• Pollando invitas: Kamień Pomorski
  • 25.08.2007
Kamień Pomorski,  al kiu ni volas inviti vin ĉi-semajne,  estas tre bela urbeto situanta nordokcidente de Pollando, nur 8 kilometrojn  for de la Balta Maro. Ĝi riĉas per historiaj vidindaĵoj, inter kiuj la ĉefan lokon okupas la katedralo, kies konstruadon oni inaŭguris en la 12-a jarcento.  La urbo dronas en la verdaĵabundo kaj ofertas al siaj loĝantoj kaj turistoj belan promenejon, al la kuracatoj salubrajn akvofontojn dum la amantojn de  la akvosportoj logas la regionaj akvovojoj.
Kamień Pomorski estas iu el la plej malnovaj urboj de la Okcidenta Pomerio. Laŭ historiaj fontoj jam en la 9-a jarcento sur la tereno de la nuna urbo troviĝis burgo, ĉirkaŭ kiu unu jarcenton pli poste plukonstruiĝis la apudburga setlejo. Sed estas verŝajne, ke la historio de la enloĝateco de Kamień Pomorski  havas eĉ 1850-jarajn radikojn. Nome en la antikva epoko,  en la ĉirkaŭaĵo de Kamień troviĝis loĝloko nomita Rugium, kiun notas la antikva mapo de Ptolomeo el la 142/147-aj jaroj de nia erao. Laŭ hipotezoj  la loĝloko enloĝata de rugian-oj troviĝis proksime aŭ eĉ rekte en la loko de la nuna Kamień, kion oni konstatas baze de la situo de la elfluejo de Odra-rivero kaj aliaj jam rekonitaj pomeriaj loĝlokoj.
El kio deriviĝas la nomo de la urbo Kamień Pomorski, kiu en esperanto signifas  la Pomerian Ŝtonon? Laŭ legendo inter la pramalnovaj Pomeriaj Arbaregoj vivis iam soleca gigantulo, longe kaj persiste serĉanta samgentanojn. Kiam lace kaj rezignacieme li eksidis sur grandega ŝtonbulo aperis antaŭ li diablo en la formo de rava gigantulino. La ĝojo de la solulo estis nepritaksebla, sed mallongdaŭra. Ŝi loginte lin proprapante subskribi la ĵurdokumenton baldaŭ aperis kun sia vera vizaĝo. Koleriĝinta gigantulo ambaŭmane kaptis la ŝtonon, sur kiu li sidis kaj per ĝi celis la diablon. Tiu ekfuĝis. La ŝtonego postsekvis lin, sed la diablo flankensaltis dum la ŝtonego pluflugis falinte fine en la malprofundan  akvon de la golfeto. De tiu ĉi ŝtonpecego onidire deriviĝas la nomo de la setlejo baldaŭ transformiĝinta en signifan, sekve riĉan urbon. Ĉu vi ne kredas tion? En la  golfo de Kamień efektive troviĝas grandega ŝtonbulo,  kies cirkaŭlongo egalas al 20 metroj kaj kiu altiĝas tri metrojn super la marnivelo, kaj cetere oni difinas ĝin la reĝa. Nome de sur ĝi laŭ legendo la reĝo Boleslao la Kurbobuŝa en la 1121 salutis  la defiladon de la slava floto.
