentaj eventoj – en kiuj la loĝantoj de Sieradz lasis orliteran spuron -  kalkuliĝas la fama kontraŭteŭtona batalo apud Grunwald.  Pola kronikisto Jan Długosz notis tiam, ke inter 90 kavaliraj trupoj de Pollando kaj Litovio, du reprezentis Sieradz provincon. Pro ilia braveco dum la batalo la reĝo atribuis al Sieradz la privilegion uzi la ruĝan sigelolakon,  antaŭe uzatan sole de reĝoj kaj princoj.
La periodo de la plej granda disfloro de la ubo laŭ la ekonomia kaj kultura vidpunktoj pasis en Renesanco.  Komence de la 16-a jarcento vivis kaj laboris tie 162 metiistoj,  membriĝintaj en 12 gildoj, ia. de drapistoj, peltistoj kaj tajloristoj. La urbo estis ankaŭ grava komercocentro. Dum la lokaj kermesoj eblis renkonti eksterlandajn komercistojn eĉ el la foraj Hispanujo kaj Portugalujo kaj en Sieradz setliĝis skotoj. La komercajn kontaktojn favoris la urbosituo. Tra Sieradz oni transportis salon el la krakova provinco al la poznana, kaj el Mazovio, Sandomierz-regiono kaj Rusujo oni pelis brutaron kaj ĉevalojn al la Silezio. Oni transportis tra Sieradz lanon, lupolon, sebon, ledon, vinon kaj vakson. Pri la tiutempa signifo de Sieradz atestas la nombro de ĝiaj 350 domoj kaj pli ol 2 mil loĝantoj, kio ebligas loki ĝin avane de la mezaj polaj urboj.
Bedaŭrinde fine de la 16-a jarcento finiĝis la prosperoperiodo en la vivo de la urbo. La plej granda regreso estas notita en la 17-a kaj komence de la 18-a jarcentoj. Nur fine de la 18-a jarcento la urbo komencis leviĝi el marasmo. Aparte meritiĝis ĉi-koncerne la establita Komisono por la Bona Ordo, kiu okupiĝis pri la ordigado de la urbaj aferoj. Denove kreskis la nombro de loĝantoj ĝis ĉ. 1500 kaj 80 aktivaj metiistoj reprezentis 21 profesiojn.
En la aneksoperiodo, do la dispartigoj de Pollando inter Rusujo, Prusujo kaj Aŭstrio la loĝantoj de Sieradz aktive partoprenis la batalon por rerakiro de suvereneco. Dum la januara insurekcio  el la 1863-a jaro la urbo kaj la tuta  distriko estis tereno de aparta koncentriĝo de inurgentoj kaj loko de multaj bataloj. En la19-a jarcento oni notas daŭran ekonomian kaj socian evoluon. En la kreiĝinta tie manufakturo estis instalita unu el la plej unuaj vapormaŝinoj sur la polaj teritorioj. La evoluo de la industrio kaj metio fruktis per la establo de dimanĉa metiista lernejo. Lime de la 19-a kaj 20-a jarcentoj estis kreita teatra salonego, establita biblioteko,  muzika societo, komencis funkcii Remista Societo. Nur dum unu jarcento la nombro de la loĝantoj kvarobliĝis.  En la intermilita jardudeko la urbo konservis sian agrikulturan-industrian karakteron, sed  daŭre floris en ĝi  la kultura vivo.
Bedaŭrinde jam en la komencaj monatoj de la 2-a mondmilito Sieradz estis enkorpigita en la Regnon. Germanoj  forigante la spurojn de poleco detruis ĉiujn polajn surskribojn, monumenojn. Reage ekviglis la rezista movado. En januaro de la 1945-a jaro Sieradz estis liberigita, sed senhejmiĝinta kaj parte bruligita. La postmilitajn jarojn signis tamen la evoluo de la teksa, maŝinkonstrua kaj nutraĵa industrioj. Dum kelka tempo en la 70-aj jaroj Sieradz estis vojevodia urbo, nun ĝi rolas kiel administra-ekonomia centro en la okcidenta parto de la lodza vojevodio.
Parolante pri la vidindaĵoj de Sieradz ni donu la atenton al la urba foirplaco kun la karakteriza 19-jarcenta pumpilo, kiu placo konservas la mezepokan spacoplanon, kvankam ĝiaj nunaj brikdomoj devenas el la limo de la 19-a kaj 20 jarcentoj.
Inter aliaj vidindaj objektoj multas tiuj kun la religia karaktero. Do, nepras mencii la ĉefparoĥan preĝejon de Ĉiuj Sanktuloj. La origina ligna sanktejo ekzistis tie plej verŝajne jam en la 11-a jarcento. Prirabata  de tataroj kaj ĉehoj ĝi estis bruligita de teŭtonoj ĉ. la 1370-a jaro. Meze de la   17-a jarcento ĝi estis rekonstruita kaj grandigita. Al la plej malnovaj konstruaĵoj de Sieradz apartenas la postdominikana klostro. La nuna konstruaĵo enhavas la gotikstilajn elementojn kun  valoraj skulptaĵoj kaj pentraĵoj el la 17-a jarcento Apartan atenton meritas la skulptaĵo de Madono kun Jesueto en la popla ligno el la jaroj 1320/30.  La apudklostra brika preĝejo de sankta Stanislao meritas la atenton pro sia frugotika portalo, kaj la historia evento, divolviĝinta en ĝia interno. Nome tie en septembro de la 1383-a jaro la polaj nobeloj elektis kiel la reĝon de Pollando Jadwiga, la filionon de Ludoviko la Hungara. La preĝejo de sankta Spirito kreiĝis kiel voto danke pro la  venko super la teŭtonoj en la 1410 kaj laŭ la batalloko  portas la kromnomon “la Grunwald-a”. Laste ni menciu la preĝejon de sankta Wojciech (sankta Adalberto), en kiu en la 997-a jaro estis haltonta tiu ĉi sanktulo celante la kristanigan mision en Prusujo, kie li estis martirita.
Finante nian viziton en Sieradz mi esperas, ke vi konsentos kun mi, ke la devizo en ĝia TTT-ejo “Sieradz – historio kun karaktero” estas 100-procente prava.