• Trarigardo de la Esperanto Gazetaro
  • 31.07.2007
Ne kutime atingas nin novaj titoloj de la E-Gazetoj, do kun granda scivolemo  mi profundiĝis en la 2-an numeron de “Zagreba Esperantisto”, kies dua julia  numero atingis nin nur antaŭ kelkaj tagoj. Ĉio en ĝi novis por mi, do evidente pozitive impresita pro ĝia formato kaj aspekto mi unuavice volis konatiĝi kun la enkonduka resumo de la redaktoro de tiu ĉi periodaĵo aperonta en la dumonata ritmo. Jam per la unua frazo oni informiĝas, ke antaŭ ol venis tiu ĉi – kiel evidentiĝas je 8 paĝoj pli ampleksa numero – oni sondis la opiniojn per la numero prova. La unuaj gratulaj reagoj, iuj eĉ entuziasmaj venis kaj el Kroatio mem,  ekzemple de Spomenka Štimec kaj Milan Sudec, kaj el eksterlando ia. de Višnja Branković kaj Nikola Rašić, Birthe Lappena kaj Bardyl Selimi. Ni jam konas la alian periodaĵon el Kroatio, nome la redaktatan de Spomenka Štimec “Tempo”, kia estos “Zagreba Esperantisto”? Baze de la redaktoraj eksplikoj ni ricevas la respondon, ke multan spacon oni dediĉas “al niaj aktivuloj, al homoj kiuj pacience kaj formike laboras por bono de Esperanto, sed pri kiuj ni malofte scias”. Sed krome:  “Ni volas prezenti ankaŭ tekstojn, kiuj ne tute rilatas al Esperanto, sed estas interesaj, aktualaj kaj legindaj. Influis nian starpunkton la konstato, ke Esperanto estas la sola lingvo, en kiu 99-procente oni verkas ekskluzive pri Esperanto mem. Necesas ŝanĝi tiun rekordon kaj montri al la publiko, ke en Esperanto oni povas verki kaj publikigi ankaŭ pri tute aliaj, ĉiutagaj temoj, sciencaj kaj aliaj aferoj” – fino de la citaĵo. Nu, tio estas evidenta afero, kvazaŭ eŭfemisma, praktikata kaj de la publikaj esperantlingvaj radioelsendoj, ja ankaŭ de iuj esperantlingvaj periodaĵoj. Kompreneble la redaktoro deklaras tiun opinion de sur la platformo de loka movado - Zagreba E-Ligo,  kiu daŭre havas la taskon en sia medio pruvi kaj konvinki. Kaj efektive, konforme al la klarigoj de la redaktoro,  Radenko Milošević ni trovas eksterordinare riĉan kaj varian numeron, el kiu ni ekscias ia. pri la jarkunveno de Kroata E-Ligo, inkluzive de la kreiĝo de ZEL, valoraj arkivaj dokumento-donacoj, gravaj por nia movado, sed ankaŭ pri bedaŭra sorto de la kolekto de Tibor Sekelj, kiun rifuzis akcepti la urbo Subotica. Bonŝance ĝi trovis sian lokon en alia kroata urbo Senta.  Ni multe ekscias ankaŭ pri la dojenoj de la kroata E-movado. Al kelkaj estas dediĉita aparta atento kiel ekzemple Tomislav Karlović esperantisto kun fierinde longa esperantista staĝo, 70-jara, fondinto kaj aktivulo de Kroata Unuiĝo de Nevidantaj Esperantistoj. Kompreneble tiuj temoj aperas interalie. Same kiel en la temaro traktita peresperante ni povas sole mencii interalie tre interesan informon pri la sukceso de kroata sciencisto,  sub kies gvido en usona sciencista instituto oni prilaboris la teorion pri la sendrata transmisio de energio. Tio koncernas la nunon. Se temas pri la pasinteco verŝajne nur malmultaj el ni scias, ke fontoplumo – skribilo iom antikveca, sed nun ankaŭ snobe moda estis inventita de zagrebano. Tamen ne eblas kaŝi, ke kvar unuajn paĝojn okupas en “Zagreba Esperantisto” nun tre aktuala temo,  ligita kun la kandidatigo de Marija Belošević por la posteno de UEA-estrarano. Tio elvokis akrajn reagojn. La redakcia kompilo spegulas la diskuton kaj opiniinterŝanĝon, ankaŭ retan ne sole inter la kroataj esperantistoj. ZE publikigas dokumentojn, direktitajn ĉi-rilate al UEA-komitatanoj, komunan deklaron pri E-organizo en Respubliko Kroatio, retan leteron de Radenko Milošević al Marija Belošević kaj oficialan starpunkton de Kroata E-Ligo. Laŭ la redaktoro la kantidatigo ne sole “incitis la kroatan esperantistaron”, sed la retaj diskutoj, anoncas potencialan krizon de UEA. Nu, preventi la krizon kaj ekspliki diversajn dubojn ĉirkaŭ la afero ŝajnas esti aparta defio por UEA-Komitato post kelkaj tagoj ekdebatonta en Jokohamo. Mi ne dubas, ke la afero same kiel incitis,  ankaŭ malincite estos raportita en la septembra numero de “Zagreba Esperantisto”, pri kio jam komencis labori la redakcia teamo de la nova E-periodaĵo.
