• Trarigardo de la E-Gazetaro
  • 02.12.2003
Jam kelkan tempon mi paŭzis en la prilaborado de niaj mardaj trarigardoj, sed ja tio ne signifas, ke mi flankenmetis E-gazetoj. Tute ne - eĉ kontraŭe - ili kutime akompanas min dum oficvojaĝoj, kiam mi povas legi ilin tute senĝene en trajno aŭ hotelo. Lastfoje mi kunportis interalie la lastan numeron de “La Gazeto”. Kiel konfesis Madeleine de Zilah – tiu ĉi kajero rapide pleniĝis – per 6 aprezoj kaj recenzoj por la rubriko “Ni legis”. Evidente ĉi-numere ili okupas multan lokon. Oni enkondukas ankaŭ diskutendajn artikolojn pri la nuntempa politika kaj socia vivo. Lastnumere ni trovas tradukaĵon de Garry Kasparow el “The Wall Street Journal Europe” kun simptoma titolo “Irako – la batalo kontraŭ la malbono” kaj eksplikojn de Husejn Al-amily pri “Amina, la propagandila Viktimo”. Certe estos interese legi la provokotajn reagojn!
Dume ni retrorigardu al la titolpaĝo. Ja la oktobra numero de “La Gazeto” aperas post la deklaro de Osiek-premio 2003. Kiel ni jam informis akiris ĝin Gerrit Berveling pro sia “Antologio Latina”. Pri la premiito “La Gazeto” promesas artikolon venontnumere, sed ja raporto pri la nunjara Osiek-konferenco, okazinta en Ĉeĥio ja legeblas jam en la nuna. Ne nur la raporto, sed ankaŭ konfesoj de Eli Urbanova, la ĉefheroiino de la konferenco, kies devizo tekstis “Intimaj temoj en la Esperanta beletro”. Ŝian deklaron identigan – “ĉion kulpas viroj” pri tio: “kial mi estas, kia mi estas, kial min interesas, kio min interesas, kial mi verkas” – mi ne trovas fremda. Aliflanke jam ŝiajn konstatojn pri la spirita supereco de viroj rilate al virinoj ĝenerale, kiujn ŝi elmetas recenzante “Kaj kiu pravas” de Eugene de Zilah mi trovas almenaŭ surprizaj. Sed aliflanke ŝi ŝajne pravas skribante pri tiu ĉi biografia romano de Eugene de Zilah, ke ĝi estas “ekstre rare sincereca”. Sed, la sincerajn rezonadojn de Eugene de Zilah ni trovas ĉiam en la vortoj de la redaktoro, kiu ĉi-numere analizas la fenomenon de tri teroroj. >Ruĝa, blanka kaj nigra<. Teroro, terorismo estas vortoj tre modaj lastatempe. Ĉu ili egalrangas? De Zilah skribas: “La teroro estas socia stato per kiu unuela homgrupo, uzante la timegon, la teruron, trudas sian volon al alia.” Sed por de Zilah teroro estas ne nur la konataj ĝenerale sangoverŝaj atencoj, bruligoj, sed ankaŭ administracia teroro, kies celo estas konservi ian sociologian estaĵon, te. ŝtaton, komercon, religion, nacian dependecon, privilegion. Kiel alian formon de teroro li mencias la nigran, kiu apogas sin sur superŝticoj, antaŭjuĝoj, koŝeraĵoj ktp. Do, se eĉ ni ne volas – laŭ liaj vortoj - ĉiu el ni vivas en terorrealo. La konsilo por esperantistoj? “Se tamen, pro nia fatala enkojniĝo en ia sistemo, ni devas malgraŭvole subteni ian homdetruan agadon, ni devas pripensi la aferon kaj subteni la malplej homsuferigan”. Tio estas rezonadoj aktualaj, proponitaj de la redakoro de “La Gazeto”.
Kaj nun por sekvi historiajn spurojn mi proponas enrigardi la lastan japanan “La revuo orienta”, en kiu interalie ni trovas la recenzon de d-ro Ulrich Lins marĝene de la aperinta en Germanio ampleksa studo pri ĉina anarkiismo, en kiu sinologo Gotelind Mueller traktas la rolon, kiun en Ĉinio - en la unuaj tri jardekoj de la pasinta jarcento - ludis intelektuloj inspiritaj de Kropotkin kaj aliaj teoriistoj de anarkiismo. Lins limiĝas al la lingva problemo, kiun – kiel li atentigas – tra la tuta historio de la ĉina anarkiismo oni diskutis kun granda vervo plede por Espertanto. “Mi dubas – substrekas la recenzinto” – ĉu en iu lingvo, inkluzive de la ĉina kaj Esperanto ekzistas tiel detala priskribo kaj analizo de la temo “Esperanto en Ĉinio”. La valoron de tiu ĉi-studo substrekas la fakto, ke la aŭtorino donas tre interesajn detalojn pri la persperanta agado. Komence, teoriaj verkoj de neĉinaj anarkiistoj estis konatigitaj interalie per Esperanto! Poste Esperanto servis por firmigi la propran pozicion en la lukto kontraŭ antagonistoj, precipe la “bolŝevistoj”, kiuj bazis sin sur sia – rusa – modelo de revolucio”. Fino de la citaĵo el la ampleksa recenzo-artikolo-komento de D-ro Lins al la historia fenomeno de la ĉina anarkiismo, kies gvidantoj estis esperantistoj, el inter kiuj ankoraŭ vivas la 99-jaraĝa nun Bakin.
