• Trarigardo de la Esperanto Gazetaro
  • 28.08.2007
Hodiaŭ nian renkonton kun la E-periodaĵoj ni komencas per la tria nunjara numero de „Kontakto”, per kiu Ĵenia Zvereva, nun familie Amis adiaŭas sian pli ol kvinjaran redaktadon transdonante tiun ĉi taskon al Paŭlo Moĵajev. Ŝi lakone informas pri tio, kiom multe la redaktado de tiu ĉi soci-kultura revuo de TEJO ŝanĝis en ŝia vivo, sed ja fidela leganto iel akompanis kelkajn ŝanĝojn en ŝia vivo, kiel la edziniĝon al Joel kaj translokiĝon al Usono. Nun la redaktado revenas al Ukrainujo, kie vivas kaj laboras la nova redaktoro jam delonge ligita kun „Kontakto” kiel ĉefprovleganto, kaj de kelkaj monatoj ankaŭ ĝia vicredaktoro. La numeron  malfermas la interparolo de la malnova kaj novaj redaktoroj, el kiu ni ekscias pri la profesia laboro de Paŭlo Moĵajev, lia esperantistiĝo, lia e-ista vivo kaj agado. Kompreneble li ankaŭ deklaras siajn planojn kiel la nova redaktoro, kaj ĉi-rilate ni legas ia. „Kompreneble mi penos fari la revuon eĉ pli varia kaj interesa,  ol ĝi estas nun tamen ni ne forgesu, ke tiuj ecoj de la revuo dependas pli de la kontribuantoj ol de la redaktoro. Al mi plaĉas „Kontakto” kiel prezentejo de la plej buntaj informoj kaj kiel interŝanĝejo de la plej neordinaraj ideoj – kaj mi kore alvokas ĉiujn legantojn de la revuo aktive informi unu la alian kaj interŝanĝi siajn ideojn”. „Kontakto” jam delonge aperas kiel teme fokusita periodaĵo. Ĉi-foje ĝia ĉeftemo estas  „Misteroj de la mondo” kaj ĉi-kuntekste la esperantlingva leganto konatiĝas kun la figuro de Helena Blavatsky, kunfondantino de Teozofia Societo, kaj kun Nikoalo Roerich, ankaŭ teozofie orientita rusa pentristo en la kunteksto de liaj fasciniĝoj pri Hindujo. Eblas legi  pri la demando ĉu supernaturaj fenomenoj ekzistas, fine eblas ekscii kion socioniko helpas kompreni. Ni jam scias,  ke la laŭvicaj numeroj estos dediĉitaj al la temoj: „Kune por pli bona mondo”, „Ekologio”, „Literaturo” kaj kompreneble,  kiel ĉiam la redakcio, la nova redaktoro atendas ĉi-temajn kontribujn de siaj legantoj.
La unuopajn numerojn de „Kontakto” – kiu principe ne aperigas primovadajn kontribuojn akompanas samritma, tio estas la dumonata oficiala gazeto de TEJO pri la junulara E-movado. La 123-an numeron de „TEJO Tutmonde” preskaŭ tutece plenigas raportoj de TEJO-estraranoj kaj komisiitoj pri la faritaĵoj en la jaroj 2006/2007. Preskaŭ, ĉar ĉi-numere aperas ankaŭ la rubriko „TEJO membroj”, en kiu prezentas sin rusa junulino nun loĝanta en Germanio kaj tie esperantistiĝinta.
En la ĵusaj tagoj atingis nin la laŭvica kaj kiel kutime informriĉa numero de la trimonata bulteno de la Nordfranca E-Federacio „Norda Gazeto”. Kvankam ni jam ekscias el ĝi,  ke grandpaŝe proksimiĝas la Federacia Kongreso de UFE en la tiuregiona Arras,  la ĉefa atento estas donita al la eventoj, kiuj  en diversaj centroj de Nordfranca E-Federacio okazis en la periodo antaŭferia, tio estas ĉirkaŭprenanta tri monatojn: aprilon-majon kaj junion. Kaj ĝuste komence de junio en Bulonjo-ĉe-Maro okazis solena inaŭguro de la rearanĝita placo Zamenhof. Informas pri tio en siaj vortoj de la federacia prezidanto Xavier Dewidheim. Ni trovas ankaŭ ene de la numero pli ampleksajn informojn pri tiu solena evento kun koncernaj fotoj. La solenaĵon krom la urboaŭtoritatoj, esperantistoj – aparte el la nordo de Francujo - partoprenis ankaŭ la nepino de d-ro Zamenhof.  Nun ĉiuj partoprenintoj de la jubilea aranĝo Bulonjo-2005 laŭ la recertigo de la urboprezidanto povas atendi foton pri la novaranĝita Zamenhof-placo. Cetere ni samtempe ekscias, ke la urbestro de Bulonjo – tiom malferma kaj amika al Esperanto – elektiĝis kiel deputito per signifa nombro de la voĉoj. Aliloke en la kunteksto de la porekstera agado de la Nordfranca Federacio, ni ekscias ke ĝi uzis la okazon de la balotoj por la Nacia Asembleo liginte koresponde la kontakton kun elektitaj deputitoj petante ilin pri rendevuo kaj subteno al Esperanto.
