• Pollando invitas: Wodzisław Śląśki
  • 28.07.2007
Ĉi-semajne ni ŝanĝas la direkton de niaj vizitoj kaj celas al la  sudo de la lando, al la urbo Wodzisław Śląski situanta sur kelkaj altaĵoj  tranĉitaj per profundaj ravinoj. Dum la bela vetero eblas vidi de ĉi tie la montoĉenon de Sileziaj-Moraviaj Beskidoj kun la pintoj de Łysa Góra, Czantoria Wielka, Skrzyczne.
La dokumentita historio de la urbo estas 750-jara, kion oni solenis ĉi-jare. La spurojn de la frua aktivado de la homo tiu ĉi terene eblas trovi en la loka muzeo, ekzemple la romiajn monerojn, spurojn de la prapola kulturo. Baze de la trovitaĵoj eblas konkludi, ke la frua setlado  ligiĝis tie kun la kreiĝado de la tribaj komunumoj. Grava ĉi-koncerne estas la dokumento de la Bavara Geografo el ĉ. 845-a jaro enhavanta la registron de slavaj triboj loĝantaj ĉe la orientaj limoj de la karolgranda monarkio.  En la tempo de la formiĝado de la pola ŝtato la tereno de Wodzisław jam troviĝis en la ŝtato de Mieszko la 1-a, la unua reganto de Pollando. Ne profundiĝante en la komplikan  historion de la najbaraj konkeroj kaj rekonkeroj ni atentigu pri  la lasta reganto en Racibórz kaj Opole -  princo Władysław,  al kiu apartenis la Supra Silezio. Post la detruinvado de la tataraj hordoj ĝuste li  decidis la urbon rekonstrui kaj  la latina nomo de Wodzisław, Vladislavia konservas lian memoron.
Kiel la daton de la atribuo de la urborajtoj oni konsideras la 1257-an jaron, kiam al la urbo la princo Władysław venigis franciskanojn. La princo ĉirkaŭprenis la urbon per aparta protekto  atribuante al ĝi grandegan signifon,  pri kio atestas enorme vaste planita  foirplaco kaj urbofortikaĵoj. Wodzisław tiutempe apartenis al la plej multnombre enloĝataj kaj riĉaj urboj de la Supra Silezio. En la urbo dominis metiistoj kaj komercistoj, kiuj formis la privilegian  tavolon de la urbopatriciaro.
Kun la historio de Wodzisław nedisigeble estas ligita legendo pri princino Konstancja. Nome Władysław subtenadis la klopodojn de la vroclava princo Henryk la 4-a Probus unuigi la polaj teritoriojn post la kvaratala diserigo de ili inter la filoj de reĝo Boleslavo la Kurbobuŝa. Władysław do donis al princo Henriko kiel la edzinon sian filinon. Tamen ilia geedza vivo ne harmoniis kaj post  kiam ilia geedziĝo malkomponiĝis Konstancja kiel sian rezidejon elektis Wodzisław,  kaj oni apartigis por ŝi specialan Wodzisław-Princolandon. Se temas pri la princino Konstancja ĝis hodiaŭ en la urbo troviĝas multaj memoraĵoj, referencantaj al la eksa regantino, ekzemple la Konstancja-strato ĉe kies komenco en la brikdoma niĉo troviĝas la figuro de la malfeliĉa princino.  Post la morto de Konstancja  la terenoj  de ŝia princolando revenis en la provincon de Racibórz  fariĝinte ekde 20-aj jaroj de la 14-a jarcento la vasala, sekve heredata  kaj fine tereno vendata al la ekleziaj kaj laikaj altranguloj kaj bienposedantoj ĉeĥaj kaj germanaj.  Regis tie ankaŭ tie dum kelka tempo la reĝo de Hungario kaj Ĉeĥujo,  Maciej Korowin, poste la tereno  transiris al la pola reĝo, kiu transdonis ĝin al Johann von Schellenberg. En la unua duono de la 16-a jarcento – pro pluraj invadoj elformiĝis aparta administracia strukturo Status Minor Vladislaviensis, en kies konsiston eniris ia. 10 vilaĝoj.  