• Pollando invitas: Pelpin
  • 22.07.2007
Ĉi-semajne ni invitas vin al relative malgranda urbo en la nordo de Pollando, difinata tamen kiel la spirita ĉefurbo de Pomerio aŭ  Pomeria Ateno, en kiu la amasigitaj vidindaĵoj formas la plej valoran trezorejon de la mezepoka kulturo en la Pomeria Provinco. Kvankam en  siaj paĝoj la urbo deklaras: Pelplin – la kvieta loko aŭ rifuĝejo de trankvilo, celas ĝin – tute ne por ripozi, prefere por raviĝi – ekspertoj kaj artamantoj el la foraj anguloj de la lando, Eŭropo kaj la mondo. Sed eĉ mezaj vizitantoj de la urbeto spertas tie eksterordinaran aventuron en la rondo de la unikaj laŭ la eŭropa skalo antikvaĵoj de arkitekturo, skulptarto kaj pentroarto. Cetere tien direktiĝas hodiaŭ ne sole ni, sed pli ol 200 diverskonfesiaj esperantistoj el ĉ. 20 landoj, ĉar ĝuste en Pelplin ekde hodiaŭ dum la tuta semajno daŭras la 18-a Internacia Ekumena Kongreso, kiu rendevuas tie sub la devizo “Dio estas amo…, la ĉefa dono de Jesuo kaj ni…?” Tio estas la religia temo. Sed la arta programo de tiu ekumena  kongreso celas al esperantistoj popularigi la tradicion de la Pomeria Regiono (Pelplin, Kociewie, Kaszuby), prezenti la regionan kulturon kaj folkloron.  Cetere tiuj ĉi informoj kaj pluraj aliaj en la kunteksto de la 18-a Ekumena Esperanto Kongreso jam delonge estas legeblaj en la oficiala paĝaro de Pelplin. Parte la TTT-ejo de la urbo estas jam legebla esperantlingve.
Pelplin – al kiu proksimas kaj de Gdansko kaj de Malbork -  videbliĝas demalproksime, ĉar super la regiono dominas la troviĝanta en ĝi katedralo,  loganta la rigardon el la distanco de dek kelkaj kilometroj. La historio de la loko radikas en tre malnova epoko, pri kio atestas ia.  la retrovitaj tie  moneroj. La foslaboroj cetere konfirmas, ke ekzistis ĉi tie setlejo jam  en la ŝtona kaj bronza epokoj. Pri la evoluo kaj  estonteco de la malnova neolita setlejo decidis la cisterciana klostro establita tie komence de la 13-a jarcento kaj ekzistanta ĝis la 20-aj jaroj de la 19-a jarcento. La unua skriba mencio pri Pelplin aperis la 2-an de januaro en la 1276-a jaro. Tiam la pomeria princo Mestwis la 2-a donacis la vilaĝon al cistercianoj, invititaj tien de princo Sambor la 2-a. Ili venis ĉi tien el Dobernau en Maklenburgio sekve mastrumante tie dum preskaŭ 600 jaroj kaj dum tiu periodo formante la ekonomian kaj intelektan vizaĝon de la regiono.  La abatejo ĝuis la admiron kaj rekonon ia. de polaj reĝoj, kiuj venadis ĉi tien vizite,  kiel reĝo Kazimiro Jagellonido en la 15-a jarcento, reĝo Sigismundo la 3-a Vaza kun reĝido Vladislavo, reĝino Eleonora, reĝo Johano la 3-a Sobieski kun la reĝino Marysieńka kaj reĝido Jakobo en la 17-a jarcento   .
La monakoj konstruigis en Pelplin en la 13-a/16-a jarcentoj monumentecajn konstruaĵojn, inkluzive de la impona, gotika, trinava bazilika preĝejo, unu el la plej superbaj arkitekturaj  monumentoj de la norda Pollando, ĉirkaŭita per kvar okangulaj bastionoj kun aparte bela gotika portalo en la norda fasado. La sanktejo, unu el la plej malnovaj antikvaĵoj de la eŭropa masonista arto, libera de la influoj de la loka teutonstila konstruado reprezentas pomerian gotikon, la unuan ĉi-stilan konstruaĵon en la orienta Eŭropo kun superba stela volbo kaj belegaj portaloj.
La Baziliko en Pelplin  apartenas en Pollando al unu el la plej riĉaj je la artverkoj sanktejoj, al kies trezoroj  kalkuliĝas la gotikaj sacerdotaj apudaltaraj seĝoj, konfesejoj, trono de Pelplin-episkopoj, bildoj kaj vitraloj.  Imponas kaj ravas la plej granda en la lando malfrugotika ĉefaltaro kun la fama bildo prezentanta la kronornamon de la Plej Sankta Maria Virgulino. Krom ĝi la vizitano  povas halti kaj enpensiĝi  ĉe  22 aliaj altaroj, kiuj prezentas scenojn el la vivo de sanktuloj kaj el la Sankta Skribo.