Kaj efektive – laŭ la historiaj fontoj -  ĝuste komence de la 12-a jarcento sekve de la gviditaj tie bataloj tiu ĉi pola reĝo,  Boleslao la Kurbobuŝa subordigis al si la terenojn de Pomerio ĝis la riverbuŝo de Odra. En la 1124-a jaro li invitis al Kamień el la tiama pola ĉefurbo Gniezno al Kamień la mision de episkopo Otton el Bamberg. Ĝi haltis tie dum tri monatoj baptinte dum tiu periodo pli ol tri kaj duonan mil personojn, inkluzive la tiaman princon, lian familion kaj korteganaron. Tio grave influis la evoluon de la tuta okcidenta Pomerio. Post la detruo de la loko Wolin fare de la atakintaj ĝin danoj – pri kio ni jam rakontis al vi aparte antaŭ kelka tempo – en la 1140 en Kamień estis establita episkopejo. Kamień tiutempe sukcese evitis la atakojn de danoj  dank’ al pli bona protekto de la urbo kaj perfekta luma komunikado. Nome el Wolin pere la fajrosignaloj pasantaj tra diversaj lokoj dum kelkaj minutoj averto estis atinganta la urbon. La episkopejo ricevis multajn privilegiojn de princo Kazimiro, kiu iniciatis ankaŭ pli ol 100-jaran  konstruadon de la katedralo. Tamen la danaj invadoj fine de la 12-a jarcento sukcesis detrui la urbon kaj devigis princon Boguslavo la 2-a kapitulaci. Sekve de tio  dum 38 jaroj Kamień ektroviĝis sub la dana regado. Nova evoluetapo de la urbo ligiĝas kun la atribuo de la urborajtoj fare de la pomeria princo Barnim la 1-a komence de la 1247-a jaro kaj la urboprospero daŭris preskaŭ ĝis la fino de la 15-a jarcento, kiam Boguslavo la 10-a unuigis la tutan Okcidentan Pomerion. Tiuperiode la urboloĝantoj okupiĝis ĉefe pri la agrikulturo kaj fiŝkaptado. Dank’ al bonaj trafikligoj kun la apudmaraj germanaj urboj kreiĝis komercaj itineroj al la urboj Kołobrzeg, Słupsk kaj Gdansko. La princaj privilegioj spronis la evoluon de la komerco en Kamień mem. La urbo tenis intimajn kontaktojn kun Hanso. La lokaj episkopoj partoprenis la sinodojn de la polaj episkopoj en Gniezno, en la 12-a jarcento instaliĝis en Kamień dominikanoj invititaj el Gdansko. Ilia klostro ankaŭ grave rolis en la ekonomia aktiviĝo de la urbo kaj la regiono.
Komence de la 14-a jarcento sekve de la invado de brandenburganoj la urbo estis tutece forbruligita kaj jam neniam reakiris sian brilon. La slava loĝantaro poiome translokiĝis al la ĉirkaŭaj loĝkolonioj kaj vilaĝoj dum en la urbo ekdominis loĝantaro germana. Tiuperiode oni komencis konstruigi la urbomurojn, leviĝis 8 defendoturoj. Flanke de la firmgrunda tereno la urbo estis protektita per muro kun kvin turoj kaj du fosaĵoj. Aparta murego ĉirkaŭzonumis la katedralon kaj konstruaĵojn kun ĝi ligitajn. Kun la tempofluo sur la tereno de la urbo leviĝis multaj konstruaĵoj kun la religia kaj laika karaktero. Kreiĝis la urbodomo, kiel rezidejo de la urbokonsilio, sed ankaŭ la sidejo de gildoj kaj civitanaj juĝantoj. Post la morto de Boguslavo la 15-a, la lasta el la pomeria gento de Grifidoj pri la influoj en Pomerio rivalis svedoj kaj brandenburganoj. Post la 30-jara milito la urbon ekokupaciis unue svedoj, fine ĝi ektroviĝis sub la regado de brandenburganoj. Nur ekde la 17-a jarcento estas notebla denova poioma urboevoluo. Burĝoj de Kamień aĉetis ŝipon, dank’ al kiu kreiĝis trafikligo kun Szczecin, disvolviĝis la fiŝkaptado kaj metiartoj. Fine de la 19-a jarcento al Kamien atingis la fervoja linio, kreiĝis firmpavimitaj vojoj, post la profundigo de la rivero Dźwina en Kamień komencis enhaveniĝi varŝipoj. Samperiode oni malkovris salubrajn akvofontojn, kio logis kuracatojn kaj turistojn.
Ĝis hodiaŭ Kamień Pomorski plenumas la rolon de la turisma rifuĝejo kaj kuracejo. Venas tien sin kuraci kaj subiĝi al la rekapabligado ia. tiuj kiuj suferas mansanojn  de movorganoj, reaŭmatismon, neŭrilogiajn malsanojn, malsanojn de la sangocirkulado. Fruan rekapabligadon povas praktiki tie ankaŭ virinoj post la  operacia  forpeno de mamoj.