• Trarigardo de la Esperanto Gazetaro
  • 21.08.2007
Revenante al nia postjokohama programkadro necesas enkonduke al nia laŭvica trarigardo de la E-gazetaro aparte atentigi pri du japanaj periodaĵoj, kiujn ĉiu eksterlanda partoprenanto de la lasta Universala Kongreso de Esperanto trovis en sia dokumenta sako. Temas pri  la duobla,  aŭgusta-septembra numero de „La Revuo Orienta” de JEI kaj „La Movado” de KLEG, aperinta kiel numero septembra. La organo de JEI plenplenas per utilaj informoj gravaj por ĉiu gasto de la kongreslando. Ili  ebligis ia. konatiĝi kun la regantaj en ĝi vivreguloj kaj eviti mispaŝojn, sekvi sugestojn pri vizitindaj lokoj, konatiĝi kun praktikaj japanaj parolturnoj. Kvankam pretigita kun la delikatsenta penso pri eksterlandaj samideanoj celantaj la 92-an Universalan Kongreson ĝi tutcerte ankoraŭ plu servos al ĉiuj esperantoparolantoj, kiuj jam postkongrese deziros viziti Japanion. La septembra „La Movado” surprizis ĉiujn siajn legantojn per ĉi-foje kolora, tutece esperantlingva eldono, liverinta diverstemajn eseojn. Ili ebligis kaj ebligas pli vastfacete alrigardi kelkajn sociajn kaj kulturajn fenomenojn en la kongreslando kaj iom pli profunde kompreni Japanion. Verdire mi mem trovis la tempon ĝin legi nur post la kongreso, sed tio kvazaŭ firmigis miajn freŝe kolektitajn konojn kaj impresojn pri la laŭvica vizito en Japanio. Flankenmetante ambaŭ periodaĵojn mi tamen ŝatus aparte danki pro ili, ĉar - kiel mi jam diris - ili manifestas apartan zorgon de la japanaj organizantoj pri alikulturaj vizitantoj de la kongreso kaj tutcerte ili ankoraŭ servos al multaj el ni, kies revo reviziti Japanion plenumiĝos.
Nun mi ŝatus kun vi gesinjoroj retrorigardi al la periodaĵoj, kiuj atingis nin jam antaŭ kelka tempo, sed pro la spacomanko ni ne sukcesis ankoraŭ konfirmi ilian ricevon. Ni komencu per la junia numero de „Literatura Foiro”, en kiu ni trovas en la E-traduko de Perla Martinelli la 2-an akton de „La ruza vidvino” de Carlo Goldoni. La unua aperis en la antaŭa numero, la tria kaj la lasta aperos en la sekva. Ĉi-numere ni trovas ankaŭ la 4-an parton de la eseo de Carlo Minnaja postrikolte al la florenca UK pri la itala literaturo. La 227-a numero de „Literatura  Foiro” alportas krome kelkajn kontribuojn ligitajn kun la eŭropa kulturo  - kun spura rilato aŭ komparo kun ekstereŭropa arto, kiel la Internacia Festivalo de Bildstrioj - pri kio skribas Marie-France Conde Rey, kiel la filmo „Gaja Kristnasko” – kiun recenzas Giorgio Silfer. Notinda estas ankaŭ la laŭvica segmento de la historiografia eseo de Claude Gacond pri “Vivo kaj didaktika kontribuo de Louis de Beaufront”. Ne laste interese estas konatiĝi kun la artikolo de Dimitar Haĝiev, kiu enkondukas la leganton en la misterojn de La porko-jaro laŭ la orienta kalendaro, kvankam ĉe-okaze ni ekscias multon pri la simbolo de porko aŭ apro en la aliaj kulturoj, inkluzive de la eŭropa.
Mi kaptu la okazon por  konfirmi la ricevon de la lasta duobla numero de “Informilo por interlingvistoj”. Tiu ĉi numero referencas komence al la prestiĝa premio atribuita pasintjare  al Humphrey Tonkin kaj ia. aperigas lian dankparolon. Krome “IpI” notas pasintajn aranĝojn ligitajn kun interlingvistiko kaj esperantologio kaj informas pri tiuj en la 2007-a, inkluzive de kelkaj ligitaj kun la jokohama UK. Ĉi-numere venas multaj informoj pri bibliotekoj, katalogoj kaj bibliografioj, publicaĵoj. Inter informoj pri interlingvistiko en universitatoj mian apartan atenton kaptis tiu pri la lanĉita esplorunuo interlingvistiko en la poznana universitato de Adam Mickiewicz, kiun estras profesorino Alicja Sakaguchi. En la lasta “IpI” pluras informoj reference al la  interlingvistiko en la reto, notoj pri revuoj kaj personoj. Nia E-redakcio kore dankas al redaktoro Detlev Blanke pro la atentigo pri nia radia plu-laboro kun mencio de necesaj kontaktoadresoj.
