• Trarigardo de la Esperanto Gazetaro
  • 24.07.2007
Al  E-periodaĵoj, kiuj  en siaj juliaj numeroj  disponigis lokon  al la sumigaj retrorigardoj de la prezidanto de UEA, Renato Corsetti, kies 2-a oficperiodo finiĝos en Jokohamo apartenas “Esperanto” kaj “La Ondo de Esperanto”. Tiel  en la julia-aŭgusta numero de la oficiala UEA-organo “Esperanto” la enkonduka “Malferme” jam titolforme kvazaŭ sumigas lian mesaĝon “Malferme al la mondo kaj ne nur al ni mem”. Renato Corsetti kompreneble ne reinventas la radon konstatante, ke  “Esperanto estas vokata ludi sian pontan rolon ne nur en Eŭropo, sed inter la malsamaj kulturregionoj”, sed tutcerte iom novecstile sonas lia atentigo, ke “en ĉi tiu mondo de rivalecoj Esperanto devas porti sian kontribuon por faciligi la dialogon inter homoj de bona volo apartenantaj al la malsamaj grupoj. Tiel ĝi konservos sian signifon kaj eĉ pliigos ĝin”.  Tiukuntekste evidente reliefigenda estas lia atentigo pri la multiĝantaj kongresaj temoj kun la tuttera signifo, kiel la temo de la nunjara jokohama UK.
Multe pli ampleksa estas interparolo kun UEA-prezidanto en la julia “La ondo de Esperanto”, en kiu Renato Corsetti responde retrorigardas al sia duobla, oficperioda aktivado, daŭranta sume 6-jarojn. Ankaŭ el ĝi kontruiĝas la  bildo de homo, kiu firme estas regita de la ideo batali por disvastigo de E-o, kio ankaŭ speguliĝas en la titolo de la intervjuo “Plibonigi la mondon per Esperanto”. Sed ni citu pli amplekse el la de Renato Corsetti, kiu ia. deklaras: “Se ni lasas la lukton, ni perfidas la homojn, kiuj donis siajn suferojn kaj foje sian vivon por Esperanto,  por ne paroli pri la idealoj de Zamenhof. […] nia tasko estas esti formikoj kaj lukti kontraŭ elefantoj. Ni ŝuldas tion al la tuta glora historio de nia movado, kiu trairis unu el la plej sangaj jarcentoj de la homara historio kaj daŭre luktis kaj preventis. [….] Mi apartenas al tiuj, kiuj volas plibonigi la mondon per Esperanto kaj mi serĉas samspecanojn”. Tiujn li ne ĉiam trovas ene de la asoci-vicoj, ĉar eĉ se iusence li opinias sin prezidanto de ĉiuj esperantistoj, kun rezervo kaj kritikemo li rilatigas sin al tiuj, laŭ liaj vortoj: “preferas stultumi inter esperantistoj kaj debati pro ĉio debatebla kaj la plej kreemaj emas produkti servojn por esperantistoj, sed ne fari ion por disvastigi Esperanton”. Aŭ  kiuj ne estas sufiĉe sindonemaj: “se oni pensas pri Esperanto, oni faras oferojn kaj ne kverelas”. Kompreneble Renato Corsetti rilatigas sin al multaj aliaj demandoj, kiel la rolo de CO,  kies servan taskon li ne subtaksas, kiel la Brusela Komunikadcentro kaj EEU de kies gvidantoj li atendus decidon, “ke ĝi estas civitana movado kaj devas antaŭeniri laŭ la metodoj de civitanaj movadoj: grandaj premkampanjoj de la civitanoj al la politikistoj”. Renato Corsetti rilatigas sin krome al la demando pri UEA-problemoj en Afriko, la Esperanta Civito kaj alstrebita partnereco kun “lingvodefendantoj”. Ni citu liajn vortojn ankaŭ ĉi-lastkoncerne: “Mi mem estas konvinkita, ke prezenti Esperanton kiel ilon por defendi la lingvajn homajn rajtojn de ĉiuj lingvoj estas la sola pravigo por ĝi en la nuna mondo”. Tiukuntekste gravas lia alia ekspliko: “Mi vere pli interesiĝas pri la E-movado ĝenerale ol pri UEA kiel organizaĵo. Mi kredas, ke UEA kiel organizaĵo rajtas ekzisti nur ĉar ĝi servas Esperanton”.  La fino de lia oficado ne signifas retiriĝon kaj ripozemon. Al siaj postprezidantaj planoj Renato Corsetti kalkulas aktivadon ene de la itala movado kaj disvastigon de E-o en la arabaj landoj. 
