• Pollando invitas:Sulejów
  • 07.07.2007
Ĉi-semajne ni invitas vin al Sulejów, la unusola urbo de la distrikto Piotrków Trybunalski en la vojevodio de Lodzo, la centra Pollando. La komunumo de Sulejów etendiĝas en la meza parto de la riverfluejoj de unu el la plej grandaj kaj belaj riveroj de la Centra Pollando, Pilica  dividanta du ebenajn terenojn. Ĝi distingiĝas per riĉa terenformiĝo pro la geologiaj konsideroj, riĉa riverreto kaj la homa aktivado. La arbaroj okupas tie pli ol 40 procentojn de la surfaco. Krom ilia ekonomia, panorama kaj biologia funkcioj ili konsistigas la ripozbazon por refreŝiĝo ĉiutaga, semajnfina aŭ feriada. Dank’ al tiuj valoroj la urbo Sulejów  kaj ĝia komunumo distingiĝas fone de la najbaraj lokoj.
La origino de Sulejów  ligiĝas kun la ekzistanta en la Mezepoko ĉe la komerca setlejo doganprenejo pro la rivertransporto trans Pilica. Sian disfloron ĝi dankŝuldas al la cisterciana abatejo, kiun fondis ĉi tie princo Kazimiero la 2-a Justulo. Ĝuste kun lia figuro estas ligita legendo pri la kreiĝo de la loka preĝejo. Onidire iam en la loko de la hodiaŭa klostro troviĝis praarbarego plena de misteraj torfejoj, lagoj, sovaĝaj birdoj kaj bestoj. Neniu penetris ĉi tiujn terenojn, sed en la 1176-a jaro la princo Kazimiro venis tien kun siaj kompanoj ĉasi. Ekvidinte cervon senpripense li ĝin postgalopis kaj…. subite la junulo restis soleca kaj for de siaj kompanoj. Surprizis lin en la arabrodenso tempesto,   pluvo senkompate lin banis kaj la fulmotondroj timigis eĉ la arbaregon.  La princo staris senpova en la preĝo serĉante konsolon. Subite blindigis lin helo kaj aŭdĝis la vortoj: “Konstruu ĉi-loke preĝejon kaj mi kondukos vin al viaj kompanoj”. Aŭdinte la ordonon de Dio la princo falis terenen kaj ĵuris plenumi la ordonon de la Providenco. Rektiĝinte li ekvidis helan ĉielon kaj ambaŭflanke de sia figuro  12 leonojn. Komence li ektimis, sed trankviligita de la vortoj, ke tiuj ĉi gardantoj kondukos lin al la servistoj,  li sekvis la revenvojon. Rerenkontinte  la kamaradojn li rakontis pri la okazaĵo. Evidente oni ĉesigis la ĉasadon kaj la sekvan tagon oni vizitis la miraklolokon. Kaj…. la princo la ĵuron plenumis. En la loko de sia savo li konstruigis preĝejon, en kiu trovis lokon 12 belege skulptitaj en ligno leonoj. Sekve princo Kazimiro la Justulo invitis tien setliĝi francajn cistercianojn. Loko estis ĉiel avantaĝa. Kruciĝis tie gravaj komercaj vojoj dum Piast-dinastia regado el Toruno al Krakovo kaj el Kazimierz apud Vistulo al Piotrków Trybunalski kaj Kalisz. Krome apud Sulejów pasis la komerca itinero el Silezio kaj Poznana provinco al Rusujo. Tiel komenciĝis eventoriĉa historio de Sulejów kaj de la cisterciana klostro apud la rivero Pilica. La setliĝo de la cistercianoj kreskigis la signifon de Sulejów. La tieajn cistercianojn estis vizitantaj la piastdinastiaj princoj, ekleziaj altranguloj, kaj poste polaj reĝoj kaj papaj komisiitoj. Cistercianoj gravis en la mezepoka Eŭropo pro la civilizaciponta rolo sur  la terenoj sur kiuj ili havis siajn klostrojn. Menciindas, ke la cistercianoj disponis pri elsteraj fakuloj koncerne la konstruarton, ili konis ankaŭ modernajn metodojn  kultivi la grundojn. En Pollando ĝuste  cistercianoj popularigis la bredadon de karpoj.
