• Trarigardo de la Esperanto-Gazetaro
  • 10.07.2007
La nunsemajnan renkontiĝon kun la E-revuoj ni komencu per la lasta “Esperanto aktuell”, kiu amplekse spegulas la 84-an Germanan E-Kongreson,  nur antaŭ kelkaj semajnoj okazintan en Hamburgo. Alloga kovrilpaĝo prezentas alrigardon al la urbo, kiu kiel ni informiĝas,  iĝis kongresurbo por ĉiuj generacioj, inkluzive de junuloj kaj novuloj. Tiu-kuntekste raporteto de iu freŝbakita esperantisto,  por kiu Hamburgo fariĝis kongreso de la unua konversacio estas iel aparte kortikla. Sed krom kortuŝaj emocioj gravas la decidoj, kaj tiel ni informiĝas, ke dum la hamburga kongreso estis elektita la nova GEA-prezidanto, Rudolf Fischer. Kiel li mem diras en la porokaza intervjuo,  lia gvidado ne signifos la provon ĉion ŝanĝi, kion cetere konfirmas la fakto, ke en la estraro kiel la vicprezidanto plupostenas la dufoja laste prezidanto Andreas Emmerich. Rudolf Fischer evidente ne kontestas novajn akcentojn en sia laboro,  al kiuj li kalkulas la bezonon de GEA esti pli videbla per partopreno en ekstermovadaj aranĝoj, la trejnadon de novaj instruistoj kaj kursestroj baze de centro en Herzberg kunlabore kun germanaj E-instruistoj kaj pli signifa engaĝigo de Germana E-Instituto. Aparta tasko de ĉi-lasta estas nun alkonformigi siajn lingvoekzemenojn al la normoj validaj en Eŭropo. Mian apartan atenton kaptis la opinioj de GEA-prezidanto pri la nuna perspektivo de Esperanto. Spite ĝeneralan reliefigadon de obstakloj kaj luktobezono Rudolf Fischer,  respondas trankvilatone.  “Ŝajnas, ke la publika opinio pri Esperanto ŝanĝigas al rimarkeble pozitiva sinteno. La juna generacio ne plu havas antaŭjuĝojn. Pli ofte petas nin eksteruloj, aldoni Esperanton al la lingvoj de iuj aktivadoj, retpaĝoj aŭ informportaloj, ĉar “Esperanto tie ja ne manku”. Nia lingvo estas survoje al stato, ke ĝi ne plu estas ekzotikaĵo, per kiu oni povas amuzi eksterulojn, sed ĝi komencas aparteni al la ĉiutago. Danke al niaj retkursoj ankaŭ ne-movadanoj lernas kaj aplikas E-on”. – fino de la citaĵo. Tutcerte al plia pozitiva percepto de E-o, kiel la lingvo  kaj komunumo  kontribuos nova GEA-komisiono por la publikaj rilatoj, kiu jam nun komencas zorgi pri la trejnado de aktivuloj sur la kampo de publika laboro planante ĉi-koncernan staĝon en aŭtuno. La lasta “Esperanto-aktuell” riĉas per dulingvaj raportoj – inkluzive de aparte ampleksa de la eksa GEA-prezidanto, Andreas Emmerich pro la 2006-a jaro. Krome  multas aliaj informoj ligitaj ne sole kun la lasta GEA-kongreso,  el kiuj formiĝas pozitiva bildo de la ĉi-landa E-komunumo. Cetere kiel atentigas la redaktoro Alfred Schubert estonte li ŝatus doni superrigardon ankaŭ al la bunta E-vivo en aliaj eŭropaj germanlingvaj regionoj, do ankaŭ en Aŭstrio kaj Svislando kaj aliloke. Jam ĉi-numere ni multon ekscias pri la laboro kaj planoj de la viena Esperanto-muzeo, en la kunteksto ekzemple de ĝia planata en oktobro kolokvo pri bibliotekoj kaj arkivoj. Antaŭ ol formeti la lastan numeron de GEA-organo ni nepre donu la atenton al la recenzo de Andreas Kűnzli pri “La Zamenhof-strato” de Roman Dobrzyński. Ĝi estas tute alikaraktera ol la reagoj, kiujn ni legis ĝis nun en E-periodaĵoj. Sian ĉefan dubon pri tiu vere leginda kaj interesa libro Andreas Kűnzli esprimas en la demando “pri la aŭtentikeco de la intervjuo mem”, la aŭtentikeco de la respondoj de Zaleski, se la aŭtoro en la postparolo deklaras,  ke li grandparte mem redaktis la tekston. Tiu demando levita kuntekste de la kampanjo traduki la libron en plurajn naciajn lingvojn, inkluzive de la germana provokas lin esprimi sekve: “Ĉu tamen la esperanta versio taŭgas por laŭvorta tradukado en la germanan lingvon, ekzistas kelkaj duboj. Nome,  por ke la nacilingva celpubliko pli bone komprenu multajn aferojn menciitajn en tiuspecaj libroj, almenaŭ devus esti faritaj la necesaj aldonaj klarigoj en piednotoj”. Nu, ni ŝatus esprimi la esperon,  ke tiel okazas en ĉiuj lingvoversioj de “La Zamenhof-strato” de Roman Dobrzyński, el inter kiuj la lasta – kiel ŝajnas - aperis en la portugala.