Ankaŭ ĉi-semajne ne mankas E-periodaĵoj el Azio. Ni komence enrigardu la julian numeron de “La Lanterno Azia”,  la oficiala organo de Korea Esperanto-Asocio. Ĝian kovrilpaĝon ornamas rigardologaj fotoj de la plej nova turisma informilo pri Koreio en Esperanto, 8-paĝa eldonita en la kvanto de dek mil ekzempleroj. Ene de la numero ni ia. legas pri ĝi en la rubriko dediĉita al la korea E-movado en junio 2007. Tamen la ĉeftemo - se eblas tiel diri -traktita per diversplumaj kontribuoj estas la 25-a Jubileo de Komuna Seminario, kiu en la 1982-a jaro inaŭguris la kunlaboron inter la koraj kaj japanaj esperantistaj gejunuloj, al kiu aliĝis poste ankaŭ la ĉinaj. Pri la pena vojo al organizo de tiu ĉi rendevuo skribas koreo BAK Giwan, dum japano KITAGAWA Hisasi malferme dividas siajn impresojn pri sia tiam unua vizito en Koreio, kiu ne sole ĝojigis, sed ja ankaŭ kulture surprizis. Malgraŭ tio, kiel li skribas, la renkontiĝo lasis sole bonajn rememorojn kaj  senton de korligiteco al koraej amikoj. Tio parte igis lin resti esperantisto “por denove renkonti ilin kaj refreŝigi nian transnacian kaj transtempan amikecon”. Kiel evidentiĝas la jubileo havas kroman patron - Amri Wandel,  kiu kiel ni legas en liaj rememoroj,  antaŭ 27 jaroj kiel TEJO-vicprezidanto proponis la Komunan Seminarion, pro kio - kiel li konfesas - ia. li estis deklarita Honora Prezidanto de TEJO. Kaj nun? Kaj nun, kiel li substrekas: “kiam UEA kaj TEJO kongresas en orienta Azio, ni povas retrorigardi ne nur nostalgie, sed ankaŭ por konkludi kaj lerni de la spertoj de Komuna Seminario por internacia regiona kunlaboro en orienta Azio”. Kaj tion oni faros dum KAEM-kunveno dum la jokohama UK.
Krom tiu temo grava por la azia E-movado “La Lanterno Azia” en sia julia numero interparolas kun Istvan Nemere. Tiu intervjuo estas korealingva, sed la redaktoro konigas ankaŭ kelkajn ideojn el la originala mesaĝo.  Pri la originala E-literaturo Istvan Nemere – ja verkisto ankaŭ kaj ĉefe hungarlingva - deklaras: “La rolo kaj signifo de la originala Esperanto-literaturo estas eĉ pli granda ol tiu de la nacilingvaj literaturoj. Ĉar ĉiu nove aperanta libro en tiu lingvo pruvas, ke 1) la lingvo estas viva, 2) la lingvo estas literaturnivela, 3) ĝi havas ne nur verkistojn, sed ankaŭ legantojn, kaj 4) la verkistoj kaj la legantoj pensas tutmonde, terglobe”. Sekve Istvan Nemere eksplikas: “Kio estas grava por esti tergloba civitano? Mi jam edukas miajn nepinojn (kaj la hungaran kaj la polan) ĝuste al tio, ke ĉiu homo estas homo, ke ĉiam ili estu justaj sendepende de religio, haŭtkoloro, nacio, lingvo, socia diferenco. Ke ili vivos jam en mondo pli bona, ol en nia hodiaŭa, sed ja sciu ili, ke tiun pli bonan mondon ni, la “prauloj” elbatalis por ili. Kaj ke ili devas plu batali, por ke la mondo estu pli kaj pli bona ol estas kiam ajn”. Ne pri literaturo, sed pri periodaĵo unika, alivorte “Monato” historie kaj nune artikolas ĝia redaktoro Stefan Maul atentigante pri ĝia 28-a ekzistojaro. Sed literaturo ne forestas en “La Lanterno Azia”. La leganto ĉi-numere havas denove la okazon konatiĝi kun specimenoj de la koreaj verkoj en E-traduko.