Pro ĉio ĉi la cistercianaj abatejoj ĝuis apartajn  favorojn de la regantoj, ne nur en Pollando, sed en la tuta Eŭropo. En la 1262-a jaro la krakova princo Boleslao la Hontema vastigis al la cistercianoj de Sulejów  privilegiojn kaj riĉigis ilin je ekipaĵaro. Lian ekzemplon sekvis laŭvicaj polaj regantoj.  Princo Vladislavo la Kubuta kunvokis tien en la 1318-a jaro kavaliran asembleon,  kiu proklamis dokumenton deklaranta lin la reĝo de Pollando. Marŝante al Grunwald batalo en la 1410-a jaro haltis tie reĝo Vladislavo Jagello kaj laŭ legendo je kolonoj de la preĝejportalo liaj kavaliroj akrigis siajn glavojn. Sed oni ne kaŝu, ke la klostro tamen plurfoje estis detruata de mongoloj, poste de svedoj.  Oni rabis ĝin plurfoje, bruligis mortigante monakojn. Tamen la abatejo ĉiam fenikse renaskiĝadis pli firma, pli bone fortikigita kaj pli forta servi al sia spirita kaj religia misioj. En la 13-a/14-a jarcentoj malgraŭ pluraj tataraj invadoj la ĉefan zorgon oni donis al la konstruo de la sanketejo dum la defendomuroj kaj bastionoj estis elkonstruitaj en la 14-a kaj 15-a jarcentoj, sekve nur fajnigataj. Nun la defendofortikaĵoj de Sulejów  kalkuliĝas al la plej bone konserviĝintaj ne nur en Pollando, sed en la tuta Eŭropo.  La abatejo de Sulejów estis ĉirkaŭzonumita per defendomuro kun pluraj bastionoj, kvankam nun eblas rigardi nur fragmentojn. Apartan atenton meritas la suda muro de la iama doremejo kun belegaj renesancaj fenestroj. Ĝis hodiaŭ konserviĝis nur kelkaj bastionoj. Inter la bastionoj Krakova kaj la Abata troviĝis dum la cisterciana setliĝo la mastrumaj konstruaĵoj; metiiejoj, bierfarejo, alkohalaĵproduktejo, segejo kaj muelejo. Cistercianoj fidelis al la Respubliko de la Du Nacioj la tutan tempon. Tie, en Sulejów reĝo Johano Kazimiro en la 1656-a jaro intencis organizi defendon kontraŭ luteranaj svedoj.  Tie ĉi rifuĝejon trovis la insurgentoj de la kontraŭcara januara insurekcio  en la 1863-a jaro.  La likvido de la klostro en la periodo de la rusa anekso en la 1819 – kiam Rusujo likvidis ĉiujn religiajn ordenojn -  alkondukis al la ruino tiun ĉi perlon de la romanika religia arkitekturo el la 1-a duono de la 13-a jarcento.  La reveno de la cistercianoj nur en la 1986-a jaro, sisteme  - kvankam kun  kelka peno - revenigas la dezirindan aspekton al tiu ĉi objekto, kiu – kiel dirite - estas unu el la plej bone konserviĝintaj postcistercianaj kompleksoj en Pollando.
En ĝian konsiston eniras preĝejo de sankta Tomaso, trinava baziliko kun transepto konstruita el la nobla sabloŝtono el la rokprenejo de Szydłowiec (apud la Sanktakruca Montaro). Ĝia konstruado komenciĝis en la 1177-a jaro  kaj finiĝis en la 1232. Menciindas, ke la preĝeja konstrubulo konserviĝis ĝis nun en nedamaĝita stato. Plej interese prezentiĝas la romanika portalo kaj rozeto.  La ekipaĵaro de la preĝejo devenas el la periodo de baroko kaj rokoko. La orienta alo de la klostro konservis malfruromanikan monakkunvenejon  kaj gotikajn arkadojn. Verdire unusole tiu ĉi arkitektura antikvaĵo meritas la viziton en Sulejów.
Finante nian ĉi-semajnan viziton ni diru kelkajn vortojn pri Sulejów-akvoreceptaklo. Ĝi kreiĝis en la jaroj 1969-1974 pro la elkonstruo de digo sur la rivero Pilica ĉe ĝia 139-a kilometro kalkulante r de elfluejo. Ĝi estis kreita kiel rezervujo de la trinkebla akvo por la vojevodia Lodzo. En la lastaj jaroj evidentiĝis, ke  ĝi ne estas jam tiom nepre necesa por la urbo. Tial valoras mencii pri kromaj funkcioj de tiu ĉi akvoreceptaklo. Nome ĝi estas utiligata por la fiŝbredado, kaj por la kontraŭinunda protekto – sed ja ankaŭ por refreŝigaj celoj. Do ripozon kaj refreŝigon garantias ne sole la lokaj arbaroj, la bordoj de Pilica-rivero sed ankaŭ Sulejów-akvoreceptaklo longa pli ol 17 kilometrojn, vasta pli ol du kun la meza profundo superanta tri metrojn. Sed ne kredu, ke facilos plezurpromesi laŭe de ĝia bordo, nome ĝia longeco egalas al 58 kilometroj.