Verŝajne la rearanĝo de Zamenhof-placo en Bulonjo estis la plej spektakleca evento en la printempa periodo. En „Norda Gazeto” speguligas tamen ankaŭ informoj pri la  kongreso de Unuiĝo Franca por Esperanto,  dum kiu la prezidanto de la Nordfranca E-Federacio ricevis tri novajn oficojn – de membro de la Franca E-Instituto, sekretario de Interfederacia Konferenco, de UFE-estrarano pri federacioj.  Ni gratulas pro tiuj novaj funkcioj, sed ŝajnas al mi, ke al la apartaj mertioj de tre aktiva Xawier Dewidheim apartenas la teno de la persona kontakto kun la membraj asocioj de la Nordfranca Federacio. „Mi tre aprezas tiajn vizitojn, ĉar ili ebligas senperan rilaton inter la federacia estraro kaj federacianoj-klubanoj: la interŝanĝoj estas riĉaj kaj ĉiam interesaj. (…) ili plu okazu”. Tiu flego de la kontaktoj tutcerte speguliĝas en la aktivado de la unuopaj centroj, kion emfazas la riĉa kroniko de iliaj aktivadoj,  troviĝanta ĉiunumere. Ĝeneralan alrigardon al la aktivadoj de la Nordfranca Federacio spegulas ĝia jarraporto celita al la jam menciita UFE-kongreso. Krom tiu bunta mozaiko de la E-rilataj aranĝoj la trimonata „Norda Gazeto” kiel kutime enhavas multajn aliajn konstantajn erojn,  kiel la folion por komencantoj kaj lingvan rubrikon. Mian atenton evidente aparte kaptis la informoj ligitaj kun la E-radio ne sole en la kunteksto de nia radiostacio Pola Radio, sed ankaŭ interreta elsendado de la E-parolo kaj muziko. Tio ne ĉiam konformas al la rigoroj de la radiofonia prilaborado de la radioelsendoj. Kaj kiel prave atentigas Tono, skribante pri la podkastaj radioelsentoj Pola Radio krom la podkasta formo ili konservas elementojn de la tradicia radio.
Ankoraŭ en la antaŭkongresa periodo atingis nin la gazeto de la esperantista grupo el la franca Le Mans „Gazeto Esperanto”. Ankaŭ ĝi aperas en la trimonata periodo.  Tiu ĉi lasta numero havas tute apartan karakteron, ĉar lige kun la 100-jariĝo de la unua E-grupo en ĉi tiu urbo la numero enhavas serion da historiaj artikoloj, kiujn ni legis kun vera intereso. Krome kiel kutime multas informoj kaj artikoloj ia. rilate al la komunikado, ekologio, sociaj problemoj represitaj el diversaj fontoj. Tradicie  krom la originala lingvo versio, te.  la franca aperas ili ankaŭ en la E-traduko. En tiu ĉi  numero de „Gazeto Esperanto” speguliĝas ankaŭ interesperantistaj kontaktoj – kiel tiu ligita de Pasqule Bergeot kaj lia edzino en Senegalio,  en la nunjara januaro aŭ tiu,  kiu koncernis multajn partoprenantojn, nome la aŭgusta renkontiĝo en la bretona Plouézek. Kvankam baldaŭ ni adiaŭos la someron mi kun plezuro en la lasta numero de „Gazeto Esperanto” trovis ne ofte publikigatan originalan poeziaĵon de Zamenhof „Pluvo”.
Finante nian ĉi-semajnan renkontiĝon kun la E-periodaĵoj ni danke konfirmas la ricevon de la aŭgusta numero de la dumonata „Magdeburga Folio”.  Unualoke ĝi represas el la julia „La Ondo de Esperanto” la interparolon kun la antaŭa UEA-prezidanto Renato Corsetti, kiu per ĝi sumigis sian 6-jaran oficperiodon, kiu finiĝis en Jokohamo. Multan intereson elvokis la nova eldonaĵo sur la germana merkato,  nome „Granda Germana-Esperanta Vortaro” de Erich Dietrich Krause. Kritika recenzo de ĝi sub la titiolo „Vortaro peza, utilo meza” venas el la sub la plumo de Ulrich Matthias kaj tutcerte aparte interesas ĉiujn germanlingvanojn, kvankam la kritikaj rimarkoj sendube povas interesi ĉiujn personon, interesiĝantajn pri la vortarista laboro. Krome en la lasta „Magdeburga Folio” interese speguliĝas la jubilea festo ligita kun la 100-jariĝo de la antverpena E-klubo,  pri kio raportas Liba Gabalda. La  numeron kompletigas novaĵoj pri kelkaj iniciatoj (parte jam realigitaj) en la E-urbo, alivorte la germana Herzberg.