La urboloĝantaro de Wodzisław mem okupiĝis pri la komercado kaj metiartoj,  kiel ŝuelfarado, ledtanado kaj teksado. Metiistoj vendadis siajn varojn dum bazaroj organizataj dufoje dum la jaro, pro kiuj famis Wodzisław, kiel ankaŭ pro siaj bazaroj de la brutaro kaj ĉevaloj. La terenon enloĝis ĉefe la slava loĝantaro parolanta la polan lingvon. Post la morto de reĝo Ludoviko Jagellonido en la 1526,  la reganto de Ĉeĥujo, Hungarujo kaj Aŭstrio fariĝis Ferdinando la Habsburga, sub kies regado ektroviĝis ankaŭ Silezio. Tiu periodo  por la urbo signifis  regreson kaj mizeron. Temis pri la periodo de la intensiĝanta reformacio kaj kontraŭreformacio. Kreskantaj religiaj malakordoj alkondukis al la eksplodo de la tridekjara milito dum kiu la urbo kaj la kastelo estis forbruligitaj. Sekve en la 18-a jarcento la prusaj fortoj de Frederiko la 2-a ekoupaciis preskaŭ la tutan  Silezion, inkluzive la provincon de Rybnik kaj Wodzisław. Intensiĝis la koloniigado kaj germanigado de ĉi tiuj terenoj. Tamen ekde la komenco de la prusa regado la ekonomia situacio poiome ŝanĝiĝis, eblas paroli pri komenco de industriigo. Komence de la 19-a jarcento okazis en Wodzisław la unuaj elektoj de la urboj aŭtoritatoj, kiujn partoprenis ĉiuj burĝoj posedantaj en la urbo domojn aŭ metiejojn.  En la urbo progresis industriigo, temis pri la fandindustrio kaj la minado de la ŝtona karbo. La nombro de la loĝantaro dinamike kreskis, preskaŭ duobliĝinte en la daŭro de 30 jaroj. Wodzisław tamen ne evitis tiuperiodajn plagojn: incendion, tifoepidemion, malsaton uraganon. Post laŭvica incendio en la 1822-a jaro Wodzisław estis rekonstruita kaj ankaŭ kreskis la nombro de ĝiaj masonitaj konstruaĵoj. En la urbo funkciis 4 bierfarejoj, 4 alkoholaĵproduktejoj, akva muelejo, brikfarejo, fabrikoj de tabako kaj amelo. Forestis hospitalo, sed funkciis apoteko, krome troviĝis reĝaj oficejoj – kortumo kaj poŝtoficejo. Rezulte de la 1-a mondmilito kaj la Sileziaj Insurekcioj baze de la decido de la Ligo de Nacioj, konfirmita de la Ambasadora Konsilio Wodzisław kun la tuta regiono estis atribuita al Pollando. Dum la intermilita jardudeko ĝi iĝis sensignifa limregiona urbeto, tamen ĝi estis okupaciita de germanoj jam dum la unua tago de la 2-a mondmilito. Antaŭ ol Wodzisław estis liberigita en januaro de la 1945-a jaro atingis ĝin la mortomarŝantaro (pelitaj al Germanio) prizonuloj  el la koncentrejo Auschwitz. Wodzisław estis liberigita du monatojn pli poste, 80-procente detruita. Nun Wodzisław estas administra centro de la 155-mila distrikto.
Fine ni aldonu, ke el Włodzisław deriviĝas la pola aristokrata familio Lanckoroński, kiu en iu el la lokaj preĝejoj havas sian familinekropolon. Nur antaŭ kelkaj jaroj kiel la lasta el ĉi tiu grafa gento mortis profesorino Karolina Lanckorońska, arthistoriisto. Ne estas nun tempo por pli amlekse prezenti la figuron de tiu eksterordinara sciencistino kaj patriotino. Ni  memorigu sole, ke antaŭ sia morto ŝi donacis el siaj riĉaj kolektoj 37 tolaĵojn al la varsovia Reĝa Kastelo, inter kiuj troviĝas du pentraĵoj de Rembrandt. Ŝi krome pridonacis per valoraj tolaĵoj ankaŭ plurajn aliajn kulturcentrojn de sia patrolando, inkluzive de la krakova Wawel-kastelo kaj la Jagellona Universitato.