Laŭvice ni enrigardu la nunjaran someran numeron de la rumana “Bazaro”. Ĝi venis ankoraŭ en  julio kaj komence de ĝi  ni trovas kelkajn pensigajn vortojn pri la signifo de E-periodaĵoj, kiujn deklaris profesoro Ignat Bociort, aparte siajn komplimentajn vortojn direktante al la rumanaj E-periodaĵoj. Kvankam en ĉi tiu numero multas kontribuoj kun la komunuma kaj movada karaktero,  kiel oficialaj informoj de Akademio de Esperanto, septembra E-kongreso en Rumanio, eĥas krome opinioj de eksterlandaj esperantistoj vizitintaj Rumanion – jen pasintjaraj de Anna kaj Bruno Masala, jen nunjaraj de germanaj esperantistoj el Forcheim, kiuj ĉi-printempe vizitis sian ĝemelurbon Gherla. “Bazaro” ĉiunumere klopodas enpensigi siajn legantojn per tekstoj kun universala, humanisma karaktero. Same estas en la numero somera. Ĉi-fojaj enpensigaj pensoj spronas halti kaj mediti ekzemple pri la jena konstato: “se la loĝantaro de la terglobo estus reduktita en centhoman vilaĝon laŭ la nuntempa proporcio de la popoloj en ĉi tiu vilaĝo loĝus: 57 azianoj, 21 eŭropanoj, 14 nord, mez- kaj sudamerikanoj, 8 afrikanoj”, aŭ “se vi legas ĉi tiujn vortojn, vi estas duoble benita: unue, ĉar iu pensis pri vi, due – ĉar vi ne apartenas al tiuj multaj milionoj, kiuj ne scias legi”. “Bazaro” klopodas ne sole enpensigi, sed krome aktivi favore al interhoma helpo. Atestas pri tio la aldonita slipeto de redaktorino Sigmond Julia petanta pri transsendo de 2-3 vendendaj belaj  bildkartoj por kolekti monon kun celo aĉeti novan bovinon por iu kvarpersona familio, kies unusola havaĵo estis la ĵus mortinta besto.
Inter esperantistoj kiuj vivdediĉe aktivas por la socia helpo pere de E-o troviĝas Jacques Tuinder kaj la fondaĵo “Evidente”. El la maja numero de “La Kontakto”, la organo de Nederlanda societo de blindaj kaj malfortevidantaj esperantistoj ni eksciis pri aparta distingo, aglomedalo kiun atribuis al li  la albana prezidento pro lia kaj la fondaĵa porblindula aktivado. Ilia dekkelkjara  helpo koncernis infanojn kaj malliberigitojn kaj ankaŭ establon de Optika Centro en la loko Barbullush.
En la antaŭnelonge menciita “Bazaro” troviĝas peto de brazila studento pri etiko liveri al li respondojn pri abortigo-kondiĉoj en diversaj landoj, kion akompanas la korskua “Taglibro de nenaskito” ekde la koncipiĝo ĝis la morto pro abortigo. En la  nederlanda “La Kontakto” ni trovas interesan informon pri spertoj de nederlanda kuracistino Anne Baker koncerne porsurdulan pergestan lingvon, kiun ekde la naskiĝo eblas apliki ankaŭ al la enmondiĝantaj surdblindaj infanoj. Pli vasta kono de tiuj spertoj povus savi vivon al multaj novnaskitoj, kies vivon oni ĉesigas kredante pri maleblo de ilia socia vivo, en pli longdaŭra perspektivo tiuj konoj povus influi la socian pozicion de surduloj kaj surdblinduloj entute, kiel ni legas.
En la kunteksto de la homa sano ni fine  danke konfirmas la ricevon de la informilo  “Puraj Pulmoj” kun multaj informoj pri kontraŭcigaredaj kampanjoj en diversaj landoj.