Evidente ne eblas trakti ĉiujn ideojn enestantajn en tiuj ĉi antaŭkongresaj publikaj eksplikoj de UEA-prezidanto. Ili gravas por ĉiu membro de UEA, tutcerte ili estas atentokaptaj por ĉiu membro de la esperantlingva komunumo. Tutcerte ili estas inspiroriĉaj al la postjokohama UEA-prezidanto, Probal Dasgupto, kiu jam antaŭ multa tempo deklaris, ankaŭ en “La ondo de Esperanto”, ke li ambicias reinventi UEA-n. Lia nomo kun la aliaj kandidatigitaj de la Elekta Komisiono apudas tiun adiaŭan interparolon kun la duoficperioda UEA-prezidanto, Renato Corsetti.
Krome en ambaŭ ĵus menciitaj periodaĵoj abundas raportoj pri aranĝoj jam okazintaj, kiel en “Esperanto” ni legas pri  la printempa Malferma Tago en Rotterdamo, pri laŭvicaj prelegvojaĝoj de UEA-estraranino Maritza Guttierez en Francujo kaj Svedujo, la instruaktivado de Augusto Casquero en Ĉinio, jubileaj solenaĵoj en Slovakio, Akel-2 en Bulgario. “La Ondo” enhavas eĉ pli da tiuj raportetoj pri diverslandaj esperantistaj aktivadoj, sed krome valoras konatiĝi kun la opiniinterŝanĝo inter Reinhard Haupental kaj Bertilo Wennergrenn marĝene de la lastaj Oficialaj Aldonoj de la Akademio, eŭropunia lingva politiko en la artikolo sub la titolo “Kontrolita plena multlingvismo”, sed krome kun “Esperanto en muziko, ne nur en Esperantujo” de Flo Martorell. Menciindaj estas  tradicie literaturaĵoj originalaj kaj tradukitaj, ĉi-lastaj en la kunteksto de la jubileo de Valetin Melnikov,  rusa esperantisto.
Per “Somera Monteto” kovrilpaĝe bonvenigas la leganton la julia numero de la japana “La Revuo Orienta”, kiu unualoke prezentas la raporton pri la 40-a Esperanto-seminario kaj la 39-a Friska Lernejo sub la simptoma titolo “Cele al la 92-a  UK ni diligentis”. Kiel  oni informas 64 kursanoj ne sole partoprenis kutimajn lingvajn lecionojn, kursojn por helpantoj sed krome kelkhorajn aranĝojn,  kiuj celis al la UK kiel dancokurso kaj diskutkunsido pri la azia agado.  Plimulto de la kontribuoj en la oficiala JEI-organo ĉi-numere estas japanlingvaj, kelkajn apudas E-resumoj. Iu el ili koncernas memorlibron pri Hideo YAGI, aperinta lige kun la 93-a Japana E-Kongreso en Okayama, la alia enhavas eksplikojn  de Tacuo Ĥuĝimoto pri la konsisto kaj funkciado de UEA-estraro, japane oni raportas pri la 81-a kongreso de esperantistoj en Kjuŝu en Nagasaki kaj la 56-a E-kongreso en Kantô en Jokohamo. Ni trovas ĉi-numere krome la lastajn antaŭ  la UK-o JEI-informojn, inkluzive tiujn pri la Jokohama Esperanto-Semajno. Multan lokon okupas paĝoj de la japana Jarlibro de E-movado 2006, kaj apartan – ankaŭ pro la koloro – paĝoj kun informo pri la nunjara oktobra Japana E-kongreso.