La inviton al la aŭgusta,  8-a Internacia Meditado de Ŭonbulismo en la korea Iksan ni trovas en la julia numero de “Nova Vojo”. En la aktuala numero de EPA-organo ni trovas krome kelkajn aliajn esperantlingvajn kontribuojn. Temas pri tre interesa – retrorigarde-sumiga artikolo de Hans Bakker pri “Agado en Afriko”. Per reliefigo de la plej gravaj faktoj li memorigas la lanĉon de agadoj favore al disvastigo de Esperanto en la “Tria Mondo”, la propran engaĝiĝon por la afrika agado kaj la nunan staton de E-movado en Afriko kun “Instituto Zamenhof” en Togolando kaj Nova Afrika Oficejo en Benino. Sed la artikolo de Hans Bakker havas apartan emfazon en la julia “Nova Vojo” pro alia motivo. Nome  referencante al la 1987-a jaro kaj ia. ĝiaj TEJO- kaj UEA-Kongresoj li memorigas al ni la unuafojan personan renkontiĝon inter afrikaj kaj blankaj esperantistoj. Tiu – vere sensacia renkonto, kiun mi mem bone memoras – kiel li skribas “grandioza sperto” ricevis apartan emfazon flanke de Oomoto, kiu sian unuan Premion Deguchi aljuĝis al ĝuste Hans Bakker pro lia porafrika aktivado.
Sed samnumere ni denove  havas la okazon  legi kontribuon de la brazila gasto de Oomoto, Ildete Barbosa de Aquino. Ĉi-foje juna edukatino de Bona Espero proksimigas sian hejmlandon, ĝian varioriginan popolon kaj socian dispozicion. Tutcerte en ĉi lasta kunteksto enpensigas ŝiaj vortoj, kiam dirante pri la subnutro de vastaj brazilaj socitavoloj ŝi informas pri la 4-foja ĉiutaga manĝo en “Bona Espero”. Aliflanke kaptas la  entuziasmo, kun kiu ŝi skribas pri Brazilia, la ĉefurbo daŭre konstruata. Kun simpatio oni legas ŝian klarigon: “Ĉar ĝi estas “artefarita”,  oni povas ĝin kompari kun la internacia lingvo Esperanto, ĉu ne? Arte farita signifas: farita kun arto! Do, tute bone kaj pozitive. Sed homoj ŝatas pli konatajn aferojn. Novajn konceptojn oni timas unue, nekonata afero estas afero dubinda. Same kiel oni pensas pri Esperanto. Sed ĉiuj esperantistoj amas Brazilia-n kaj E-movado estas sufiĉe forta tie”, ŝi aldonas fierotone. Ĉu profetaĵoj de sankta Giovanni Bosco  ligitaj kun Brazilio por nova civilizacio, ĉu la vortoj de Oomoto-fondantino Nao Deguchi ligitaj kun lando la plej malproksima kaj Dia afero efektiviĝos,  ni ne juĝu nun. Ĉiukaze dank’ al la lanĉita Internacia Oomoto-Centro en Brazilo nun juna brazila esperantistino pri Brazilo informas siajn japanajn amikojn. Sed inter eaperantlingvaj kontribuoj en la julia “Nova Vojo” ni ne prisilentu, ke denove la E-leganton regalas konstanta felietonisto-feritonisto, Tacuo Huĝimoto  per laŭvicaj epizodoj ligitaj kun Tadao Umesao.
Finante nian ĉi-semajnan trarigardon ni dankas pro ĉiuj ceteraj atingintaj nin E-revuoj. Al ili ni referencos gesinjoroj,  jam en la postkongresa periodo.