Nur antaŭ momento mi citis la opiniojn de la nuna GEA-prezidanto Rudolf Fischer pri la nuntempaj perspektivoj de Esperanto. “Jam 120 jaroj? Nur 120 jaroj?” tian titolon havas la ĉefa artikolo kadre de “Kajero Libervola” en la julia “La Movado” el Japanujo. Ĝia aŭtorino, Aikawa Setuko havas tutcerte propran sperton rilate al la opinioj pri  Esperanto en la ĉirkaŭanta ŝin medio. Ĝi tutcerte similas al tiu, kiun ricevas miloj da esperantistoj frontante la eksteran mondon kaj aŭdante, ke “la nombro de esperantistoj tute ne multiĝas” kaj Esperanto fiaskis. Kaj ŝi pravas, ke tiaj homoj vidas la aferon nur en la longeco, te. perspektivo, kiun ili mem konas. Ili ne pensas, ke la historio de Esperanto komenciĝis antaŭ ilia naskiĝo kaj daŭros post ilia morto. Tiel Aikawa Setsuko konsilas en la kunteksto “jam” aŭ “nur” 120 jaroj, ke “ni almenaŭ ne forgesu, ke la historio de Esperanto estas multe pli longa ol vivo de unu homo”.
La japana E-komunumo ĉi-jare estas jam 101-jara kaj nur kelkaj semajnoj dividas nin por rendevui en Jokohamo. Do nepras citi la bonvenigan tankaon el la samnumera “Verse-diverse kun tankaoj”  de Tacuo Huĝimoto: “Nun mi abstinas, /sed longe ne obstinos, /ĉar en aŭgusto dum Jokohama UK/ nepre oni kundrinkos”.
La nunjara rondcifera jubileo de Esperanto provokis ankaŭ en la ĉeĥa “Starto” levi la demandon “Kaj kion plu?” La tiea respondo reliefigas la farendaĵojn.  “Antaŭ ĉio ni devas nin klerigadi pri novaj projektoj kaj teknologioj, pri kiuj la mondo okupiĝas. Se ni volas influi la lingvan situacion en la mondo, la situacion en klerigado, kulturo, turismo, tekniko kaj scienco, ni devas prilabori similajn projektojn en Esperanto, por ke la Internacia Lingvo ne restu malantaŭ ĉiuj kiel Cindrulino”. La aŭtoro de tiu prienso asertas, ke se la publiko ne trovos en Esperanto turismajn informojn pri ĉiuj landoj, enciklopediojn diversbranĉajn, literaturon beletran kaj fakan “ĝi devos uzadi aliajn lingvojn kaj Esperanto malrapide formortos”. Nu,  mi estas pli optimisma ĉi-rilate,  ne kontestante la bezonon sin klerigadi pri novaj projektoj kaj teknologioj eĉ kiel esperantistoj. Prefere mi deklarus min por trankvila konceptado de la realigplanoj kaj ilia serioza envivigado, kun konsidero de necesaj kompetentoj. Kaj ĉi-koncerne mi deklarus min por la aserto de la japana aŭtorino, ke E-o estas nur 120-jara. Bone,  ke oni memoras pri la nunjara jubileo, same kiel ĝojigas min legi kelkajn frazojn pri la jam pasinta 150-a naskiĝdatreveno de Antonio Grabowski,  la patro de la E-poezio”, eĉ se la cito de negativaj taksoj pri lia tradukarto de Diego ne iel aparte omaĝas la memoron de tiu, kiu alportis sian gravan kontribuon al la lingvoevoluigo. La 2-a ĉi-jara numero de la organo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio alportas plurajn raportojn el la vivo de la diversaj ĉeĥaj E-organizoj, kiel Asocio de Handikapitaj Esperantistoj, ankaŭ el la vivo de la unuopaj kluboj. Ne mankas informoj pri eksterlandaj aranĝoj kaj informoj konataj el aliaj fontoj,  kiel ekzemple tiu pri elpaŝo de Nobelpremiito  profesoro Reinhard Selten dum la Tago de Eŭropo en la Eŭropa Parlamento. La lastan numeron de “Starto” inaŭguras represo el “Libera Folio” sub la titolo “La sekva prezidanto volas reinventi UEA-n”. Kompreneble temas pri represita ankaŭ en aliaj E-periodaĵoj intervjuo kun kandidato por UEA-prezidanto Probal Daŝgupta.
La nova UEA-estraro estos elektita jam baldaŭ en Jokohamo. Kaj al tiu ĉi UK-o aludas la kovrilpaĝo de la lasta numero de “Bulteno - Aŭstria Ferevojisto” represante la karakterizan paĝon de la 1-a bulteno. Ene de la numero ni  trovas raporton el Azio, tamen ne el Japanio sed el Ĉinio, pri altigo de  tieaj trajnrapidecoj. La informo ĉerpita el la ĉina E-elsendo apudas la konstantan paĝon dediĉitan al la esperantlingvaj radioprogramoj. Ne mankas la informo ankaŭ pri nia podkasta programo, eĉ se ne plu validas la nomo “Radio Polonia” formalaperinta jarkomence. Aliflanke dankon pro la citaĵo el nia aprila trarigardo, en kiu ni referencis al la periodaĵo de aŭstraj fervojistoj. Ĉi-numere Martin Stuppnig, AFEF-vicprezidanto  prezentas ampleksan raporton pri la rumana IFES. La leganto konatiĝas krome kun kelkaj ĉerpaĵoj el la diskutlisto de aŭstraj esperantistoj, konfirmantaj ekzemple la subtenon de Bertha von Suttner por Esperanto, kaj atentigantaj pri la servo de Esperantomuzo ligita kun la bildoarkivo. Inter germanaj tekstoj atenton meritas la informoj pri la Skolta E-Ligo kaj evidente ĉi-jara, ba! ĉi-monata 120-jariĝo de Esperanto.