Dume en Parizo daŭras la  80-a SAT-kongreso. La lasta atinginta nin numero de ĝia periodaĵo, do “Sennaciulo” estas la maja. Laŭ ĝi ni ekscias,  ke tuj post la pariza kongrestempo en “Kvinpetalo” la postkongreso traktos la temon “Sennaciismo, de Lanti ĝis hodiaŭ”. Kompreneble koncerne la trapason de la daŭranta pariza kongreso apartan signifon havis la aperigita en majo  raporto de la Plenumkomitato por la periodo junio 2006 – majo 2007,  nu kaj  la infomo pri speciale eldonita por la nuna kongreso libro pri “Mortopuno, faktoj kaj dokumentoj” enhavanta beletrajn tekstojn, sed ankaŭ atestojn de mortkondamnitoj, detalojn kaj argumentojn pri la temo.  La maja numero de “Sennaciulo” kolorpaĝe aludas al la 1-amajaj festoj en Parizo kaj Togolando. Sed krome estas interese legi pri SAT-kulturo en la kunteksto de klasbatalo kaj evidente pri la leĝa situacio de eksgeedzoj en Japanio,  pri kio atenigas Masakato. Evidente tiuj, kiuj celas Japanion havos la okazon profundigi la temon per rektaj informinterŝanĝoj kun japanaj esperantistoj.
Ĉi-semajne ni konfirmu la ricevon de la aprila-junia numero de “Monate ĉe vi” de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo el Malaga,  kiu kun varitema enhavo interesos certe ne nur la legantojn de la propra e-ista medio.  Kuirrecepto por terpomoj kun viando, hispana anonomia fabelo, hundo la plej fidela amiko de la homo estas temoj ĝenerale interesaj. Apartaj estas tiuj informantaj pri la 66-a Hispana Kongreso de Esperanto kaj la 12-a Andaluzia Kongreso – jam pasintaj,  la maja artikolo pri esperanto  en la universitata ĵurnalo “Aula Magna”. Sed sendube la funebra omaĝo al la forpasinta apenaŭ 49-jaraĝe Antono González Álvarez kaptas la atenton de  ĉiu leganto. Ĝi ja samtempe reliefigas  kiom multe la disvastigo kaj rekono de Esperanto dankŝuldas al esperantistoj, kiujn karakterizas  aparta engaĝiĝo kaj persisto.
Fine ni danke konfirmu la ricevon de la maja kaj junia numeroj de “Inter ni” el la kanada Novskotio. En la maja ni konatigas kun interesa rakonto pri la serĉado de la historiradikoj ligitaj kun la regiono sudokcidente troviĝanta de Halifakso, pri Ubuntu 7.04 – linuksa sistemo, kiu havas esperantlingvan vizaĝon kaj Oficiala E-kursaro en Universitato de Kalifornio en San Diego. En la junia ni trovas ia. ampleksan raporton pri la maja prezento de Esperanto en la  daŭro de la Heredaĵa Foiro,  aparta aranĝo omaĝanta kulturojn kaj heredaĵojn de ĉiuj kanadanoj kun la celo,  ke la kanadaj infanoj lernu pri siaj kulturaj originoj, studu diversajn kulturojn de aliaj civitanoj kaj diskonigu tion, kion ili lernis pri siaj originoj al aliaj kanadanoj. La redaktoro de “Inter ni” citas ankaŭ el nia maja “Trarigardo” reage al la aperinta en iu el la pli fruaj numeroj de la gazeto artikolo de Francisko Lorrain pri danĝeroj  de efektive tutmonda kaj ĝenerala uzo de E-o por la sorto de la naciaj lingvoj. Ni dankas pro tiu atento kaj evidente pro la regula alsendado de tiu ĉi modesta, sed ĉiam zorge redaktata E-gazeteto el la kanada Novskotio.