Kun la sanktejo de la suda flanko estas ligitaj hufforme konstruaĵoj de la iamaj klostraj ejoj kun la centra ĝardenkorto. La klostran komplekson de cistercianoj detruis kaj la atakoj de husanoj en la 15-a jarcento, kaj ia. la dektrijara milito kaj la svedaj invadoj. Sekve de la 1-a dispartigo de Pollando en la 1772-a jaro la klostro perdis pli ol 20 siajn vilaĝojn kaj la cisterciana ordeno en la 1823-a estis entute likvidita. Unu jaron pli poste Pelplin fariĝis la sidejo de Chełm-episkopo kaj kiel episkopejo ĝi rolas ĝis hodiaŭ. En la 1965 oni altigis la rangon de la katedralo al malpli granda Baziliko. Aldonendas,  ke en siaj muroj ĝi povas enteni ĉirkaŭ 8 mil personojn, kio komapre al ĉirkaŭ 10 mil nunaj loĝantoj aparte emfazas ĝian spacon.
 Fine de la 18-a jarcento en Pelplin loĝis apenaŭ  iom pli ol 300 personoj, tamen en la 19-a jarcento ĝi fariĝis vera rifuĝejo de poleco. Aparte por la pola kulturo meritiĝis Collegium Marianum, la unusola mezgrada lernejo en la prusa aneksoparto,  en kiu la pola lingvo estis la lekcia, krome meritiĝis la pola presejo eldonante la polajn librojn kaj la polan gazeton “Pielgrzym” (Pilgrimanto), supera pastriga seminario, kaj krome polaj sociaj organizaĵoj,  inkluzive de junularaj.
Komence de la 1931-a jaro  Pelplin akiris la urborajtojn. Dum la germana okupacio en la jaroj de la 2-a mondmilito aparte suferis la pola loĝantaro. Ekzemple oni elmurdis preskaŭ ĉiujn lokajn sacerdotojn. Post la milito la urbo plukonstruiĝis, oni enkondukis en ĝin la industrion, aldoniĝis loĝkvartaloj ktp., sed pri la atrakcieco de Pelplin daŭre decidas ĝia historio kaj ĝiaj vidindaĵoj.
Krom la postcisterciana  komplekso vizitindaj estas la Arkivejo de Pelplin-diocezo kaj Biblioteko de la Supera Sacerdotiga Seminario,  en kiuj estas kolektitaj trezoroj de la pentroarto, skulptarto de la centra Eŭropo,  kreiĝintaj en Pomerio. Apartan atenton meritas la Dioceza Muzeo,  kun sia plej valora eksponaĵo. Nome temas pri la unusola en Pollando ekzemplero de Gutenberg-Biblio, el inter 47 konserviĝantaj en la mondo, distingiĝanta per spuroj de forigita tipografi o, en originala leda bindaĵo de Henryk Coster el la 15-a jarcento.
Sed Pelplin famas ne sole pro siaj rigardeblaj trezoroj. Ĉi-jare  jam la naŭan fojon okazos en la tiea katedralo Internacia Festivalo de la Orgenmuziko. La aranĝo organizata tradicie dum la somera feria   sezono  ĉiujare logas amase ŝatantojn de ĉi-ĝenra muziko. La gastantaj en Pelplin mondfamaj virtuozoj kapablas elŝorĉi neripeteblajn sonojn el la baroka kaj renesanca orgenoj de Pelplin-katedralo.
En la 2006-a jaro en la 75-a datreveno de la atribuo de la urborajtoj al Pelplin oni proklamis konkurson  je legendo pri la urbo. En la oficiala TTT-ejo estis aperigitaj tri el la premiitaj aŭ distingitaj verkoj.  Du el ili klopodas diveni la originon de la urbonomo. Ĉu efektive ĝi deriviĝas el la vortoj de la sanktaj arboj  kverko – “pol”  kaj tilio – “plin”, kvankam tia nomo Polplin aperas en la unua dokumento aŭ el la nomo de la gastama oldulo Pelplinusz kiu per kuracherba teo regalis princon Mestwin dume ne estas sciate. Ĉiukaze, se vi celas la kvietan lokon kun multaj vizitindaj trezoroj venu - eĉ  ja postkongrese -   al Pelplin en la norda Pollando kaj vi ne bedaŭros vian elekton.