Tiu recenzo de la germanlingva verko estas nur unu el la eroj de la novembra “La revuo orienta”, kies ĉeftemo estas “Kiel pritrakti informojn de Esperanto”. Unuopaj kontribuoj de pluraj aŭtoroj kvankam japanlingvaj estas facile kompreneblaj dank’ al la fine prezentitaj esperantaj resumoj. Du tradiciaj eroj “Monata Podieto” kaj cikla prezento de japanaj gubernioj estas tutece esperantlingvaj. La unua priskribas la estiĝon kaj la lastajn reformojn en >Asocio de Internacia Interfluo<. Kiel ni legas konklude, dank’ al la reformoj “La laboro de la asocio – direktiĝos al la rolo plifaciligi kunlaboron inter similaj grupoj pri internacia interfluo kiel loka centro de informoj” en Japanio. En alia E-teksto mi aparte ĝojis legi pri la gubernio Yamansi, kiun mi povas rememori nur kiel panoramon preterpasitan en la kuglotrajno, en kiu ja senpacience mi atendis ekvidi la deforan silueton de Fuĵi-monto, kio eĉ se vesperkrepuske ja okazis. Mi ne sciis tamen, ke temas pri regiono favoranta vitokultivadon. Povas do esti, ke la japana vino, per kiu mi tostis adiaŭe al Japanio estis produktita el Yamansi-guberniaj vinberoj. Nu, mia estado en Japanio ligiĝis ankaŭ kun la 90-a Japana E-Kongreso. Ĝi ankaŭ eĥas ĉi-numere en la periodaĵo de JEJ – jen per eta raporto, jen per foto en la tradicia fotokalejdoskopo sur la dua paĝo. Cetere kun plezuro mi denove trovis tie la foton de s-ino HARADA Husako, kiu de pluraj jaroj en la Knabina Altlernejo de Sanyo gvidas lernejan E-klubon kaj la foto prezentas ilian dumseptembran ekspozicion Fotoeĥojn pri mia oktobra vizito en Japanio, sed ne nur, mi trovas krome en la decembra “La movado” kiu venis nur antaŭ kelkaj tagoj. Jen iu el la renkontiĝoj kun la publiko, gvidita de d-ro Hideki HARADA, jen foto antaŭ-japan-vizita – sed post-la-gotenburga, kiam en la sama aviadilo direkte Kopenhagon mi renkontis japanan esperantistinon, kiu fiere tenis enmane la libron de Andreo Pettyn “Ĉu vi parolas esperante?”. La lasta japana kongreso estas ankaŭ raportita en “La Movado”, sed nur japanlinge. En la akurate ĉiam aperanta periodaĵo de Kansaja Ligo de E-Grupoj ne mankas esperantlingavj artikoloj. Ĉi-foje kun aparta intereso mi sekvis la artikolon de Akira pri longistanca naturpromenejo Tokai, kiun Akira piedire esploras jam de pluraj (ja 20) jaroj. Nu, kaj evidente mi ĝuis literaturaĵon el la serio “rakontoj antaŭ longa tempo”. Ĉi-foje pri Kaisyu, iu bonzo oferita al sia templo.
La lasta veninta al la redakcio “JeunEsperanto” memorigis min evidente pri la aŭgustaj Plouzekaj Renkontoj, kiujn mi havis la feliĉon partopreni. Verdire kovrilpaĝe de la magazino de junaj francaj esperantistoj oni reklamas Feston – do alian malpli furan E-aranĝon samloke, sed mi certas - ke la etoso estis same rava kiel dum mia estado en Plouzek. Cetere tiu numero de francaj esperantistaj gejunuloj entute reirigas nin al la ĉarmo de someraj kaj fruaŭtunaj E-aranĝoj – ba! eĉ la printempaj, konsiderante la raporton pri la Aroma Jalto, kiu okazis en Ukarinujo maje. Mi krome kun korfavora scivolo kaj plezuro sekvis la paĝon pri internaciaj paroj en Esperantio, kaj ankaŭ tiun pri iom tipe francaj kuirartaj semajnfinoj. “Movu vian korpon” – estas bona recenzo por “Elektronika kompilo” de Vinikosmo – kiu tuj povas vigligi nian korporitmon, ĉar kiel recenze skribis Ludvine: “ĝenerale la tekstoj estas iom stultaj, same kiel la famaj anglalingvaj pecoj aŭdeblaj ĉe radio, sed la tuto tre agrablas por aŭskulti kaj dancigas”. Do, al ĉiuj dancemuloj, por ke vi “sentu la ritmon, sekvu la takton, havu la ritmon en via korpo” kaj aĉetu la E-kompilon – mi rekomendas “Elektronikan kompilon” sekvante la instigojn de Ludvine.
Barbara Pietrzak